desegnaĵo de ricardo garanhani
Noto: La dua novelo de Dekamerono de Boccacio (1313/1375), kaj ankaŭ kelkaj aliaj, montras la diboĉadon en la konduto de la katolikaj religiuloj dum la dekkvara jarcento. Ŝajne, eĉ la Kontraŭ-Reformacio neniel sukcesis ŝanĝi la moralon de multaj pastroj.
Ĉi tiu rakonteto, vere ridinda spritaĵo, estas kruda ekzemplo de ordinara kutimo kiu floris (aŭ dornis) ĝis la duono de la pasinta jarcento. Ofte tio okazis kiel rezulto de konduto de multaj duonriĉaj familioj: unu el la filoj nepre estu destinata al sacerdota kariero, sen respekto al individueco kaj dialvoko. La viktimo estis la lasta kiu rajtis montri iun volon.
Estis foje pastro tre senhonta. Kiam li prenis konfeson de virinoj li demandadis pri nedecaĵoj. Sed li demandadis tre ruze, tiel ke ĉio ŝajnis konfesado. Kaj kiam li perceptis ke la virino pekis kontraŭ la edzo, li babilis kaj babilis kaj finfine li delogis la kompatindulinon. Kelkaj el ili ŝatis kaj fine alkutimiĝis kaj sekve de tio dum la konfeso aliaĵoj okazis. Kaj tiamaniere li vivadis.
Al tiu urbo translokiĝis virino edziniĝinta kun vojaĝisto. Ŝi estis tre bela. Sabate ŝi iris al la preĝejo kaj sin prezentis al la pastro, ĉar ŝi volis fari konfeson. Verdire, tio, kion ŝi rakontis estis aro da naivaj peketoj. Li ordonis ke ŝi preĝu anĝeluson kaj kredpreĝon kaj ŝi foriris.
Tute ne sciis la kompatindulino ke ŝi ekflamigis la dezirojn de la pekema pastro. Nokte li ne sukcesis dormi. Li nur pensadis pri la bela kaj ĉasta virino kaj li decidis ke li dormos ĉe ŝi ĉar alimaniere li freneziĝos.
Continue lendo “RAKONTU ALIAN ANJO 13. LA PASTRO”