LA FLAVA PEGO
Ĉapitroj 27 kaj 28 (lasta)
27 – La ne invititaj “enŝteliĝantoj”
Se ni priskribus, aŭ simple mencius, ĉiujn gastojn, ne estus papero kiu sufiĉus. Tre multenombra popolo, tiu de la Fabelo! Subite Emilja sonigis unu el siaj plej famaj blekoj:
– Jen la Princo Oroskvamo kun la tuta kortego. Mi vidas la bufan majoron, la kudristino sinjorino Araneo, doktoro Heliko!…
La kriego atingis la orelojn de onklino Nastasja en la kuirejo, kiu, aŭdinte la nomon de doktoro Limako, aperis ĉe la pordo, kun tru-kulero en mano.
– Ne forgesu, Emilja, peti al li dek pilolojn. Mi ege bezonas.
Emilja akiris de Doktoro Heliko manplenon da la famaj piloloj.
Tuj post la kortego de la Princo venis kato.
– Ĉu la vera Holivuda Kato aŭ la falsa? – demandis Nazulino.
– Se li montros la langon al ni, li estas la falsa! – diris Emilja, kaj ŝi pravis. Kiam la kato vidis ilin ĉe la fenestro, li montris la langon al la Vicgrafo. Li estis la falsa.
– Atendu iomete, diableto! – kriis Peĉjo, kaj li kuris serĉe de la katapulto. Ne trovis ĝin. Li revenis furioza. – Kiu ŝteladas miajn aferojn? – li diris kaj rigardis rekte al Emilja. Sed la sagaculino deturnigis la atenton de la grupo per alia kriego:
– Plumuleto! Plumuleto!…
Ĉiuj klinis sin sur la fenestro, atenteme. – Kie, kie, Emilja?
– Jen! – ŝi diris kaj montris unu punkton en la aero. – Mi vidas flugantan plumon en la aero – sekve, estas Plumuleto!…
Jes, estis plumo flosanta en la aero, alportita de la vento el la kokinejo. De la Fenikso, certe, kiu en tiu momento estis en batalo kun feroca koko.
– La plumo de Plumuleto estas verda kaj tiu estas griza, – diris Peĉjo.
– Ĝi eble perdis la koloron, – decidis Emilja.
En la luksa kajuto, en la “Kolibro”, Neĝulino prepariĝis por la festo.
Nazulino tien iris por helpi ŝin. Estis skatoloj kaj skatoloj kun mirindaj roboj senditaj de Kodadad.
– Belaj, ĉu ne? – diris Neĝulino.
– Belaj, ja, – konsentis la knabino, – sed neniu valoras tiun, kiun faris sinjorino Araneo por mia edziniĝo.
Neĝulino larĝigis la okulojn.
– Ĉu edziniĝo? Ĉu do vi edziniĝis, Nazulino?
– Preskaŭ! – kaj ŝi rapide rakontis la historion de sia fianĉiĝo kun la Princo Oroskvamo kaj la tragedio kiu okazis. – Kiam ni aŭdis tiun teruran tondron, la gastoj malaperis kun la plej granda paniko – kaj ni galopis al la bieneto. Iun tagon mi rakontos la tutan historion. Hodiaŭ ni ne havas tempon.
– Kaj kia estis la robo de sinjorino Araneo?
– Nepriskribebla! Ĝi estis farita el koloro de la maro kun ĉiuj ĝiaj fiŝetoj – ĉiuj vivantaj, naĝantaj en la ŝtofo…
Neĝulino ne komprenis
– Kiel el koloro? Ĝi devus esti io kolora – silko, lano, veluro…
– Jen la mirindaĵo! Ĝi tute ne estis el iu ŝtofo – nur el koloro – koloro en la spaco. Neniam plu ekzistos tia robo en la mondo…
Neĝulino pripensadis.
Ĉimomente aperis sendito de Kodadad; li venis por demandi ĉu la Princino estas preta.
– Diru al la Princo, ke mi estas preskaŭ preta. Nur minuton. Kaj al la knabino:
– Ĉi festoj estas belaj, sed tre lacigaj! Mi estas nun tre laca kaj miaj piedoj doloras.
– Kial vi portas ŝuojn tiel malgrandajn? Ili povas esti belaj, sed kiam temas pri ŝuoj, komforto pli gravas.
– Mi ne havis elekton, Nazulino, krom uzi tiujn, kiujn Cindrulino sendis al mi. Se ŝi vidus min en la balo kun aliaj ŝuoj, ŝi certe malĝojus.
En la momento por elekti la juvelojn, la embaraso estis granda. La Princo sendis kofrojn kaj kofrojn kun kolĉenoj, braceletoj, ringoj, broĉoj. Pro tio, Neĝulino, konsternita, ne sciis tion, kion elekti.
– Iru sen ajna juvelo, – konsilis la knabino. – Tiu, kiu havas vian haŭton kaj vian belecon, tiu ne bezonas juveloj.
– Vi pravegas, – Neĝulino konsentis. – Krome ne estas tempo por elekti. “Jam temp’ está”. Adiaŭ…
Neĝulino prenis la trenaĵon de sia robo en la manoj kaj forkuris. Kodadad certe jam estis senpacienca.
Dume, ĉe la fenestro de sinjorino Benta, Emilja sondadis la horizonton per binoklo.
– Mi vidas nubon da polvo, malproksime.
– Devas esti tiu Princo Piedo-de-Vento, kiun vi inventis, – diris Peĉjo.
– Ne. Ĝi aspektas kiel polvo levata de bestoj… Jes, jen… Ili estas venantaj bestoj, granda amaso – sed tre strangaj bestoj…
– Ĉu eblas? – ekkriis Peĉjo.
Emilja ne deprenis la okulojn de la binoklo.
– Dufoje eblas! – ŝi murmuris. – Pli ol bestoj! Ili estas monstroj!…
Sinjorino Benta denove sentis la doloron en la koro.
– Tio ne eblas, Emilja, – diris Peĉjo. – Kodadad sendis invitojn al ĉiuj roluloj de la Fabelo, sed ne al la monstroj.
– Kio pri tio? Ĉe ĉiuj festoj venas la “enŝteliĝantoj”, tiuj, kiuj eniras sen prezentado de invitiloj. Jen tio, kio okazas ĝuste hodiaŭ.
Fakte tio okazis. La fabelaj monstroj, ofenditaj de la Princo, ĉar li ne invitis ilin, decidis veni kaj ruinigi la feston.
Ili ĉiuj galopadis kaj levadis polvonubon. Sinjorino Benta priskribis tiujn, kiujn ŝi konis. La Hidro de Lerno, kiu “malmuntis” Don Kiĥoto. Briareo, giganto kun 50 kapoj kaj 100 brakoj. Aroj da centaŭroj kaj faŭnoj. La ciklopoj, gigantoj kun unu okulo meze de la frunto. Diomedo el Trakio, furioza tirano kiu nutris siajn ĉevalinojn per la karno de siaj gastoj. Encelado, la titano kiu grimpis la ĉielon kaj falis en la fundo de la vulkano Etno, trafita de fulmo de Zeŭso. La Erinioj: Alekta, Tizifona kaj Megera, ankaŭ nomataj Furioj. Cerbero, la terura trikapa hundo kiu gardis la pordegojn de Infero. La tri Gorgonoj, kun serpenthararo. Pitono, la giganta serpento kiu batalis kun Apolono. Diversaj flugilhavaj ĉevaloj, kun ungegoj kaj vostoj de drakoj.
Malantaŭe venis la kompatinda Ĥimero, lamante. Binokloj ne plu estis bezonataj por rekoni ilin – kaj tumulto eksplodis en la palaco. Kodadad petis helpon al Aladino, la posedanto de la Mirinda Lampo, kaj ordonis ke iu levu la ponton de la palaco. Aĥilo prenis sian glavon. La aliaj princoj faris la samon. La batalo estos terura.
En la kuirejo, onklino Nastasja ĉion forgesis, lasis la fazanojn en la forno kaj freneze kuradis kaj kriadis:
– Sinjo! Sinjo! Helpu min! – Sed ŝi perdiĝis en la granda tohuvabohuo – ŝi ne trovis sinjorinon Benta…
Neĝulino svenis en la brakoj de Princo Kodadad, kaj la aliaj princinoj imitis ŝin. Ili trovis ĉi mirindan manieron por eliri de problemo: krieto, aj, aj, kaj jen. La viroj, kiuj ne havis tiun rajton, komencis salti supren kaj malsupren. Ili estis gastoj de princo Kodadad, pro tio ili sentis sin devigataj defendi lin ĝismorte. Vera muro de fortaj viroj tuj fariĝis ĉirkaŭ Kodadad.
Sanĉo pasis antaŭ la fenestro de la geknaboj kun du rostitaj meleagroj, unu en ĉiu mano, direktis sin al sia azeneto, kiu estis ĉe la pordo de la palaco. Li saltis sur la besto kaj malaperis.
Tiu saĝa ago ion sugestis al sinjorino Benta.
– Tion ni devas fari, – ŝi diris. – Ni tuj reiru al la jaĥto. Peĉjo ne volis; li insistis pri restado, pri defendo de la Princo kun Aĥilo kaj aliaj grekaj herooj. Fine, kiam li memoris, ke li eĉ ne havas la katapulton, li akompanis la avinon. Tuj ili atingis la jaĥton kaj ordonis al la Vicgrafo levi la velojn.
– Ni bezonas foriri de ĉi tie nun, Vicgrafo! – diris sinjorino Benta. – La batalo estos terura…
– Kaj Neĝulino? – demandis unu el la nanoj.
– Ŝi restis en la palaco de la Princo.
– Do, ni ne foriros! – La nano decidis – kaj la aliaj nanoj konsentis. Por nenio en la mondo ili forlasus sian amatan princinon.
Kaj nun? Necesis alvoki Neĝulino. Sed kiel? Kiu irus al la palaco en tia situacio?
– Nu, la Vicgrafo! – decidis Emilja. – Se iu frakasos lin, Nastasja faros alian, eĉ pli bonan.
Ne ekzistis alia rimedo. Heroece, la Vicgrafo kuris al la palaco serĉe de la Princino. Li trovis ŝin. Kaj donis la mesaĝon.
Sed neniu memoris, ke la sago de Eroso naskis en ŝia koro grandan amon kaj ŝia respondo estis tiu de vera heroino.
– Diru al sinjorino Benta, Vicgrafo, ke kvankam mi estas tre dankema pro ŝiaj bonaj intencoj, mi neniel forlasos mian amatan fianĉon. Amo kunigis nin por vivo kaj por morto. Jen mi ĉi tie, ĉi tie mi restas.
La Vicgrafo revenis plena je entuziasmo.
– Kaj do? Kie estas la Princino? – kriis Peĉjo, kiam li vidis la Vicgrafon alveni kun la pulmoj preskaŭ for de la buŝo.
– Ŝi deklaris, ke ŝi ne venas; ke ŝi amas la Princon kaj por nenio en la mondo forlasos lin. Tio estas ja amo!
– Kaj kio pri ni? – ekkriis sinjorino Benta. – La nanoj insiste ne volas forlasi Neĝulinon. Neĝulino insistas pri ne forlasado de la fianĉo. Kion ni faru?
Ĉiuj estis en ĉi granda nedecidemo kiam Eta Polekso reaperis; li iris al la bieneto kun siaj sep-leŭgaj botoj kaj estis revenanta.
– Ĉio okazis ĝuste kiel la Azeno antaŭdiris, – li diris. – Kapitano Hoko atakis la bieneton kun grupo da banditoj kaj estas ene de la domo.
Peĉjo fariĝis furioza.
– Kaj kion faris tiu bastarda Dolĉaĵ’?
– Dolĉaĵ’ estas kuraĝa en la korto,- Eta Polekso diris, – sed li povas nenion fari kontraŭ homoj kaŝantaj en la domo. Li ne sukcesas eniri tra la pordo…
La aflikto de sinjorino Benta pli kaj pli kreskis. Kion fari? Kion fari, ho, Dio en la ĉielo? De unu momento al alia ili estis sen loko por loĝi. Nek la Palaco de Kodadad nek la bieneto. Restis al ili nur unu jaĥto. Kion fari? Kion fari?…
28 – Unu mankas – ŝi!
Fidelaj kiel ili estis, la nanoj por nenio en la mondo forlasus Neĝulinon, do sen eĉ adiaŭi la komandanton ili rapidis al la palaco.
Solaj sur la jaĥto, sinjorino Benta kaj la geknaboj decidis meti sin ĉe la ordonoj de la Komandanto por trakti la ŝnurojn kaj velojn de la ŝipo. Kaj ili bone laboris, ĉar, post longa penado, la “Kolibro” moviĝis. Horojn poste, ili ankris ĉe la “Plaĝeto”.
La Parolanta Azeno venis por akcepti ilin.
– Do, kio okazis, Konsilanto? – demandis sinjorino Benta. – Kiel vi permesis al la perversuloj preni nian domon?
– Ne estis rimedo por ilin haltigi, sinjorino Benta, – klarigis la Azeno. – Mi estis for, deĵoranta, kaj Dolĉaĵ’, kiu estis gardisto, dormetis – kaj ili eniris kaj ŝajnas ke ili ne intencas foriri.
– Ĉi-vespere mi solvos tion, – deklaris Peĉjo, kaj li ekmalvolvis longan pakon. – Lasu la problemon al mi.
En la pako estis sekigita krokodilo, kiun li trovis en unu el la kajutoj de la jaĥto. Li malvolvis ĝin kaj ligis vekhorloĝon al ĝia ventro.
– Mia plano, – li diris, – estas eniri en la domo dum la nokto kaj kaŝi la krokodilon en la ĉambro de Kapitano Hoko, por ke li vidu ĝin tuj kiam li vekiĝos. Mi ĵuras, ke ĝi forkuros kiel vento!
Kaj Peĉjo foriris el la jaĥto por direkti sin al la bieneto. Li rajdis sur la Azeno, kun la sekigita krokodilo malantaŭ lia dorso. Li eniris en parto de la fruktoĝardeno kaj atendis la nokton.
Tuj kiam noktiĝis, li zorgeme eniris tra malgranda malantaŭa fenestro kaj, piedpinte, komencis serĉi la ĉambron, kie estis Kapitano Hoko. La pirataĉo estis en la ĉambro de sinjorino Benta! Li ronkadis ĝuste en ŝia lito!
– Kia impertinentulo! – murmuris Peĉjo, kaj sen ia bruo li metis tien la sekan krokodilon. Al la vekhorloĝo li ligis ŝnureton, kiu iris al la alia flanko de la ĉambro, tiamaniere ke, kiam matene la bandito leviĝos por malfermi la fenestron, li piedbatos la ŝnureton – kaj la vekhorloĝo sonos, ktp.
Ĝuste tio okazis! Ĉirkaŭ la sesa matene la pirato vekiĝis. Li sidiĝis sur la liton. Li malstreĉiĝis. Fine li sin preparis por malfermi la fenestron. En tiu momento li stumblis ĉe la ŝnureto: la vekhorloĝo en la ventro de la krokodilo faris trilim-lim-lim…
– Ĉu estas la krokodilo? – murmuris la bandito terurita.
Li kuris al la fenestro, malfermis ĝin kaj vidis… li vidis per siaj propraj okuloj la krokodilon en la ĉambro, kun la buŝo malfermita!
Kapitano Hoko kutimis kuri de la krokodilo, sed li neniam kuris kiel tiutage. Kiam la tri banditoj aŭdis la bruon kaj vidis la fuĝantan kapitanon, li faris la samon. Ili aspektis kiel cervoj! Unu el ili pasis proksime al Doĉaĵ’ kaj estis trafata de kornobato sur la postaĵo. Alia pasis proksime al la Konsilanto kaj ricevis tre mallertan kalcitron – la nuran kiun la Parolanta Azeno donis en sia tuta honorinda vivo.
Tuj post Peĉjo galope reiris al la Plaĝeto. Ankoraŭ de malproksime li jam kriadis:
– Farite! Ĉio en ordo en la bieneto! – Tamen, anstataŭ esti salutata per vivuoj, li trovis nur malĝojon. Ĉiuj ploradis sur la “Kolibro sur l’ Ondoj”.
– Kio okazas? – murmuris Peĉjo, timeme, kaj li rapide eniris en la jaĥto.
– Kio okazas?.
Sinjorino Benta, Nazulino, la Vicgrafo, ĉiuj ploradis – escepte Emilja.
Kio okazas, Emilja?
– Okazas ke ne plu estas onklino Nastasja. Tuj kiam vi foriris, ni kalkulis la ŝipanaron. Unu mankis – ŝi…
– Jes, Peĉjo! – Sinjorino Benta konfirmis, dum ŝi viŝadis la okulojn. – En tiu tumulto, ni perdis nian karan kaj fidelan kunulinon. Ŝi restis en la palaco invadita de monstroj. Imagu la hororojn, kiujn ŝi spertos kun la Minotaŭro, kun tiu Briareo kun cent kapoj…
Sed Peĉjo ne akceptis tiun larmoplenan kaj rezignacian sintenon. Necesis batali, venki.
– Pardonu, avinjo! – li diris kun la decido de Fabela heroo. – Mi pensas, ke la kazo ne estas pri plorado. Ni devas agi senprokraste. Ni devas organizi ekspedicion por savi onklinon Nastasja!
Emilja sentis, ke ŝia brusto ŝveliĝas pro entuziasmo.
– Bonege! – ŝi kriis, frapante la manojn. – Tio estas bona parolado!
Antaŭen, antaŭen! Antaŭen, por savi onklinon Nastasja!…
1939
(La rakonto pri la savo de onklino Nastasja kaj plej multaj okazintaĵoj venas en la verko de la sama aŭtoro – LA MINOTAŬRO.)