kain – duakta dramo 2

KAIN  – duakta dramo 
 
Dua akto. 
KAIN (eniras): Granda estas mia delikto… Sed timigega estas via justeco.
Kaj vi, panjo, kompatinda panjo, kion mi faros nun?, sen vi. Mi vin rigardadis ene de ĉio, kiun mi faris… Mi memoradis viajn vortojn, dum mi laboradis… Kion mi faru sola? Estas mi malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon… Vaganto kaj forkuranto mi estas sur la tero! Paĉjo… kie vi estas? Kion vi faras nun? Kien mi devas iri?, ho vi, kiu min forpelis el via mondo… Ne… io devas esti erara… Ni venas al la mondo en la kondiĉo de homoj sed bezonas alfronti ĝin kiel anĝeloj… Ni malfortas kaj devas lukti kontrau la malbono, tamen ni ne scias kie estas la malbono… Deziro fortas, envio fortas, tento fortas… Tro fortas ĉio, por ke ni sukcesu ne ilin aŭdi… la ŝtonoj sin prezentas sur nia vojo, kaj ni bezonas salti unun post la alia… ni malgrandas sed multas la obstakloj. Kial puni la homan falon? Ĉu eblas al ni, etaj kaj malfortaj, tentataj kaj soifantaj je peko, homecaj kaj homecaj, ĉu eblas al ni ia rezisto? Se estas iu kiu dirus jes, ĉu al tiu eblas la rezisto? Kiu metas la ŝtonojn survoje? Por ke ni falu? Ĉu eble jam skribiĝis ie, ke mi falos?
En nia nescio ni devas serĉi justecon, pri kies ekzisto ni nenion scias. Justeco… justeco… ĉu ĝi estas la patra malbeno aŭ la pardono de panjo? Ĉu estas kondamni la troan liberon de la homo aŭ kompreni lian malforton?
Kompatinda frato, malfeliĉulo… kaj pli kompatinda mi, kiu lin mortigis… Mi, tiu, kiu kreis ene de la brusto la originon de envio… el kie ĝi venis? Kie ĝi estis, antaŭ ol partopreni en mia mio? La gepatra peko forpelis ilin el ĉielo kaj ilin metis en la mondo… Kaj mi transformis la mondon en inferon… Mi volus plori… Sed… la kulpo! Kie estas la eraro kaj kie estas la kulpo? Mi mortigis kaj mi estas kulpa! Kial mi mortigis? Mi boliĝis ene de envio… El kie venis la malbono? Mi scias ke ĝi ekzistas por ke ni suferu… Mi permesis la kreskadon de la envio kaj akceptis ĝin en mi… Mi vivis, mi vivis kaj akceptis esti homo, esti filo de Dio! Mi rezignaciis pri mia naturo… Jen la eraro! Ĉu mia krimo? Mi akceptis la vivon… Vivo en mi estas malbono kaj mi vivis, malfeliĉulo… Ho, se ĉiuj, kiuj sentas en si mem la semon de malbono… la vizaĝojn perturbatajn per kolero… en la okuloj feroca brilo… en la buŝoj la ŝaŭmo de envio kaj malkontento… ho, se ili voru siajn proprajn karnojn, se ili bruliĝu en la fajro de venĝo kontraŭ sin mem… la malbono punas nin… kaj ni estas la malbono… Ni estas ludiloj en manoj de io… 
Kompatinda frato, malfeliĉulo… kaj pli kompatinda mi… mi, kiu verŝis en la gepatraj koroj tiom da aflikto… kaj detruis la solan bonaĵon kiu ekzistis en la mondo. Neniu estos pli abomeninda, neniu pli malpura… kompatinda raso de suferuloj… falu la ĉielo super ĉiuj ni… foriru el la orbitoj la tuta stelaro, terurigante la naturon… alproksimiĝu la suno al la tero por cindrigi la tutan mavon…
 (VOĈO DE ADAM): Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton…
(VOĈO DE EVA): Haltigu la voĉon! Ankaŭ ĉi tiu estas via filo!
KAIN: La krioj ankoraŭ akompanas min… Ĝis kiam?
(VOĈO DE ADAM): Kie estas via frato Habel?
KAIN: Kion mi scias pri tio? Ĉu mi estas gardanto de mia frato?
(VOĈO DE HABEL): – ridado – La paŝtistobastono fuĝigis la lupon… Nun la ŝafaro paŝtiĝos libere…
KAIN: Ĉu mia frato?
Visitas: 230

kain – duakta dramo 1

KAIN – duakta dramo

Roluloj: Adam, Eva, Kain, Habel, Junulino. (Observo: Mi konservas la nomojn laŭ la traduko de la Malnova Testamento de Zamenhof.)

Unua akto.

EVA: La granda lumaĵo sin kaŝis malantaŭ la montoj; malhela vualo kovras la vizaĝon de la vesperiĝo. Mi solas… mi sentas malvarmon… mi rigardas la ĉielon. Kion fari, mi, virino, fragila, se ne rigardi la frenezan dancon de la nuboj. La kolosaĵoj ebrieme skuiĝas kaj la forta vento kunportas ĝis ĉiuj grotoj la bruadon de la gigantoj. La Eternulo agitiĝas super la ĉieloj kaj koleras kontraŭ la mondo. Mi vidas ke la fajroj de Dio lumigas la distan montaron kaj la malproksimaĵojn de la tero, dissternante incendiojn kaj teruron. Ni estas malgrandaj, ni, mortemaj soluloj… Mi timas la Dian koleron. Lia fajro estas pli forta ol tiu de la granda lumaĵo, kaj pli terura… pro tio ĝi pli belas. Mi timas…
ADAM: (envenas) Ah! Rigardu kiel la nuboj dancas. Rigardu la pelmelon… kaj ni ambaŭ tremu sub la povon de la ĉielaj fajroj…
Ĉinokte la blanka luno ne supreniros. Jen la ritualo de la tempesto. La furioziĝinta Dio denove sin turnas kontraŭ la homon. Baldaŭ la akvoj malsekigos la valojn kaj la riveroj superbordiĝos. 
EVA: Ili estas en la kamparo. Kaj la fajroj estas rapidaj, pli rapidaj ol la flugantaj piedoj de la anĝeloj.
ADAM: Ĉu niaj filoj? En la kampoj estas grotoj…
EVA: La grotoj ŝirmas la bestiojn kaj la sovaĝajn reptiliojn.
ADAM: En liaj brakoj ripoziĝas la pezaj bastonoj, kiuj forkurigas la bestiojn.
EVA: Kiel forkurigi? Nur unu havas la paŝtistan bastonon, kiu kondukas la ŝafinetojn al paŝtejo. Kaj kion povas bastono en la manoj de junulo?
ADAM: Regas la frapon ne la volo de la brako sed la forto de la animo. (EVA tremeras). Kio okazas?
Visitas: 276