Monteiro Lobato en Esperanto – 02

SACI’

 Ĉapitroj 1, 2, 3 kaj 4

 Tradukis: Jorge Teles

  

1 – Libertempo

      Kiam Peĉjo revenis de lernejo tiun posttagmezon kaj diris al sinjorino Tonika, ke la ferioj komenciĝos post semajno, la bona sinjorino demandis:

     – Kaj kie vi volas pasigi la feriojn ĉi-jare, mia filo?

     La knabo ridis.

     – Kia demando, panjo! Nu, kie, se ne ĉe avinjo?

     Peĉjo ne povis kompreni feriojn pasintajn aliloke ol en la Bieneto de la Flava Pego, en kompanio de Nazulino, la Markizo de Vostuleto, la Vicgrafo de Maizospikulo kaj Emilja. Kaj tiele devis esti, ĉar sinjorino Benta estas la plej bona el la avinoj; Nazulino, la plej brava el la kuzinoj; Emilja, la plej frenezeta el ĉiuj pupoj; la markizo de Vostuleto, la plej “vosteta” el ĉiuj markizoj; kaj Vicgrafo de Maizospikulo, la plej “trankvila” el ĉiuj Vicgrafoj. Kaj estis ankaŭ onklino Nastasja, la plej bona frandaĵistino de nia mondo kaj de ĉiuj mondoj, kiuj ekzistas. Ĉiu, kiu manĝas ŝiajn amelajn kuketojn, ne ŝatas eĉ flari la kuketojn faritajn de aliaj kuiristoj.

     Peĉjo ricevis leteron de la kuzino, kiu diradis: ” Ĉi-jare nia grupo festos unu centjaron kaj duonon kaj vi nepre venu dum la ferioj por ĉi granda okazaĵo.”

     Tiu jarcento kaj duono de aĝo estas kalkulata tiele: Sinjorino Benta, 64-jara; onklino Nastasja, 66; Nazulino, 8; Peĉjo, 9. Emilja, la markizo kaj la Vicgrafo, l jaro por ĉiu. Nun, 64, plus 66, plus 8, plus 9, plus 1, plus 1 kaj plus 1, faras 150 jaroj, do jarcento kaj duono.

     Tuj kiam li ricevis la leteron, Peĉjo kalkulis sur paperon por kontroli, ĉu ŝi eraris: sed ŝi ne eraris.

     – Nazulino estas diablino! – li diris. – ŝi neniam erare kalkulas.

  

2 – La bieneto de sinjorino Benta

        La bieneto de sinjorino Benta estis en tre bela loko. La domo estis malnova, kun vastaj kaj freŝaj ĉambroj. Estis la dormoĉambro de sinjorino Benta, la plej granda el ĉiuj, kaj flanke de ĝi la ĉambro de Nazulino, kiu loĝis kun la avino. Estis ankaŭ la “ĉambro de Peĉjo”, kiu kutimis pasigi la feriojn tie ĉiujare; kaj tiu de onklino Nastasja, la kuiristino, kiu ankaŭ zorgis pri ĉiuj hejmaj taskoj. Emilja kaj la Vicgrafo ne havis ĉambrojn; ili loĝis en angulo de la oficejo, kie estis la tri librobretaroj kaj la studotablo de la knabino.

       La manĝoĉambro estis tre vasta, kun fenestroj rigardantaj la ĝardenon, kaj poste estis la antaŭkuirejo kaj la kuirejo.

       – Kaj la vizitsalono? Ĉu estis?

       – Kompreneble jes. Salono kun piano, sofo el palisandra ligno, kun pajlo tiel streĉita, ke ĝi “kantas” kiam Peĉjo frapas ĝin. Du samstilaj brakseĝoj kaj ses seĝoj. La tablo en la centro estis el marmoro kaj la piedoj ankaŭ el palisandro. Ĉe la muroj estis du duonaj tabloj, ankaŭ el marmoro, plenaj je ornamaĵoj: tri statuetoj, konkoj kaj marsteloj, du kloŝoj kun kandeloj interne, ĉiuj metataj sur la tuketoj el bidoj faritaj de Nazulino. Hodiaŭ neniu plu havas tiujn tuketojn. Estas diskoj el kroĉeto, kiuj estis en ĉiuj domoj, por surmeti ornamaĵojn; tiuj de la lavujo Nazulino kroĉetis per fadeno; kaj por la salono ŝi faris per vitraj diverskoloraj bidetoj.

       Antaŭ la salono, estis la atendejo, kun planko el paliĝintaj rozkoloraj kaheloj. La atendejo malfermiĝis al la verando. Kia bela verando! Ĉirkaŭata de ligna balustrado, tre simpla, helblua. De la verando oni malsupreniris al la korto per ses ŝtupoj. Dum la ferioj de la antaŭa jaro, Peĉjo plantis lianojn en ĉiu angulo de la balkono, specion, kiu floras per ruĝaj fadenoj laŭ dikecon de ŝnuro, kiuj flaviĝas kaj malsupreniras preskaŭ ĝis la grundo kaj formas veran vivantan kurtenon. Tiu verando transformiĝis en ĝardenon, pro la multaj orkideoj, kiujn la knabo tie pendigis kaj la florpotoj kun adiantoj, kiujn li fiksis ĉe la balustrado.

       La ĝardeno estis malantaŭ la manĝoĉambro, vere speciala ĝardeno, nur kun rustikaj plantoj, el tiuj, kiujn oni ne plu havas enhejme. Floroj de la junaĝo de sinjorino Benta; inter ili, du tipojn de jasmeno. Plantita sur la trotuaro kaj surgrimpanta la muron, estis tre maljuna planto, “Hoya carnosa”, kiun la modernuloj ne plu plantas, ĉar ĝia kreskado tro longe daŭras. Eĉ tageteso estis tie, kaj Nazulino ne ŝatis ilin, pro tio ke ili havas “odoron de tombejo”. Ĝuste en la centro de la ĝardeno estis ronda lageto kun cikonio el keramiko, tute verda pro ŝlimo, el kies beko ŝprucadis akvo. Sed la cikonio jam estis senkapa, pro la ŝtonetoj de la katapulto de Peĉjo. Kaj ĉe la lageto estis malnova verda akvumilo, ĉar dum la seka sezono onklino Nastasja akvumadis la plantojn per tiu akvo.

  – Kio pri la fruktoĝardeno?

       – La fruktoĝardeno estis malantaŭ la domo, post la “kuireja korto”, kie estis la kokinejo, la lavujo kaj la deponejo de brulligno. La malnova puto estis fermita post kiam sinjorino Benta venigis la fluantan akvon el la monteto.

     Post la korto venis la fruktoĝardeno – tre abrabla fruktoĝardeno!

       – Kial agrabla?

       – Ĉar la arboj estis tre maljunaj, kaj ju pli maljuna la arbo, des pli bone ĝia beleco kaj freŝeco de la ombro. Junaj arboj povas esti tre bonaj por doni frukton belan kaj facile plukeblan. Sed por beleco, nenio ekzistas kiel tre maljuna arbo, kun branĉoj kovritaj de muskoj, likenoj kaj parazitoj. Kelkaj arboj en la fruktoĝardeno havis posedantojn. Kiel la fama pitangujo de Emilja, la tri ĵabutikabujoj de Peĉjo, la mangujo de Nazulino kaj la papajujoj de onklino Nastasja. Eĉ la Vicgrafo havis sian arbon – tre malbelan kaj deformitan granatujon. La aliaj arboj apartenis al neniu – ili apartenis al ĉiuj. Kaj kiom multaj! Jakvujoj, sapotujoj, kaj eĉ artokarpa arbo, kiu neniam produktis.

       Tiu fruktoĝardeno estis tiel malnova, ke la najbaroj eĉ mokis ĝin. Ili diradis: “La fruktoĝardeno de sinjorino Benta estas tiel malnova, ke ĝi kadukiĝos. La jakvujoj donos mangojn kaj la mangujoj donos oranĝojn.” Sed sinjorino Benta ignoris ilin. Ŝi ne akceptis, ke unu arbo devas esti dehakata – nek la kompatinda artokarpa arbo. Ŝi diris, ke ĉiu el ili memoras ion pri knabeco aŭ juneco.

– Ĉi tiu speciala oranĝujo – ŝi kutimis diri – estis la unua, kiun ni havis ĉi tie, kaj la greftaĵoj de la aliaj eliris el ĝi. Tiutempe ĉi oranĝa specio estis bonega novaĵo. La plantidon mi ricevis de la mortinto Joĉjo Portugalo, tre laborema najbaro, kiu loĝis en bieno proksime al la vilaĝo.

       Ne eblas ekzisti pli trankvilan kaj pli agrablan lokon en la mondo, pli plenan je birdoj, abeloj kaj papilioj. Ĉar sinjorino Benta neniam permesis knabon kun katapulto en la fruktoĝardeno, la birdaro sentis sin trankvilaj kaj faris siajn nestojn kvazaŭ ili estus en ia Sekura Rifuĝeja Insulo. Eĉ la katapulto ne Peĉjo estis malpermesata tie.

       – Kaj kiuj birdoj estis tie?

       – Ho, multaj, multaj!… En la sezono de oranĝoj, la fruktoĝardeno pleniĝis je ruĝbrustaj turdoj, amikoj de kantado de la fama turda kanto, kaj la gepatraj birdoj instruas al la idoj, ĉiam la saman kantadon, sen la plej eta ŝanĝo. Kaj estis la traŭpisoj, kun grizkoloraj vostoj. Kaj la bluaj tangaraoj. Kaj la tre nigraj gnorimopsaroj. Kaj multaj kanarioj, jakarinoj, turtoj, trogloditaj birdoj…

       La trogloditaj birdoj estis amataj de la knabino, kiu ĉiam observadis ilian manieron beki en la ŝtonumitaj muroj serĉe de malgrandaj insektoj kaj aliaj molaj bestetoj. Se la insekto estas malmola, ili ne volas. Kaj ĉiam kun la vostoplumoj levataj, neniu scias kial. Ili havas la koloron de tegoloj kaj estas ne timemaj.

       Kelkfoje, aperadis unu aŭ alia ranfocelo, la plej ruĝa birdo, kiu iam ajn ekzistis. Sed ili ne longe restis. Ili estis ekstreme homevitemaj.

       – Kial, avinjo, ĝuste la plej belaj birdoj estas la plej homevitemaj? – demandis la knabino.

       – Ĝuste ĉar ili estas belaj, mia filino. Viroj postkuras belajn birdojn ĉar ili estas belaj – kiu zorgas pri malbela birdo? Zonotrikoj, ekzemple: ili vivas en la plej granda paco en ĉiuj kortoj ĝuste ĉar neniu persekutas ilin. Ili estas malbelaj, la kompatinduletoj. Sed se aperas unu ruĝa ranfocelo, aŭ unu tangarao kun siaj sep koloroj, ĉiuj postkuras ilin, por kapti ilin vivantajn aŭ mortintajn. Por esti feliĉa en nia mondo, mia filino, estas plej bone esti zonotriko, kiu estas malbela kaj sensignifa…

       Tamen, la reĝo de la fruktoĝardeno estis la furnario. En la granda pajneiro, en la malantaŭa parto de la fruktoĝardeno, du furnarioj loĝis en nesto el argilo, en la formo de forno por baki panon. Ili estis la plej amika paro kaj ĉiam estis kune. Kie unu estis, la alia estis proksima. Kaj se hazarde unu malproksimiĝas iomete pli, la alia krias kvazaŭ demandante: “Kie vi estas?” – kaj la alia respondas: “Mi estas ĉi tie”. Kaj de tempo al tempo ili kantas duetojn, kiuj pli ŝajnas kiel serio da akuta kaj feliĉa martelado.

       – Kiel interese, avinjo! – diris Peĉjo unu tagon. – Rimarku, ke ili ĉiam kantas aŭ krias kune. Unu kantas melodion kaj la alia akompanas, kiel sur la piano…

       Kaj tiele estis. Ili estas tiel amikoj, ke eĉ kantas “per du manoj, pianece”, kiel la pupo kutimis diri.

       Unu jaron la paro decidis konstrui novan neston en alia branĉo de la pajneiro, kaj dum dek kvin tagoj la amuzo de la geknaboj estis akompani tiun laboron de malproksime. De la rando de la rivereto la du birdoj alportis en la beko argilan buleton, kaj metis tiun mason en ĝian ĝustan lokon, kaj bekis ĝin cent fojojn, por ke ĝi estu bone ligata. Dum unu okupiĝis pri tio, la alia flugis serĉante pli da argilo. La du neniam estis en la sama tasko sed alternis. Vespere ili interrompis la laboron, kantis la dueton per ĉiuj fortoj kaj eniris en la malnova nesto. Onklino Nastasja daŭre diradis, ke dimanĉe ili ne laboras, sed bedaŭrinde la geknaboj ne sukcesis konstati ĉi belan fakton.

       Kurioze estas ke, post kiam la nova nesto finiĝis, anstataŭ translokiĝi, ili decidis fari duan neston sur la unua. Tiu, kiu unue vidis tion estis la Vicgrafo, kiu iris, tute ekscitata, por diri al sinjorino Benta.

       – Venu por vidi, – diris la maizospikuleto. – Ili finkonstruis la novan neston hieraŭ, sed ili ne foriris de la malnova; anstataŭe, ili konstruas duan neston sur la nova – ia dua etaĝo.

       Sinjorino Benta iris kun la geknaboj kaj vidis.

       – Kial ili faras tion, avinjo? – demandis Peĉjo.

       – Mi ne scias, mia filo, sed ili devas havi siajn kialojn.

       – Mi scias, – kriis Emilja. – Estas por lui ĝin!…

       Ĉiuj ridis.

       – Mi pensas – diris Nazulino – ke estas por gastigi la idojn kiam ili atingos la flugkapablon.

       – Tion ne, – observis sinjorino Benta. – Ĉar se gepatroj konstruas domon por la idoj, la idoj ne lernas la konstruarton kaj tiu arto perdiĝas. Nur lernas tiu, kiu faras, jam diris la maljuna Camões (*).

       – Do, birdoj pensas, avino – ili estas inteligentaj…

       – Kompreneble, ili estas, mia filo. Inteligento estas fakultato, kiu aperas en ĉiuj estaĵoj, ne nur en homo. Eĉ plantoj montras iom da inteligento. Nur, ke inteligento tre varias laŭ grado. Estas tre malgranda ĉe kokinoj kaj meleagroj, sed jam bone disvolvita en la furnario – kaj estas kolose granda en viro kiel Isaac Newton, tiu, kiu eltrovis la Leĝon de Universala Gravito.

       En la korto de la bieno, antaŭ la verando, estis masto de Sankta Johano, starigita de Peĉjo antaŭ la tago de la festo de la sanktulo, en Brazilo, la 24an de junio, kiam li alvenis por la ferioj. Li mem hakis la trunkon en la arbareto, senŝeligis ĝin kaj pentris sur ĝi ruĝajn, flavajn kaj bluajn arabeskojn. Ĉe la supro de la masto li pendigis la flagon de Sankta Johano, kiu estis kvadrato el stangoj, speco de kadro, en kiu li najlis per pingloj la portreton de la sankta knabeto kun eta ŝafido ĉe la brako. Ĉi  flago estis el katuno kaj estis multekoste vendata en la butiko de Elija la Turko.

       La korto estis ĉirkaŭata per barila palisaro el malmolega ligno. Ĝuste en la centro estis la pordego. Trans la pordego estis la paŝtejo, kie troviĝis fama termitejo unu metron kaj duonon alta; kaj plue, malnova cedro de la tempo kiam la loko estis okupata per praarbaro. Tra la paŝtejo estis la “pado” – tio estas, la vojo, kiu kondukis al la vilaĝo tri kilometrojn for. Ĉe la fino de la paŝtejo, proksime al la ponto, aperis la dometo de Oĉjo Barnabaso kaj la granda fikuso; kaj multe poste, la Veprejo de la Tukanoj, vera praarbaro kie eĉ jaguaroj, solecaj tinamoj kaj jakuoj ekzistis.

       Kaj kio pli? Ho, jes, la rivereto, kiu preterpasis la domon de Oĉjo Barnabaso, trairis laŭ la paŝtejo kaj fine indikis la limojn de la fruktoĝardeno kun la plantejaj grundoj. Estas neeble trovi pli belan rivereton en la mondo, kun pli pura akvo, kun tiom da rondaj ŝtonoj de ĉiuj koloroj en la fundo. En kelkaj punktoj de la rivereto oni povis vidi malgrandajn blankajn sablajn plaĝojn. Ĉe la kurboj la akvo preskaŭ haltis kaj formis la famajn “lagetojn”, kie Peĉjo fiŝkaptis astianakso-fiŝojn kaj silurojn. La malprofundaj akvoj estis la regiono de la gupio – la plej malgranda fiŝo kiu ekzistas.

       Dimanĉe onklino Nastasja fiŝkaptis per kribrilo. La geknaboj saltis pro ĝojo. La bona nigrulino eniris en la akvo ĝis la talio kaj iris laŭ la rivereto, dum la infanoj kriegadis sur la bordo.

       – Ĉi tien, onklino, ene de ĉi herbetoj…

       La nigrulino, tre singarde, trempis la kribrilon sub la flosantajn herbojn kaj subite eklevis ĝin, surprizige. La akvo elfluis tra la truoj kaj multaj akvaj vivaĵetoj aperis en la kribrilo, saltante kaj baraktante: gupioj, astianakso-fiŝoj, malgrandaj hopliasaj fiŝoj kaj foje tre bruna kaj malbela akvoblato. Kaj aliaj bestetoj, nekonataj kaj sennomaj. Iutage la kribrilo alportis verdan akvan serpenton, kiun la nigrulino ĵetis sur la herboj ĉe la bordo. La infanoj kriis kaj kuris.

       – Ne timu, ke ĝi ne estas venena! – diris la nigrulino, kaj ŝi ridis kaj montris la tute ruĝa gingivaro.

       Sed la geknaboj timis. Ili gvatis de malproksime. La verda serpento komencis gliti inter la herbaro kaj denove malaperis en la akvo.

       La plej ŝatataj el tiuj fiŝkaptadoj estis la riveraj salikokoj, molaj kaj travideblaj, kiujn onklino Nastasja kolektis en granda kvanto.Tiu, kiu kunportis la fiŝkorbeto (la ronda korbo uzata de fiŝistoj) ĉiam estis Nazulino. La knabino pasigis la salikokojn de la kribrilo al la fiŝkorbeto, zorgeme por ne esti mordata. Ŝi nur kaptis ilin per la barbaj fadenoj. Peĉjo ridadis: “Stulta! Kiu diris al vi, ke salikoko mordas?” Kaj ŝi diradis: “Tion, oni ne scias…”

       Vespermanĝe en tiuj dimanĉoj, kiam la arĝenta plado plena je frititaj salikokoj, tre puraj kaj ruĝaj, aperadis sur la tablo, la infanoj ridadis pro kontento. Kaj se kun la salikokoj venis iu hopliasa fiŝeto aŭ siluro, la disputo estis certa.

       – La hopliasan fiŝeton mi manĝos! – kriis unu.

       – Ne vi, sed mi! – kriis alia.

       La solvo ĉiam venis de sinjorino Benta, per unu frazo de la reĝo Salomono:

       – Ĉar vi estas du kaj la hopliasa fiŝeto estas nur unu, mi manĝos ĝin kaj vi manĝos la salikokojn.

       La disputo tuj ĉesis, kaj la salikokoj pli kaj pli malaperadis, ĝis tiam, kiam eĉ ne unu barbeto vidiĝis.

 (*) Luís Vaz de Camões, (1524-1580) portugala poeto, verkis la gravan epopeon La Luzidoj. Leopoldo Knoedt ĝin tradukis kaj Fonto eldonis ĝin.

  

3 – Timo pro Saci’

        Peĉjo, en tiuj tagoj, pasigis siajn feriojn en la bieneto de sinjorino Benta, kie li travivadis ĉion, kio estas rakontata en LA BIENETO DE LA FLAVA PEGO kaj en VOJAĜO AL LA ĈIELO (*). La aventuro ankoraŭ ne rakontata estas tiu, kiu okazis al li antaŭ la fama vojaĝo al la ĉielo, kiam li promenadis kun la kapo plena je SACIOJ.

       Jen tio, kio okazis. Li estis sur la verando kun la okuloj sur la horizonto, rigardante la malhelan verdaĵon de la Veprejo de la Tukanoj, la praarbaro de la bieneto. Subite li diris:

       – Avinjo, mi havas ideon iri por ĉasi en la praarbaro.

       Sinjorino Benta, en sia seĝo kun segitaj kruroj, okupiĝadis pri trikotado. Ŝi levis siajn okulvitrojn al la frunto.

       – Ĉu vi ne scias, ke estas jaguaroj en tiu arbaro? – ŝi diris serioze – Iam jaguaro venis de tie, invadis nian paŝtejon kaj kaptis belan bovidon de la senkorna bovino.

       – Sed mi ne timas jaguaron, avino! – diris Peĉjo, kun fiera rigardo.

       Sinjorino Benta ridis antaŭ tiu kuraĝo.

       – Rigardu la fanfaronulon! Kiu en tiu posttagmezo envenis ĉi tien kriante kun vespa pikado sur la nazopinto?

       – Jes, avinjo, mi timas vespon, mi ne neas tion – sed jaguaron, ne! Se ĝi venos apud mi, per mia nova katapulto mi ĵetos ŝtonon sur ĝia maldekstra okulo; kaj alia rekte meze de la muzelo kaj alia…

       – Sufiĉe! – interrompis sinjorino Benta, timante ke ankaŭ sur ŝi venos ŝtono. – Sed krom jaguaroj estas serpentoj. Oni diras, ke eĉ Botropoj estas en tiu arbaro.

       – Serpento? – kaj Peĉjo denove montris vizaĝon pri eĉ pli granda fiero. – Serpenton oni mortigas per bastono, avinjo. Serpento!… Kvazaŭ mi timus serpenton…

       Sinjorino Benta komencis admiri la kuraĝon de la nepo, sed ŝi ankaŭ diris:

       – Kaj estas birdomanĝantaj araneoj, tiuj vilaj, grandegaj.

       La knabo kraĉis flanken kun malmodesto kaj frotis la piedon sur la kraĉaĵo.

       – Araneon oni mortigas tiamaniere, avinjo – kaj lia piedo vere ŝajnis premi plurajn araneojn.

       – Kaj estas ankaŭ la sacioj, – diris sinjorino Benta.

       Peĉjo eksilentis. Kvankam li neniam konfesis tion al iu ajn, oni bone perceptis, ke li timas la saciojn. Tiutempe ne estis diferenco inter li, kiu estis el la urbo, kaj la aliaj knaboj naskiĝintaj kaj kreskintaj en la kamparo. Ĉiuj timadis la saciojn, pro la kvanto da rakontoj pri la terura unukrura bubeto.

       Ekde tiu tago Peĉjo restis kun la sacio en la kapo. Li ĉiam paroladis pri saci’ kaj serĉadis informojn pri li. Kiam li konsultis onklinon Nastasja, ŝi krucosignis sin kaj diris “Ho Dio”!

       – Nu, la Saci’, Peĉjo, estas io, kion blankaj homoj el la urbo neas, diras ke ne ekzistas – sed li ekzistas. Ĉiuj maljunaj nigruloj, el tiuj, kiuj naskiĝas kaj mortas en la kamparo, ĵuras ke ili jam vidis sacion. Mi neniam vidis, sed mi konas iun, kiu vidis.

       – Kiu?

       – Oĉjo Barnabaso. Parolu kun li. Sperta nigrulo estas li! Li komprenas ĉiujn sorĉaĵojn, kaj saciojn, kaj la senkapan mulinon, kaj la luphomon – ĉion.

       Peĉjo fariĝis pripensema.

 (*) Monteiro Lobato reeldonadis siajn librojn kun multaj ŝanĝoj. Kelkoje, en reeldono, li citadis antaŭajn verkojn, aŭ aventurojn jam rakontitajn, kiuj, en la eldonaĵo de lia Plena Verkaro, aperas ne en ordo. Tio okazas kun ĉi citaĵo de la libro Vojaĝo al la Ĉielo, kiu, en la Plena Verkaro estos la dekunua libro. Kaj tio okazis multfoje.

  

4 – Oĉjo Barnabaso

        Oĉjo Barnabaso estis nigrulo pli ol okdekjara, kiu loĝis sur pajlokovrita dometo tie apud la ponto. Peĉjo diris nenion al iu ajn kaj iris serĉe de li. Li trovis lin sidanta, kun la dekstra piedo sur ligna stumpo, ekster la dometo, sunumiĝanta.

       – Oĉjo Barnabaso, mi ĉiam volas scii ion sed neniu bone diras al mi. Pri Saci’. Ĉu li vere ekzistas?

       La nigrulo elkore ridis kaj, pleniginte la malnovan pipon per eroj da tabako, li ekparolis:

       – Jes, sinjoro Peĉjo, Saci’ estas io, kion mi ĵuras ke ekzistas. Urbanuloj ne kredas – sed ekzistas. La unuan fojon, kiam mi vidis lin, mi havis vian aĝon. Tio okazis en la tempo kiam ekzistis sklavoj, ĉe la Bieno de la Profunda Pasejo, kiu apartenis al la forpasinta majoro Teotonjo, patro de tiu kolonelo Teodoriko, kiu estas amiko de via avino, sinjorino Benta. Tie mi unue vidis Sacion. Post tio, ho, multajn fojojn!…

       – Diru do al mi ekzakte, kio estas la saci’. Onklino Nastasia diris al mi, ke vi scias – ke vi ĉion scias…

       – Kiel ne ĉion scii, knabo, se mi estas pli ol okdek jaraĝa? Tiu, kiu longe vivas, scias multon…

       – Do diru al mi. Kio ja estas Saci’?

       Kaj la nigrulo ĉion rakontis.

       – Saci’, – li komencis, – estas unukrura diableto, kiu iras tra la tuta mondo, kie li petolas laŭ ĉiuj manieroj kaj ĝenas kiom da estaĵoj ekzistas. Li ĉiam havas brulantan pipon en la buŝo kaj ruĝan konusan ĉapon sur la kapo. Lia forto estas en la konusa ĉapo, egale al la forto de Ŝimŝono, kiu estis en liaj haroj. Tiu, kiu sukcesos preni kaj kaŝi la konusan ĉapon de Saci’, tiu restos dumvive mastro de tiu malgranda sklavo.

       – Sed kiajn petolaĵojn li faras? – demandis la knabo.

       Ĉion, kion li sukcesas, – respondis la nigrulo. – Li acidigas la lakton, rompas la pintojn de la nadloj, kaŝas la ungajn tondilojn, embarasas la fadenajn bobenojn, faligas la fingringojn de la kudristinoj en la truojn, metas muŝojn en la supo, bruldifektas la fazeolaĵon, kiu estas sur la fajro, putrigas la kovatajn ovojn de la kokinoj. Kiam li trovas najlon, li turnas ĝin vertikale, tiamaniere ke ĝi truas la piedon de la unua pasanto. Ĉia malagrablaĵo, kio okazas en domo, estas arto de Saci’. Ne kontenta pri tio, li ankaŭ turmentas la hundojn, ĝenegas la gekokojn kaj postkuras la ĉevalojn en la paŝtejo, suĉante ilian sangon. Saci’ ne faras grandajn malbonaĵojn, sed ne ekzistas malgranda malbono, kiun li ne faras.

       – Kaj ĉu ni povas vidi Sacion?

       – Kial ne? Mi, ekzemple, mi jam vidis multajn. Je la pasinta monato iu saci’ venis ĉi tie – por diri la veron, mi donis al li majstran lecionon…

       – Kio okazis? Rakontu…

       Oĉjo Barnabaso rakontis.

       – Estis mallume, mi estis sola enhejme kaj mi preĝadis. Post la preĝado, mi  decidis manĝi pufmaizon. Mi iris al la maizdeponejo kaj elektis tre sekan spikon. Mi draŝis la maizon en kaserolo, metis la kaserolon sur la fajro kaj venis al ĉi angulo por meti tabakon en mia pipo. Ĉimomente mi aŭdis en la korto brueton, jam konata de mi. “Certe estas iu saci’!” – mi pensis. – Kaj vere estis. Post kelka tempo, iu saci’ nigra kiel karbo, kun ruĝa konusa ĉapo kaj pipeto en la buŝo, aperis ĉe la fenestro. Mi tuj kaŝiĝis en angulo kaj ŝajnigis min dormanta. Li kaŝrigardis ĉion kaj fine saltis internen. Li venis, proksimiĝis al mi, aŭskultis miajn ronkojn kaj konvinkiĝis, ke mi vere dormas. Poste li ekpetolis en la domo. Li traserĉis ĉion, kiel maljunulino, ĉiam flarante la aeron per sia tre brilanta nazeto. Je tio, la maizo eksaltis en la kaserolo kaj li direktiĝis al la forno. Li kaŭris sur la tenilo de la kaserolo kaj faris grimacojn. Li sorĉadis la maizon, kiel oni diras. Kaj adiaŭ, pufmaizo! Ĉiu grajno sorĉata de li ne plu krevas, ĝi fariĝas bruldifektita grajno.

       De tie li iris por tuŝi la ovojn, kiujn mia plumoplena dismakulita kokino kovadis en korbo, en anguleto. La kompatinda kokino preskaŭ mortis pro timo. Ŝi klukis kro, kro, kro… kaj flugis el la nesto kiel frenezulino, la plumaro hirta kvazaŭ ĝi estus erinaco. Rezulto: la saci’ sorĉis la ovojn kaj ĉiuj putris.

       Poste li serĉis mian argilan pipon. Li trovis ĝin sur tiu tablo, metis fajron en ĝi kaj pace pak, pak, pak… li elblovis nur sep fumetojn. Saci’ tre ŝatas la numeron sep.

       Mi diris al mi mem: “Atendu, aĉa aĵeto, ke mi ankoraŭ preparos agrablaĵon al vi. Vi revenos alian tagon kaj mi sanigos vin.”

       Tiele okazis. Post multa tuŝado kaj farado, la etulo foriris kaj mi ekpripensis planon por tiam, kiam li revenos.

       – Ĉu li revenis? – demandis Peĉjo.

       – Kompreneble, jes. La sekvan vendredon li denove aperis ĉi tie je la sama horo. Li rigardis tra la fenestro, aŭdis miajn falsajn ronkojn kaj saltis enen. Li traserĉis ĉion, kiel la unuan fojon, kaj poste iris por trovi la pipon, kiun mi konservis en la sama loko. Li metis la pipon en la buŝon kaj iris al la forno por trovi braĝeton, kiun li alportis dancante en la manojn.

       – Ĉu estas vero, ke liaj manoj havas trueton?

       – Estas vero. Liaj manoj estas tratruitaj ĝuste en la centro de la manplato; kiam li kunportis la braĝon, li venis ludante kun ĝi, igante ĝin pasi de unu mano al la alia tra la truoj. Li venis kun la braĝeto, metis ĝin en la pipo kaj sidiĝis kun la kruroj krucigitaj.

       – Krucigitaj kruroj? – kriis Peĉjo, larĝigante la okulojn. – Kiel krucigi la krurojn, se li havas ununuran kruron?

       – Ho, knabo, vi ne povas imagi kiel saci’ estas petolema!… Li havas nur unu kruron, jes, sed kiam li volas, li kapablas krucigi la krurojn kvazaŭ li havus du! Jen io, kion nur li komprenas kaj neniu sukcesas klarigi. Li krucigis la krurojn kaj komencis elblovi, unu fumeton post la alian, tre kontenta pri la vivo. Sed subite, puff! jen eksplodo kaj fumaro!… La saci’ saltis tiel alte, ke li iris malproksimen kaj flugis tra la fenestro.

       Peĉjo montris vizaĝon pri tio, ke li nenion komprenis.

       – Sed kio estis tiu “puff”? – li demandis. – Mi ne komprenas…

       – Estas tio, ke mi metis pulvon en la fundo de la pipo, – diris Oĉjo Barnabaso kun elkora ridado. La pulvo eksplodis ĝuste kiam li elprenis la fumeton numero sep, kaj la saci’, kun la vizaĝo duon bruligata, skapis por neniam plu reveni.

       – Kia domaĝo, – diris Peĉjo. – Mi tre ŝatus koni ĉi tiun sacion…

       – Sed ne nur unu saci’ ekzistas en la mondo, knabo. Tiu malaperis kaj neniam aperos en ĉi tiuj regionoj, sed multaj aliaj vivas ĉirkaŭ ni. Ĝuste pasintsemajne, unu aperis en la paŝtejo de sinjoro Ĵoĉjo Tejŝejra kaj suĉis la sangon de tiu brunflava ĉevalino kun stelo sur la frunto.

       – Kiel li sukcesas suĉi la sangon de la bestoj?

       – Nu. Li fiksas la piedojn en la kolhararo, tio estas, li interplektas la kolhararon de la besto tiel ke li povas fiksi la piedojn kaj resti en pozicio oportuna por enmeti la dentojn en unu el la vejnoj de la kolo kaj suĉi la sangon, kiel faras vespertoj. La kompatinda besto timas kaj elkuras sur la kampojn, ĝis ĝi ne plu eltenas. La nura maniero eviti tion estas pendigi sanktan amuleton (*) ĉe la kolo de la bestoj.

       – Ĉu sankta amuleto solvas?

       – Ĝi estas efikega. Antaŭ la kruco aŭ antaŭ sankta amuleto la saci’ odoras je sulfuro kaj fuĝas kvazaŭ li havus sep-leŭgajn botojn.

 (*) ŝtofa saketo enhavanta skribitan preĝon aŭ religian bildon, kiun kredantoj uzas por protekti sin kontraŭ malbonaj estaĵoj.

Visitas: 229