Monteiro Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 15, 16, 17, 18, 19, 20 kaj 21

 Tradukis Jorge Teles

 

15 – La asembleo de la musoj

         Kato nomata Bonflarulo faris tian detruon en malnova domo, ke la postvivantaj musoj ne plu kuraĝis forlasi siajn truojn kaj preskaŭ mortis pro malsato.

         Ĉar la problemo fariĝis pli kaj pli serioza, ili decidis kunveni en asembleo por studi la aferon. Ili atendadis ĝis veni nokto, kiam Bonflarulo promenadis sur la tegmento kaj per miaŭoj deklamadis sonetojn al la Luno.

         – Mi opinias – diris unu el ili – ke la maniero defendi nin kontraŭ Bonflarulo estas pendigi tintilon ĉirkaŭ ĝia kolo. Tuj kiam li alproksimiĝos, la tintilo sonos kaj ni sukcesos fuĝi ĝustatempe.

         Manfrapadoj kaj kriegoj salutis la brilantan ideon. La projekto estis aprobata kun deliro. Nur obstina muso voĉdonis kontraŭ, kaj ĝi petis la parolon:

         – Jen, ĉio solvite. Sed kiu ligos la sonorilon ĉirkaŭ la kolo de Bonflarulo?

         Ĝenerala silento. Unu pardonpetis pro tio, ke li ne kapablas ligi la  nodon. Alia, ĉar li ne estis stulta. Ĉiuj, ĉar ili ne sufiĉe kuraĝis. Kaj la kunveno dissolviĝis meze de ĝenerala konsterno.

         Diri estas facile; fari, ne!

                                                                       *****

            – Kio estas tio, pri kato kiu “deklamadas sonetojn al la Luno”? – demandis la knabino. – Vi montras sin tro “literatureca”, avinjo…

            Sinjorino Benta ridis. – Jes, filino. Malgraŭ mia manko de amo rilate “literaturon”, kelkfoje mi faras ion literaturan. Tio estas “stilfiguro”. Luno estas poezia astro, kaj kiam katido miaŭas sur la tegmento, la poeto povas diri, ke ĝi deklamas sonetojn al la Luno. Estas poezia stultaĵeto.

            – Ĉu “manko de amo rilate literaturon”?, avinjo. – Peĉjo surpriziĝis. – Do, vi ne amas literaturon?

            Sinjorino Benta suspiris.

            – Mia filo, estas du specoj de literaturo, la vera kaj la falsa. Mi ŝatas la unuan kaj malamas la duan. Vera literaturo estas tiu de bonegaj libroj; kaj la falsa estas por libroj senvaloraj. Se mi diras: “Estis bela mateno kun blua ĉielo”, mi verkas veran literaturon, la bonan. Sed se mi diras: “Estis glorega mateno kun amerike blua ĉielo”, mi verkas “falsan literaturon” – el tiuj, kiuj meritas bastonfrapon.

            – Mi komprenas, avinjo, – diris la knabino, – kaj mi konas eĉ pli bonan ekzempleron. En la tago de la naskiĝtago de Kandoka, la urba ĵurnalo alportis la noticon: “Hodiaŭ, plukas alian violon en la ĝardeno de sia altvalora ekzistado, la milda fraŭlino Kandoka de Moŭra, gravega ornamaĵo de la alta societo de nia urbo”. Tio sonas al mi kiel falsega literaturo.

            – Kaj vi pravas, mia filino. Estas el tiuj, kiuj petas bastonfrapon…

 

16 – La koko, kiu trompis la vulpon

          Ruza maljuna koko rimarkis la alproksimiĝon de la vulpo kaj tuj saltis sur arbon. La vulpo seniluziĝis kaj murmuris al si mem: “Restu trankvile, friponeto, mi bone zorgos pri vi!…”. Kaj laŭte:

         – Amiko, mi venas por rakonti al vi bonegan novaĵon: la milito inter la bestoj finiĝis. Lupo kaj ŝafido, akcipitro kaj kokido, jaguaro kaj cervo, vulpo kaj koko, ĉiuj bestoj nun kisas sin, kiel amindumantoj. Malsuprenvenu el via ripozejo por ricevi mian brakumon pri paco kaj amo.

         – Tre bone! – kriis la koko. – Vi ne povas imagi, kiel la novaĵo feliĉigas min! Kiel bela estos la mondo, sen militoj, kruelaĵoj kaj perfidoj! Mi malsupreniros por ĉirkaŭbraki mian vulpan amikon, sed… ĉar tri hundoj venas, mi pensas, ke estas pli bone atendi ilin, por ke ankaŭ ili povu partopreni en la kunfratiĝo.

         Kiam la koko parolis pri hundoj, sinjoro Vulpo ne volis aŭdi pri io ajn kaj zorgis por meti sin en malproksima freŝa aero. Kaj diris:

         – Bedaŭrinde, amiko Kokerikulo, mi hastas kaj mi ne povas atendi la hundajn amikojn. Je alia okazo ni faros la feston, ĉu? Ĝis revido.

         Kaj malaperis.

         Kontraŭ ruzaĵo, ruzaĵo kaj duono.

                                                                       *****

            – Avinjo, vi ĉiam parolas laŭ la gramatikaj reguloj? – demandis Nazulino.

            – Mi klopodas por tion fari. Tamen, dum konversacio kelkfoje okazas etaj fuŝaĵoj. La gramatiko ordigas nian paroladon.

            – Pri gramatiko, tio, kion mi ŝatas, estas inventi novajn vortojn, – diris Emilja, plena je fiero.

            Ĉiuj ridetis sed neniu komentis.

 

17 – La du vojaĝantoj en Similando

         Du vojaĝantoj, perditaj en la kamparo, post longa marŝado akvenis al la regno de la simioj. Ve al ili! Gardistoj aperas ĉe la limo, furiozaj gardistoj, kiuj arestas ilin, ligas ilin kaj alportas ilin antaŭ Lia Moŝto Simono la Tria.

         La reĝo atente ekzamenis ilin, kun simieca scivolemo, kaj demandis:

         – Kion vi opinias pri mia regno?

         Unu el la vojaĝantoj, profesie diplomato, respondas senhezite:

         – Mi pensas, ke via regno estas la oka mirindaĵo de la mondo. Mi vojaĝis tra la tuta mondo, sed, per mia honoro, mi neniam vidis pli belajn bestojn, pli brilan kortegon, nek pli noblan reĝon ol Via Moŝto.

         Simono lekis sin pro kontento kaj diris al la gardistoj:

         – Liberigu lin kaj donu al li palacon por loĝi kaj la plej belan fraŭlinon kiel edzinon. Kaj tuj ellaboru dekreton por nomumi lin kiel kavaliro de la tre glora Ordeno de la Ora Banano.

         Tio estis farita, kaj dum ili tion faris, reĝo Simono, ankoraŭ ridetante, parolis al la dua vojaĝanto:

         – Kaj vi? Kion vi opinias pri mia regno?

         Ĉi tiu dua vojaĝanto estis nervoza, acida viro, fanatika defendanto de la vero en ĉiuj okazaĵoj. Do, kiel amiko de la vero, li senprokraste respondis:

         – Kion mi pensas? Bona demando! Mi pensas tion, kio ĝi estas!…

         – Kaj kio ĝi estas? – demandis Simono, kun sulkoj sur la frunto.

         – Estas neniaĵo. Simiaro… Simio ĉi tie, simio tie, simio sur trono, simio sur arbo…

         – Bastonfrapoj sur lin! – kriis la furioza reĝo, kun gestoj de frenezulo. – Bastonfrapoj por faligi ĉi mizeran kalumnianton…

         Kaj la dua vojaĝanto, trenata de cent pojnoj, eniris en cirklo da furiozaj simioj, kiuj muelis lin por ke li suferu dum tuta semajno.

         Tiu, kiu estas amiko de la vero, portu kirason kiel ĉemizon.

                                                                       *****

            – Mi konsentas, – diris Peĉjo. – Ni devas diri la veron tre atente kaj nur en la taŭgaj momentoj. Tiu batado, kiun Joakimo, la apotekisto, suferis la alian tagon, kio estis? La malsaĝulo diris al kolonelo Teodoriko tion, kion ĉiuj pensas pri li, sed ne kuraĝas diri. La malsaĝulo Joakimo diris tion, kion li pensas, kaj ricevis baton sur la orelo, kiu lasis lin surda dum tri tagoj. Jen io, kio ankoraŭ povos okazi al Emilja. Ŝi daŭre diras la plej malagrablajn verojn al ĉiuj kaj iam ŝi ricevos punon laŭmerite. Ĉu vi memoras?, avinjo, kion ŝi diris al Don Kiĥoto, kiam la heroo pro distro ekrajdis sur la Konsilanto kaj kiam li rimarkis tion, li komencis insulti nian azenon? Kio okazintus se Don Kiĥoto trapikus ŝin?

            – Emilja scias tion, kion ŝi faras, – observis sinjorino Benta. – Inteligento alvenis al ŝi kaj tie enloĝiĝis. Ŝi sciis tre bone, ke la Kavaliro de la Manĉo ne kapablas ofendi fraŭlinon kaj ankaŭ ŝi sciis ke li respektas ŝin kvazaŭ ŝi estus “princino”…

            Emilja fiere levis la nazon kiam ŝi aŭdis sin klasifikata kiel princino…

 

18 – La junulino kun la poto kun lakto

         Laŭreta, en sia nova robo kun ruĝaj puntetoj, pantofloj el ledo, tek, tek, tek, iras al la merkato kun poto kun lakto sur la kapo – la unua lakto de ŝia senkorna bovino. Ŝi iras kontenta pri la vivo, kaj ridas kaj parolas al si mem.

         – Mi vendos la lakton, – ŝi diris, – kaj aĉetos dekdu ovojn. Mi metos la ovojn sub la kokino kaj post la elkovado mi havos dekdu idojn. Eble du aŭ tri mortos, ne gravas, kaj kreskos kvin koketoj kaj kvin kokinetoj. Mi vendos la maskletojn kaj bredos la kokinetojn, kiuj kreskos kaj fariĝos bonegaj kokinoj kiuj demetos ducent ovoj dum la jaro. Kvin mil ovoj! Post la kovado de ĉiuj, mi ekhavos mil kvincent kokojn kaj la saman kvanton da kokinoj. Mi vendos la kokojn. Ĉiu kontraŭ 2 monoj – duoble 5, 10… 1.000 monoj!… Mi do povos aĉeti dek du porkinojn kaj ankaŭ unu kaprinon. La porkinoj donos al mi ses porkidojn. Sesoble 12… La knabino estis je ĉi kalkulado kiam ŝi stumblis, malekvilibriĝis kaj, kun la poto kaj ĉio, peze falis surgrunden.

         Kompatinda Laureta!

         Ŝi leviĝis larmoplene, kun bruliga skrapvundo sur la genuo; kaj dum ŝi senpolvigis la vestojn, ŝi vidis la unuan lakton de sia senkorna bovino malaperi enen de la seka tero, kaj kun ĝi la dek du ovoj, la kvin demetontaj kokinoj, la kvincent kokoj, la dek du porkinoj, la eta kaprino – la belaj sonĝoj de ŝia vigla imagokapablo…

                                                                       *****

            Emilja frapis la manojn. – Vivu! Vivu Laureta!… Dum nia vojaĝo al la Lando de la Fabloj, ni havis la okazon vidi ĉi rakonton – sed la fino estis alia. Laŭreta estis inteligenta kaj ne faligis la laktopoton, ĉar ŝi ne portis la lakton en poto, sed en firme fermita metala ladskatolo. Ĉu vi memoras, Nazulino?

            La knabino memoris.

            – Jes, – ŝi diris. – Mi tre bone memoras. Laŭreta ne verŝis la lakton kaj lasis la fablon malĝusta. La korekta versio estas tiu, kiun avinjo ĵus rakontis al ni.

            – Kompreneble, –  konsentis sinjorino Benta. – Laŭreta devas verŝi la lakton, por ke ni povu lerni tion, kiu estas la moralaĵon de la rakonto.

            – Kio estas moralaĵo, avinjo?

            – Estas la morala instruo de la rakonto. En ĉi fabelo pri la knabino kun la poto de lakto, la moralaĵo estas, ke ni ne devas fidi je io antaŭ ol ni atingos ĝin…

 

19 – La saĝa rano

         Kiam la jaguaro estis edziĝonta, ĉiuj bestoj saltadis pro kontento, radiantaj, ĉar ili antaŭĝuadis la promesatan festenon. Nur maljuna sperta rano tordadis la nazon pri la notico.

         La anaso observis ĝian grimacon kaj diris:

         – Granda ĝenulino! Pro kio ĉi malbela vizaĝo, kiam ni ĉiuj feliĉe dancas pro la antaŭgusto de la festego?

         – Pro tre simpla kialo – respondis la rano. – Ni trankvile vivas kaj filozofiumas, do, ni scias multe pli ol vi. Respondu al mi: se la suno edziĝus kaj anstataŭ tio, ke nur li rostas la mondon, ĝi farus tion helpe de sinjorino suno kaj pluraj aliaj sunidetoj? Kio okazus?

         – Kompreneble ĉiuj akvoj sekiĝus.

         – Tio ĝustas. La akvoj sekiĝus kaj ni, ranoj kaj fiŝoj, mortus. Ĉar simila katastrofo trafos nin. La jaguaro edziĝos, kaj tuj  estos ĝi kaj la edzino, kiuj persekutos la bestojn. Poste aperos la jaguaridoj – kaj la bestoj devos toleri la malsaton de la tuta familio. Nun, se unu apetito tiom damaĝas nin, kio okazos, kiam estos tri, kvar kaj kvin?

         La anaso pripensis kaj konsentis:

         – Vi pravas…

         Pli malbona ol unu malamiko, du; pli malbona ol du, tri…

                                                                       *****

            – Ĉi fabelo montras al ni – diris sinjorino Benta – ke tiu, kiu vidas nur unu manon antaŭ la nazo, tiu ne prosperos. Vere saĝaj estaĵoj rigardas malproksimen. Antaŭ ol fari ion, pripensu ĉiujn estontajn konsekvencojn de via ago.

            – Mi vidas cent metrojn antaŭ mia nazo! – fanfaronis Emilja.

            Nazulino paŭtis.

            – Fanfaronaĵo! Avinjo jam diris, ke laŭdo en la propra buŝo estas riproĉo.

            – Tamen mi pravas! – Emilja insistis. – En tiu kazo pri la aĉeto de bienoj por pligrandigi la Bieneton de la Flava Pego, kiu vidis plu? Sinjorino Benta, Peĉjo aŭ mi? Estis mi… (*)

            – Perfekte, mi ne neas, – diris la knabino. – Sed estas malbele tio, ke vi laŭdas vin mem. Atendu, ke aliuloj laŭdu vin…

(*) Ĉi aventuro aperos en la libro “La Flava Pego”

 

20 – La cervo kaj la arbedo

         Persekutata de ĉasistoj, kompatinda cervo kaŝiĝis tre kviete ene de grupo da densaj arbedoj. La ŝirmejo estis sekura, kaj pro tio la hundoj ne rimarkis ĝin. La cervo estis savita. Sed, sendanka kaj malzorgema, tuj kiam ĝi aŭdis la bojantan danĝeron en la malproksimo, ĝi forgesis la utilon de la arbedoj kaj manĝis la tutan foliaron, kiu tiel bone kaŝis ĝin.

         Li tion faris sed tuj pagis.

         Tagojn poste la ĉasistoj revenis. La cervo kuris serĉe de la arbedoj – sed la mizeraj plantoj, sen folioj, reduktitaj al branĉoj, ne plu kaŝis ĝin, kaj la malfeliĉa besteto estis disŝirata de la dentoj de la senkompataj hundoj.

                                                                       *****

            – Brave, avinjo! – aplaŭdis Nazulino. – Vi metis en ĉi fablo belan stilfiguron.

            – Kiun?

            – Vi diris: “ĝi aŭdis la bojantan danĝeron en la malproksimo”, anstataŭ ” ĝi aŭdis la bojantajn hundojn en la malproksimo”. Se onklino Nastasja estus ĉi tie, ŝi donus al vi kokosan bombonon.

            Sinjorino Benta ridis.

            – Ĉi stilfiguro estas nomata de la gramatikistoj kiel sinekdoko… Ekzemple, se vi diras: “sen groŝo en la poŝo”, la vorto groŝo estas sinekdoko kaj signifas Mono. Aŭ: “li estas instruita kapo”, la vorto kapo signifas Homo.

            – Kaj al kio, tio utilas? – demandis Nazulino.

            – Estas por plibeligi la stilon.

            – Sed vi mem diras, ke tro ornamata stilo, estas malbela.

            – Jes. Kiam ĝi estas tro ornamata, ĝi estas malbela, sed se ĝi aperas diskrete ornamata ĝi estas tre bela. Se vi iros al la vilaĝo kun floro sur la haroj, vi aspektos bela kiel sinekdoko. Sed se vi iros kun tro da ornamaĵoj vi aspektos malbela. Ĉio en la vivo dependas de la ĝusta mezuro; ne pli, ne malpli; pli bone malpli ol pli.

            – Do, uzu kaj ne trouzu – memoris la knabino.

            – Vi pravas. Diskreteco, laŭ la ĝusta mezuro.

            Nazulino, kiu estis tre diskreta knabino, perfekte komprenis.

 

21 – La turdo kaj la vulturo

         Estis vesperiĝo. La suno mortadis ĉe la horizonto dum la ombroj etendiĝis trans la landon. Turdo kantis tiel bele, ke eĉ la oranĝarboj ŝajnis aŭskulti.

         La vulturo tordiĝis kun envio kaj plendis:

         – Ĉi birdeto apenaŭ malfermas la bekon kaj la mondo iĝas ravata. Mi tamen estas birdotimigilo, de kiu ĉiuj fuĝas kun abomeno… Se ĝi alvenas, ĉio ĝojas; se mi alproksimiĝas, ĉiuj retiriĝas… Oni diras ke ĝi alportas feliĉon; kaj mi, antaŭsigno pri malbonaĵo… La naturo estis maljusta kaj kruela al mi. Sed dependas de mi korekti la naturon; mi mortigos ĝin, kaj tiele mi liberigos min de la kolero, kiun ĝia trilado provokas en mi.

         Tion pensis la vulturo kaj ĝi alproksimiĝis al la turdo, kiu tuj sin preparis por flugi por eskapi.

         – Ne timu, amiko! Mi alproksimiĝas por pli bone profiti la ĝuon aŭdi vian kantadon. Ĉu vi pensas ke, ĉar mi estas vulturo, mi ne bone taksas la ĉefverkojn de la arto? Venu, kantu! Kantu tiun melodion, per kiu vi sorĉas la naturon la tutan tempon.

         La naiva turdo kredis je tiuj mensogemaj grakoj kaj permesis al la perfida vulturo alproksimiĝi. Sed ĉi tiu, tuj kiam ĝi perceptis ke la turdo jam estas atingebla, bekis ĝin tiel forte, ke ĝi mortonte falis.

         Agoniante, kun la okuloj jam vitrecaj, la birdo ĝemis:

         – Kiun damaĝon mi faris por meriti ĉi sovaĝan atakon?

         – Ĉu damaĝon? Kia demando! Vi kantas!… Vi belege kantas, kiel neniam vulturo kantos. Vi havas talenton: jen via granda krimo!…

         Envio ne agnoskas meriton.

                                                                       *****

            Sinjorino Benta suspiris kaj diris:

            – Jen alia fablo tre dolora, miaj infanoj. Ĝi enfokusigas la envion – la plej malbona sento kiu ekzistas. Multaj el la mondaj malfeliĉoj devenas de envio. Envio ne agnoskas meriton – kaj kalumnias, mensogas, celas detrui la enviatan estaĵon. Feliĉe ke envio ne ekzistas en nia domo.

            – Eraro via, sinjorino Benta! – diris Emilja. – Foje mi sentas min enviata…

            – Kiu vin envias, naivulino?

            Emilja levis la nazon, feliĉa pro la subdiraĵo:

– Kelkuloj…

Visitas: 269