Monteiro Lobato en Esperanto – 03

Ĉasadoj de Peĉjo

Ĉapitroj 11 kaj 12 (lasta)

Tradukis Jorge Teles

 

11 – La lineo estas inaŭgurata

            La telefona lineo estis konstruata kun la tuta lukso, kiel kutime en registaraj verkoj. La fostojn ili eĉ farbis! Ĝi estis la plej mallonga lineo en la mondo: cent metrojn longa kaj nur du fostoj, unu en la korto de la domo kaj la alia en la ĉasista tendaro. Unu fosto estis verda, la alia flava (*). Tamen en la malferma tago okazis neatendita evento: la rinocero ne aperis por kuŝiĝi ĉe la pordego je la kutima horo. Ĝi ankaŭ ne aperis la sekvan tagon, nek la tutan semajnon. La ĉasistoj starigis tendojn kaj pacience atendadis, ke ĝi decidu reveni.

            Kial tio? Ĉar estus strange malfermi la lineon sen ke la rinocero okupu la pordegon. Sen rinocero ili povus eniri en la korto tuj kaj paroli rekte al la posedantino de la domo. Sed ili bezonis pravigi la konstruadon de la lineo, do ili decidis atendi la revenon de la monstro.

            Antaŭ tiu problemo, Emilja decidis interveni. Ŝi iris al la Granda Figujo por peti al la rinocero ke li ne desapontu la homojn de la registaro kaj daŭre dormu ĉe la pordego. Oni ne scias, kiajn argumentojn uzis la pupo; oni nur scias, ke la sekvan tagon, ekzakte je la tria posttagmeze, la rinocero pigreme venis, por kuŝi ĉe la pordego.

            Estis ĝojo pro entuziasmo en la ĉasista tendaro. Finfine ili povos inaŭguri la lineon.

Trlin, trlin… la sonorilo de la aparato sonis sur la verando.

            – Iru kaj respondu, – diris sinjorino Benta al la Vicgrafo, kiu dormetadis.

            – Mi parolos, – diris Kleo, kiu bone alkutimiĝis paroli per telefono.

            Kaj per tre klara kaj akra voĉo ŝi respondis: – Saluton! Kiu parolas?

            – Parolas ĉi tie detektivo X B2, estro de la Nacia Departemento por Rinocero-Ĉasado, – respondis basa voĉo. – Kiu parolas?

            – Ĉi tie parolas Kleo, laŭ ordono de la posedantino de la domo, sinjorino Benta Kaproarestanto de Olivejra, avino de Nazulino, Peĉjo kaj Vostuleto. Kion volas via Rinocera Moŝto?

            – Mi deziras informi al la sinjorino de la domo, ke la telefona lineo estas preta kaj ke nun ni povas diskuti la operaciojn necesajn por la rinocera ĉasado, kun la plezuro sendi niajn vortojn super ĝi sen ke la brutulo rimarku, ha! ha! ha!…

            – Kial vi ne diskutis tion dum la semajno, kiam la rinocero forestis kaj la pordego estis tute libera? Mi opinias, ke Via Rinocera Moŝto perdis altvaloran tempon.

            – Knabino, – respondis detektivo X B2, iom ofendita, – ne malhelpu tion, kio ne koncernas vin. La registaro scias tion, kion ĝi faras. Mi volas paroli kun la posedantino de la domo.

            Kleo kovris la telefonon per sia mano kaj turnis sin al sinjorino Benta.

            – Li volas paroli al vi.

            Sed la maljunulino ne estis kun bona humoro. Ŝi konsideris ĉi tiujn homojn kiel bando de idiotoj, vera grupo de friponoj.

            – Diru al li, ke li ne ĝenu min. Mi estas tro maljuna por servi kiel instrumento al piratoj.

            Kleo donis la mesaĝon, alivorte, por ne ofendi la registaron, kaj detektivo X B2 klarigis, ke li bezonas permeson de sinjorino Benta por konstrui alian lineon…

            – Dua telefona lineo? – demandis Kleo, kun admiro.

            – Ne, entrudiĝema knabino. Nun estos aertelfera lineo, kiu permesos al ni kunporti niajn armilojn kaj pakaĵojn al alia flanko. Nur poste ni sukcesos starigi la kanonon kaj la mitralon sur la verandajn ŝtupojn por pafi kontraŭ la malamiko, sen difekti la vitraĵojn de la fenestroj de sinjorino Benta.

            – Nur por peti tiun permeson, vi bezonis tiom da tempo por konstrui la telefonlineon? – demandis Kleo.

            – Ne diskutu niajn agmanierojn, impertinenta knabino, – detektivo X B2 diris, sulkigante la frunton. – La registaro scias tion, kion ĝi faras, mi denove diras.

            Kleo denove kovris la aparato, dum ŝi konsultis sinjorinon Benta.

            – Li petas permeson por konstrui novan lineon – lineon de supraj kabloj, kiel tiu de la monto Sukerpano (“Pão de Açúcar”), en Rio-de-Ĵaneiro…

            Sinjorino Benta respondis, ke ili agu laŭ sia bezono kaj ne plu ĝenu ŝin.

            Peĉjo miris pri la lerteco de tiuj viroj. Ili konstruos vicon da kabloj nur por kunporti malgrandan kanonon kaj mitralon al la korto!… Multaj rinoceroj estis ĉasitaj ekde la mondo estas mondo, sed neniu estus ĉasata laŭ tiel multekosta metodo kaj kun tiom da scienco. Kvankam ili neniam foriris de ĉi tie, tiuj viroj povus translokiĝi al Afriko por instrui al ugandaj nigruloj kiel ĉasi bestojn…

            Necesis tiom da tempo por konstrui la aerkablan lineon, ke la rinocero alkutimiĝis kun la lokaj homoj, kaj ankaŭ kun la ĉasista taĉmento. Plurfoje ĝi venis al la tendaro, kie ĝi scivole flaradis la kanonon kaj la mitralon, sen scii, por kio ili taŭgas. Unu el tiuj fojoj ĝi helpis la konstruistojn de la lineo je eltirado de fosto, kiu estis malrekta, funkciante same kiel malsovaĝa hinda elefanto.

            Emilja fariĝis intima amikino de la besto. Ŝi ĉiam iris al la Granda Figujo por vidi lin paŝtiĝi arbustojn, kaj tie ŝi pasigis horojn aŭskultante kazojn pri la afrika vivo. Li estis pacema rinocero, jam maljuna, kaj la instinkta feroceco jam estis forviŝita de la longaj jaroj da kaptiteco en la cirko. Li nur volis resti trankvila. Pro tio li fuĝis de la cirko kaj venis por sin kaŝi tie, en la silento de la bambuejo.

            – Ili volas mortigi vin, – Emilja diris al li iun matenon. – Ili kunportis kanonon kaj mitralon por tiu celo.

            La rinocero tremis. Li neniam atendis, ke la agado de tiuj viroj kaj la tuta malordo, kiun ili preparis, celadis la finon de lia vivo.

            – Kial ili tion volas? – li demandis, per malĝoja tono. – Kian damaĝon mi faris al ĉi tiuj homoj?

            – Neniun, sed vi estas tio, kion la homoj nomas “ĉasaĵo” – kaj ĉiu ĉasaĵo devas esti ĉasata. Kiam homoj renkontas leporon, kavion, birdeton, sovaĝan anason aŭ ion ajn, ili tre ĝojas por mortigi ilin – nur pro tio, ĉar ili estas ĉasaĵo. Sed ne timu, ke oni ne ĉasos vin. Mi trovos manieron por ke tio ne okazu.

            – Kiun manieron?

            – Mi ankoraŭ ne scias. Mi pripensos. Sed ne ĝenu vin. Mi estas lertega! Mi sukcesos forpeli la virojn kaj vi loĝos kun ni dum via tuta vivo. Ni jam havas en nia malgranda bando kvarpiedulon, la markizon de Vostuleto, kiu estas porkido, ĉu vi konas lin?

            – Mi ankoraŭ ne havis la honoron koni lin.

            – Nu, li estas tre eminenta viro, malgraŭ la timego kaj manĝemo (Emilja ne kuraĝis diri, ke Vostuleto estas sia edzo). Li havas kvar piedojn, kiel vi, sed neniun kornon. Kun nova kunulo, precipe kun timinda korno sur la nazo, ni petolegos tra la mondo…

            Emilja ĝojegis pro la ideo havi la rinoceron enmetatan en la familion de sinjorino Benta. Onklino Nastasja certe ne ŝatus pro timo…

            – Kaj kion mi devas fari en ĉi grupo? – demandis la rinocero, kortuŝata pro la propono.

            – Nuntempe, nenion. Ni vidos poste. La taĉmento de ĉasistoj jam havas la aertelferan lineon preta. Baldaŭ ili transportos la kanonon, la mitralon kaj la ceteraron. Ĉi armiloj estos starigitaj sur la veranda ŝtuparo.

            – Do mi daŭre devas kuŝi ĉe la pordego, ĉu ne?

            – Jes. Por ke ili uzu la suprajn kablojn, estas nepre, ke vi estu ĉe la pordego.

            La rinocero ne komprenis tion.

            – Kial ili ne transportis tiun kanonon dum la tempo, kiam mi pasigis sen dormi ĉe la pordego?

             Tion mi ne scias, – respondis Emilja, kiu fakte ne sciis. – Sinjorino Benta ankaŭ ne scias, nek Kleo, kiu telefone paroladis kun detektivo X B2, nek Nazulino, nek Peĉjo, nek la Vicgrafo, nek Vostuleto – neniu scias. Kleo diras, ke  estas “aferoj de la registaro”, pura mistero.

            La rinocero iĝis pensema. Tiu registaro devus esti tre stranga estaĵo, kiu faras aferojn ekster la kompreno eĉ de Emilja!

            Je la tria posttagmeze la bestego aperis en la korto, kaj kuŝiĝis en la kutima loko. Granda ĝojo inter la ĉasistoj. Ĉar finfine ili sukcesos transporti armilojn kaj pakaĵojn, same kiel sin mem, per la supraj kabloj, por poste komenci la atakon kontraŭ la besto. Entuziasma telegramo estis sendata al Rio kun ĉi vortoj: “Aertelfera laboro brile finiĝis komon ni komencos hodiaŭ transporti armilojn kaj pakaĵojn punkton fina venko punkton sano kaj frateco”.

            La ĵurnaloj publikigis la novaĵojn kun granda laŭdo por la heroaj ĉasistoj de la rinocero, kiuj tiel kuraĝe alfrontis la plej grandajn danĝerojn por purigi la grundon de la patrujo de tiu ege danĝera besto. Detektivo X B2 estis nomata ” heroa bravulo”, inter aliaj belaj laŭdoj, kiujn la gazetaro uzas nur por kuraĝaj viroj kaj grandegaj herooj je plej alta nivelo. Gratulaj telegramoj pluvis pro la sukceso de la plenumita tasko.

            Je la tria posttagmeze, tuj kiam la rinocero venis al la pordego, la kablolineo ekfunkciis. Unue la kanono pendis de la kabloj. Poste la mitralo. Poste pasis municio, pakaĵoj, la gitaro kaj, fine, la ĉasistoj.

            Sinjorino Benta vidis, kun malbona humoro, tiujn virojn, kiuj plenigadis la korton. Ŝi jam ĝeniĝis pro ili, kaj kiam onklino Nastasja parolis pri propono de kafo kaj kuketoj, ŝi ne konsentis.

            – Neniun manĝaĵon, – ŝi diris. – Kontraŭe, ĉi herooj neniam plu forlasos la lokon.

            – Prave, sinjo, – diris la nigrulino. – Ŝajnas ke mia kafo allogas.

            Dum la viroj ripozis, iom desapontataj, pro tio ke la kafo kaj kuketoj ne aperis, Emilja kaŝe iris al la municio-skatolo kaj interŝanĝis la pulvon, kiu estis tie, kontraŭ manioka faruno. Poste ŝi sendis tre longan mesaĝon al la rinocero per la Vicgrafo, kiu finiĝis tiel: “… kaj kiam mi fajfos, vi leviĝos kaj sovaĝe rinocere atakos la virojn”.

            – Kaj kio, se la rinocero eraras kaj ankaŭ investas kontraŭ unu el ni? – obĵetis la Vicgrafo, kun granda prudento. – Ĉar ĉi tie en la domo li konas nur vin.

            Emilja iomete pripensis. Poste:

            – Diru al li, ke li kornumu nur tiujn, kiuj ne havas diskon de oranĝa ŝelo sur la brusto.

            Dum la Vicgrafo donis la mesaĝon, Emilja iris al la fruktoĝardeno kun tranĉilo kaj alportis diskojn de oranĝa ŝelo, kiujn ŝi fiksis sur la bruston de ĉiu loĝanto de la domo sed ŝi ne perdis tempon por klarigi por kio tio utilas. Nur onklino Nastasja insistis pri la kialojn.

            – Ho, ĉu vi ne volas? – diris Emilja. – Estu laŭ via deziro. Poste, ne plendu – kaj lasis ŝin sen disko sur la brusto.

            Ĉimomente sonis la voĉo de detektivo X B2, adresata al liaj viroj.

            – Ĉu ĉio preta? – li demandis.

            – Ĉio preta! – respondis la demanditoj.

            – Do, fajro!

            – Haltu! Haltu! Ankoraŭ ne! – kriis onklino Nastasja de interne. – Mi serĉas vaton por enmeti en miajn orelojn kaj tiujn de sinjorino Benta. Kion vi pensas?, pafi de sur la verandaj ŝtupoj sen ke ni havu bonan vatan bulon en la oreloj? Ho Dio!

            La artileriistoj atendis, ke la oreloj de la du maljunulinoj estos perfekte ŝtopataj. Poste, denove aŭdante la ordonon de “Fajro!”, ili fermis la okulojn kaj pafis.

            La desaponto estis absoluta. Anstataŭ terura Bum! kiu tondrus en la aero, tio, kio eliris el la kanono estis akvomanioka farunaĵo. La granda pafo malsukcesis laŭ la plej hontinda maniero. En tiu momento Emílja, imitante Peĉjon, metis du fingrojn en la buŝon kaj sonigis tre akutan fajfadon.

            La rinocero aŭdis. Li leviĝis kun kolera vizaĝo kaj venis, kiel lavango da karno, kontraŭ la malamikoj.

            Aŭdiĝis kriegoj pro paniko miksitaj kun la ordono de detektivo X B2 “savu vin se vi kapablas”. Ĉiuj kapablis, ĉar ĉiuj savis sin, kiel cervoj, tra la malantaŭa korto, “heroece kaj bravulece”. Je tiu rapideco, post malpli ol unu horo ili devus esti en Rio-de-Ĵanejro.

            Ĉe la ŝtupoj, la rinocero ne trovis eĉ unu plian malamikon, tio estas, unu sen oranĝa ŝelo sur la brusto. Mi mensogas. Li trovis unu: onklinon Nastasja, kaj kiam li vidis ŝin sen la ŝela disko, li pensis, ke ŝi estas la kuiristino por la homoj de la registaro. Li mallevis la kapon kaj ekatakis. La kompatinda nigrulino apenaŭ havis tempon enfermi sin en la provizejo, kie ŝi faris, en la mallumo, pli da krucosignojn ol dum la resto de sia vivo.

            – Jen! – kriis la diableca Emilja. – Vi volis esti tre sperta, ĉu ne? Nu, jen por vi…

(*) koloroj de la brazila flago.

 

12 – Familia rinocero

            La vivo en la bieneto ŝanĝiĝis post kiam la rinocero aliĝis al la bando. En la komenco Nazulino kaj Peĉjo ne sukcesis kaŝi certan timon. Pri sinjorino Benta kaj onklino Nastasja, nenion dirindas. Ili ektremis pro timo kiam, posttagmeze, laŭ sia kutimo, la pakidermo venis de la Granda Figujo por stari sur la korto por longaj babiladoj kun Emilja. Eĉ kaŝrigardi tra la fenestro, la kompatindaj maljunulinoj ne sukcesis. Sed la geknaboj spionadis kaj ĝuadis.

            La rinocero venadis kaj gruntetadis. Emilja kaj la Vicgrafo tuj forlasis tion, kion ili faras, kaj iris renkonte al li, por aŭdi rakontojn pri Afriko. Tiam la tri komencis ludi per “trovu-la-kaŝatan-homon”, “trovu-la-kaŝatan-aĵon”, kaj “kuru unu por kapti la alian”. Emilja tuj inventis manieron rajdi sur la korno de la besto por promeni ĉirkaŭ la korto. La Vicgrafo stiris la egan pakidermon per ŝnureto ligata al lia orelo.

            – Emilja estas lertega! – diris Nazulino, de la fenestro, kun grandega envio fari la samon. – Ŝi nenion timas…

            – Granda miraklo! – replikis Peĉjo, kun iom da envio. – Se mi estus el ŝtofo, kiel ŝi, eĉ sur tri rinoceroj mi samtempe rajdus.

            – Mi ne scias, mi ne scias, Peĉjo – intervenis Kleo, kun pensema vizaĝo. – Emilja estas kompleta esceptaĵo. La fakto pri tio, ke ŝi ne timas ŝajnas al mi malplej grava. Tio, kion mi admiras, estas la maniero, per kio ŝi ĉion solvas. Notu, ke en la kazo de la rinocero, ŝi ĉiam ludis la unuan rolon. Ŝi eltrovis ĝin, ŝi dresis ĝin, ŝi trompis la ĉasistojn kaj forpelis ilin de ĉi tie por fuĝi kiel cervoj. Nu, ĉi tio estas tro multe por pupo, ĉu vi ne konsentas?

            Peĉjo, kiu jam amindumadis kun Kleo, ne havis alian elekton ol konsenti.

            Iam, onklino Nastasja pleniĝis je kuraĝo kaj malfermis la fenestron tre malrapide. Ŝi rigardis tra la fendo.

            – Ho, Madono aperinta en Brazilo! – ŝi kriis, kun okuloj elirantaj el la vizaĝo. – Venu por vidi, sinjo! Emilja rajdas sur la ununura korno de tiu bovo kaj la Vicgrafo ŝoforas ĝin per ŝnureto, kvazaŭ tio estus la plej natura afero en la mondo! Ho Dio!…

            Sinjorino Benta kaŝrigardis kaj ankaŭ miris.

            – Vere! Por mi Emilja estas eta feino, kiu promenadas tra la mondo maskata kiel ĉifona pupo. Rajdado sur rinocero! Se ni rakontos tion al la homoj – neniu kredos, nek povas kredi…

            – Kaj la Vicgrafo, sinjo, rigardu lian eleganton, dum li gvidas la bovon…

            – Ne estas bovo, Nastasja, estas ri-no-ce-ro, – diris sinjorino Benta.

            – Por mi estas bovo, – insistis la nigrulino. – Mi ne kapablas diri ĉi longan kaj malbelan vorton. Mi estas tro maljuna por parkeri fremdajn vortojn. Sed rigardu la Vicgrafon, sinjo. Li kondukas la bovon el Afriko kvazaŭ li ludus kun boveto farita el ĉajoto, el tiuj ludaĵoj, kiujn kutime faras Peĉjo…

            Kaj la du gapadis kaj admiradis tiun miridaĵon. Iun tagon Nazulino kriis de la fenestro:

            – Emilja, mi emas perdi la timon kaj ankaŭ rajdi. Kion vi opinias?

            – Venu, timulino! Li estas bone dresata. La libro pri Natura Historio de sinjorino Benta estas malĝusta. Ĉu vi ne rimarkas, ke mi traktas lin tiel, kiel mi volas?

            – Jes, sed vi estas el ŝtofo kaj mi ne. Mi estas el karno…

            – Nur interne; ekstere vi estas el ŝtofo kiel mi – pro la vestoj. Ŝajnigu, ke vi estas tute el ŝtofo. Li tre rimarkas ke vi timas kaj pro tio li malĝojas. Venu kaj diru al Peĉjo kaj al Kleo, ke ankaŭ ili venu.

            Nazulino, Peĉjo kaj Kleo rigardis unu la alian kun freneza deziro akcepti la inviton.

            – Ĉu ni iru? – Nazulino proponis, jam duone decidita.

            – Ni iru! – respondis la aliaj, plenaj je kuraĝo.

            Minutojn poste, la tri komforte rajdadis sur la dorso de la rinocero.

            – Mankas Vostuleto! – kriis Emilja. Kaj ŝi ekvokis:

            – Vostuleto! Vostuleto! Ne estu stulta, venu ankaŭ vi!…

            Tamen Vostuleto estis ducent metrojn for, en la paŝtejo, rigardante la scenon de malantaŭ herbaro. Kiu diris ke li iras?

            La ludadoj kun la rinocero ripetiĝis ĉiutage dum horoj. Krom la marŝoj, ili inventis novajn ludojn, kiel ekzemple igi lin tiri la ĉareton tiratan de kapro, kun unu pasaĝero ĉiufoje, ĉar la ĉareto estis ja malgranda. Unue Nazulino, poste la knabo kaj poste Kleo. Emilja tamen neniam lasis sian lokon sur la korno de la besto. Tiu loko apartenis nur al ŝi.

            Iun tagon onklino Nastasja ne rezistis. Ŝi iris al la korto por vidi la ludon de proksime. Kiam ŝi turnis sian vizaĝon, ŝi vidis ke ankaŭ sinjorino Benta venas. Ankaŭ ŝi ne rezistis al la tento.

            La geknaboj ricevis ilin per granda festo.

            – Nu, bone, ke ili iĝas civilizitaj homoj! – kriis Nazulino. – Vivu avinjo! Vivu onklino Nastasja!

            Ĉimomente, Kleo, kiu estis ene de la ĉareto, forsaltis kaj diris:

            – Estas via vico, sinjorino Benta. Venu!

            Kia sensencaĵo, tio povus senkreditigi la bonan maljunulinon por la resto de ŝia vivo. Malgraŭ tio, la tento estis forta kaj, kiam Kleo puŝis ŝin, sinjorino Benta subite decidis. Ŝi suprenfaldis la jupon kaj, sen rigardi onklinon Nastasja (pro honto), eniris en la ĉareton.

            – Vivu! Vivu avinjo! – kriis la geknaboj de la supro de la pakidermo. – Ni iru, Emilja! Stiru, Vicgrafo!

            Emilja batetis la rinoceron per sia vipo kaj la Vicgrafo tiris lin kvar fojojn al la pordego, tien kaj reen. Se estus kineja aparato tie, la plej bona bendo en la mondo povus esti farata…

            Je ĉi tiu punkto de la ludo tamen fuŝaĵo okazis. Du viroj surĉevale aperis sur la vojo. Rapide sinjorino Benta elsaltis el la ĉareto kaj kuris al la verando.

            La viroj haltis ĉe la pordego kaj petis permeson eniri. Kaj eniris. Ili deĉevaliĝis kaj direktis sin al la verando.

            – Ni deziras paroli kun la posedantino de la bieneto, – ili diris. Sinjorino Benta venis antaŭen.

            – Estas mi la posedantino. Kion vi volas?

            Unu el la viroj estis germana. La alia, brazila. La brazilano parolis.

            – Sinjorino, – li diris, – mi volas prezenti al vi la ekscelencan sinjoron Fritz Müller, posedanton de la cirko, kiu estas en Rio-de-Ĵanejro. Sinjoro Müller posedas la rinoceron, kiu fuĝis antaŭ kelkaj monatoj. Post longaj esploroj li eltrovis, ke la besto estas kaŝata ĉi tie kaj venis kun mi por pretendi ĝin. Mi estas lia advokato.

            La rinocero rekonis sinjoron Müller kaj mallevis la nazon, pro malĝojo, kaj ne plu volis ludi.

            – Kio okazas? – demandis la pupo ĉe lia orelo.

            – Tiu blonda viro estas mia posedanto, – respondis la pakidermo, – kaj li venis por konduki min. Mi malĝojas, ĉar mi ŝatas loĝi ĉi tie multe pli ol en la cirko…

            Emilja furioziĝis kaj ĵetis teruran rigardon al la du entruduloj. Ŝi pripensis momenton kaj poste diris al la besto:

            – Ne ĝenu vin. Mi trovos manieron por forpeli ĉi piratojn el ĉi tie eĉ pli rapide ol la ĉasistoj. – Diris kaj malsupreniris, direktante sin al la verando, kie ŝi staris malantaŭ seĝo, por aŭskulti la konversacion de la viroj kun la maljunulino.

            – Nu, ne estas dubo, – diris sinjorino Benta. – Se la besto apartenas al vi, vi povas preni ĝin, kvankam ĝi jam alkutimiĝis kun ni kaj tute ne ĝenas nin.

            – Bone, – diris la germano. – Mi prenos ĝin nun.

            Aŭdinte tiajn vortojn, Emilja ne tenis sin. Ŝi saltis de malantaŭ la seĝo, sin plantis antaŭ la viroj kun la manoj ĉe la talio kaj diris:

            – Ne tiel facile, kara sinjoro! Ne sufiĉas diri, ke la rinocero estas via. Vi devas pruvi, ke ĝi estas via, ĉu vi komprenas?

            La germanon mirigis tiu mirindaĵo: malgranda parolanta pupo, kaj parolanta kun tia aroganteco.

            – Kiu estas ĉi “frraŭlino”? – li demandis al sinjorino Benta.

            – Jen Emilja, Markizino de Vostuleto; ĉu vi neniam aŭdis pri ŝi? Estas ŝi tiu, kiu eltrovis la rinoceron en la bambuejo. Poste ŝi vendis ĝin al Peĉjo. Poste ŝi malsovaĝigis ĝin kaj nun ŝi pasigas la tagon ludante kun li.

            La germano estis pli kaj pli mirplena. Malgraŭ tio, ke li estis sperta viro, kiu vojaĝis tra la tuta mondo kun la cirko, li neniam vidis similan fenomenon: pupon tiel sinmontreman. Li intencis plu paroli sed ne kapablis. Li sufokiĝis. Kiu parolis de tiam, estis lia kunulo.

            – Jes, jes, mia fraŭlino, – diris li, – la rinocero apartenas al mia amiko Müller, kiu venas por postuli ĝin. Mi vidas, ke la knabineto kaj la aliaj geknaboj jam alkutimiĝis kun la pakidermo. Bedaŭrinde ni devas konduki ĝin al la cirko.

            Emilja arogantiĝis eĉ plie.

            – Momenton, unu afero post la alia, – ŝi diris. – Unue mi volas, ke vi pruvu al mi, ke sinjoro Müller estas la posedanto de ĉi rinocero. Mi postulas pruvon, ĉu vi komprenas? Mi ne portas advokatan ringon ĉe mia fingro, sed mi scias ke, laŭleĝe, tio kio valoras, estas la pruvo.

            Nun venis la vico por ke la advokato malfermu lian buŝon mirplena. La malgranda pupo sciis argumenti kiel perfekta spertulo.

            – Ĉiuj en ĉi lando scias, ke la rinocero apartenas al sinjoro Müller, – li diris. – La ĵurnaloj eldonis mil noticojn pri ĝia fuĝo kaj pri la serĉado, kiun la viroj de detektivo X B2 faris tra Brazilo. Tio estas publika fakto.

            – Perfekte, – respondis Emilja. – Mi ne neas, ke ĉi sinjoro kun malbela ĉevala vizaĝo…

            – Emilja! – riproĉis sinjorino Benta. – Estu bone edukita, ĉu jes?…

            – …posedas rinoceron. Sed mi volas, ke vi pruvu, ke lia rinocero estas tiu, kiu estas ĉe ni, ĉu vi komprenas?

            La advokato kontraŭvole ridetis.

            – Tre facile pruvi, pupeto. En Brazilo ne ekzistas rinoceroj. Sinjoro Müller estis la unua viro, kiu venigis unu ĉi tien. Tiu forkuris. Tiam ĉi tiu rinocero aperis ĉi tie. Sekve la nuna rinocero estas la sama rinocero de sinjoro Müller.

            – Tio neniel estas pruvo, nek ĉi tie nek en la domo de la diablo, – diris Emilja. – Mi volas veran pruvon. Iu signo, iu naskiĝmarko…

            – La marko estas tiu ununura korno, kiun ĝi havas sur la nazo, – diris la advokato, palpebrumante, kvazaŭ Emilja ne scius, ke ĉiuj rinoceroj de tiu specio ĉiam havas nur unu kornon.

            Emilja ne respondis. Ŝi pensis ke estus granda honto por ŝi, se tiu idioto mokus ŝin. Anstataŭ respondi, ŝi nur diris:

            – Atendu.

            La advokato atendis, kun rideto sur la vizaĝo, certa, ke lia argumento venkis ŝin. Dum li atendadis, li interŝanĝadis friponajn rigardojn kun sinjoro Müller.

            Emilja iris por trovi la aĵojn de Peĉjo kaj alportis pinĉeton da pimpimpimpim-pulvoro en subtaso.

            – Ni solvos ĉi problemon alimaniere, – ŝi diris, kiam ŝi revenis. – Mi havas ĉi tie flartabakon, kiun mi dividos en du porciojn. Vi prenu ĉi pinĉeton kaj la “ĉevalvizaĝulo”…

            – Emilja!… – denove riproĉis sinjorino Benta.

            – …prenu ĉi alian. Se vi ne ternos, tio signifas ke la rinocero estas la sama, kiun vi serĉas.

            La advokato kaj la germano tre amuziĝis kaj, sen ia suspekto, decidis preni la pinĉeton da pirlimpimpim-pulvoro, certaj pri tio, ke ili ne ternos. Estis tre malgranda dozo por ternigi du virojn kiel ili, alkutimiĝintaj al forta fumo. Ili ridetante prenis la pinĉon, kaj… fiummm! – neniu iam ajn sciis kien ili iris! Ili malaperis en la spaco…

            La venko de Emilja estis aklamata per krioj kaj aplaŭdoj. Eĉ la rinocero laŭte ekkriis, ravita pri la feliĉa rezulto de la okazaĵo.

            Sinjorino Benta trankviliĝis kaj reiris al la korto. Ŝi ŝatus daŭrigi la promenadon en la ĉareto. Sed tio ne eblis. Onklino Nastasja jam estis ene de ĝi.

            – Estu pacienca, – diris la bonulino. – Nun estas mi. Nigruloj ankaŭ estas homoj, sinjo…

 

1933.

Visitas: 884