KAIN – duakta dramo
Roluloj: Adam, Eva, Kain, Habel, Junulino. (Observo: Mi konservas la nomojn laŭ la traduko de la Malnova Testamento de Zamenhof.)
Unua akto.
EVA: La granda lumaĵo sin kaŝis malantaŭ la montoj; malhela vualo kovras la vizaĝon de la vesperiĝo. Mi solas… mi sentas malvarmon… mi rigardas la ĉielon. Kion fari, mi, virino, fragila, se ne rigardi la frenezan dancon de la nuboj. La kolosaĵoj ebrieme skuiĝas kaj la forta vento kunportas ĝis ĉiuj grotoj la bruadon de la gigantoj. La Eternulo agitiĝas super la ĉieloj kaj koleras kontraŭ la mondo. Mi vidas ke la fajroj de Dio lumigas la distan montaron kaj la malproksimaĵojn de la tero, dissternante incendiojn kaj teruron. Ni estas malgrandaj, ni, mortemaj soluloj… Mi timas la Dian koleron. Lia fajro estas pli forta ol tiu de la granda lumaĵo, kaj pli terura… pro tio ĝi pli belas. Mi timas…
ADAM: (envenas) Ah! Rigardu kiel la nuboj dancas. Rigardu la pelmelon… kaj ni ambaŭ tremu sub la povon de la ĉielaj fajroj…
Ĉinokte la blanka luno ne supreniros. Jen la ritualo de la tempesto. La furioziĝinta Dio denove sin turnas kontraŭ la homon. Baldaŭ la akvoj malsekigos la valojn kaj la riveroj superbordiĝos.
EVA: Ili estas en la kamparo. Kaj la fajroj estas rapidaj, pli rapidaj ol la flugantaj piedoj de la anĝeloj.
ADAM: Ĉu niaj filoj? En la kampoj estas grotoj…
EVA: La grotoj ŝirmas la bestiojn kaj la sovaĝajn reptiliojn.
ADAM: En liaj brakoj ripoziĝas la pezaj bastonoj, kiuj forkurigas la bestiojn.
EVA: Kiel forkurigi? Nur unu havas la paŝtistan bastonon, kiu kondukas la ŝafinetojn al paŝtejo. Kaj kion povas bastono en la manoj de junulo?
ADAM: Regas la frapon ne la volo de la brako sed la forto de la animo. (EVA tremeras). Kio okazas?
Visitas: 414