La naftoputo de la Vicgrafo
Ĉapitroj 15 kaj 16
15 – Granda Kvanto da Mono
Ĉar ankoraŭ ne ekzistis rafinejoj kaj duktoj por ĝia transportado, oni devis fari ion al la petrolo – kaj la rimedo estis vendi ĝin en sia kruda stato. Kiam komercantoj eksciis, ke ekzistas petrolo ĉe la bieneto de sinjorino Benta, tuj aperis reprezentantojn por fari proponojn.
Tiu, kiu diskutis kun ili, estis Nazulino, ĵus nomumata Komerca Direktorino de la Kompanio. Sinjorino Benta estis la Ĝenerala Direktorino. La Vicgrafo, la Teknika Konsultisto. Emilja, la Direktorino pri Transporto kaj Dolĉaĵ’, la rinocero, la Ĝenerala Respondeculo pri Defendo.
Nazulino ricevis la virojn kaj diskutis la prezojn. Ŝi petis nek tro multe nek tro malmulte.
– Mi prezentas al vi amikan prezon, – ŝi diris. – Unu litro kontraŭ 10 groŝoj. Ĉu tio konvenas? Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”
