SACI’
Ĉapitroj 5, 6, 7 kaj 8
Tradukis: Jorge Teles
5 – Peĉjo kaptas Sacion
Tiom impresis Peĉjon ĉi konversacio, ke de tiam li nur pensis pri saci’, kaj li eĉ komencis vidi saciojn ĉie. Sinjorino Benta mokis lin kaj diris:
– Atentu! Mi jam aŭdis rakonton pri knabo, kiu tiel pensis pri saci’, ke li fariĝis saci’…
Peĉjo ignoris la rakonton, kaj unu tagon, plena je kuraĝo, decidis kapti unu. Li denove serĉis Oĉjon Barnabaso.
– Mi decidis kapti sacion, – li diris, – kaj mi volas, ke vi instruu al mi la plej bonan manieron.
Oĉjo Barnabaso ridis antaŭ tiu braveco.
– Mi ŝatas vidi tian knabon. Vi montras, ke vi estas nepo de la forpasinta maljunulo, viro, kiu timadis eĉ ne la senkapan mulinon. Estas multaj manieroj kapti sacion, sed la plej bona estas pere de la kribrilo. Trovu krucan kribrilon…
– Krucan kribrilon? – interrompis la knabo. – Kio estas tio?
– Ĉu vi neniam rimarkis, ke kelkajj kribriloj havas du pli larĝajn bambustangetojn, kiuj kruciĝas ĝuste en la centro por plifortigi la ilon? Rigardu ĉi tiun – kaj oĉjo Barnabaso montris al la knabo unu el la kribriloj, kiuj estis en la angulo. Nu, vi trovu kribrilon kiel tiun ĉi kaj atendu tagon de tre forta vento, en kiu estas kirloventego kun polvo kaj sekaj folioj. Kiam tio okazos, iru kun la plej granda zorgo al la kirlejo kaj zás! – ĵetu la kribrilon supren. Ene de ĉiuj kirlejoj estas saci’, ĉar fari kirloventegojn estas ĝuste la ĉefa okupo de saci’ en nia mondo.
– Kaj kio poste?
– Poste, se la kribrilo estis bone ĵetata kaj la saci’ estas kaptata, sufiĉas enmeti lin en botelon kaj bone korki. Ne forgesu desegni etan krucon sur la korko, ĉar tio, kio tenas la sacion en la botelo, ne estas la korko, sed la kruco sur la korko. Vi ankoraŭ bezonas preni lian ruĝan konusan ĉapeton kaj bone kaŝi ĝin. Saci’ sen ĉapo estas kiel pipo sen tabako. Mi jam havis sacion en botelo, kiu bonege servis min. Sed unu tagon vizitis min tiu mulatino, kiu loĝas en la domo de kamarado Sebastiano, kaj ŝi tiom ludis kun la botelo, ke ŝi rompis ĝin. Tuj odoris je sulfuro. La unukrurulo saltis al lia ĉapon, kiu estis sur tiu najlo, kaj “Ĝis revido, oĉjo Barnabaso!”
Peĉjo atente aŭskultis kaj revenis hejmen kun la decido kapti sacion, kia ajn estos la prezo. Li rakontis al Nazulino pri sia projekto kaj ili longe diskutis pri tio, kion fari kaze de sklavigado de unu el tiuj teruraj diabletoj. Li aranĝis bonan kribrilon kun kruco kaj atendis la tagon de Sankta Bartolomeo, kiu estas la tago kiam pli fortas la vento.
Pro lia granda senpacienco, Peĉjo sentis ke estas malfacile atendi tiun tagon, sed finfine la tago alvenis. Ekde frua mateno li stariĝis en la korto, kribrilo en la mano, kaj atendadis la ventokirlojn. Li ne longe atendis. Forta ventokirlo formiĝis en la paŝtejo kaj venis rekte al la korto.
– “Jam temp está”! – diris Nazulino. – Mi opinias ke tiu, kiu venas, havas sacion interne.
Peĉjo alproksimiĝis, piedon post piedo kaj, subite, zaz! – ĵetis la kribrilon supren.
– Mi sukcesis! – li kriegis plenega je emocio, kaj klinis sin per sia tuta korpopezo sur la renversita kribrilo. – Mi kaptis la sacion!…
La knabino kuris por helpi lin.
– Mi kaptis la sacion! – ripetis la knabo venkeme. – Kuru, Nazulino, kaj alportu al mi tiun malhelan botelon, kiun mi lasis sur la verando. Rapide!
La knabino rapide iris, kvazaŭ ŝi irintus per unu piedo kaj revenintus per la alia.
– Metu la botelon sub la kribrilon, – ordonis Peĉjo, – dum mi fermas la flankojn. Tiele! Jen!…
La knabino faris tion, kion li diris, kaj la botelo tre facile eniĝis en la kribrilon.
– Nun prenu el mia poŝo la korkon kun la desegnata kruco – daŭrigis Peĉjo. – Jes. Donu ĝin al mi.
Laŭ la informo de oĉjo Barnabaso, tuj kiam oni metas la botelon en la kribrilon, la saci’ per si mem eniras en ĝi, ĉar, kiel ĉiuj idoj de la tenebroj, li ĉiam emas serĉi la plej malhelan lokon. Do Peĉjo nur bezonis tiri la botelon kaj levi la kribrilon. Li faris tion, kaj, kun venka vizaĝo de iu, kiu konkeris imperion, li levis la botelon en la aero por ekzameni ĝin kontraŭ la lumo.
Sed la botelo estis same malplena kiel antaŭe. Interne, eĉ ne ombro de saci’…
La knabino mokis kaj Peĉjo, tre desapontata, iris por rakonti la kazon al oĉjo Barnabaso.
– Tiele estas, – klarigis la maljuna nigrulo. – Saci’ en la botelo estas nevidebla. Ni nur scias, ke li estas tie, kiam ni falas en duondormon. En tre varma tago, kiam la okuloj palpebrumas pro dormo, sed oni restas inter dormo kaj maldormo, la saci’ ekformiĝas, ĝis li iĝas tute videbla. Kaj de tiu momento ni faras de li ĉion, kion ni volas. Tenu la botelon bone fermata, mi garantias, ke saci’ estas ene de ĝi.
Peĉjo revenis hejmen fiera pri sia heroaĵo.
– Saci’ estas ĉi tie, ja, – li diris al Nazulino, – sed ĝi estas nevidebla, kiel oĉjo Barnabaso klarigis al mi. Por ke ni vidu la etulon, ni devas fali en somnolo – kaj li ripetis la vortojn, kiujn la nigrulo diris al li.
Tiu, kiu ne ŝatis la situacion, estis la kompatinda onklino Nastasja. Ĉar ŝi terure timis ĉiujn misteraĵojn, ŝi neniam plu alproksimiĝis eĉ al la pordo de la ĉambro de Peĉjo.
– Dio gardu min eniri en tiu ĉambro, kie estas botelo kun saci’ interne! Ho Dio! Mi eĉ ne komprenas, kiel sinjorino Benta konsentas tion en sia hejmo. Tio ne estas kristana ago…
6 – La somnolo
Unun tagon Peĉjo trompis sinjorinon Benta, dirante ke li vizitos oĉjon Barnabaso, sed anstataŭe li direktiĝis al la prarbaro, lia granda revo. Eĉ la katapulton, li ne kunportis. “Kial kunporti katapulton?, se mi portas Sacion en la botelo kaj li estas pli efika armilo ol kanono aŭ mitralo.”
Kiel bela! Peĉjo neniam imagis, ke praarbaro estas tiel impona. Tiuj grandegaj kaj maljunaj arboj, kun barboj faritaj de muskoj kaj orkideoj; tiuj eksteraj radikoj donantaj la ideon de monstraj anakondoj; tiuj lianoj torditaj kiel retoj; tiu stangaro, tiu foliaro kaj precipe la humideco kaj la ombro, ĉio impresis lin, laŭ maniero, kiu neniam estingiĝis en lia animo.
De tempo al tempo li aŭdis strangan bruon, de solecaj tinamoj kaj jakuoj, kiuj flugas tra la foliaro, aŭ bruo de putra branĉo, kiu falas de la supro kaj venas – brah, ah, ah… – kaj dispeciĝas sur la grundo.
Kaj kiom da papilioj, la bluaj, kiel la vosto de pavo; la grizaj, kiel trunka ŝelo; la flavaj, kiel ovoflavo!
Kaj birdoj! Kaj grandega tukano kun beko pli granda ol sia korpo kaj bela flava kropo. Kaj pego, kiu interrompis sian laboron pri pikado de ligno de ŝtipo por rigardi la knabon kun demandema scivolo.
Li eĉ vidis aron da simietoj, kiuj saltadis de branĉo al branĉo kun nekredebla facilmoveco kaj svingiĝadis, pendantaj per la vosto, kiel horloĝaj pendoloj.
Peĉjo marŝis tra la arbaro ĝis li atingis punkton, kie estis tre klara akvo, plena je klaĉemaj bruetoj, kuranta inter malnovaj verdaj ŝlimaj ŝtonoj. Ĉirkaŭ li staris la elegantaj filikoj, el tiuj grandegaj, kiuj aspektas kiel palmoj. Kaj kiom da adiantoj kun delikata foliaro, kaj kiom da musko sur la grundo!
Ĝoja pro la beleco de tiu loko, la knabo haltis por ripozi. Li kolektis faskon da falintaj folioj kaj pretigis liton; li kuŝis surdorse kaj krucis la manojn sub la nuko. Kaj li ĝojis, ravata kiel neniam antaŭe, pensante pri mil aferoj, pri kiuj li neniam antaŭe pensis, rigardante la silentan flugadon de la grandaj bluaj papilioj kaj lulante sin kun la siblado de la cikadoj.
Subite li rimarkis, ke Saci’ ene de la botelo faris gestojn de iu, kiu volas ion diri.
Peĉjo ne miris pri tio. Estis nature, ke la diableto fine aperus…
– Kio okazas, ke vi estas tiel malkvieta, mia kara Saci? – li ŝerceme demandis.
– Okazas, ke ĉi loko estas la plej danĝera en la arbaro; se la nokto trovas vin ĉi tie, la nepo de sinjorino Benta ne plu ekzistos…
Peĉjo sentis ke tremado kuris laŭ lia spino.
– Ĉar ĝuste ĉi tie estas la koro de la arbaro, kunvenejo por sacioj, luphomoj, sorĉistinoj, kaaporoj kaj eĉ la senkapa mulino. Sen mia helpo vi estos perdita, ĉar ne plu estas tempo iri hejmen, vi eĉ ne scias la vojon. Sed mi helpos vin nur sub kondiĉo…
– Mi jam scias, redoni al vi la ĉapon,- diris Peĉjo.
– Ekzakte. Redoni al mi la ĉapon kaj kune kun ĝi la liberecon. Ĉu vi akceptas?
Kion fari? Peĉjo tre bedaŭris la perdon de Saci’, kiun li malfacile kaptis, sed ĉar li havis neniun elekton krom cedi, li ĵuris, ke li liberigos lin, se Saci liberigos lin de la noktaj danĝeroj kaj kondukos lin reen, sanan kaj viglan, al la domo de sinjorino Benta.
– Bone, – diris Saci’. – Sed tiuokaze vi devas malfermi la botelon kaj lasi min foriri. Ĉi tio faciligos al mi la agon. Vi ĵuris liberigi min kaj je mia vorto de Saci, eĉ libera, mi helpos vin en ĉio. Poste mi akompanos vin al la bieneto por preni mian ĉapon kaj adiaŭi ĉiujn.
Peĉjo liberigis lin kaj dum la resto de la aventuro li traktis lin pli kiel antikvan kamaradon ol kiel sklavon. Tuj kiam li trovis sin for el la botelo, la diableto komencis danci kaj kaprioli kun tia plezuro, ke la knabo bedaŭris, ke dum multaj tagoj li konservis arestita estaĵeton tiel ludeman kaj amikon de libereco.
– Mi malkaŝos al vi la sekretojn de la praarbaro, – diris Saci’, – kaj eble vi estos la unua homo kiu konos tiajn sekretojn. Por komenci, ni devas iri al la “saciejo” kie mi naskiĝis, kie miaj fratoj naskiĝis kaj kie ĉiuj sacioj kaŝiĝas dum la tago, kiam la suno forte brilas. La suno estas nia plej granda malamiko. Ĝiaj radioj pelas nin al la malhelaj nestoj. Ni estas la eternaj amindumantoj de la luno. Pro tio poetoj nomas nin idoj de la tenebroj. Ĉu vi scias, kio estas tenebro?
– Jes. Kompleta mallumo, manko de lumo.
– Jen. Ni estas idoj de la tenebroj, kiel kolibroj, turdoj kaj abeloj estas idoj de la Suno.
Tiel parolante, Saci’ kondukis la knabon al densa bambuejo, kiu ekzistis en unu el la plej neatingeblaj punktoj de la arbaro.
Peĉjo miris pri la dimensioj de la bambuoj, altegaj kaj dikaj kiel granda oranĝo.
7 – La Saciaro
– Estas ĉi tie, ene de la bambuaj kavaĵoj, ke miaj unukruraj fratoj naskiĝas kaj kreskas, – diris Saci’. – Kiam ili atingas la aĝon taŭgan por kuri tra la mondo, ili boras la bambuojn kaj forsaltas. Rimarku kiom da truoj. Ĉiu truo montras ke iu Saci’ jam eliris el ili.
Peĉjo vidis, ke estis ĝuste kiel li diris kaj montris deziron malfermi branĉon por spioni sacieton ankoraŭ en la nesto.
– Mi kontentigos vian scivolemon, Peĉjo, sed mi ne povas malkaŝi al vi la sekreton pri truigo de la bambuo; do, turnu al mi la dorson.
La knabo turnis sin kaj tiele restis ĝis kiam Saci’ diris – Jen! – Nur tiam li sukcesis, kun granda admiro, vidi perfektan fenestreton malfermitan sur bambuo.
– Ĉu mi povas rigardi? – li demandis.
– Jes, sed per ununura okulo, respondis Saci’. – Se vi rigardas per ambaŭ okuloj, la etulo vekiĝas kaj ĵetas la braĝon de la pipeto en viajn okulojn.
– La knabo faris tion. Li kaŝrigardis per unu okulo kaj ekvidis sacieton samgrandan kiel muson, kiu jam estis kun brulanta pipo en la buŝo kaj ruĝa konusa ĉapeto sur la kapo. Li estis tute kuntiriĝinta en la fundo de la kavaĵo.
– Tre dolĉa! diris Peĉjo. – Domaĝe ke la hejmaj homoj ne estas ĉi tie por vidi ĉi tiun mirindaĵon!
– Tiu etulo ankoraŭ restas tie dum kvar jaroj. La kalkuloj pri nia vivo ene de la bambuoj estas je sep jaroj. Poste ni foriras por vivi en la mondo dum sepdek sep jarojn. Kiam ni atingas tiun aĝon, ni transformiĝas en venenajn fungojn aŭ iuj ajn parazitoj.
Peĉjo ĝoje kontemplis la dormantan sacieton kaj tie restus dum horoj, se Saci’ ne tirintus lian manikon.
– Sufiĉe, – li diris. – Turnu vin denove, estas tempo fermi la fenestron.
Peĉjo obeis, kaj kiam li denove rigardis, li ne sukcesis vidi la plej etan signon de la fenestro en la bambuo.
Ĝuste en tiu momento, impona kata miaŭo vundis liajn orelojn.
– Estas la jaguaro! – kriis Saci’. – Ni rapide grimpu sur arbo, ĉar ĝi venas rekte al ni.
Peĉjo ekpanikis kaj iris al la unua arbo, kiun li vidis antaŭ si, malnova palisandro kovrita per “barboj”.
– Tie ne! – kriis Saci’. – Ĝi estas tro dika; la jaguaro grimpus post ni. Ni devas elekti unu kun glata kaj maldika trunko. Tiu ĉi estas bonega – li finis, antaŭ tre alta kaj maldika arbo.
Ili grimpis – kaj neniam en lia vivo Peĉjo tiel rapide surgrimpis arbon! Li havis la impreson, ke la terura praarbara tigro postkuras lin, jam kun la buŝego malfermata, por engluti lin vivanta. Sed estis nur iluzio, ido de la timo, ĉar la besto miaŭis denove kaj Saci’ kalkulis laŭ la sono, ke ĝi devas esti ankoraŭ cent metrojn for. Peĉjo aranĝis sin laŭeble sur forko en la arbo kaj tie restis tre kviete apud Saci’.
Finfine li vidos beston, pri kiu li ĉiam parolis, sed sen ia ideo pri tio, kiel ĝi estas. Li sin preparis por koni la faman jaguaron, tiun katon, kiu tre similas al la pantero en la arbaroj de Barato.
8 – La jaguaro
La rorado sonis denove, ĉi-foje tre proksime kaj tuj poste la kapo de timinda jaguaro aperis inter la folioj. Estis besto de ekstrema beleco, preskaŭ same granda kiel la bengala tigro. Ĝi haltis; flaris la aeron. Poste ĝi rigardis supren al la arbo. Vidante la knabon kaj Sacion tie supre, ĝi kontente ronronis, kvazaŭ dirante: “Mi trovis mian vespermanĝon!” Kaj provis surgrimpi la arbon. Kiam ĝi perceptis ke tio estas neebla, ĝi skuis la arbon tiel forte, ke Peĉjo preskaŭ falis, kiel matura jakvo. Feliĉe li ne falis, kaj la jaguaro, kun desaponto, decidis atendi, ke ili malsuprenvenu. Ĝi sidis sur siaj malantaŭaj kruroj kaj staris tie kviete, nur movante la voston kaj de tempo al tempo lekante la lipojn.
– Ĝi povas resti en tiu pozicio tri tagojn kaj tri noktojn, – diris Saci’. – Ni devas pensi pri maniero forpeli ĝin.
Li ĉirkaŭrigardis por ekzameni la arbojn, kvazaŭ li havus ideon en la kapo. Poste li saltis al la plej proksima kaj iris de stango al stango al arbo, kiu estis plena je grandaj kapsuloj. Li kolektis ses el la plej sekaj kaj revenis al la knabo.
– Etendu la suban parton de la ĉemizo kaj mi faligos pulvoron de ĉi kapsuloj, – li diris, kaj per la dentoj malfermis la unuan kapsulon.
Peĉjo etendis la ĉemizon en uja formo kaj Saci’ skuis flavan pulvoron internen. Li tion faris kun ĉiuj kapsuloj.
– Jen. Nun verŝu ĉi pulvoron tre vertikale, por ke ĝi falu sur la vizaĝon de la jaguaro.
Peĉjo staris ĝuste super la besto kaj verŝis sur ĝi la flavan pulvoron.
Kia bela rezulto! Kiam la pulvoro falis sur la okulojn de la jaguaro, ĝi tiel saltis, ke ĝi falis kvin metrojn for kaj poste malaperis en la verdaro, hurlante pro doloro kaj frotante la okulojn, kvazaŭ ĝi volus forigi ilin.
Peĉjo plezurege ridis. – Kio diable estas ĉi tiu pulvoro, amiko Saci’? – li demandis. – Mi rimarkas, ke ĝi pli valoras ol bona fusilo…
– Ni nomas ĝin pulvoro-de-simieto (*). Ĝi pikas en la okulojn kiel pipro kaj donas al la haŭto tian jukon, ke la viktimo eĉ gratas sin per raspilo.
Peĉjo glitis de sur la arbo kaj ankoraŭ ridadis pri la kompatinda jaguaro. Sed li ne longe ridis. Tuj kiam li faris kelkajn paŝojn, li terurite retroiris.
(*) Planto el la genro “Mucuna”, kun etaj haroj (ketoj) kiuj provokas doloron al la okuloj kaj alergian reagon al la haŭto. Pulvoro-de-simieto estas popola nomo, ĉar la homoj gratas sin kvazaŭ simioj.