Lobato en Esperanto – 09

LA FLAVA PEGO

 Ĉapitroj 24, 25 kaj 26

24 – Vizitantoj

 (Noto: En ĉi ĉapitro, Lobato omaĝas infanajn legantojn de siaj libroj, kun kiuj li interŝanĝadis leterojn. Mi “tradukis” ĉi omaĝon en la Esperantistan mondon. Certe, gravaj nomoj de nia movado ne aperas kaj pro tio mi tre humile pardonpetas.)

 

         Sinjorino Benta neniam permesis al la geknaboj doni la adreson de la bieneto al iu ajn, kaj tio okazis ĉar miloj da infanoj deziris pasigi tempon tie – kaj se ili scius kie estas la loko, ili povus forlasi ĉion por la plezuro renkonti Emiljan kaj gustumi la kuketojn de onklino Nastasja. Estus kaoson. Tamen, kiu kapablas superregi kelkajn infanojn, kiuj estas pli inteligentaj ol la plejmulto?

         Kiu, ekzemple, regus Luĉjon Zamenhof ? Aŭ la etan Marjorie Boulton kun la amikinoj Anna Löwenstein kaj Spomenka Ŝtimec? Aŭ Kalmán Kalocsay, aŭ la knabon Gaston Waringhien, aŭ William Auld, aŭ la spertan Gerrit Berveling, aŭ Julio Baghy, aŭ Antoni Grabowski, aŭ Sándor Szathmári, aŭ Konisi Gaku, aŭ Gilbert Ledon, aŭ la petoleman Raymond Schwartz, aŭ Fernando de Diego, aŭ Enrico Dondi, aŭ Aleksander Korĵenkov aŭ Tibor Sekelj, aŭ Karl Schulze, aŭ la kvin brazilanetojn (Geraldo Mattos, Syla Chaves, Evaldo Pauli, Leopoldo Knoedt kaj Gersy Bays), aŭ Laŭlum, aŭ Spiros Sarafian kaj multmultajn aliajn, knabojn kaj knabinojn, kies nomojn oni de rajtas prezenti pro la granda kvanto?

         Ĉi scivolemaj infanoj tiom enketis, ke ili fine eltrovis tion, kie estas la bieneto de sinjorino Benta. Kaj komandataj de la agema Luĉjo Zamenhof, aŭ Ludoviketo, ili iris tien. Bedaŭrinde, ili ne elektis la plej bonan momenton kaj aperis ĝuste kiam la roluloj de la bieneto estis ĉe la palaco de Princo Kodadad.

         Kiam la Parolanta Azeno, la “administranto”, vidis tiun grupon da infanoj ĉe la pordego, li tien iris por paroli al ili.

         – Kion vi deziras? – li demandis per serena kaj filozofa azena voĉo.

         La infanoj ektimis, ĉar neniu el ili iam vidis parolantan azenon; sed ili tuj memoris pri la eldonitaj rakontoj, kaj trankviliĝis. Ludoviketo parolis nome de la bando.

         – Ni estas geamikoj de la infanoj, kies rakontoj aperas en la libro “La Bieneto de la Flava Pego” kaj aliaj verkoj. Ni pene batalis por lokalizi ĉi lokon; tamen post serĉado ĉi tie kaj tie kaj skribado de leteroj al unu kaj alia, ni sukcesis korektan indikaĵon. Sed ĉi pordego estas nova. En la libroj, la pordego estas tiu alia, – diris Ludoviketo, kaj li montris la malnovan pordegon ĉe la paŝtejo.

         – Jes, ĉi nova pordego estis starigita antaŭ unu semajno, – klarigis la Azeno, – ĝi apartigas la bieneton de sinjorino Benta de Novlando.

         Ludoviketo ne komprenis.

         – Kiu Novlando, Konsilanto?

         – Ĉu vi ankoraŭ ne scias? Sinjorino Benta aĉetis plurajn najbarajn bienojn kaj ĉi tien translokiĝis ĉiuj roluloj de la Mondo de la Fabeloj. Nun, ĉiuj roluloj vivas proksime al ni.

         Donkiĥoto kaj Sanĉo estas ĉi tie. Ankaŭ princo Belerofono kun Pegazo kaj Ĥimero. Eta Polekso estas en la domo, en malsanulejo, li resaniĝas je rompita kruro.

         La infanoj ege surpriziĝis.

         – Kion vi diras? Ĉu tio veras? Do, ili estas ĉi tie?

         – Jes, ĉiuj roluloj de la Fabela Mondo translokiĝis al Novlando.

         – Ĉu ankaŭ Peter Pan?

         – Ankaŭ. Peter Pan kaj la princinoj kaj la princoj, ĉiuj, Neĝulino, Kodadad…

         La infanoj kapturniĝis. Ili venis por trovi ion kaj trovis grandan novaĵon.

         – Sed… kie estas Nazulino, Peĉjo, Emilja?

         – Ĉiuj estas en aventuroj ĉirkaŭ la “Mil kaj Unu Noktoj”. Ŝajnas, ke princo Kodadad edziĝas kun princino Neĝulino.

         – Kiel li edziĝos, se ŝi jam estas edziniĝinta?

         – Ŝajnas, ke ŝi vidviniĝis. Mi ne vere konas la rakonton, sed mi aŭdis ion.

         – Kia malbona ŝanco por ni! – ekkriis Ludoviketo. – Veni ĉi tien kaj trovi la domon malplena! Eĉ ne onklino Nastasja?

         – Nek onklino Nastasja. Ankaŭ ŝi promenas. Ili ĉiuj estas en la “Kolibro sur l’ Ondoj”.

         Neniu komprenis. Neniu sciis pri tia kolibro. Jen alia granda novaĵo por tiuj infanoj.

         – Kaj nun? – murmuris Ludoviketo, turnante sin al la grupo.

         Nedecidemo… Kelkaj opiniis, ke estas pli bone reiri. Aliaj opiniis pri vizito al la dezerta domo.

         – Jes, – diris la eta Ledon, – ni ne povas reiri kun malplenaj manoj. Mi volas vidi almenaŭ la patojn en kiuj onklino Nastasja faras la kuketojn.

         Ludoviketo diris al la Azeno:

         – Sinjoro Konsilanto, ĉi tiuj infanoj venis de malproksime kaj volas eniri en la domo por rigardi. Ĉu tio eblas?

         La Parolanta Azeno estis sufiĉe konfuzita. La tohuvabohuo, kiu okazis dum la vizito de la anĝeleto, kiam la loko estis invadita de anglaj infanoj, estis ankoraŭ freŝa en lia memoro. La nuna grupo estis pli malgranda, sed neniu estis en la domo. Kiel ricevi ilin tie, li kaj Dolĉaĵ’?

         – Mi ne scias, sinjoro, ĉu jes aŭ ne mi devus malfermi la pordegon. La ordonoj de sinjorino Benta estas ricevi neniun…

         – Jes, neniu el la najbaroj, – argumentis Ludoviketo, – sed ne infanoj el malproksimaj lokoj, kiel ni. Sinjorino Benta neniel kapablis akcepti kun malbona humoro aron da infanoj, kiuj estas amikoj de la genepoj. Mi, ekzemple, jam interŝanĝis plurajn leterojn kun Emilja, ni estas plumamikoj…

         La Azeno gratis sian kapon. Fine li diris:

         – Nu, eniru, sed ne difektu ion. Mi respondecas pri ĉio.

         Estis grandega ĝojo por la infanoj. Ili en la bieneto de sinjorino Benta! Kia eksterordinara okazaĵo! …

         Ili malfermis la pordegon kaj laŭlitere “invadis” la korton. Kiam ili vidis la rinoceron, aŭdiĝis etaj krioj.

         – Jen Dolĉaĵ’! – kriis Marjorie kun granda ekscitiĝo. – Ŝajnas nekredeble, ke niaj okuloj vidas la faman Dolĉaĵ’!…

         La timo pri la pakidermo rapide malaperis, kaj la infanoj ĉirkaŭis ĝin.

         Ĉiuj ekparolis samtemte kun mil observoj. Geraldo Mattos eĉ pikis ĝin per bastono, por kontroli la malmolecon de la ledo.

         – Ni povas promeni sur Dolĉaĵ’. – Diris Enrico Dondi. Ĉiuj aplaŭdis.

         – Vivu! Vivu! Promenado sur Dolĉaĵ’! …

         La rinocero estis la plej trankvila kaj pacienca besto en la mondo, mirinde obeema.

         Pro tio, kun la plej bona volo li permesis al la infanoj grimpi sur ĝian dorson. Por atingi ĝin, ili bezonis ŝtupetaron.

         Marjorie iris sur la korno, kiu estis la loko de Emilja.

         Dolĉaĵ’ plurfoje ĉirkaŭiris la paŝtejon kun la grupo de infanoj. Ili kriadis la tutan tempon.

         – Nun mi estas Emilja, ho, homamaso! – kriis Marjorie.

         – Mi estas Peĉjo! –  kriegis unu.

         – Do, mi estas Nazulino! – kriis Anna. – Kaj mi estas sinjorino Benta! – kriis iu. – Kaj mi, onklino Nastasja!

         – Mi estas kuketo! – Kaj mi estas la katapulto! – Kaj mi estas la sesfingra piedo de kokido!

         Post kiam ĉiuj promenis sur Dolĉaĵ’, ili kuniĝis antaŭ la verando. Ili grimpis la ŝtuparon. Ili sidis en la hamako, en la vimenaj brakseĝoj kaj eĉ en la fama seĝo de sinjorino Benta, tiu kun la segitaj kruroj.

         – Ni ludu je la Bieneto de la Flava Pego! – diris Marjorie. – Mi estas sinjorino Benta. – Ŝi prenis la manon de Konisi Gaku kaj diris, klopodante por paroli kun voĉo de maljunulino:

         – Ho, Peĉjo, via mano estas tre malpura! Kaj kio estas tiu flavaĵo en via vizaĝo?

         La eta Gaku respondis:

         – Tio estas mango-lipharoj, avinjo. Mi estas la Grafo de la Mangaj Lipharoj!…

         – Mensogo, sinjorino Benta! – kriis knabino, ŝajnigante esti Emilja. – Estas nur ke li ne lavis la vizaĝon hodiaŭ.

         “Sinjorino Benta” montris tre malgajan vizaĝon.

         – Ho, Peĉjo, kie oni vidas heroon kiel vi, kiu eĉ apartenas al gravaj libroj, kun malpura vizaĝo?

         Ĉimomente vento blovis kaj levis kokan plumon en la paŝtejo. Nova kriego.

         – Jen Plumuleto! Plumuleto! – ĉiuj kriis kaj kuris post la plumo.

         Dolĉaĵ’ kaj la Parolanta Azeno ridetis, ravitaj de la sceno.

         – Mi ŝatas vidi tion, – diris la Konsilanto. – Mi ŝatas vidi infanojn en plena ĝojo de libereco, ĉar mi estis tre malfeliĉa kiel infano – Mi neniam ludis…

         Post la kurado post la plumo, William Auld, kiu estis tre manĝema, memoris la fruktoĝardenon.

         – Ni iru al la fruktoĝardeno! Al la fruktoĝardeno!… – kaj ĉiuj kuris al la fruktoĝardeno.

         Kiom da ĝojo! Estis ĝuste la sezono de ĵabuticaboj – kaj ĉiuj arboj estis plenplenaj de la nigraj fruktetoj.

         Ĉi tiu arbo havas la plej grandajn! – diris la knabo Korĵenkov, kaj li lertege grimpis la branĉojn kun kateca rapideco.

         – Kaj ĉi tiu arbo havas la plej dolĉajn! – kriis Kalmán Kalocsay, kaj li grimpis apudan arbon.

         Kaj komenciĝis la festo de tlok! pluf!. Tlok! – frukto rompita inter la dentoj; pluf! – semo eksteren. Mankis nur la njok! La sono “njok!” estis farita de Vostuleto, la porkido – la manĝanto de semoj kaj ŝeloj. Jen miraklo, ke por kompletigi la scenon, eĉ Vostuleto aperis!

         – Vostuleto! Vostuleto! – kriegis la infanoj, kiam ili vidis aperi la faman porketon. – Vivu la markizo de Vostuleto!

         La porkido tuj komencis ĉion gluti – kaj la “onomatopeo” de la ĵabuticaboj perfektiĝis – tlok! pluf! njok!…

         Subite branĉo krakis kaj aŭdiĝis bruego.

         – Gersi falis! Gersi Bays falis! – kriis dek voĉoj.

         Fakte tio okazis. La branĉo sur kiu Gersi algluiĝis venis malsupren kun li. Feliĉe li nenion vundis, eĉ ne la pugon.

         Post kiam la infanoj estis sataj, ili kuris al la verando.

         – Kia domaĝo, ke la domo estas fermita! diris Antoni Grabowski. – Mi tiom deziras vidi la faman muzeeton de Emilja…

         – Kaj mi, mi volis ludi per la katapulto de Peĉjo! – kriis Karl Schulze.

         Laŭlum fariĝis meditema.

         – Kion vi pensas? demandis Spiros Sarafian.

         – Mi pensas, ke kiam mi revenos al mia lando kaj diros al ĉiuj, ke mi estis en la Bieneto de la Flava Pego, eĉ panjo ne kredos…

         – Kaj mi pensas pri la envio de ĉiuj infanoj en Esperantio, kiam ili aŭdos pri nia aventuro. Ĉu vi ne konsentas?

         Ĉimomente, figureto kaptis ilian atenton.

         – Rigardu! Venas Eta Polekso!… – ekkriis Sylla Chaves, kun larĝaj okuloj. – Eta Polekso, la ĉarmuleto…

         Eta Polekso jam resaniĝis, sed li estis kun lambastonoj. Kiam li aŭdis la bruon sur la verando, li saltis el la lito por vidi tion, kio okazas. La renkontiĝo kun tiom da infanoj igis lin malfermi la buŝon.

         – Ho, amata Eta Polekso! – diris Marjorie kaj metis lin en la manplato.

         Festego okazis! Ĉio ŝajnis sonĝo. La fama Eta Polekso, kiun la infanoj de la tuta mondo konas nur pro famo kaj libroj, ĉeestas inter ili je karno kaj ostoj, oni povas diri je karneto kaj ostetoj.

         – Kio pri ĉi lambastonoj, Eta Polekso? Kio okazis? Vi neniam estis kripla…

         Eta Polekso rakontis la teruran aventuron sur la Granda Cedro kun la paro da birdoj, la bekadojn kiujn li ricevis kaj fine la falon el la arbo.

         – Jes, mi falis kaj rompis mian kruron. Feliĉe, la trikapa besto venigis min ĉi tien, kaj onklino Nastasja tre bone traktis min per siaj ungventoj.

         – Ĉu trikapa besto? – ripetis Fernando de Diego. – Pri kio vi parolas?

         Eta Polekso rakontis la tutan historion de Ĥimero kaj la heroo Belerofono. Fine li plendis pri Peĉjo kaj Nazulino:

         – Tion, kion ili faris ne estas justa. Ili lasis min ĉi tie sola, pensu…

         – Ĉu tute sola?

         – Jes. Ne, ne, ankaŭ kapitano Hoko restis – tamen…

         La okuloj de Sándor Szathmári larĝiĝis.

         – Ĉu Kapitano Hoko? Ĉu ankaŭ tiu demono estis ĉi tie?

         – Jes, li estis – kaj li restis ĉi tie post kiam sinjorino Benta kaj ŝiaj genepoj iris al la “Kolibro de l’ Ondoj”. Aŭ mi eraras, aŭ li ankoraŭ revenos por ataki la bienon.

         Ĉi vortoj timigis la infanojn.

         – Kiel ataki? – demandis Julio Baghy.

         – Li plendas pri tio, ke la homoj de la bieneto ŝtelis la “Hienon sur l’ Maroj”, kaj li ĵuris venĝon. Li klopodis por korupti la azenon kaj la kornulon. Kiam li rimarkis ke li nenion sukcesus, li foriris piedbatante malnovajn ladskatolojn kaj vomante malbenaĵojn.

         – Ĉu tiuj “je sescent milionoj da io ajn”?

         – Jes. Neniam ili estas malpli ol tio…

         Dume, Tibor Sekelj konversaciis kun la Parolanta Azeno.

         – Kial vi estas tiel malĝoja, knabo? – demandis la Konsilanto.

         – Estas pro tio, ke mi ĉiam volis veni ĉi tien tute sola, sed finfine mi venis kun tiu grupo da infanoj. Mi ne ŝatas bandojn. Tamen, tuj kiam mi sukcesos, mi aperos sola, ĉar mi jam lernis la vojon.

         Etulo alproksimiĝis.

         – Kiu estas li? – demandis la Azeno.

         – Ĉu vi ne scias? Nu, li estas la fama “usonana pupo”, Spiros Sarafian. Ĉu vi volas vidi?

         Kaj li vokis la etulon:

         – Venu, Sarafianeto, imitu la “usonanan pupon” por ke la Konsilanto vidu.

         La eta knabo pli alproksimiĝis, haltis antaŭ la Azeno kaj metis la kapon ene de la ŝultrojn, por imiti tiun “usonanan pupon”, afero kiu nur li scias tion, kio ĝi estas. La Konsilanto tiom amuziĝis, ke li kun granda plezuro laŭte iais, tiel laŭte, ke Sarafianeto, ŝokata, falis surteren.

 

25 – La fuĝo

         La vizito de la infanoj al la Bieneto estis unu el tiuj okazaĵoj pri kiuj oni deziras ke ili neniam finiĝu. Tamen la ĉeesto de la malbenita Hoko fuŝis ĉion. Gvidataj de Ludoviketo, la infanoj vivis momentojn de pura revo, kun ludoj kaj pli da ludoj, kiam ili estis interrompitaj de Eta Polekso.

         La vireto alproksimiĝis kun timigita rigardo kaj diris:

         – La aferoj ne iras bone. Mi spionadis en la fruktoĝardeno kaj vidis Kapitanon Hoko kaj tri aliajn virojn kun hidaj vizaĝoj. Ili sin kaŝas en kavaĵo formata de arba foliaro, kiu tuŝas la teron.

         Mi alproksimiĝis piedpinte kaj mi perfekte aŭdis la piraton, kiu diris: “Prefere ni kaŝiĝu ĉi tie kaj atakos la domon dum la nokto.” Ĉi tion mi aŭdis kaj mi ĵuras. Vi nun decidu tion, kion vi faros, laŭ via volo.

         La infanoj rigardis unu la alian, tre konfuzitaj. Kion fari? Tie resti estus tro danĝera. Pli prudente estus eskapi antaŭ noktiĝo. Tion pensis la knabinoj.

         La knaboj, aliflanke, pensis pri io alia: “organizado de rezisto”.

“Jes,” diris Bays, “ni avertos Dolĉaĵon kaj la Azenon kaj ni armos nin per bastonoj kaj ŝtonoj. La danĝero en ĉi atakoj ekzistas se oni estas surprizata; tiu, kiu scias pri la atako pli bone defendas sin. Mi voĉdonas por rezisto.

         La knabinoj tamen estis timemaj. Neniu el ili volis scii pri rezisto, sed nur pri fuĝo. Eĉ Marjorie, kiu aspektis kuraĝa kiel Johana de Arko.

         Ludoviketo trankvile decidis:

         – Neniu batalado! – li diris. – Ni venis ĉi tien por plezuro, ne por militoj; kaj ĉar mi estras, mia ordono estas retiriĝi, tujtuj.

         – Kia honto! – protestis Dondi. – Ni perdos la prestiĝon antaŭ la mondo.

         – Problemo de la mondo! – diris Ludoviketo. – Tio, kio gravas por ni estas niaj panjoj kaj paĉjoj, ne tiu diabla mondo. Imagu, ke ni sekvos la kapon de Bays kaj organizos la rezistadon – kaj anstataŭ venko venos malvenko, kaj kapitano Hoko malliberigos nin kaj kondukos nin al mi ne scias kien, kun manoj kaj piedoj ligataj!…

         – Sed ni venkos, Ludoviketo!

         – Tiu, kiu eniras en militon, neniam konas ĝian finon. Memoru ĉiujn militojn de la monda historio. Tiu, kiu komencas opinias ke li tute certe venkos – ĉu tio ĉiam okazas? Ne. Mi estras la grupon kaj kiel estro mi ordonas tujan strategian retiriĝon.

         – La atako, laŭ la diro de Eta Polekso, okazos nokte; ni povas do manĝi kelkajn ĵabutikabojn kaj plenigi niajn poŝojn.

         – Eĉ pri tio mi ne konsentas! – deklaris Ludoviketo kun la plej granda firmeco. – La banditoj sin kaŝas ene de la foliaro de la arbo. Ni foriru de ĉi tie, tujtuj…

         Kun granda doloro en la koro, la infanoj obeis la voĉon de ordono. Ili adiaŭis la rinoceron kaj la azenon kaj direktiĝis al la pordego.

         – Ĉu vi jam konas la novaĵon? – diris Evaldo Pauli al la Azeno.

         – Kiun novaĵon?

         – Pri la banditoj kaŝataj en la arbo kies foliaro iras ĝis la grundo?

         – Kiu diris tion? – ekkriis la Konsilanto, pala kiel paperfolio.

         – Parolu al Eta Polekso. Adiaŭ, Konsilanto! Kiam la homoj de la Bieneto venos, rakontu al ili pri nia vizito. Adiaŭ, adiaŭ!…

         – Adiaŭ, adiaŭ! – ripetis la infanoj, kaj ili ĉiuj forkuris.

         La Parolanta Azeno serĉis la rinoceron, al kiu li rakontis ĉion. Dolĉaĵ’, furioza, trotis al la fruktoĝardeno.

         Antaŭ la menciita arbo, li haltetis por sin prepari – kaj atakis la arbon kun tia furiozo, ke li trapasis ĝin de unu flanko al alia, kiel tanko.

         La kornofrapo nenion rezultis. Kapitano Hoko kun la banditoj ne plu estis tie. Antaŭ kelkajn momentojn ili iris al la vendejo de Elija, la turko, por trinki brandon kaj pasigi la tempon. Ili prokrastis la atakon por la sekvontan tagon.

         Dolĉaĵ’ kaj la Konsilanto gardiste gvatadis. Ĉar nenio okazis, ili trankviliĝis.

         – Kapitano Hoko certe rezignis, – Dolĉaĵ’ diris. – Nenio okazos.

         – Nu, – diris la Azeno, – mi zorgos pri la domo kaj vi restos kiel  gardostaranto. Se io ajn okazu, donu unu el tiuj afrikaj bestaj roroj, kaj mi galope venos.

 

26 – Geedziĝo de Neĝulino

         La geedziĝo de Neĝulino kun princo Kodadad estis la unua granda festo okazanta en Novlando. Orientaj princoj estas amikoj de grandiozeco kaj lukso. Kodadad volis ke la geedziĝa festo venku ĉiujn geedziĝojn kiuj okazis ĝis tiu tempo, kaj ordonis al la ĉefservisto Abudo ne ŝpari monon aŭ ion ajn. Li decidis elspezi duonon de siaj trezoroj por mirigi la mondon per grandega festo.

         La aranĝoj tuj komenciĝis, kaj invitoj estis senditaj al ĉiuj roluloj de la Fabela mondo – escepte de la monstroj. Onklino Nastasja, jam tute resanigita de la veneno de Eroso, zorgis pri la manĝaĵoj – kaj estis vera plezuro vidi ŝin en la grandioza kuirejo de la palaco, kun la kuspitaj manikoj, direktante la cent kuiristojn. Tiuj eminentaj kuirestroj kapablis fari la plej rarajn kaj multekostajn pladojn: fazanojn farĉitaj per najtingalaj langoj, tutan rostitan apron kun nektara saŭco ŝtelita el la Olimpo de la Grekoj; omletoj de ovoj de la Fenikso kaj aliaj famaj birdoj. Onklino Nastasja tamen ridegis.

         – Ho, Dio, tio estas tre bona por tiuj, kiuj ŝatas manĝi per la okuloj. Por tiuj, kiuj manĝas per la buŝo kaj bone maĉas, ne ekzistas manĝaĵoj kiel la miaj – bovpiedaĵo laŭ la kuiristoj de la ŝtato Bahio, kun granda kvanto da pipro; vatapao kun palmoleo; pureo el kukurbo, kotleto kun kaĉo el faruno; miksaĵo da fazeolo kun grivoj… (*) Vi faras viajn “belajn pladojn”, kaj mi faras miajn “bongustajn pladojn”. En la tago de la festo, ni vidu tion, kiu venkos…

         Por ornami la palacon okazis vera “atako” en la arbaroj; sur la malnovaj trunkoj ne restis eĉ unu orkideo aŭ ekzotika parazito. Okazis ankaŭ kolektado de la filikoj, begonioj kaj muskoj en la humidaj lokoj.

         Kodadad konfidis la ornamadon de la palaco al la diino Flora. Pozidono sendis mirindan sortimenton da algoj kaj altvaloraj konkoj.

         – Tio estas tro! – ekkriis sinjorino Benta. – Ili prirabas la mondon.

         Kaj kio pri la muziko? Ho, la muziko! Ĉeestis ĉiuj najtingaloj de la arbaroj, kaj ĉiuj turdoj, ĉiuj alaŭdoj, ĉiuj kanarioj. Orfeo, kiu estis la plej granda muzikisto de la antikaj tempoj, venis por direkti la grandan orkestron, kaj alportis sian miraklan liron. Sinjorino Benta klarigis:

         – Orfeo estis edukita de la Muzoj. Lia liro havas la kapablon sorĉi la aŭskultanton, ĉu sovaĝa besto, ĉu rivero aŭ arbo. Ĉio falas en ekstazon, kun malfermita buŝo kaj larĝaj okuloj; la bestoj ploras kun tenero; arboj verŝas siajn foliojn kiel larmojn; la riveroj ĉesas flui, kun ĉiuj fiŝoj kun la kapoj ekstere…

         La Princo estis en terura malkvietiĝo, ĉar li insistis, ke neniu princino manku. Li estis tiu, kiu redaktis la invitilojn.

         – Uf! – li ekkriis en momento de ripozo. – Mi pensas, ke mi sukcesos kunigi ilin ĉiujn ĉi tie. Mi forgesis neniun.

         – Mi scias pri unu, kiu ne venos, – diris Emilja. Kodadad demandeme ŝin rigardis.

         – La Dormanta Belulino. Ŝi ne venos ĉar ŝi dormas…

         – Mi vekigos ŝin! – kriis la Princo, kaj ordonis al Abudo veki la Dormantan Belulinon.

         En la tago de la festo, ekde frumatene, komencis alveni kaleŝoj kaj kaleŝoj. Blanka Rozulino kaj Ruĝa Rozulino venis samtempe, malgraŭ tio, ke ili kverelis. Aladino aperis kun la lampo pendanta de sur la ŝultro. La grekaj herooj aperis en grupo. Aĥilo, vestita kiel militisto, kun la fama ŝildo; Jazono, la ĉefo de la argonaŭtoj; Midaso, la reĝo de Frigio; Perseo, la heroo kiu detranĉis la kapon de Meduzo…

         Kaj venis la grekaj duondiinoj, unu pli bela ol la alia: la dek du Muzoj; la tri Gracioj; Filomela, la eta diino de la najtingaloj; Pomona, la nimfo kiu zorgas pri la ĝardenoj kaj fruktoplantejoj; Pirene…

         Kiam Pirene aperis, Emilja kriis:

         – Jen tiu, kies plorado fariĝis la fonto de Pegazo!…

         Kaj venis Psiĥo, la plej bela estaĵo, kiu gajnis la koron de la juna Eroso; kaj venis la bona Penelopo, kiu ŝpinadis senfinan reton… Kaj venis eĉ Fenikso – la birdo, kiu renaskiĝas el siaj propraj cindro.

         Kodadad gastigis ĝin en la kokinejo.

         Kaj post la grekoj venis roluloj el aliaj mitologioj, kiel princo Mitro el Persio, la personigo de la Suno; kaj Njordo, speco de Pozidono de Skandinavio; kaj la bela Tisbe el Babilono, kiu senintence kaŭzis la morton de sia amata Piramo.

         – Kio okazis al vi? – demandis Emilja.

         La bela estaĵo ekĝemis.

         – Vi eĉ ne volas scii, pupeto! Iun tagon mi aranĝis renkontiĝon kun mia amata fianĉo Piramo – renkontiĝo ĉe la tombo de reĝo Nino. Mi alvenis unue – sed aperis antaŭ mi terura leonino kun nudigitaj dentoj. Mi sukcesis eskapi, sed dum la fuĝo mi perdis miaj vualon. La leonino, furioza, ŝiris la vualon. Tuj poste venis Piramo; Kiam li vidis mian vualon tute disŝirita, li supozis, ke la leonino voris min – kaj li sin mortigis…

         – Do bonvole akceptu mian kondolencon, – diris Emilja kaj forkuris por rakonti la historion al la aliaj.

         Post Tisbe venis ĉarma hindua dancistino de la dio Ŝivo. Ŝi kunportis etan oran kaĝon. Emilja volis scii tion, kio estas interne. Estas muso! La bela dancistino neniam ellasis tiun muson. Tio signifas – pensis Emilja, – ke en antaŭa reenkarniĝo ŝi estis kato.

         La vicoj da venantaj homoj neniam finiĝis. Subite aperis malgranda figuro. Li alproksimiĝis, apogante sin sur malgranda alumeto-bastono.

         – Eta Polekso! – kriis Emilja, ĉar ŝi rekonis lin. Kiam sinjorino Benta aŭdis tiun nomon, ŝi sentis denove la faman doloron en la koro.

         – Ho, Dio! – ŝi malĝoje ekkriis. – Mi certe fariĝas kaduka. Mi lasis Etan Polekson sola en la bieneto, en kompanio de kapitano Hoko?

         Tio estis vero! En la hasto pro enŝipiĝi en la “Kolibro”, nek ŝi, nek onklino Nastasja, nek iu alia, memoris la kompatindan junuleton. Kia perversaĵo!

         Eta Polekso alvenis kaj iris rekte al sinjorino Benta. Li aspektis afliktita.

         – Kio okazas, Polekso?

         – La afero estas, – li diris, aranĝante siajn lambastonojn, – ke la bieneto estas minacata. La pirato provis delogi la azenon kaj la hipopotamon…

         – Rinocero, – korektis sinjorino Benta.

         – Jes, la kornulo. Ĉar li nenion sukcesis, li retiriĝis, ege furioza, kaj eldiris milionojn da malbenaĵoj kaj intencas kunigi la krimulojn de la regiono por ataki la bieneton. Almenaŭ tio estas la opinio de la Parolanta Azeno. Nu, mi pensis, ke estas mia devo veni kaj sciigi vin. Alia notico estas, ke la sireno forfuĝis.

         Peĉjo freneziĝis.

         – Kiel vi sukcesis veni ĉi tien, kiu estas tiel malproksime? – demandis Nazulino.

         – Por mi ne ekzistas distancoj, – respondis Eta Polekso. – Per la botoj de sep leŭgoj, mi ne respektas la kilometrojn.

         La doloro de sinjorino Benta grandiĝis.

         – Kion ni faru? – ŝi diris, afliktita. – Dolĉaĵ’ estas kuraĝa kaj la Konsilanto estas saĝa, sed ili estas nenio alia ol kvarpieduloj. La bieneto ne povas kalkuli nur je ili. Kion fari?

         Peĉjo opiniis, ke la defendo de la bieneto devus ricevi helpon, sufiĉus sendi tien Ĥimeron kaj Pegason. Sed kie ili estis? Neniu sciis. Sinjorino Benta pensis reiri senprokraste.

         – Kaj kio pri la festo? – diris Nazulino. – Ni ne povas maltrafi la feston, kiu estos la plej granda en la mondo.

         – Ankaŭ ni ne povas maltrafi la plej bonan lokon en la mondo, – diris sinjorino Benta. – Ni aŭdu la opinion de onklino Nastasja. Voku ŝin.

         Onklino Nastasja estis en la imperiestraj kuirejoj direktante la rostadon de mil tridek sep fazanoj. Kiam ŝi ricevis la mesaĝon de sinjorino Benta, ŝi lasis ĉion kaj venis sekigante la manojn je sia antaŭtuko.

         – Kio okazas, sinjo?

         Sinjorino Benta klarigis al ŝi la situacion. La nigrulino sulkigis la brovojn.

         – Estas nia kulpo, Sinjo. Ni estas du maljunulinoj kun la kapoj malplenaj, kiuj faras tiom da fuŝaĵoj kiel la infanoj. Sed infanaj sensencaĵoj havas senkulpigon; tiuj de maljunulinoj, ne. Kio okazis al niaj cerbaĵoj, ke ni forlasis la bieneton kaj “forgesis” la kompatindan malsanuleton? Ho, Dio!…

         – Kaj nun? Kion vi pensas, ke ni faru?

         – Nun, sinjo, ni sekvu la konsilojn de Emilja: “Ni ŝajnigu ke” ne ekzistas problemo. Se oni ŝtelos la bieneton, ni loĝos ĉi tie. Mi tre ĝuas ĉi palacon. Kia kuirejo, sinjo! Ĝi aspektas kiel salono. Ĉio el brilantaj marmoro kaj arĝento. Kaj ĉi tie mi nenion faras – mi nur ordonas. Mi havas pli ol cent helpantojn…

         La konsulto al la nigrulino ne utilis. Sinjorino Benta alvokigis la Vicgrafon. Kaj klarigis la situacion al li.

         – Kaj nun, Vicgrafo? Kion fari?

         La Vicgrafo gratadis la pajletojn de sia kolo. Nenia helpo. La saĝuloj estas nedecidemaj estaĵoj.

         Emilja enŝoviĝis:

         – Nu, nu, nu, sinjorino Benta! – ŝi diris. – La kazo estas la plej simpla. Ni nenion faru kaj atendu la rezulton. Se la banditoj de Kapitano Hoko ekposedos la bieneton, poste ni cerbumos pri tio, kion fari. Se ne, des pli bone!

         Sinjorino Benta opiniis, ke la solvo de Emilja ne estas solvo. Tamen, ĉar ŝi jam estis laca pri tiu problemo, ŝi akceptis ĝin.

         – Nu do, tion ni faru… – ŝi suspiris kaj reiris por rigardi la paradon de la gravaj gastoroluloj.

         Kelkaj venis piede; kelkaj en tre riĉaj kaleŝoj; aliaj sur ĉevalo; aliaj, sur elefantoj kun riĉegaj ornamaĵoj. Du aperis sur azenoj – la duondio Sileno, tre dika kaj kovrata per rozoj, kaj Sanĉo Panzo.

         Peĉjo vokis Sanĉon por demandi pri Don Kiĥoto.

         – Ho, li ne venos, – respondis la varleto.

         – Kial?

         – Ĉar li ne sukcesas marŝi. Mia majstro batalis kontraŭ la Hidro de Lerno kaj vundiĝis. La Hidro, kiu estas terura, frapis lin per la vostopinto, kaj li falis kun ses rompitaj ripoj.

         – Kie li estas?    

         – Mi lasis mian mastron en kaverno kaj venis serĉe de kuracilo. Tiam mi vidis ĉi palacon kun tiom da enirantaj homoj, kaj ankaŭ mi decidis eniri por trovi ion por manĝi. De tri tagoj mi malsatas.

         – Kion pri la medikamento por Don Kiĥoto?

         – Tion, mi serĉos poste. Malplena sako ne staras. Unue la ventro, poste la ripoj de mia mastro…

 

(*) Famaj popolaj pladoj el Brazilo.

Visitas: 504