Monteiro Lobato en Esperanto – 02

SACI’

 Ĉapitroj 13, 14, 15 kaj 16

Tradukis: Jorge Teles

  

13 – Novaj diskutoj

Ili devis atendi ĝis noktomezo, ĉar nur en tiu horo la arbaraj elfoj eliras el siaj nestoj. Por pasigi la tempon, Saci’ klarigis al Peĉjo kia estas la vivo en la naturo.

– Vi neniam povas imagi pri la sorĉa vivo, kiun ni havas ĉi tie, – li diris.

– Do, do! – diris la knabo. – Estas nenio, kion la homoj ne scias. Avinjo havas libron pri Naturhistorio, kiu ĉion rakontas.

Saci’ ridis kaj blovis fumeton el la pipeto.

– Ĉu ĉion? Ha, ha, ha!… Ĉi libroj ne rakontas eĉ la duonon, kaj estas plenaj je inventaĵoj aŭ eraroj. Sufiĉas diri, ke por ĉiu insekto necesus tuta libro nur por rakonti ion pri ilia eta vivo. Kaj kiom da insektoj estas? Milionoj…

– Tamen – diris Peĉjo – ni homoj enmetas tion, kion ni scias, en la libroj, kaj vi nenion skribas. Neniam ekzistis libroj inter vi, kaj ĉiu, kiu ne verkas librojn, ne sukcesas instrui al siaj infanoj tion, kion ili scias.

– Ni ne havas librojn, – diris Saci’, – ĉar ni ne bezonas. Nia sistemo por sciado diferencas. Ni divenas. Ni heredas la saĝon de niaj gepatroj, same kiel vi heredas posedaĵon aŭ monon. Naskiĝi sciante! Jen tio, kiu bonas. Moskito, ekzemple. Ĉu vi scias, kia estas ĝia vivo? Ĝi naskiĝas en akvo, el malgranda ovo. Tuj kiam ĝi forlasas la ovon, ĝi ankoraŭ ne estas moskito – ĝi estas tio, kion vi nomas “larvo” – speco de fiŝeto, kiu naĝas kaj plonĝas tre bone. Iutage ĉi larvo kreas flugilojn, longajn krurojn kaj flugas. Kaj kion ili faras, kiam ili flugas?

– Ili kantas la muzikon de “fiun” kaj pikas la homojn, kiuj dormas en siaj litoj. Tion faras la aĉuloj.

– Tre bone! – diris Saci’. – Kaj kiu instruis al la moskito, kiel fari tion? Ĉu la gepatroj? Ne, ĉar post liberigado de la ovoj en la akvo, la gepatroj de la moskitoj mortas. Ĉu la libroj? Ne, ĉar ili ne havas librojn. Malgraŭ tio ili scias ĉion, kion ili bezonas scii. Ili scias, ke en la korpo de la homoj estas sango, kaj ke sango estas ilia nutraĵo. Ili scias, ke homoj loĝas en domoj. Ili scias, ke la plej bona horo por suĉi sangon de homoj estas dum la nokto, ĉar ili dormas. Kaj sen ke iliaj gepatroj instruu al ili ion ajn, aŭ lernu en libroj, la etaj moskitoj, tuj kiam forlasas la akvon, iras serĉe de domoj, eniras, kaŝas sin en la mallumo, atendas, ke ĉiuj dormu kaj trankvile pikas homojn kaj plenigas per sango la ventretojn. Poste ili eskapas tra la fenestroj kaj revenas al la arbaro aŭ aliaj lokoj, serĉe de kvietan akvon, kie ili demetas siajn ovojn. Kaj tio ripetiĝas porĉiame. Ili bone scias ĉion – kaj neniu instruas al ili. Sekve, ili havas la scion pri ĉio en si mem, sammaniere ke vi havas internaĵon kaj stomakon kaj koron.

Peĉjo devis konsenti, ke tiele estas. Kaj Saci’ daŭrigis:

– Kaj tion, kion faras la moskitoj, tion faras ankaŭ ĉiuj etaj vivuloj en la arbaro. Ĉiu naskiĝas sciante tion, kiel fari la ĝustan agon – kaj neniu eraras. Griloj naskiĝas sciante kiel malfermi truojn. Ekzistas insekto nomata bombarda skarabo (*). Kiam pli granda malamiko atakas ĝin, ĝi turnas sin surdorse kaj ĵetas en la muzelo de la grandulo likvaĵon, kiu tuj vaporiĝas kaj kapturnas la malamikon. Kiam la atakanto revenas el la svenado, la skarabo jam estas malproksime. Kiu instruis tion al ĝi? Neniu. Ĝi naskiĝas kun la scio. Iuj skaraboj, kiam ili volas demeti ovojn, faras la jenon: ili prenas malgrandan kvanton da sterko kaj rulas ĝin sur la teron per siaj malantaŭaj kruroj. Por kio? Por formi bulon. Kiam la sterko estas tre sfera, ili trapikas ĝin kaj metas la ovojn enen. Kiu instruas ĉi skarabojn fari ĉi bulojn tiel rondaj? Ĉu la gepatroj? Ne! Ĉu iu libro? Ne! Ili naskiĝas kun la scio.

– Jes, – diris Peĉjo. – Ili scias denaskiĝo kaj ni devas lerni de niaj gepatroj aŭ de libroj. Tio nur pruvas nian valoron. Kia merito estas denaskiĝa sciado? Neniu. Sed multe meritas ne scii kaj lerni per studado.

– Perfekte, – konsentis Saci’. – Mi ne neas la meriton de la penado de homoj. Sed mi diras, ke ili estas malprogresintaj estaĵoj – tiel malprogresintaj, ke ili ankoraŭ bezonas lerni. Kaj ni estas perfektaj estaĵoj, ĉar ni ne plu bezonas lerni. Ni naskiĝas kun scio. Kion vi preferus: naskiĝi kun la tuta scienco pri vivo aŭ lerni ĉion kun la plej granda peno kaj koste de multaj eraroj?

La knabo estis devigata konsenti, ke estus pli komforte naskiĝi scianta.

– Jes, nun vi pravas, Saci’. Sed kio vivigas ĉiujn etajn vivaĵojn? Tion mia kapo ne komprenas.

– Ho, jen la sekreto de la sekretoj! – respondis Saci’. – Tion, eĉ ni ne scias. Jen tio, kio okazas: ene de ĉiu estaĵo, besteto aŭ planto, ekzistas iu forto, kiu antaŭenpuŝas ĝin. Tiu forto estas la Vivo. La Vivo puŝas kaj diras al la orelo de la bestetoj ĉion, kion ili devas fari. La vivo estas nevidebla Feo. Estas ĝi, kiu igas la moskiton piki homojn en la domoj dumnokte; kaj diras al la kriketo kiel malfermi truon; kaj instruas la bombardan skarabon kiel bombardi la atakantojn.

– Ĉu la Vivo estas nevidebla eĉ por vi sacioj, kiuj vidas pli multe ol ni la homoj? – demandis Peĉjo.

– Jes. Eĉ mi, kiu ĉion vidas, neniam povis vidi la Feon Vivo. Mi nur vidas la rezultojn de ĝi. Kiam birdo flugas, mi vidas la flugadon de la birdo, sed mi ne vidas ene de ĝi la Feon, kiu puŝas ĝin.

– Do, devas esti kiel la benzino por la aŭtoj. Sen benzino, aŭtoj ne funkcias.

– Perfekte – konsentis Saci’ – sed kun diferenco: en aŭtoj ni vidas kaj flaras benzinon, sed pri la Benzino-Vivo, neniu ankoraŭ povis vidi aŭ flari ĝin.

– Kaj kio pri la morto? Kio estas la morto? Ĉu la Vivo do finiĝas, kiel la benzino en la aŭtoj?

– La vivo translokiĝas de unu estaĵo al alia. Kiam la estaĵo jam estas tre maljuna kaj kaputa, la Vivo sentas, ke ne plu valoras la peno daŭre trakti ĝin kaj ĝin forlasas. Kaj iras al novan estaĵo. La nevidebla Feo amuziĝas per tio.

Peĉjo iĝis tre impresita. La nevidebla Feo ankaŭ loĝas ene de li, kaj puŝadas lin antaŭen. Estas la Feo de la Vivo tiu, kiu malsatigas kaj manĝigas lin, soifigas kaj trinkigas lin, dormemigas kaj dormigas lin, igas lin voli la aferojn kaj serĉi ilin. Sed iun tagon tiu bona Feo laciĝos pri li. Kial? Ĉar li jam havos blankajn harojn kaj neniun denton, kaj kun reŭmatismo en la artikoj, kaj estos duonblinda kaj kun la haŭto tute sulkiĝinta, kaj kun koro tiel malforta, ke eĉ supreniri per la verandaj ŝtupoj estos heroaĵo. Kaj en tiu tempo la Feo tordos la nazon kaj enuos pri li: – “Ĉu vi volas scii?, sinjor’ Peĉjo, vi estas malnova rompitaĵo kaj mi ne ŝatas tion. Mi serĉos alian estaĵon” – kaj ĝi forlasos lin kaj li mortos.

Ĉi ideo malĝojigis Peĉjon, ĉar la ideo, kiu ne malĝojigas iun ajn, estas tute alia: estas la ideo neniam morti, neniam…

Li parolis pri tio al Saci’.

– Do, do, do! – diris Saci’. – Tio, kio mortas, estas nur la korpo, la parto, kiu estas malpli grava ene de ni. La granda aĵo en ni, kiu diferencigas nin de ŝtonoj kaj putraj bastonoj, kiu estas? La Vivo. Kaj tio neniam finiĝas – ĝi translokiĝas de unu estaĵo al alia. Same kiel la elektro. Kiam la eta baterio iĝas sen ŝarĝo, la baterio mortas – sed ĉu la elektro mortas? Ne. Ĝi nur moviĝis. Ĝi lasis tiun baterion kaj iris al alia, aŭ iris al la nuboj, aŭ iris kien ĝi volas. Same kiel elektro ne mortas, ankaŭ la Vivo ne mortas. La vivo estas ia elektro.

– Sed mi ne volus, ke tiele estu – lamentis Peĉjo. – Mi kompatas mian korpon. Ĉi manojn, ekzemple, – li diris, kaj malfermis la manojn. – Mi tiel alkutimiĝis al ili… Ekde kiam mi estis infano ĉi manoj faras ĉion, kion mi volas, kaj mi malĝojas pripensi, ke iam ili ne plu moviĝos, estos mortintaj…

– Pli malbone ol perdi la manojn estas perdi la okulojn, – diris Saci’. – Ĉu vi rimarkis, kiel malĝoje estas ne havi okulojn, aŭ havi ilin kaj nenion vidi? Fermu la okulojn bone fermitajn.

Peĉjo firme fermis ilin. Kaj Saci’ diris;

– Kiam la nevidebla Feo forlasos vian korpon, Peĉjo, viaj okuloj restos tiele, blindaj – kvazaŭ ili ne ekzistus, kaj neniam plu estos okuloj, kiuj vidas, ili vidos nenion. Neniam plu, neniam plu…

Peĉjo sentis tian malĝojon, ke li preskaŭ ploris – sed Saci’ ridegis.

– Stultuleto! Tio vidata de vi ne estas vidata de viaj okuloj, sed estas vidata de la nevidebla Feo ene de vi. La Feo similas al la astronomo ĉe la teleskopo; kaj la okuloj similas al la teleskopo de la astronomo. Kiu estas la plej grava? ĉu la teleskopo aŭ la astronomo?

– La astronomo, – diris Peĉjo.

– Nu, do, ĝoju, ĉar la astronomo neniam mortas. La teleskopo, tamen, difektiĝas kaj rompiĝas …

 (*) “Brachinus crepitans“.

  

14 – Timo

Ili ambaŭ longe filozofiumis, sub la granda arbo aspidospermo, kiu ŝirmis ilin kotraŭ la nokta roso. La vivo dum la nokto estas tiel intensa kiel la taga vivo. Inter la homoj ĉio haltas kiam la nokto venas, sed en la arbaro la vivo daŭras, ĉar kelkaj bestoj dormas dumtage kaj vivas dumnokte kaj aliaj dormas dumnokte kaj vivas dumtage. Tuj kiam la turdoj, la jakarinoj kaj la zonotrikoj retiriĝas al siaj branĉoj aŭ nestoj, strigoj kaj vespertoj komencas eliri el siaj nestotruoj. Kaj la noktaj papilioj kaj tineoj venas anstataŭigi la tagajn papiliojn kaj tineojn, kiuj endormiĝas tuj kiam venas la nokto. Kaj timemaj ĉasaĵoj, tiel persekutataj de homoj, eliras nokte por paŝtiĝi kaj trinki akvon en la riveroj. Kaj la lampiroj, kiuj ne forlasas la malhelajn lokojn dum la tago, komencas palpebrumi ĉie per siaj lanternetoj.

– Ĉi bestojn, mi jam konas – diris la knabo. – Mi pli-malpli konas la vivon de ĉi  bestetoj. Tio, kio interesas al mi nun estas la vivo de tiuj “idoj de la tenebroj”, kiel diras onklino Nastasja – la misteruloj – tiuj, pri kiuj kelkaj homoj diras, ke ili ekzistas kaj aliaj ĵuras, ke ili ne ekzistas.

– Mi komprenas, – diris Saci’. – Vi aludas la tiel nomatajn “koboldojn”, “monstrojn”, “diablojn”, “gnomojn” ktp…

– Prave, amiko Saci’. Mi suspektas, ke ĉio estas nur sonĝo. Mi vidis nenion en la botelo, antaŭ ol mi falis en duondormemon. Tuj kiam mi duondormis, vi aperis en la botelo kaj ekparolis. Mi suspektas, ke mi sonĝas … Mi suspektas, ke tio estas koŝmaro… Nur en la koŝmaroj aperas teruraj monstroj. Kial? Kial ekzistas teruraj monstroj?

– Pro la timo, Peĉjo. Ĉu vi scias, kio estas timo?

La knabo fanfaronis, ke li timas nenion krom la vespoj kaj aliaj venenaj bestoj. Sed ne timi estas unu afero kaj scii, ke timo ekzistas, estas alia. Peĉjo sciis, ke timo ekzistas, ĉar plurfoje lia koro forte batis pro timo. Kaj li respondis:

– Jes, mi scias. Timo devenas de necerteco.

Prave, – diris Saci’. – La gepatroj de la timo estas necerteco kaj mallumo. Tiel longe kiam estos mallumo en la mondo, estos timo. Kaj kie ekzista timo, ekzistas monstroj kiel tiuj, kiujn vi vidos.

– Sed se ni vidas ĉi monstrojn, do ili ekzistas.

– Perfekte. Ili ekzistas por tiuj, kiuj vidas ilin kaj ili ne ekzistas por tiuj, kiuj ne vidas ilin. Pro tio, mi diras, ke monstroj ekzistas kaj ne ekzistas.

– Mi ne komprenas, – diris Peĉjo. – Se ili ekzistas, ekzistas. Se ili ne ekzistas, ne ekzistas. Aĵo ne povas ekzisti kaj ne ekzisti samtempe.

– Stultuleto! – deklaris Saci’. – Se ni kredas je io, tio ekzistas; ĉar kelkaj homoj kredas je monstroj kaj aliaj ne, monstroj ekzistas kaj ne ekzistas.

Tiu Saci-filozofiumado jam provokis al la knabo kapdoloron, kaj li suspiris kaj diris:

– Sufiĉe, amiko Saci’. Mi ne plu volas scii pri filozofioj, mi volas scii la sekretojn de la nokto en la arbaro. Montru al mi la idojn de la timo, kiujn vi konas. Ĉar estas multaj timemaj homoj en la mondo, devas esti multaj idoj de la timo.

– Vi pravas, ili estas multaj! – kriis Saci’. – La timuloj estas la plej grandaj kreantoj de tio, kio ekzistas. Ni devas konsideri tion, kio eliras el ilia imago. La mitologioj de la antikvaj popoloj estas plenaj je teruraj kreaĵoj de la timo. Ĉi tie en niaj Amerikoj, ni havas multajn kreaĵojn de la timo, ne nur de la indiĝenaj indianoj, sed ankaŭ de la nigruloj, kiuj venis el Afriko.

Peĉjo memoris onklon Barnabaso, kiu estis afrikano.

– Oĉjo Barnabaso, ekzemple, – li diris, – estas diablo por scii ĉi aferojn. Li konas ĉiujn idojn de la timo. Estis li tiu, kiu klarigis al mi pri la sacioj. Diru al mi, kion kredas la indianoj.

– La indianoj – komencis Saci’ – ne uzadas dum la nokto tiujn lumojn, kiujn sinjorino Benta havas en la bieneto – tiujn kerosenajn lanternegojn. Nek uzas la elektran lumon, kiu estas en la urboj. Ili nur havas etajn brullignarojn, kaj pro tio la timo inter la indianoj estas granda. Ju pli granda estas la mallumo, des pli granda la timo; kaj ju pli granda la timo, des pli multe kreas la imagon. Ĉu vi jam aŭdis pri Ĵurupari’?

– Ne…

– Li estas la diablo de la indianoj, la malbona spirito, kiu aperas en sonĝoj kaj transformas la sonĝojn en terurajn koŝmarojn. Maldormo, malbona farto, maltrankvilo, ĉiuj malagrablaĵoj, devenas de ĉi Ĵurupari’.

– Kiel li estas?

– Senforma spirito, la malbona spirito, kiu amuziĝas kaptante la dormantojn kaj kaŭzante al ili ĉiujn terurojn de koŝmaroj. Ĉar li premas la viktimojn ĉe la gorĝo, la dormantoj piedbatas kaj baraktas, sed ne sukcesas krii.

– Ho, mi jam havis tian koŝmaron! – diris la knabo. – Mi tre bone memoras ĝin. Mi falis en grandegan truon. Mi volis krii por avino, sed ne sukcesis. La voĉo ne venis…

– Ĉar Ĵurupari’, premadis vian gorĝon. Jen lia amuzo. Li marŝas de domo al domo, kaŭzante terurajn koŝmarojn en la dormantoj, kiujn li trovas.

En tiu momento, bruo inter la folioj kaptis la atenton de ambaŭ.

– Ŝŝŝŝ!… – faris Saci’. – Atentu… Iu venas…

Ambaŭ restis senmovaj. La koro de Peĉjo kurege batis.

– La Kurupiro! – flustris Saci’, kiam figuro aperis. – Rigardu… Liaj haroj kaj piedoj estas turnitaj malantaŭen.

– Li aspektas kiel harplena knabo, – murmuris Peĉjo.

– Ĝuste. Li estas vila knabo, kiu zorgas pri la ĉasado en la arbaroj. Li nur akceptas, ke ĉasistoj ĉasu por manĝi. Al tiuj, kiuj mortigas pro perverseco, kaj al tiuj, kiuj mortigas inojn kun idoj, kiuj ankoraŭ ne povas memstare vivi, Kurupiro persekutas sen kompato.

– Bona ago! Sed kiel li persekutas?

– Laŭ mil manieroj. Unu maniero estas sin transformi en ĉasaĵo kaj fuĝi antaŭ la ĉasisto enen de la arbaro ĝis kiam li perdiĝos kaj mortos pro malsato. Alia maniero estas transformi amikojn, infanojn aŭ edzinon de la ĉasisto en ĉasaĵon, por ke ili mem estu mortigataj.

Peĉjo opiniis, ke nenio estas pli justa. Saci’ daŭrigis:

– Tiu, kiu nin preterpasas, venas piede, sed kutime Kurupiro rajdas cervon kaj portas sarsaparilan stangon en la mano (*).

– Kio estas sarsaparilo?

– Planto, kiu estas kuracilo por sangomalsano.

– Kaj kial li portas ĉi tiun sarsaparilan bastonon? Kia ideo!

– Mi ne scias. Nur li scias. Kaj Kurupiro havas hundon nomatan Mielglutanto, kiu ne lasas ĝin. Tuj kiam ĝi vidas iun en la arbaro, li ekkantas:

Kurupako, papako

       Kurrupako, papako…

– Tio estas papaga kanto! – memoris Peĉjo. – En la domo de kolonelo Teodoriko estas papago, kiu nur ripetas tion.

– Estis kun Kurupiro, ke la papagoj lernis ĉi kurupakon. Papagoj ne inventas vortojn, nur ripetas tion, kion ili aŭdas.

Kurupiro, kun la returnitaj piedoj, ne longe restis tie. Li eltrovis spuron de pakao kaj iris, certe por vidi kiel ĝi fartas en sia groto.

– Kioma horo estas? – demandis la knabo.

Saci’ respondis, ke estas preskaŭ noktomezo.

– Kiel vi scias?

– Per tiu floro – respondis Saci’, kaj li montris floron ne tute malfermitan. – Ĝi estas mia horloĝo ĉi tie. Ĝi nur tute malfermiĝas noktomeze…

 (*) Smilax ornata.

  

15 – Bojtata’

– Mi ĉiam aŭdas pri Iara kaj Bojtata’. Ĉu mi povas vidi unu el ili hodiaŭ? – demandis Peĉjo.

– Iara, jes, – respondis Saci’ – ĉar ŝi loĝas proksime, en iu rivera punkto; sed Boijtata’, ne. Ĝi ekzistas nur en la sudo.

– Kiel ĝi estas?

– Bojtata’ estas tre interesa monstra serpento. Ĝi havas nur okulojn – grandegajn, fajrajn okulojn. Nokte li ĉion vidas. Tage li vidas nenion – kiel la strigoj. Oni diras, ke iam okazis granda inundo, kaj la akvoj kovris ĉiujn kampojn en la Sudo. Bojtata’ leviĝis al la plej alta punkto. Tie ĝi faris grandan truon kaj kaŝis sin dum la tuta tempo de la inundo. Kaj tiom da jaroj ĝi pasigis en la malluma truo, ke ĝia korpo komencis malaperi kaj la okuloj kreskis – kaj ĝi restis tia, kia ĝi estas hodiaŭ, preskaŭ nur okuloj. Finfine la akvoj de la inundo malaltiĝis kaj Bojtata’ forlasis la truon, kaj de tiu tempo ĝi faras nenion alian ol promeni sur la kampoj, kie estas kadavro de mortintaj bestoj. Fajroserpento kiu postkuras la gaŭĉojn, kiuj rajdas ĉevalojn dum la nokto.

– Mi konas la historion. Ĉi lumaĵo estas la Vaglumo. Avinjo jam klarigis al ni, ke ĉi fajroj estas fosforesko elsendita de putraĵo. En la Sudo estas ankaŭ la fama rakonto de la Nigruleto de la Paŝtejo. Ĉu vi konas? Ĉu li ne estas speco de Saci’ de la pampo?

– Ne. Li estas tre malsama. Tiu nigra knabeto estis martiro. Li suferis la plej grandajn perversecojn de tre kruela sklavoposedanto; li mortis kaj fariĝis sanktulo.

– Rakontu lian historion.

Kaj Saci’ rakontis.

 

16 – La nigruleto de la paŝtejo

– Estis bienulo, kiu estis tre perversa kun la sklavoj – tio okazis kiam estis sklaveco en ĉi lando. Iam li aĉetis aron da bovidoj por grasigi en la paŝtejojn. Estis vintro, unu el la plej malbonaj vintroj, ĉar estis tre malvarme.

– Nigruleto – diris la bienulo al knabo de la bieno, kiu preterpaŝis. – Ĉi bovidoj devas alkutimiĝi al miaj paŝtejoj, kaj vi zorgos pri ili. Ĉiun posttagmezon vi devas peli la tutan gregon al la korto, mi kalkulos ilian nombron kaj ili dormos fermitaj. Zorgu, ĉu? Se mankos, eĉ se nur unu, vi pagos al mi.

La kompatinda infano havis nur dek kvar jarojn; malgraŭ tio, li havis neniun elekton krom iri al la kamparo por prizorgi la brutojn. La bovidoj estis sovaĝetaj, ankoraŭ ne alkutimiĝintaj al la loko, do, jam je la unua tago, unu el ili malaperis.

La bienulo furioziĝis. Li avancis al la nigra knabo sur la ĉevalo kaj forte vipis lin. Poste li diris:

– Nun vi devas iri serĉe de la mankantan bovidon. Se vi ne trovos ĝin, mi trovos vin, granda fripono!

Kaj antaŭ ol li foriris li devove vipis la nigruleton kiel adiaŭo.

La infano, kun la dorso vundata kaj sangumanta, suriris sian ĉevaleton kaj iris al la kampojn post la bovido. Post multa serĉado, li finfine trovis la forkurinton, kaŝatan en densejo.

– Kaj nun? – li pensis al si. – Mi devas lazi ĝin, sed mia lazo valoras nenion, ĝi estas tre malnova, kaj mi estas tiel malforta pro la vipadoj, ke mi ankoraŭ valoras malpli ol la lazo. Sed ne ekzistas rimedo. Mi devas lazi ĝin…

Li lerteme alproksimiĝis kaj lazis la bovidon.

Se estus nur la lazado, ĉio estus solvita. Sed li devis alkonduki la bovidon al la bovostalo. Ĉu li havus la forton por fari tion? Ĉu la lazo rezistus?

La lazo ne rezistis. Post kelkaj saltoj la bovido rompis la lazon, liberigis sin kaj malaperis sur la kampoj.

Kaj nun? Reveni hejmen sen bovido kaj sen lazo? La furiozo de la bienulo eksplodos kiel bombo.

Li revenis.

– Kie estas la bovido? – demandis la bienulo tuj kiam la nigrulo aperis en la korto.

– Li eskapis, mastro. Mi lazis ĝin sed la lazo estis putra kaj rompiĝis, kiel vi vidas el ĉi tiu peco.

Se la bienulo ne estus monstro de malbono, li baldaŭ konvinkiĝus, vidante la rompitan lazon, ke la eta nigrulo parolas la veron. Kiam la lazo rompiĝas, ne estas la kulpo de la lazanto, ke la bruto eskapas, sed de la lazo. Nenio en la mondo povas esti pli klara. Sed la bienulo ne estis je bona humoro, kvazaŭ li manĝintus serpenton tiun tagon kaj anstataŭ ĉion kompreni, li iĝis eĉ pli kolera.

– Hundido! – li kriis, ŝaŭmante pro kolerego. – Vi ricevos la punon, kiun vi meritas.

Diraĵo, farado. Li kaptis la nigran knabeton, ligis lin per la piedoj kun la restaĵo de la lazo, kaj ĝislace batis lin per la tenilo de la lazo. Li havis diablan ideon: meti lin sur formikejo por esti manĝata vivanta de la formikoj.

Tion li faris. Li kunportis lin al loko, kie estis grandega formikejo de karnovoraj formikoj, deŝiris la vestojn de la kompatindulo kaj lasis lin tie.

La sekvan tagon li vizitis la viktimon, kun la ideo daŭrigi la punon, se la granda krimulo ne estus mortinta kaj bone mortinta. Alveninte al la formikejo, li tre timis. Anstataŭ la nigran knabon, li vidis nubon, kiu leviĝis de la tero kaj baldaŭ malaperis en la aero.

La novaĵo pri la evento rapide disvastiĝis. La homoj de la regiono ekrigardis la nigruleton kiel martiron kiu iris rekte al ĉielo.

Kun la tempo li fariĝis vera sanktulo. Ĉiu, kiu volas ian ajn gracon en la Sudo, antaŭ ol peti al Sankta Antono aŭ al alia sanktulo, tuj petas al la Nigruleto de la Paŝtejo.

– Ĉu li kontentigas la petanto?

– Kompreneble, jes – laŭ lia kapablo. Ĉar li multe suferis, li scias kiel taksi la bezonojn de aliaj kaj helpas ilin laŭeble.

Visitas: 266