Vojaĝo al la Ĉielo
Ĉapitroj 7, 8 kaj 9
Tradukis: Jorge Teles
7 – Aĵoj de la Luno
– Kiu vi estas, estaĵeto? – demandis Sankta Georgo al ŝi.
– Mi estas Emilja, eksmarkizino de Vostuleto, por vin servi, – respondis la pupo, tre sinmontrema kaj vantoplena.
La sanktulo nenion komprenis. Kaj li ankoraŭ estis kun la buŝo malfermata, kiam li vidis Peĉjon kaj Nazulinon. Malantaŭ la geknaboj aperis onklino Nastasja, kun la manoj en preĝa pozicio, klopodante por haste preĝi, kiom da preĝoj ŝi sciis.
– Kiel vi alvenis ĉi tien? – la sanktulo demandis. Tio ŝajnas al mi la mirindaĵo de la mirindaĵoj.
– La pirlimpimpim-pulvoro alportis nin, – respondis Peĉjo, – sed Sankta Georgo restis en la sama nekomprenado.
– Mi nenion scias pri tia drogo, – li diris, – sed devas esti la plej potenca, ĉar la distanco de la Tero al la Luno estas 64.000 leŭgoj – bona distanco!
Peĉjo ridis kaj ĵargone respondis, tiele ke la sanktulo ne povis kompreni:
– Por nia pulvoro, ĉi distanco estas la frandaĵo inter frandaĵoj. Dum palpebrumado, ni voras tiujn 64.000 leŭgojn dum la sama tempo je kiu ni manĝas farunajn kuketojn, el tiuj, kiuj disfandiĝas en la buŝo.
La sanktulo admiris la miraklon kaj diris:
– Vi devas scii, ke sennombraj homoj klopodis por veni al la Luno kaj tre malmultaj sukcesis. La lasta venis ene de kuglego, je malbone kalkulita pafo. La kuglo pasis super la Luno kaj ĉirkaŭiris ĝin. Mi ne scias, kiu estis ĉi tiu frenezulo.
– Mi scias! – kriis Peĉjo. – Li estis rolulo de “Jules Verne”, en la romano De l’ Tero al la Luno.
Sankta Georgo estis tie ekde la regado de la imperiestro Diokleciano kun neniu kompanio krom la drako, do li estis tre feliĉa kiam iu aperis tie. Sed kiel malofte! Unu el la plej interesaj “lunistoj” estis viro nomata “Cyrano de Bergerac”, kiu tien iris kaj verkis faman verkon pri ĝi. Kaj nun aperis tiuj kreitaĵoj – du infanoj, maljuna nigrulino, eta pupo… Kun grandega plezuro la sanktulo ekdemandis pri ĉio – kiuj ili estas, kiel ili nomiĝas, kie ili loĝas, kaj kia stranga nigrulino ŝi estis.
– Kaj kio pri vi? – Emilja scivolis post kiam ĉio estis klarigita. – Nun, kiam vi konas nian historion, rakontu al ni la vian.
Sankta Georgo diris, ke li naskiĝis princo de Kapadocio kaj vivis tre okupatan vivon en la mondo. Lia batalo kontraŭ la potenca Atanasio fariĝis historia. Finfine li kristaniĝis kaj rezulte li suferis kruelan morton dum unu el la persekutadoj de kristanoj ordonitaj de imperiestro Diokleciano. Post lia morto li ekloĝis sur la Luno.
– Kaj ĉu vi scias, ke vi estas la patrono de Anglio hodiaŭ? – memoris Nazulino. – Avinjo diras, ke vi estas la plej granda sanktulo, ĉar vi nomas multajn kavalirajn ordenojn kaj eĉ aperis en oraj moneroj.
Sankta Georgo sciis nenion pri tio, eĉ ne ke li estis sanktulo, ĉar ĉio okazis nur post lia morto. Li ankaŭ ne sciis tion, kion signifas esti “patrono de Anglio”, nek ion pri “kavalira ordeno”. La geknaboj ĉion instruis al li.
– Sed mi ne sukcesas kompreni, el kie venas tiom da graveco… – li penseme deklaris kun plena modesteco.
– Mi scias! – kriegis Emilja. – Estas pro la drako kaj tiu impona kaj bela armaĵo de batalisto. Sanktuloj en egaj noktoĉemizoj kaj pilgrimbastonoj povas esti tre miraklaj, sed ili ne impresas. Diru al mi ion: kie vi trovis la drakon?
La sanktulo rakontis, ke temas pri monstro, kiun li iam mortigis, kiam ĝi preskaŭ voris la filinon de la reĝo de Libio.
– Sed se vi mortigis ĝin, kiel la drako vivas ĉi tie?
– Misteroj de ĉi mondo de misteroj, afabla pupeto. Mi ankaŭ mortis kaj tamen ĉiuj sur la Tero (laŭ tio, kion vi diras) vidas min ĉi tie sur ĉi Luno, sur ĉevalo, kun lanco levata kontraŭ la drako. Misteroj de ĉi mondo de misteroj.
Dum la infanoj amuziĝis kun Sankta Georgo, onklino Nastasja rigardadis lin de malproksime, kaj de tempo al tempo ŝi krucosignis sin. La kompatinda nigrulino nenion komprenis pri tio, kio okazadas.
Peĉjo komencis fari demandojn pri la Luno, kaj Sankta Georgo respondis kun vera sankta pacienco.
– La Luno, miaj geknaboj, estas la satelito de nia kara Tero. Satelito vi devas scii, kio ĝi estas…
– Mi scias! – kriis Emilja. – Ĝi similas al hundo, kiu sekvas sian posedanton!…
Sankta Georgo ridis.
– Jes. Satelito estas unu afero, kiu sekvas alian, kaj en astronomia lingvo ĝi estas planedo, kiu rondiras ĉirkaŭ alia.
– Mi ankaŭ scias tion, kio estas planedo, – diris Emilja kun la tuta sinmontremo (eĉ ŝajnis, ke ŝi amindumadas Sanktan Georgon). – Ĝi estas astro, kiu rondiras ĉirkaŭ la Suno.
– Bone, – aprobis la sanktulo. – La planedo rondiras ĉirkaŭ la suno kaj la satelito rondiras ĉirkaŭ la planedo. La Luno estas la satelito de la Tero; ŝi estas filino de la Tero, kaj estas pli maljuna ol la patrino.
La knaboj miris.
– Kiel pli maljuna? – demandis Peĉjo. – Kiel filino povas esti pli aĝa ol la patrino?
– Estas filinoj, kiuj maljuniĝas pli rapide ol patrinoj, – respondis la sanktulo, – kaj Emilja konfirmis tiun fakton per citaĵo de la kazo de Sinjo Visa, kiu loĝis proksime al la dometo de onklo Barnabaso. – Sinjo Visa estas la filino de Sinjo Tuka kaj estas dekoble pli aĝa ol ŝia patrino pro la reŭmatismo.
Sankta Georgo ridis kaj klarigis:
– La maljuniĝo de la steloj ne mezuriĝas laŭ la jaroj, sed laŭ la grado de malvarmiĝo, kiun ili atingis. La Suno, ekzemple, estas la patro de ĉiuj planedoj kaj tamen ĝi montras sin multe pli juna ol ĉi tiuj infanoj. Kial? Ĉar ĝi malrapide malvarmiĝas.
– Mi scias la kialon, – diris Peĉjo. – Estas pro la grandeco. Mi jam faris la eksperimeton enhejme. Mi varmigis grandan kaj malgrandan feran globon sur la forno. La granda pli longe daŭris por malvarmiĝi.
– Ĝuste, – aprobis la sanktulo. – La Suno ankaŭ finiĝos malvarma kiel la Luno, sed tio okazos nur milionojn da jarcentoj de nun. La Suno, kiu estas multoble pli granda ol la Tero, daŭros multe pli longe por malvarmiĝi. La Luno 49 fojojn pli malgranda ol la Tero devis malvarmiĝi multe pli rapide.
– Ĉu estas iu vivaĵo ĉi tie? – demandis Peĉjo. – La ĝenerala opinio inter homoj estas, ke la Luno estas astro tute morta, sen homa vivo.
– Ankaŭ mi pensis tion, – diris Sankta Georgo. – sed kiam mi venis ĉi tien, mi trovis la kontraŭon. Ekzistas ankoraŭ iom da vivaĵo sur la Luno. Tamen rezultas, ke vivo en la Tero estas multe pli progresinta, do ni eĉ ne rekonas la bestojn kaj plantojn de ĉi tie. Ili estas tre malsamaj. La aero ankaŭ estas tre maldensa, do bestoj kaj plantoj devis adaptiĝi al ĉi tiu situacio.
– Do la aero de la luno estas maldensa? – demandis Peĉjo, kaj li komencis senti manko de aero – kaj kiam li eksciis, ke ĝi estas kelkfoje pli maldensa ol la tera aero, li tre afliktiĝis, spirante rapide – kaj ĉiuj faris la samon. Emilja kaŭzis skandalojn kun sia manko de aero…
Sankta Georgo diris, ke la Luno bezonas monaton por ĉirkaŭiri la Teron; ĉar ĝi turnas sin ĉirkaŭ si mem en la sama tempo, ĝi ĉiam montras la saman vizaĝon al la Tero.
– Tion mi scias, – kriis Emilja, – ĉar de kiam mi venis en la mondon, mi ĉiam vidis la Lunon kun la sama vizaĝo. Pro tio mi ŝatas la Lunon. Mi malamas estaĵojn kun du vizaĝoj…
Sankta Georgo klarigis ke, ĉar la Luno bezonas monaton por ĉirkaŭiri la Teron, la tagoj tie estis tre longaj kaj ankaŭ la noktoj.
– Ĉiu tago ĉi tie samvaloras al dek kvar tagoj sur la Tero; kaj ĉiu nokto egalas al dek kvar noktoj tie. Kaj pro tio estas nur du sezonoj: somero kaj vintro. Somero estas la tago; vintro estas la nokto. La tago estas tre varma kaj la nokto estas tre malvarma.
– Ĉikaze, kiom da 24-horaj tagoj ekzistas en la jaro ĉi tie? – demandis Nazulino.
– Ĝi havas dek du tagojn – ĉiu tago egalas al monato sur la Tero.
Ĉiuj miris.
– Do, vi volas diri, – la knabino diris, – ke se mi naskiĝintus sur la luno, mi havus nur 120 tagojn – kvar monatojn?
– Ĝuste. Se sur la Tero vi aĝas dek jarojn, ĉi tie vi estus kvar monatoj. Malgranda bebo…
– Vera ĉarmaĵo! – diris Emilja. – Kaj sinjorino Benta? Kiom da jaroj havus sinjorino Benta, se ŝi estus lunatikino?
– Du jarojn kaj kvar monatojn. Sed “lunatikino” signifas “somnambulino”, ne “lunloĝanto”.
Peĉjo volis scii pri la montoj kaj maroj de la Luno, kaj diris, ke en libro de “Flammarion” li vidis mapon de la Luno plenan je nomoj de maroj kaj montoj. Kaj kun la granda admiro de la sanktulo, li diris la nomojn de tiuj maroj kaj montoj. Li parolis pri la Maro de Sereneco, la Maro de Humuro, la Maro de Pluvoj, la Maro de Nuboj, la Maro de Nektaro…
– Ĉi tiun mi volas koni! – kriis Emilja. – Banado en la maro de Nektaro devas esti terpomeca!…
Sankta Georgo sulkigis la brovojn. “Terpomeca?” Li eĉ ne sciis, kio estas terpomo, des malpli terpomeca! Peĉjo unue devis rakonti la historion de la terpomo, kiu aperis en la Eŭropo post la eltrovo de Ameriko, kaj poste klarigi, kion Emilja volis diri per tiu “terpomeca”.
– Kiam io estas tre bona, sed vere bona, Emilja ĉiam venas kun tiu “terpomeca”…
Tiam Peĉjo parolis la nomojn de la montoj de la Luno, kiujn li vidis sur la mapo de “Flammarion”.
– Estas sennombraj montoj, – li diris, – nomataj laŭ famaj astronomoj kaj saĝuloj. Estas la monto de Fabricio, tiu de Klaviuso, Plinio, Platono, Aristotelo, Koperniko… Avinjo diras, ke la Luno estas la tombejo de la astronomoj. La scienco daŭre entombigas ilin en ĉi montoj ĉi tie.
Sankta Georgo miris pri tio kaj diris, ke la monto, kiun ili povas vidi de tie, estas la plej alta sur la Luno.
– Do devas esti la monto “Leibniz”, kun 7.610 metrojn alta, la plej alta el ĉiuj, – klarigis Peĉjo.
Sankta Georgo trovis la ideon, kiun viroj havis pri la Luno, tre interesa, sed deklaris, ke estas eraroj.
– La maroj, ekzemple, aspektas kiel maroj vidataj de la Tero; sed ili ne estas maroj, sed grandegaj arbaroj de plantoj, kiuj ekzistas ĉi tie. (*)
– Kaj kiaj plantoj estas ĉi tiuj? – demandis Peĉjo.
– Ili estas la plantoj, kiujn havos nia Tero kiam ĝi fariĝos tiel malnova kiel la Luno. Hodiaŭ vi rigardas kaj eĉ ne komprenas ĉi tiujn plantojn. Oni ankaŭ ne komprenas la bestojn ĉi tie, ili estas tre malsamaj ol tiuj sur la Tero. Je ĉiuj dek kvar tagoj la Luno pasas de terura somero al terura vintro kaj tio faras, ke la lunaj plantoj kaj bestoj estas tre malsimilaj al tiuj, kiujn ni konas. Kaj la malofteco de aero ankaŭ multe influas. Bestoj fariĝis preskaŭ nur pulmoj. Ili estas veraj “animaligitaj pulmoj”. Emilja ĵus esprimis la deziron vidi katidon kaj hundidon de la Luno – sed se ŝi vidus ilin, ŝi eĉ ne rekonus ilin. Ili estas pli pulmokatoj ol katoj…
– Mi volas vidi pulmokatojn! – kriis Emilja.
– Estas malfacile, – diris la sanktulo. – Krom tio, ke ili estas maloftaj, ĉi bestoj sin kaŝas en la fundo de la krateroj, kie estas ankoraŭ iom da restaĵoj de akvo.
– Bone ke vi parolis pri kratero! – observis Peĉjo. – Ŝajnas, ke en la pasinteco la Luno faris nenion krom ludi pri vulkano.
– Vere, – konsentis la sanktulo. – La nombro de krateroj sur la Luno estas grandega, sed ĉi krateroj ne estas de vulkanoj. Ili devenas de vezikoj, kiuj krevis, kiam ĉio ĉi estis fandita ŝtono.
– Kiel la sapvezikoj, – Emilja ekzempligis.
(*) Ni ne forgesu ke ĉi libro estas de 1932.
8 – La Tero vidata de la Luno
Sed la plej bela afero sur la Luno, – diris Sankta Georgo poste, – estas la Tero, nia Tero, kiun de ĉi tie ni vidas eterne sur la ĉielo, turniĝante sur si mem. Rigardu, kiel bela ĝi estas!
Tio ŝajnas nekredeble, sed nur en tiu momento la geknaboj levis la okulojn al la ĉielo kaj vidis la Teron. Ili tiel zorgis pri la ĵusaj okazaĵoj, ke nur en tiu momento ili spektis la plej belan spektaklon sur la Luno – la Tero vidata de tie.
– Kiel bela! – diris Nazulino. – Nur por vidi ĉi tiun spektaklon, indas veni al la luno…
La Tero estas la luno de la Luno. Ĝi konstante aperas sur la ĉiela Luno, ĉiam turnante sin kaj montrante siajn kontinentojn kaj marojn. Vera horloĝo. Ĉiu, kiu volas scii, kioma horo estas, nur rigardu la Teron en ĝia senfina turnado kaj vidu, kiuj kontinentoj aperas.
En tiu momento la vizaĝo, kiun montris la Tero, estis tute malhela, ĉar ĝi estis la tago de la eklipso de la Suno. Sed post kiam la eklipso finiĝis, kiam la Suno revenis por lumigi la Teron, la geknaboj ĝojis. Tie, kiel sur mapo, la amerika kontinento estis klare videbla, kiel du grandaj literoj “Vo”, unu sur la alia. Ĉe la supro de la supra Vo aperis forta blankeco – la glacio de la norda poluso; kaj egala blankeco aperis sub la dua Vo – la glaciaj landoj de la suda poluso. Kaj aperis iuj malhelaj grandegaĵoj – la oceanoj. Kaj ankaŭ grandaj areoj da verdaĵoj.
– Tiu grandega verdaĵo – diris Peĉjo – estas Brazilo kaj la landoj al ĝi proksimaj – Argentino, Urugvajo, Paragvajo, Ĉilio, Peruo, Bolivio, ktp. Ĉu vi vidas tiujn tervermojn, kiuj trapasas la tutan kontinenton, kun blankaĵoj en kelkaj partoj de la dorso? Estas la Andoj, la granda montarĉeno plena je punktoj kun eterna neĝo, kaj la montaro de Meksiko kaj la Roka Montaro. Kaj supre estas Kanado, Usono, Meksiko kaj Mezameriko… Tiuj malgrandaj punktoj de alia koloro en la grandega maro estas la insuloj – Kubo kaj multaj aliaj…
Sankta Georgo nenion komprenis, ĉar ĉiuj tiuj nomoj estis novaj por li.
– Mia Dio! – li ekkriis en unu momento. – Ĉu eblas, ke ekzistas multaj novaj landoj en la mondo, pri kiuj mi ne scias?
– Vere ili estas multaj! – diris Peĉjo. – Landoj similas al ŝosoj en arboj. Kelkaj sekiĝas, putras kaj falas – kaj novaj ŝosoj aperas. Kiuj estis la landoj de via tempo?
Sankta Georgo suspiris.
– Ho, en mia tempo la mondo estis multe pli malgranda. Estis Romo, la granda Romo, estro de la Romia Imperio – kaj la Romia Imperio estis ĉio. Preskaŭ ĉiuj popoloj de Eŭropo estis regataj de la romanoj – kiel Hispanio, Akvitanio, Bretonio, Makedonio, Grekio, Trakio, Panonio, Arabujo Petraea, Galatia, Kilikio, Maŭritanio ĉe la marbordo de Afriko…
– Kaj kio pri Kapadocio, kie vi naskiĝis? – demandis la knabino.
– Mia Kapadocio estis inter la lando nomata Ponto kaj alia nomata Kilikio – apud Mezopotamio.
Peĉjo diris, ke tio multe ŝanĝiĝis. La tiele nomata Romia Imperio ne plu ekzistis; anstataŭe, aperis la Brita Imperio, kies estro estis Britio.
Aŭdante pri Britio, la okuloj de Sankta Georgo larĝiĝis. Li konstatis, ke temas pri la sama Bretonio de lia tempo, lando, kiu en la epoko de la romanoj estis senvalora. Kaj li ankaŭ tre surpriziĝis, kiam Peĉjo nomis Rusion la plej granda lando en la mondo, kaj Ĉinio, kaj Barato kaj Japanio.
– Kie estas Rusio? – li demandis.
Peĉjo klarigis laŭeble, kaj fine Sankta Georgo perceptis, ke la fama Rusio devas esti lando tre nekonata de la Romanoj kaj kiun ili malklare nomis Sarmatio. Pri Ĉinio kaj Japanio la sanktulo tute ne sciis.
– Kiel ĉio ŝanĝiĝis! – li diris. – Se mi reiros al la Tero, mi rekonos nenion.
– Ankaŭ mi pensas tion, – konsentis Peĉjo. – Estas kontinentoj, kiuj viatempe estis tute nekonataj, kiel Amerikoj kaj la Aŭstralia kontinento. La Amerikoj estis pli-malpli eltrovitaj ĉirkaŭ la jaro 1,500, kaj Aŭstralio ĉirkaŭ la jaro 1,800.
– Kie estas Aŭstralio?
– Estas tie, kie Judaso perdis siajn botojn! – kriis Emilja. – Vi eĉ ne volu scii. Tie estas kanguruoj, kiuj portas la idojn en sako ĉe la ventro. Kaj ankaŭ la bumerango, kiun ni ĵetas kaj ĝi revenas kontraŭ nin.
La nescio de Sankta Georgo estis natura, ĉar li vivis en la tempo de Diokleciano, kies regado estis inter la jaroj 284 kaj 313. Do li faris multajn demandojn al Peĉjo kaj tre miris pri la respondoj.
9 – Onklino Nastasja
Dum ili paroladis, onklino Nastasja, ĉiam malproksime, preĝadis, kaj de tempo al tempo ŝi krucosignis sin.
– Kiel vi trovis ŝin ĉi tie? – demandis Sankta Georgo, rigardante la kompatindan nigrulinon.
Emilja estis tiu, kiu respondis.
– Ho, sanktulo, onklino Nastasja estas la reĝino de la malsaĝuloj. Ŝi venis kun ni pro eraro. Ŝi flaris la pirlimpimpim-pulvoron ĉar ŝi pensis, ke ĝi estas flartabako…
Sankta Georgo demandis tion, kio estas flartobako kaj pirlimpimpim-pulvoro, kaj li admiris la grandegajn kapablojn de la magia pulvoro. Poste li gestis, ke onklino Nastasja alproksimiĝu.
– Venu, naivulino! – diris Emilja. – Li ne trapikos vin per la lanco. Li estas sanktulo.
Onklino Nastasja trifoje erare krucosignis sin, kaj aliris, tremanta kaj suspektema. Ŝi ankoraŭ tute kapturniĝis pro la multaj mirindaj aferoj, kiuj okazis. La drako, la malapero de la Vicgrafo kaj la azeno, tiu impona sanktulo vestata per fera kiraso, kun kasko sur la kapo, ŝildo ĉe la brako kaj “rostostango” enmane – kaj tie, sur la ĉielo tiu grandega “luno” kvaroble pli granda ol la Suno – ĉio sufiĉis por ĉagreni lian menson dum la resto de ŝia vivo.
Malgraŭ tio, ŝi tremante venis, kun la lipoj palaj kvazaŭ ili estus de mortintoj.
– Ne timu, – diris Nazulino. – Sankta Georgo ne manĝas homojn. Li estas nia granda amiko kaj tre bona homo.
Onklino Nastasja finfine alvenis – sed ege hontema. Ŝi havis la manojn sur la brusto kaj la okuloj mallevitaj, sen kuraĝo por rigardi la sanktulon. Stari antaŭ tia sanktulo, tiel majesta en sia fera kiraso, estis io, kion ŝi ne kapablis elteni.
– Ne timu min, – diris Sankta Georgo kun rideto. – Diru al mi: ĉu vi ĝuas ĉi vojaĝon al la Luno?
La afabla tono de la demando instigis la kompatindan nigrulinon paroli.
– Sankta Georgo. pardonu min, – ŝi diris per konfuzeta voĉo. – Mi estas kompatinda nigrulino, kiu neniam faris ion alian en sia vivo krom labori en la kuirejo por sinjorino Benta kaj ŝiaj genepoj, kiuj estas la reĝoj de la petolaĵoj en la mondo. Ili trompis min per flartobako de kolonelo Teodoriko, la amiko de sinjo Benta, kaj igis min flari pulvoron, kiu aspektas pli kiel arto de la diablo. Nun kompatinde mi estas ĉi tie sur ĉi tre danĝera Luno, sen scii tion, kion fari aŭ kion pensi. Mia kapo similas al ventomuelejo, ĝi turniĝas, turniĝas. Pro tio mi petegas al vi, Sankta Georgo, ke vi pardonu min, se miaj humilaj respondoj ne estas kombotentaj kaj fizolofiaj antaŭ sanktulo de la ĉiela kortumo pro via tropotenteco…
Ĉiuj ridis. La kompatinda nigrulino opiniis, ke antaŭ la potenculoj estas devo “paroli per rafinitaj vortoj”, kaj kiam ajn ŝi bezonis tiele paroli, ŝi ĉiam uzis tiujn tri vortojn, “kombotenta”, “fizolofio” kaj “tropotenteco”. Ŝi estis senscia pri la signifo de la vortoj, sed ŝi konsideris ilin devigaj ornamaĵoj en “rafinita lingvo”, kiel cilindra ĉapelo kaj gantoj, kiujn gravaj viroj portas ĉe kelkaj ceremonioj.
– Parolu simple, kvazaŭ vi estus en la hejma kuirejo, – diris Nazulino. – Kontraŭe povas okazi problemon, kaj Sankta Georgo eĉ povos pensi, ke vi diras insultojn…
– Ho Dio! – ekkriis onklino Nastasja, kaj ŝi krucosignis sin per la maldekstra mano. – Ĉu do, la kompatindulino kapablas diri insulton al estaĵo de la ĉiela kortego? La nura penso pri tio, jam malvarmigas mian koron…
Sankta Georgo kompatis ŝin. Li rimarkis, ke ŝi estas bonega estaĵo, sed simplulino – kaj li tuŝis ŝin sur la ŝultro.
– Trankviliĝu, mia bona maljunulino. Ne estu hontema antaŭ mi. Mi rimarkas, ke via profesio dum la tuta vivo estis nur unu – prizorgi la stomakon de via mastrino kaj ŝiaj genepoj. Ĉu vi volas resti ĉi tie sur la Luno kaj kuiri por mi?
Tiu neatendita propono tute ĝenis la kompatindan nigrulinon. Ŝi ne volis resti sur la Luno por io ajn en la mondo, ne nur pro timo al la drako, sed pro kompato al sinjorino Benta, kiu ne kapablis manĝi manĝaĵojn faritajn de alia kuiristino. Sed ŝi ne povis rifuzi inviton de sanktulo, ĉar tute ne eblas ke simpla maljuna nigrulino rifuzu inviton de estaĵo de la ĉiela kortego. Kaj onklino Nastasja ekbalbutis.
Antaŭ ŝia konfuzo, Nazulino respondis por ŝi.
– Onklino Nastasja restos, Sankta Georgo – sed nur dum kelka tempo. Nia plano estas ne nur promeni sur la Luno, sed la vojaĝo estos ankaŭ al aliaj lokoj sur la ĉielo. Ni volas koni kelkajn planedojn, kiel Marso, Venuso, Neptuno, Saturno, Jupitero, kaj ankaŭ vojaĝi al la Lakta Vojo. Pro tio, mi opinias, ke ni faru interkonsenton. Onklino Nastasja kuiros por vi dum ni vojaĝas kaj kiam ni devos reiri al la Tero, ni revenos ĉi tien. Ĉu tio bonas?
– Bonegas! – ekkriis la sanktulo. – Ĉio estas en ordo. Dum la vojaĝo, kiun vi planas fari, onklino Nastasija estos sub mia prizorgo kaj kuiros por mi. Koncerne la drakon, nenion timu. Mia drako estas tre maljuna kaj sendanĝera. Sur la Teron, li manĝis eĉ filinojn de reĝoj – sed ĉi tie li manĝas nur ventetojn. Ne estas danĝero.
Post tiuj vortoj, Sankta Georgo iris por montri al la kompatinda nigrulino, kie estas la kuirejo, kaj tie li lasis ŝin kun la kaseroloj. Kaj ĝuste tiamaniere la plej eksterordinara aventuro en la mondo okazis al la timema onklino Nastasja: esti kuiristino por la granda sanktulo, en profunda kratero sur la Luno…