Resumo:
Venas la Filozofo alkatenita al Stultulo; estas puno, ĉar li riproĉis kelkajn malklerulojn. Li anoncas la trompojn, kiujn spektos la publiko. De ĉi tie, sinsekvas kiel miksita salato, vico da mitologiaj faktoj kaj popularaj epizodoj. Resume, oni povas diri ke tiu, kiu volas trompi, en la fino estas trompata. Eskviro, ŝajnigante ke li estas vidvino, trompas komerciston kiu intencis trompi lin. Kupido, kiu estas enamiĝinta al persa princino, trompas Apolonon kiu trompas la reĝon Telebano, patron de la princino. La Reĝo, por savi sian reĝlandon, trompas la filinon kaj forlasas ŝin en la Arbaro de la Trompoj. Kupido katenas ŝin, sed ŝi, per ruzo, igas lin liberigigi ŝin kaj li mem arestas sin en la ĉenoj. Kiam la reĝo forlasis sian reĝlandon, por konduki la princinon al la arbaro, li lasis en sia posteno la doktoron “Plej Granda Justeco de la Regno”, por ke ĉi tiu regu. La doktoro ricevas la viziton de junulino, enamiĝas al ŝi kaj ŝin sekvas. Ŝi ridindigas lin, igante ke li perdu siajn vestojn. La Princo de Grekio alvenas al la arbaro, kune kun kvin dukoj. Li tien iris ĉar Fortuno gvidis lin. Li enamiĝas al la Princino kaj Fortuno organizas la nupton.
GV141. Stultulo
Allevantaste, panadera, Vekiĝu tuj, panistino,
Si te has de llevantar Vi devas tuj vekiĝi
Que un fraile dejo muerto. Ĉar fraton mi forlasis mortintan.
No traigo vino ni pan. Mi kunportas nek vinon nek panon.
Apiahá, apiahá, apiahá. Apiaha’, apiaha’, apiaha’.
(kantas Gerson Marchiori, Graciano Santos kaj Rubem Ferreira Jr.)
… Junulino (Vidu GV052, en la Korteganaro de Jupitero)
Enganado andais, amigo, Vi trompas, amiko,
Comigo. Pri mi.
Dias ha que vo-lo digo. De tagoj mi tion diras.
(kantas Carmen Ziege)
GV142. Ĉiuj
Muéstranos por Dios, Ventura, Je Dio, montru al ni, Fortuno,
En esta sierra tan bella En ĉi montaro tiel bela,
Las venturas que hay en ella. La fortunojn en ĝi ekzistantajn.
(kantas Carmen Ziege kaj Jorge Teles)
Visitas: 917