Gil Vicente 07. AKTO PRI LA ANIMO (1508)
Resumo:
Sankta Aŭgusteno klarigas: sammaniere kiel la pilgrimantoj ripozas en tranoktejoj, la Animo havas ripozejon por sia dumviva vojaĝo, nome, la Sankta Romkatolika Eklezio. Venas Anĝelo kaj la Animo (la vorto Animo estas ina genro en la portugala). La Anĝelo ĉeestas por gvidi ĝin. Kiam la Anĝelo malproksimiĝas, venas la Diablo por tenti la Animon per plezuraĵoj. La Anĝelo revenas kaj kuraĝigas la Animon por rezisto. La Diablo vestas ĝin per riĉaĵoj kaj juvelaro. Tio estas la lukto de la Animo. Ĝi diras ke ĝi lacas kaj la Anĝelo ĝin kondukas al tranoktejo. La Eklezio ĝin gastigas. Du Diabloj lamentas pri la perditaj animoj. La Eklezio petas al siaj kvar doktoroj, Aŭgusteno, Ambrozio, Hieronimo kaj Tomaso, ke ili prezentu al la Animo la sanktajn simbolojn kaj klarigu iliajn signifojn. La simboloj estas nomataj “frandaĵoj” sur la manĝa tablo: la skurĝoj, la dorna krono, la najloj kaj la krucifikso. Ĉiuj laŭdante kantas “Te Deum”.
GV018. Diablo (parolo)
Tão depressa, ó delicada, Alva pomba, pera onde is? |
Ĉu vi hastas? Ho, delikata, lume blanka kolombino, kien vi iras? |
(parolas: Jorge Teles)
GV019. Eklezio kaj Doktoroj
Te Deum, laudamus. Vexilla regis prodeunt. Salve Sancta Facies. Ave Flagellum. Ave corona espiniarum. Dulce lignum, dulcis clavus. Domine Jesu Christe. Te Deum laudamus. |
Vin, Dion, ni laudadas. La reĝaj standardoj avancas. Saluton, Sankta Vizaĝo (la tuko de Veroniko). Saluton, skurĝo. Saluton, dorna krono, Dolĉa ligno (la kruco), dolĉaj najloj. Ho, Sinjoro Jesuo Kristo. Vin, Dion, ni laudadas. |
(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori, Graciano Santos)
Continue lendo “Gil Vicente 07. AKTO PRI LA ANIMO (1508)”