Monteiro Lobato – Saci’
Ĉapitroj 25, 26, 27 kaj 28 (lasta)
Tradukis: Jorge Teles
25 – La akvoguto
La kolero de Kuka estis timegiga. Ŝi roris per blekego kiu povus esti aŭdata dek leŭgojn malproksime, tiel forte kaj terure, ke Peĉjo preskaŭ ekkuris for. Kaj alia rorado, kaj alia, kaj pli ol cent.
– Kriu, demono! – diris Saci’. – Kriu ĝis vi rompiĝos. Akvoguto ne havas orelojn, nek hastas. Tiu, kiun mi metis gutante sur via terura vizaĝo, amuziĝos gutante en la sama eta loko dum cent jaroj, se necese. Mi scias, ke Kuka estas fortega besto, sed mi volas vidi, ĉu vi povas kontraŭ akvoguto, kiu nek hastas, nek havas ion alian por fari en la vivo krom deguti, deguti, deguti…
La doloro, kiu falis de unu guto post alia, jam ekĝenis la cerbon de la sorĉistino, kaj komencis kreski paŝon post paŝo. Ĉiu nova guto estis nova doloro. Je tiu ritmo, ŝi ne eltenus la turmenton eĉ unu monaton, des malpli la cent jarojn, per kiuj ŝin minacis Saci’.
– Ĉesu tiun degutadon! – kriis la sorĉistino.
– Ĉu ĉesi? Estus amuze! Se ni nur komencis, kiel vi volas, ke ni ĉesu? Mi jam aranĝis ĉion, tiel ke la guto falos dum cent jaroj, kaj se ĝi ne sufiĉos, mi aranĝos, por ke post tiuj cent jaroj ĝi falu ankoraŭ cent. Du cent jaroj da degutado sur la frunto ŝajnas bona kalkulo, ĉu vi ne konsentas?
Kuka ankoraŭ roris kiel cent mil vunditaj jaguaroj, kaj ŝaŭmis pro kolero, kaj minacis ĉielon kaj inferojn. Fine ŝi perceptis, ke ŝi eraras, ĉar ŝi finfine trovis kontraŭulon pli inteligentan ol ŝi; kaj diris:
– Ĉesu ĉi tiun torturon, kiu jam frenezigas min! Kompatu min, malfortan maljunulinon…
– Malforta maljunulino! Ho, la kompatindulino!… Tiu, kiu ne konas vin, kompatu vin, aĉa sorĉistino! Ni nur haltos kun la akvo, se vi diros al ni, kion vi faris al Nazulino.
– Hmm! – diris la sorĉistino, fine rimarkante la kaŭzon de ĉio. – Nun mi komprenas…
– Nu, se vi komprenas, vomu la solvon. Alie, via sorto estas skribata; vi mortos sub la plej granda turmento, kiu ekzistas. Kaj ne provu trompi nin. Estas pli bone diri, kie estas la knabino, kiel eble plej baldaŭ.
– Mi faros tion, kion vi volas, sed antaŭe forigu de sur mia frunto ĉi diablan guton, kiu frenezigas min.
– Do, mi tion faros – diris Saci’ kaj li denove grimpis al la stalaktitoj kaj deflankigis la malgrandan akvofluon.
Kuka trankviliĝis. Ŝi enspiris kaj iomete ripozis; kaj diris:
– Mi transsorĉis la serĉatan knabinon, sed mi sukcesos rompi la sorĉon nur se vi alportos al mi haron de Iara. Sen tio estas neeble.
– Senprobleme, – respondis Saci’. Ni kunportos haron de Iara. Sed se vi ne rompos la sorĉon post kiam ni revenos, mi ĵuras, ke mi lasos la guton fali sur tiun teruran frunton, ne cent jarojn, sed cent mil jarojn, ĉu vi aŭdas?
Kaj tion dirinte, li prenis Peĉjon je la mano kaj ambaŭ retiriĝis de la kaverno.
26 – Iara
– Ni iru al la akvofalo, kie loĝas Iara, – Saci’ diris. – Ĉi tiu akvoreĝino kutime aperas sur la rokoj dum lunlumaj noktoj. Tre eblas, ke ni surprizu ŝin kombante ŝiajn belajn verdajn harojn per la ora kombilo, kiun ŝi havas.
– Oni diras, ke ŝi estas tre danĝera estaĵo, – murmuris Peĉjo .
– Tre danĝera, – diris Saci’. – Ĉiu zorgo ankoraŭ estas malmulte. La beleco de Iara vundas la koroj de la viroj, kaj ŝi blindigas ilin kaj tiras ilin al la fundo de la akvo. Iara havas la saman venenan belecon kiel sirenoj. Vi faros ĉion ĝuste kiel mi diros. Kontraŭe, estos foje la nepo de sinjorino Benta, kiu… ne plu!…
Peĉjo promesis lin obei sen hezito.
Ili marŝis, marŝis, marŝis. Finfine ili venis al granda akvofalo, kies bruon ili jam aŭdis de malproksime.
– Estas ĉi tie, – diris la unukrurulo. – Tie ŝi kutime venas por kombi sin sub la lunlumo. Sed vi ne devas vidi ŝin. Vi devas resti tre kvieta, kaŝata malantaŭ tiu roko kaj sen permeso por rigardi ŝin. Se vi ne obeas, vi amare pripentos. Tio, kio minimume povas okazi, estas iĝi blinda.
Peĉjo promesis kaj, pro timo ne plenumi tion, kion li promesis, li tuj kovris la okulojn per la manoj.
Saci’ foriris, saltante de ŝtono al ŝtono, kaj poste malaperis en la densejo de filikoj kaj sovaĝaj begonioj.
Vidante sin sola, Peĉjo bedaŭris pri la promeso fermi la okulojn. Li jam vidis Luphomon, Kaaporon, Kurupiron, Kukan. Kial ne vidi ankaŭ Iaran? Tion, kion oni diras pri la fatala potenco de ŝiaj ĉarmoj, certe estas troigo. Krome li povus uzi artifiketon: kaŝrigardi per unu okulo. La plezuro rakonti al ĉiuj, ke li vidis la faman Iaran, valoris la perdon de unu okulo.
Do, tiele pensante, kaj ne povante plu rezisti al la tento, li imitis Sacion kaj saltis de ŝtono al ŝtono, laŭ la sama vojo.
Subite, li haltis, kvazaŭ ekfrapata de fulmo. Li grimpis ŝtonon pli alta ol la aliaj, kaj vidis, kvindek paŝojn for, nimfon de blindiga beleco, ripozantan sur verda ŝlima ŝtono kaj kombante siajn longajn verdajn harojn de la mara koloro per ora kombilo. Ŝi rigardadis sin en la akva spegulo, kiu en tiu momento formis basenon kun senmova surfaco. Ĉirkaŭ ŝia kapo centoj da lampiroj formadis cirklojn en la aero kvazaŭ vivanta krono de la akvoreĝino. Kia bela juvelo, pensis Peĉjo, neniu reĝino posedas ion similan. La kapturno, kiun la vido de Iara kaŭzas ĉe mortemuloj, regis lin. Li eĉ forgesis sian planon rigardi per unu okulo. Li rigardis per ambaŭ, tre larĝaj, kaj eĉ se li havus cent okulojn, kun ĉiuj cent li rigardadus.
Dume, Saci’ alproksimiĝis al la patrino de la akvoj, singardeme, kun la plej granda ruzaĵo, por ke ŝi nenion rimarku. Kiam li atingis kelkajn metrojn for, li saltis kiel kato kaj, njok! ŝtelis haron.
La surprizo de Iara estis grandega. Ŝi kriis, saltis en la akvon kaj malaperis.
Saci’ nenion plu atendis. Kun mirinda lerteco de simio, rapidege li saltis la ŝtonojn duope, triope, kaj post momento li trovis sin en la punkto, kie Peĉjo, ankoraŭ pro la efekto de la beleco, staris kun larĝaj okuloj, senmova, kiel statuo.
– Frenezulo! – kriis Saci’, kaj li ĵetis sin flanken, plukis manplenon da folioj kaj frotis ilin sur la okuloj de la knabo. – Se mi ne hazarde trovus ĉi mirindan planton al mia atingo, vi restos blinda por ĉiam. Freneza, dekoble freneza, frenezega, vi estas, Peĉjo! Kial vi malobeis min?
– Mi ne kapablis rezisti, – respondis la knabo tuj kiam lia parolkapablo revenis. – Ŝi estis tiel bela, tiel bela, tiel bela, ke mi konsideris min feliĉa perdi eĉ ambaŭ okulojn kontraŭ la sorĉo kontempli ŝin dum kelkaj sekundoj.
– Nu, sciu, ke vi faris grandan eraron. Vi ne pensu nur pri vi, sed ankaŭ pri kompatinda sinjorino Benta, kiu estas tiel bona, kaj pri via patrino kaj Nazulino. Mi, malgraŭ simpla Saci’, havas pli bonan kapon ol vi, tiele mi pensas…
Tiuj vortoj silentigis la knabon, kiu nenion havis por diri, ĉar li opiniis, ke Saci’ vere pravas.
– Nu – daŭrigis la eta elfo – nun, post kiam la danĝero finiĝis, ni revenu al la kaverno de Kuka. Kaj rapide, antaŭ tagiĝo. Memoru, ke ni promesis al sinjorino Benta ke ni estu en la bieneto kun Nazulino je mateniĝo.
27 – En la kaverno de Kuka
Reveninte ambaŭ kun granda rapideco al la domo de Kuka, ili trovis ŝin kun stranga ridado en la terura buŝego, parolante al si mem, kvazaŭ ŝi estus tre kontenta pri la vivo. Tamen, kiam ŝi revidis ilin, la sorĉistino ektremis kaj ŝia rideto fariĝis grimaco de kolero kaj malespero.
– Ĉu vi revenis? – ŝi ekkriis, kaŝante siajn malbonajn pensojn.
– Komprenebje, jes! – respondis Saci’.
– Ĉu vi alportis la haron de Iara?
– Komprenebje, jes! – ripetis Saci’. Jen ĝi, – li diris kaj prezentis la verdan haron de la akvopatrino al la malbelega megero.
Kuka tordiĝis ene de la volvaĵo de lianoj en supera klopodo por sin liberigi de tiu bobeno. Ĉar ŝi ne sukcesis, ŝi ekkriis kaj forigis venenan ŝaŭmon tra la terura buŝo.
La ruzaĵo pri la haro de Iara estis nur trompo, ĉar ŝi intencis perdigi Sacion kaj la knabon, certa pri tio, ke neniu el ili rezistos al la ĉarmoj de Iara. Sed ŝi sentis, ke ŝi eraris, kaj ekbaraktis en la plej granda eksplodo de kolero kaj malespero, pro tio ke ŝi agnoskis la malvenkom. Kaj de kiu! Naŭjara knabo kaj Sacieto…
Tamen, la perfidulino ekpensis novan ruzaĵon. Ŝi montris sin pli trankvila kaj diris, per tre afabla tono:
-Tre bone. Sed la haro de Iara ne sufiĉas por rompi la sorĉon de la knabino. Mi ankoraŭ bezonas barbon de la monstro nomata Kaiporo (*).
– Perfekte, sinjorino Kuka. Super vi, ĉe la stalaktitoj estas la bezonata barbo de Kaiporo – diris Saci’, montrante la akvoguton. – Mi refaligos ĝin nun…
Antaŭ la firmeco de la vortoj de Saci’, ŝi rimarkis, ke estis senutile klopodi por trompi lin duan fojon, Kuka profunde enspiris kaj konfesis esti venkata.
– Mi gratulas vin. Vi eltrovis la nuran armilon en la mondo kapabla venki Kukan – tiun mizeran akvoguton… Mi faros tion, kion vi volas. Mi malsorĉos la knabinon. Reiru al la bieneto, serĉu bluan floron proksime al la akvoputo, kiun
mi lasis tie, deŝiru la petalojn kaj ĵetu ilin je la venton tuj post tagiĝo. Nazulino, kiun mi transformis en ŝtonon, tuj reaperos.
– Kio, se tio estas trompo kiel je la unua fojo? – demandis Peĉjo .
– Ne, mi agnoskas, ke mi malsukcesis. Reiru al la bieneto, faru tion, kion mi diris, kaj poste revenu por malligi min. Mi ĵuras, ke mi neniam plu persekutos iun de la Bieneto de la Flava Pego..
(*) Mitologia estaĵo, kiu protektas la arbaron kontraŭ ŝtelĉasistoj.
28 – Rompo de la sorĉo
Kiam ektagiĝis, la du aventuruloj alvenis al la bieneto. Sinjorino Benta kaj Onklino Nastasja ankoraŭ ne dormis, sed estis pli trankvilaj ol la unuan fojon. Tuj kiam ili eniris, ambaŭ ekkriis samtempe:
– Ĉu vi alportas Nazulinon?
– Jes, avinjo – respondis Peĉjo sen esti certa, ĉu li sukcesos rompi la sorĉaĵon aŭ ne. – Atendu ankoraŭ minuton, ke vi revidos vian nepinon, forta kaj kontenta kiel kutime.
Li parolis kaj kuris por vidi ĉu estas blua floro malantaŭ la puto.
Jen, tie estis blua floro – stranga kaj malsama ol ĉiuj konataj floroj. La knabo prenis ĝin, senpetaligis ĝin kaj ĵetis la petalojn je la vento, kiel ordonis Kuka .
Tuj kiam li faris tion, mirinda fakto okazis. Ŝtono en la korto, kiun neniu memoris vidi tie, komencis ŝveliĝi, kreski kaj alpreni la formon de homo. Sekundojn poste ĉi formo de homo komencis montri la trajtojn de Nazulino, kiu fine reaperis, forta kaj kontenta, kiel Peĉjo promesis al sinjorino Benta.
Kia ĝojo! La du maljunulinoj ĵetis sin al la knabino kaj ploris kiom da larmoj ili ankoraŭ havis en si – sed ĉi-foje kun la plej pura kontento.
– Do, mia filino, kio okazis? – demandis sinjorino Benta.
Nazulino, ankoraŭ kun kapturno, ne bone memoris. Minutojn poste tamen la ideoj iom post iom fariĝis klaraj kaj ŝi sukcesis rakonti tion, kio okazis.
– Mi memoras… – ŝi diris, kun la mano ĉe la frunto. – Jen tio, kio okazis. Mi estis sub la ĵabutikabujo. Subite, maljunulino, tre maljuna kaj kaduka, alproksimiĝis al mi kun tre malbela rideto sur la vizaĝo.
– “Kion vi deziras?” – mi ĝentile demandis.
– “Mi nur volas proponi al la knabino ĉi belan floron” – ŝi respondis, kaj donacis al mi tre strangan bluan floron. – Flaru ĝin; sentu kian mirindan parfumon ĝi havas.”
– Mi, sen ion suspekti, flaris la floron – kaj tuj mia korpo komencis malmoliĝi. Mi perdis la parolkapablon; Mi fariĝis ŝtono. Mi nur memoras ke, subite, mi revivis denove kaj jen mi…
Nur tiam sinjorino Benta komprenis, ke Peĉjo trompis ŝin por malpermesi al ŝi morti pro doloro – kaj pardonis lin pro tiu bona mensogo. Poste ŝi prezentis al li grandajn laŭdojn, kiam ŝi eksciis kiom multe li devis batali por ke la terura Kuka revivigu la knabinon.
– Mi rimarkas, Peĉjo, ke vi estas vera heroo. Ĉi tiu heroaĵo, kiun vi ĵus plenumis, meritas aperi en libro kiel unu el la plej rimarkindaj, kiujn knabo de via aĝo praktikis.
– Atendu, avinjo, – diris Peĉjo modeste. – Se vi parolas tiajn vortojn al mi, kiujn vortojn vi diros al mia amiko Saci’? Fakte estas li tiu, kiu ĉion faris. Sen lia ruzo kaj scio pri la mistera vivo de la arbaro kaj la kutimoj de Kuka, mi sola nenion sukcesus. Absolute nenion. Vi danku al Saci’, kaj vi faros nenion krom prezenti la meriton al tiu, kiu ĝin meritas, kiel onklino Nastasja diras.
Ĉiuj turnis sin al Saci’. Sed…
– Kie estas Saci’? – ili ekkriis samtempe.
Ili serĉis lin ĉie, senrezulte. La heroa koboldo kun sia ununura kruro ĵus malaperis.
– Sendankulo! – malĝoje kriis Nazulino. – Li foriris sen adiaŭi min…
Tamen, kiam ŝi eniris en la dormoĉambro por enlitiĝo, ŝi konstatis, ke ŝi estis maljusta. Sur la kapkuseno ŝi trovis bukedeton de neforgesuminoj, kiuj ne povus esti metitaj tie se ne de Saci’.
– Ho! Ne-forgesu-min! Poezian animon, li havas! – murmuris la knabino, kortuŝata.
1921