Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Tradukis: Jorge Teles

Unua parto: La kuspita Nazeto

 1 – Nazulino

     En malgranda blanka domo, en la Bieneto de la Flava Pego, loĝas maljunulino pli ol sesdekjara. Ŝia nomo estas sinjorino Benta. Tiu, kiu preterpasas sur la vojo kaj vidas ŝin sur la verando, kun kudrokorbo sur la genuoj kaj oraj okulvitroj sur la nazo, iras sian vojon kaj pensas:

         – Kia malĝojo vivi tiel sola en ĉi dezerta loko…

         Granda eraro. Sinjorino Benta estas la plej feliĉa el ĉiuj avinoj, ĉar ŝi loĝas en la kompanio de la plej ĉarma nepino – Lucia, la knabino kun kuspita nazo, aŭ Nazulino kiel ĉiuj diras. Nazulino estas sep jarojn aĝa, ŝi estas bruneta kiel jambofrukto, ŝi tre ŝatas pufmaizon kaj ŝi jam scias kiel fari tre bongustajn amelajn kuketojn.

         En la domo ankoraŭ estas du homoj – onklino Nastasja, tre estimata nigrulino, kiu vartis Lucian ekde infanaĝo, kaj Emilja, iom ‘plumpa ĉifona pupo. Emilja estis farita de onklino Nastasja, kun nigraj okuloj broditaj per kudrofadeno kaj brovoj tiel altaj, ke ŝajnas ke oni vidas sorĉistinon. Malgraŭ tio, Nazulino tre ŝatas ŝin; ŝi nek tagmanĝas nek vespermanĝas sen havi ŝin apud si, nek kuŝas sen unue kuŝigi ŝin en eta hamako inter du piedoj de seĝo.

         Krom la pupo, la alia distraĵo de la knabino estas la rivereto, kiu iras laŭ la malantaŭa parto de la fruktoĝardeno. Ĝiaj akvoj, tre rapidaj kaj klaĉemaj, trairas sur nigraj ŝlimŝtonoj, kiujn Lucia nomas la “onklinoj Nastasjaj de la rivereto”.

         Ĉiujn posttagmezojn Lucia prenas la pupon kaj promenas ĉe la akvorando, kie ŝi sidas ĉe la radiko de maljuna ingao frukotarbo por doni panerojn al la astianakso-fiŝoj.

         Ne estas riveraj fiŝoj, kiuj ne konas ŝin; tuj kiam ŝi aperas, ili ĉiuj alproksimiĝas kun granda malsato. La etuloj alvenas pli proksime; la plenkreskuloj ŝajnas suspekti pri la pupo, ĉar ili singarde gvatadas de malproksime. Kaj dum ĉi tiu amuzado la knabino pasigas horojn, ĝis kiam onklino Nastasja aperas ĉe la fruktoĝardena pordego kaj krias per sia trankvila voĉo:

         – Nazulino, avinjo vokas!…

 

2 – Iam…

         Iam, post manĝigi la fiŝojn, Lucia sentis siajn okulojn pezaj pro dormemo. Ŝi kuŝiĝis sur la herbo kun la pupo en la brako kaj sekvis la nubojn, kiuj flugas en la ĉielo kaj formas foje kastelojn, foje kamelojn. Kaj ŝi jam dormadis, lulata de la klaĉado de la akvoj, kiam ŝi sentis tiklon en la vizaĝo. Ŝi malfermegis la okulojn: fiŝeto vestita kiel homo staris sur ŝia nazopinto.

         Vestita kiel homo, ja! Ĝi portis ruĝan jakon, malgrandan cilindran ĉapelon sur la kapo kaj ombrelon en la mano – absolute eleganta! La fiŝeto rigardadis la nazon de Nazulino kun sulkoj sur la frunto, kvazaŭ li komprenas nenion, kion li vidas.

         La knabino retenis sian spiron por ne timigi ĝin, do, ŝi restis ĝis kiam ŝi sentis tiklon la sia frunto. Ŝi kaŝe rigardadis per la angulo de la okulo. Ŝi vidis skarabon, kiu surteriĝis tie. Sed ankaŭ ĉi skarabo estis vestita kiel homo, portanta nigran redingoton, okulvitrojn kaj promenbastonon.

         Lucia ankoraŭ pli senmoviĝis, pro la granda intereso pri ĉio.

         Kiam la skarabo vidis la fiŝeton, ĝi demetis la ĉapelon, respekteme.

         – Tre bonan posttagmezon, sinjoro princo! – li diris.

         – Vivuon, majstro Kiraculo! – estis la respondo.

         – Kiajn novaĵojn via moŝto alportas ĉi tien, princo?

         – Estas nur tio, ke du el miaj skvamoj fendiĝis kaj doktoro Heliko preskribis aeron de la kampo. Mi venis por trovi kuracadon en ĉi tiu herbejo, kiu estas tre konata de mi, sed mi trovis ĉi monteton, kiu ŝajnas al mi stranga – kaj la princo tuŝetis per la ombrela pinto la nazon de Nazulino kaj diris:

         – Mi pensas, ke ĝi estas marmoro.

         Skaraboj estas tre spertaj pri teraj problemoj, ĉar ili vivas por fosi truojn. Malgraŭ tio, tiu skarabeto ne povis diveni, pri kia kvalito de “tero” temas. Li kliniĝis, alĝustigis siajn okulvitrojn al sia beko, ekzamenis la nazon de Nazulino kaj diris:

         – Tro mola por esti marmoro. Ĝi aspektas kiel fromaĝo anstataŭe.

         – Tro malhela por esti fromaĝo. Ĝi aspektas kiel kruda sukero, diris la princo.

         La skarabo gustumis la “teron” per la langopinto.

         – Tro sala por esti kruda sukero. Ŝajnas antaŭe…

         Sed li ne finis, ĉar la princo lasis lin kaj iris por ekzameni la brovojn de Nazulino.

         – Ĉu tio estas bartoj, majstro Kiraculo? Venu por vidi. Kial vi ne prenas iom por ke viaj gefiloj ludu per vipo?

         La skarabo ŝatis la ideon kaj iris por kolekti la bartojn. Ĉiu eltirado estis akra eta doloro, kiun sentis la knabino – kaj ŝi volis fortimigi lin per grimaco! Sed ĉion ŝi eltenis, scivolema por vidi tion, kio okazos.

         Lasinte la skarabon ĉe la bartoj, la fiŝeto iris por ekzameni la nazotruojn.

         – Kiaj belaj nestotruoj por familio de skaraboj! – li diris. – Kial vi ne translokiĝas ĉi tien, majstro Kiraculo? Via edzino ŝatos ĉi tiun duoblan ĉambron.

         La skarabo, kun la fasko da bartoj sub la brako, iris por ekzameni la nestotruojn. Li mezuris la alton per sia bastono.

         – Ili vere estas bonegaj, li diris. – Mi nur timas, ke iu vila sovaĝa besto loĝas ĉi tie.

         Kaj por certiĝi, li profunde pikis enen.

         – Hu! Hu! Eliru, malpura bestaĉo!…

         Neniu besto eliris, sed kiam la promenbastono tiklis la nazon de Lucia, tio kiu eliris estis timinda ternado – Ha ĉju!… kaj la du bestoj, surprizite, ruliĝis renverse, kaj falegis surgrunden.

         – Ĉu mi ne diris? – diris la skarabo, ekstarante kaj brosante la malpuraĵon de sia cilindran ĉapeleton per sia maniko. – Jes, ĝi estas besto-nesto, kaj de ternema besto! Mi foriras. Mi ne volas interrilaton kun tiaj uloj. Ĝis baldaŭ, princo! Mi deziras al vi tujan kuracadon kaj estu tre feliĉa.

         Kaj li iris, zumante kiel aviadilo. La fiŝeto tamen estis tre kuraĝa kaj restis firma, ĉiam pli scivolema pri la ternanta monto. Fine la knabino kompatis lin kaj decidis klarigi la tutan misteron.

         Ŝi rapide eksidis kaj diris:

         – Mi ne estas monto, fiŝeto. Mi estas Lucia, la knabino, kiu venas por nutri vin ĉiutage. Ĉu vi ne rekonas min?

         – Estas neeble rekoni vin, knabino. Vidata de interne de la akvo vi aspektas tre malsame…

         – Eble, ja, sed mi garantias, ke mi estas mi mem. Ĉi sinjorino estas mia amikino Emilja.

         La fiŝeto respekte salutis la pupon, kaj poste prezentis sin kiel princo Oroskvamo, reĝo de la Regno de la Klaraj Akvoj.

         – Princo kaj reĝo samtempe! diris la knabino manfrapante. – Bone, bone kaj bone! Mi ĉiam volis ekkoni reĝidon.

         Ili longe paroladis, kaj fine la princo invitis ŝin viziti sian regnon. Nazulino tre ekscitiĝis.

          – Iru ni tujtuje – ŝi kriis – antaŭ ol onklino Nastasja vokos min.

         Kaj tiele ili iris, brakenbrake, kiel geamikoj de longa tempo. La pupo sekvis malantaŭen sen diri eĉ unu vorton.

         – Ŝajnas, ke sinjorino Emilja malgajas – observis la princo.

         – Ne, ŝi ne malgajas, princo. La kompatindulino estas muta de naskiĝo. Mi serĉas bonan kuraciston por sanigi ŝin.

         – Estas unu bonega en la kortego, la fama doktoro Heliko. Li uzas pilolojn, kiuj resanigas ĉiujn malsanojn, escepte lian bavon. Mi certas, ke doktoro Heliko igos Sinjorinon Emilja gurde paroli.

         Kaj ili ankoraŭ paroladis pri la mirakloj de la famaj piloloj, kiam ili alvenis al kaverno, kiun Nazulino neniam vidis antaŭe. Kia stranga afero! La pejzaĝo estis tute alia.

         – Jen la enirejo al mia regno, – diris la princo. Nazulino kaŝrigardis, timante eniri.

         – Tro mallume, princo. Emilja estas tre timema.

         La fiŝeto prenis lampiron el sia poŝo, kiu servis kiel vivanta lanterno. La tuta kaverno iĝis iluminata kaj la “pupo” perdis sian timon. Ili eniris. Dumvoje, ili estis salutataj per grandaj signoj de respekto, de pluraj strigoj kaj multaj vespertoj. Minutojn poste ili alvenis al la regna pordego. La knabino malfermis la buŝon, plena je admiro.

         – Kiu konstruis ĉi mirindan koralan pordegon, princo? Ĝi estas tiel bela, ke ŝajnas ke mi sonĝas.

         – La Polipoj, la plej laboremaj kaj senlacaj masonistoj de la maro. Ankaŭ mian palacon konstruis ili, ĝi estas el rozkoloraj kaj blankaj koraloj.

         Nazulino ankoraŭ gapis, kiam la princo rimarkis, ke la pordego ne estis fermata.

         – Estas la dua fojo, – li observis kun severa mieno. – Mi vetas, ke la gardisto dormas.

         Enirinte, li konstatis, ke tio estas vero. La gardisto profunde dormadis. Ĉi tiu gardisto estis neniu alia se ne tre malbela bufo, kiu havis la rangon de majoro en la mara armeo. Majoro Kaptas-Kaj-Ne-Plu-Forlasas. Li potage ricevadis cent muŝojn por tie resti, lanco en mano, kasko sur la kapo kaj glavo ĉe la talio, “bufumante” la enirejon de la palaco. La majoro tamen havis la malvirton dormi dum deĵoro, kaj nun estis la dua fojo.

         La princo sin preparis por veki lin per piedbato en la ventro, sed la knabino rapide diris:

         – Atendu, princo! Mi havas tre bonan ideon. Ni vestu ĉi bufon per virinaj vestoj, por vidi lian vizaĝon, kiam li vekiĝos.

         Kaj sen atendi respondon, ŝi demetis la jupon de Emilja kaj surmetis ĝin, tre zorgeme, al la dormantaĉo. Ŝi ankaŭ metis la kufon de la pupo en la loko de la kasko, kaj la ombrelon de la princo en la loko de la lanco. Post kiam ŝi lasis lin kiel perfekta kaduka maljunulino, ŝi diris al la princo:

         – Vi povas piedbati nun.

         La princo, zaz!… frapis lin per forta piedbato en la ventro.

         – Hum!… – ĝemis la bufo, kaj malfermis la okulojn, ankoraŭ blindajn pro dormemo.

         La princo laŭtigis sian voĉon kaj riproĉis:

         – Bela afero, Majoro! Vi dormas kvazaŭ porko kaj sin vestas kiel kaduka maljunulino… Kion tio signifas?

         La bufo, nenion komprenis kaj silente rigardis sin en spegulo, kiu estis apude. Kaj kulpigis la kompatindan spegulon.

         – La spegulo mensogas, princo! Ne kredu. Mi neniam estis tia…

         – Vere vi neniam estis tia – klarigis Nazulino. – Sed, ĉar vi skandale dormis dum la deĵoro, la feino de la dormo transformis vin en maljunulinon. Laŭmerite…

         – Kaj kiel puno – aldonis la princo – vi estas kondamnita engluti centon da rondaj ŝtonetoj, anstataŭ la cent muŝojn de nia interkonsento.

         La kompatinda bufo forte grimacis kaj, malgajege, duonkaŝiĝis en angulo.

 

3 – En la palaco

         La princo rigardis sian horloĝon.

         – Estas tempo por la aŭdiencoj, – li murmuris. – Ni iru rapide, ĉar ni havas multajn problemojn por solvi.

         Kaj ili iris. Ili eniris rekte en la tronsalonon, en kiu la knabino sidis apud li, kvazaŭ ŝi estus princino. Bela ĉambro! Ĉio el laktokolora koralo, ornamata per franĝaĵoj el musko kaj pendigitaj perloj, kiuj tremadis ĉe la plej eta spirado. La planko, en iriza perlamoto, estis tiel glata, ke Emilja glitis trifoje.

         La princo donis al la spektantaro signalon, frapante grandan nigran perlon ĉe sonkonko. La ĉefservisto prezentis la unuajn akuzantojn. Grupo da nudaj moluskoj tremantaj pro la malvarmo. Ili venis por plendi pri la Paguroj.

         – Kiuj estas ĉi Paguroj? – demandis la knabino.

         – Ili estas kraboj, kiuj havas malbonan kutimon proprigi al si la konkojn de ĉi tiuj kompatindaj moluskoj, lasante ilin nudaj en la maro. La plej malbonajn ŝtelistojn, kiujn ni havas ĉi tie.

         La princo solvis la problemon mendante novan konkon por ĉiu molusko.

         Tiam ostro aperis plendante pri krabo, kiu ŝtelis ŝian perlon – Estis perlo ankoraŭ nova kaj tiel fajna! – diris la ostro, forviŝante la larmojn. – Li ŝtelis ĝin pro nura perverseco, ĉar kraboj ne manĝas perlojn, nek uzas ilin kiel juvelaĵojn. Certe li jam forĵetis ĝin sur la sabloj…

         La princo solvis la kazon donante al la ostro novan perlon je la sama mezuro.

         Subite tre haste kaj aflikte aperis en la ĉambro, blatino kun mantilo, kiu trapaŝis la bestojn ĝis kiam ŝi atingis la princon.

         – Ĉu la Sinjorino ĉi tie?  diris li kun admiro. – Kion vi volas?

         – Mi serĉas la Etan Polekson, – respondis la maljunulino. – Antaŭ du semajnoj li forkuris el la libro, kie li loĝas, kaj mi ne povas trovi lin ie ajn. Mi vojaĝadis tra ĉiuj sorĉaj regnoj sen eltrovi la plej etan postsignon de li.

         – Kiu estas ĉi tiu maljunulino? – demandis la knabino ĉe la orelo de la princo. – Ŝajnas, ke mi konas ŝin…

         – Certe, ĉar ne ekzistas infano, kiu ne konas la faman Fraŭlinon Blatinon (*), la plej faman blatinon en la mondo.

         Kaj turnante sin al la maljunulino:

         – Mi ne scias, ĉu la Eta Polekso estas ĉi tie en mia regno. Mi ne vidis lin, nek mi aŭdis pri li, sed vi povas serĉi lin. Senceremonie…

         – Kial li fuĝis? – demandis la knabino.

         – Mi ne scias – respondis Fraŭlino Blatino – sed mi rimarkis, ke multaj el la roluloj en miaj rakontoj jam enuas vivi dum la tuta vivo arestataj en ili. Ili volas novaĵojn. Ili parolas pri kurado en la mondo por vivi novajn aventurojn. Aladino plendas, ke lia mirinda lampo rustiĝas. La Dormanta Belulino volas vundi sian fingron en alia ŝpinilo por dormi aliajn cent jarojn. La Kato piedvestita per botoj batalis kun la markizo de Karaba kaj volas iri al Usono por viziti la Holivudan Katon. Neĝulino volas tinkturi la nigrajn harojn kaj ruĝigi la vangojn. Ili ĉiuj ribeliĝas kaj estas al mi tre malfacile kvietigi ilin. Sed la plej granda problemo estas, ke ili minacas fuĝi, kaj Eta Polekso jam donis ekzemplon.

         Nazulino tiom ŝatis tiun ribelon, ke ŝi ĝoje manfrapis, esperante ankoraŭ trovi survoje kelkajn el tiuj karaj roluloj.

         – Ĉio ĉi – daŭrigis Fraŭlino Blatino – pro instigo de Pinokjo, de la Holivuda Kato kaj ĉefe de iu knabino kun kuspita nazo, kiun ĉiuj tre volas koni. Mi eĉ suspektas, ke estis ĉi malgranda diablino, kiu erarigis Eta Polekson kaj konsilis al li forkuri.

         La koro de Nazulino rapide batis.

         – Ĉu vi konas ĉi tiun knabinon? – ŝi demandis, kaŝante sian nazon pro timo esti rekonata.

         – Mi ne konas ŝin, – respondis la maljunulino, – sed mi scias, ke ŝi loĝas en malgranda blanka domo kun du kadukulinoj.

         Ho, kial ŝi tion diris? Kiam Nazulino aŭdis ke Sinjorino Benta estis nomata kiel kadukulino ŝi perdis la paciencon.

         – Formordu al vi la langon! – ŝi kriis, ruĝa pro kolero. – La kadukulino estas vi, kaj tiel antipatia, ke neniu volas koni viajn ŝimajn rakontojn. Mi estas la knabino kun kuspita nazo, sed sciu, ke estas mensogo, ke mi erarigis la Etan Polekson, kaj konsilis lin forkuri. Mi neniam havis ĉi tiun “belan ideon”, sed nun mi konsilos al li kaj al ĉiuj aliaj, forkuri de viaj ŝimaj libroj, sciu tion!

         La maljunulino, kolerega, minacis malkuspi ŝian nazon la unuan fojon, kiam ŝi trovus Nazulinon solan.

         – Kaj mi kuspigos vian nazon, ĉu vi aŭdas? Nomi mian avinjon kiel kadukulinon! Kia indigno!…

         Fraŭlino Blatino montris sian langon. tre maldikan kaj sekan, kaj furioze retiriĝis, grumblante kiel diklipa nigrulino.

         La princo spiregis trankvile, kiam li vidis, ke la malagrabla okazaĵo finiĝis.

         Poste li fermis la aŭdiencon kaj diris al la ĉefministro:

         – Sendu inviton al ĉiuj nobeluloj de la kortego por la granda festo, kiun mi donos morgaŭ honore al nia eminenta vizitantino. Kaj diru al majstro Salikoko ke li preparu la festan kaleŝon por promenado sur la marfundo. Tuj.

(*) En Brazilo kaj Portugalio estas tre konata porinfana rakonto nomata Fraŭlino Blatineto, pri Blatino kiu devas edziniĝi kun Sinjoro Ratego. La nupto ne okazas. Post kelka tempo tiu Sinjorino iĝis la rakontistino de ĉiuj rakontoj. Io simila al Panjo Anserino de la eŭropa tradicio. 

 

4 – La stultuleto

         La promenado, kiun Nazulino faris kun la princo, estis la plej bela en la tuta vivo. La festa kaleŝo kuradis sur la blankega sablo de la marfundo gvidata de majstro Salikoko kaj trenata de ses paroj da marĉevaletoj, iuj bestetoj kun ĉevalaj kapoj kaj fiŝaj vostoj. Anstataŭ vipo, la koĉero uzadis la fadenojn de sia propra barbo por vipi ilin. – lept! lept!…

         Kiajn belajn lokojn ŝi vidis! Koralajn arbarojn, arbarojn de vivantaj spongoj, kampojn de algoj je la plej strangaj formoj. Konkojn de ĉiuj formoj kaj koloroj. Polpojn, angilojn, marerinacojn – milojn da maraj estaĵoj tiel strangaj, ke ili eĉ ŝajnis mensogaĵoj de la Barono de “Münchhausen”.

         Nazulino vidis balenojn, kiuj nutradis plurajn junajn balenidojn. Ŝi havis la ideon porti botelon da balena lakto al la bieneto, nur por vidi la surprizatan vizaĝon de Sinjorino Benta kaj Onklino Nastasja. Sed ŝi tuj rezignis: “Ne indas. Ili vere ne kredos…

         Subite timinda spadofiŝo aperis malproksime. Ĝi venis kun sia longa beko, rekte al la cetaco, nomo per kiu la saĝuloj nomas balenon. La princo ektimis.

         – Jen venas malbonulo! – li diris. – Ĉi monstroj amuziĝas per pikado al la kompatindaj balenoj kvazaŭ ili estus pinglokusenoj. Ni iru, la batalo estos terura.   Ricevinte ordonon reveni, majstro Salikoko klakis siajn barbojn kaj metis la “ĉevalajn kapetulojn” je galopado.

         Ree en la palaco, la princo lasis la knabinon kaj la pupon en lia kaverno kun trezoroj, kaj iris prizorgi la festajn preparojn. Nazulino ĉion tuŝadis… Kiom da mirindaĵoj! Grandegaj perloj en amaso. Multaj, ankoraŭ en la konko, elmetis la kapojn, gvatis la knabinon kaj denove kaŝis sin. Timigitaj de Emilja. Konkoj, ho, estis ĉie, en ĉiu ebla kaj imagebla maniero. Kiom multaj, Dio de la ĉielo!

         Nazulino restus tie la tutan vivon, ekzamenante ĉiujn tiujn juvelojn, unu post la alia, se ruĝvosta fiŝeto ne venintus de la princo por diri, ke vespermanĝo estas sur la tablo.

         Ŝi kuris kaj opiniis la manĝoĉambron eĉ pli bela ol la tronsalono.

         Ŝi sidiĝis apud la princo kaj tre laŭdis la aranĝon de la tablo.

         – Arto de la Sinjorinoj Sardinoj, – li diris. – La plej bonaj mastrumantinoj en la regno.

         La knabino pensis: “Ne hazarde ili scias tiel bone sin mastrumi ene de la ladskatoloj…”

         Venis la unuaj pladoj – salikokaj kotletoj, mariskaj fileoj, omletoj el ovoj de kolibroj, terverma kolbaso – frandaĵo, kiun la princo tre ŝatis.

         Dum ili manĝadis, bonega orkestro de cikadoj kaj kuloj ludis la muzikon de la zum-zumado, direktata de majstro Kiroksifio, fama kantista birdo, kun bastono en sia beko. Intertempe tri cirkaj lampiroj faris belan magiaĵon, inter kiuj tre plaĉis la manĝado de fajro. Por trakti fajron neniu pli bone ol ili.

         Ĝojigita de ĉio, Nazulino manfrapadis kaj kriadis.

         Ĉimomente la palaca ĉefservisto eniris kaj diris kelkajn vortojn ĉe la orelo de la princo.

         – Nu, sendu lin, – respondis la princo.

         – Kio okazas? – demandis la knabino.

         – Eta nano, kiu aperis ĉi tie hieraŭ por esti dungata kiel pajaco. Ni ne havas pajacon ekde kiam nia amata Karleto Bomboneto estis manĝita de spadofiŝo.

         La kandidato por la posteno de pajaco envenis, gvidata de la ĉefservisto, kaj sen ion diri, saltis sur la tablon kaj komencis montri serĉaĵojn.

         Nazulino tuj konstatis, ke la pajaco estas neniu se ne la Eta Polekso, vestita per la klasika sonorila jupo kaj sonorila ĉapeleto sur la kapo. Ŝi konsciis sed ŝajnigis, ke nenion ŝi scias.

         – Kiel vi nomiĝas? – demandis la princo.

         – Mi estas la Giganto Kukoboranto! – respondis la stultuleto, skuante la sonorilojn.

         Eta Polekso estis absolute malterta por tio. Li nek kapablis fari amuzajn vizaĝojn nek diri ion, kiu ridigus iun. Nazulino kompatis lin kaj diris al li mallaŭte:

         – Venu ĉe mia avinjo, sinjoro Kukoboranto. Onklino Nastasja faras tre bonajn kuketojn por trabori. Venu por vivi kun mi anstataŭ resti je ĉi stulta bufona vivo. Tio ne taŭgas al vi.

         En tiu momento, Fraŭlino Blatino reaperis en la salono, nazo supren en la aero, kiel iu kiu ekflaras ion.

         – Ĉu vi trovis la fuĝinton? – demandis la princo.

         – Ankoraŭ ne, – ŝi respondis, – sed mi vetas, ke li estas ĉi tie. – mi sentas lian odoron. – Kaj ŝi denove flaris la aeron per sia seka papaga nazo.

         Malgraŭ esti stulteta, la princo suspektis, ke Kukoboranto estas la sama Eta Polekso.

         – Eble li estas ĉi tie, – li diris. – Eble Eta Polekso estas la stultuleto, kiu sin proponis por anstataŭigi la pajacon Karleton Bomboneton. Kien li iris? – demandis li ĉirkaŭrigardante. – Li estis ĉi tie, antaŭ duonminuto…

         Ili serĉis la stultuleton ĉie, senutile. La knabino, tuj kiam vidis la diablecan maljunulinon en la ĉambro, kaŝe kaptis lin kaj enmetis lin en la maniko de sia robo.

         Fraŭlino Blatino serĉadis en ĉiu anguleto, eĉ ene de la supujo, ĉiam grumblante.

         – Ĝi estas ĉe ni, mi sentas lian odoreton pli kaj pli proksime. Ĉi-foje li ne eskapas.

         Rigardante ke ŝi pli kaj pli proksimiĝas, Nazulino maltrankviliĝis. Kaj por ke neniu perceptu tion, ŝi kriis:

         – Fraŭlino Blatino kadukiĝas. La Eta Polekso vestas la botojn de sep leŭgoj kaj, se li estis ĉi tie, li devas nun esti en Eŭropo.

         La maljunulino plezure ridis.

         – Ĉu vi pensas, ke mi estas stultulino? Tuj kiam mi suspektis, ke li intencas eskapi, mi ŝlosis liajn botojn en mia tirkesto. Eta Polekso forkuris nudpiede kaj ne eskapos.

         – Li eskapos, ja! – kriis Nazulino defie.

         – Ne eskapos, ja ne! – respondis la maljunulino – kaj li ne eskapos, ĉar mi jam scias, kie li estas. Li sin kaŝis ene de via maniko, ĉu vi aŭdas? – kaj ekatakis Nazulinon.

         Okazis tumulto en la ĉambro. La maljunulino kaptis la knabinon, kaj ŝi certe submetos ŝin, se la pupo, kiu estis sur la tablo apud la knabino, ne havintus la belan ideon demeti ŝiajn okulvitrojn kaj kuri kun ili.

         Fraŭlino Blatino kapablis vidi nenion sen okulvitroj, do ŝi baraktis meze de la ĉambro kiel blinda raneto, dum la knabino kuris por kaŝi la Etan Polekson en la trezora kaverno, ĝuste ĉe la fundo de konko.

         – Restu ĉi tie tre kviete ĝis mia reveno, – ŝi rekomendis.

         Kaj revenis al la salono, tre fiera pro sia heroaĵo.

 

5 – La kudristino de la feinoj

         Post la vespermanĝo la princo kondukis Nazulinon al la hejmo de la plej bona kudristino en la reĝlando. Estis araneo el Parizo, kiu kapablis fari belajn robojn, belajn tiel kiel neniu kapablis fari! Ŝi mem teksadis la ŝtofojn, ŝi mem inventis la fasonojn.

         – Sinjorino Araneo – diris la princo – mi volas, ke vi faru al ĉi tiu altranga Fraŭlino la plej belan robon en la mondo. Mi okazigos grandan feston honore al ŝi kaj mi volas ke ŝi blindigu la korteganaron.

         Li diris kaj foriris. Sinjorino Araneo prenis la mezurbendon kaj, kun helpo de ses tre inteligentaj fraŭlinoj araneetoj, komencis mezuri. Poste ŝi teksis, rapide, rapide, rozkoloran ŝtofon kun oraj steletoj, la plej belan imageblaĵon.

         Ŝi ankaŭ teksis pecojn da rubandoj kaj puntoj kaj aliaj ornamaĵoj – ŝi eĉ faris bobenojn kun silka fadeno.

         – Kia beleco! – diris la knabino, pli kaj pli admirata de la mirindaĵoj de la kudristino. – Mi konas multajn araneojn ĉe la domo de avinjo, sed ili ĉiuj scias nur fari araneaĵojn por kapti muŝojn. Neniu povas eĉ fari antaŭtukan ŝtofeton…

         – Tiele ĉar mi estas mil jarojn aĝa, – klarigis Sinjorino Araneo, – kaj mi estas la plej maljuna kudristino en la mondo. Mi lernis ĉion pri ĉi metio. Mi laboradis delonge en la regno de la feinoj; mi estis tiu, kiu faris la robon de Cindrulino kaj preskaŭ ĉiujn edziniĝajn robojn de preskaŭ ĉiuj knabinoj, kiuj edziniĝis kun sorĉitaj princoj.

         – Kaj por Neĝulino ankaŭ vi kudris?

         – Kompreneble jes? Ĉar ĝuste kiam mi teksadis la edziniĝan vualon de Neĝulino, mi kripliĝis. La tondilo falis sur mian maldekstran piedon, vundante la oston ĉi tie, en ĉi loko. Min kuracis Doktoro Heliko, kiu estas tre bona kuracisto. Mi resaniĝis, kvankam mi lamas dum la resto de mia vivo.

         – Ĉu vi opinias, ke ĉi kuracisto kapablas resanigi pupon, kiu naskiĝis muta? – demandis la knabino.

         – Certe, ja. Li havas pilolojn, kiuj kuracas ĉiujn malsanojn escepte se la paciento mortas.

         Dum ili paroladis, Sinjorino Araneo laboradis pri la robo.

         – Ĝi estas preta, – ŝi diris finfine. – Vi surpruvu ĝin.

         Nazulino sin vestis, kaj iris antaŭ la spegulo.

         – Belega! – ŝi diris, manfrapante. – Mi estas kiel hela ĉielo.

         Vere bela. Tiel bela en sia rozkolora araneaĵa robo kun oraj steloj, ke eĉ la spegulo larĝigis siajn okulojn pro miro. Poste, Sinjorino Araneo kunportis juvelujon kaj metis rozan diademon sur ŝia kapo, kaj braceletojn de maraj rubenoj ĉirkaŭ ŝiaj brakoj, kaj ringojn de maraj diamantoj sur ŝiaj fingroj, kaj bukojn de maraj smeraldoj sur ŝiajn ŝuojn, kaj grandan rozon sur la brusto.

         Nazulino estis eĉ pli bela, tiom pli bela, ke la spegulo iom pli malfermis la okulojn, komencante malfermi la buŝon.

         – Ĉu preta? – demandis la knabino, tute ravita.

         – Atendu – respondis la kudristino Sinjorino Araneo. – Mankas la papiliaj pudroj.

         Kaj ŝi ordonis al siaj ses filinetoj alporti la skatolojn kun papiliaj pudroj. Ŝi elektis la plej oportunan, kiu estis la fama Ŝanĝkolora Pudro, tiel brila, ke ĝi aspektis kiel sennuba ĉiela pudro miksita kun pudro de suno ĵus naskita. Ŝprucigita per ĝi, la knabino iĝis kiel ora sonĝo! Bela, tiel bela, tiom pli kaj pli kaj pli, ke la spegulo larĝigis la okulojn eĉ pli kaj pli kaj pli, ĝis – kraŝŝŝ!… ĝi krevis de supre suben je ses fragmentoj!

         Anstataŭ malkontentiĝi, kiel atendis Nazulino, Sinjorino Araneo ekdancis kun ĝojo.

         – Dankon! – Ŝi diris kun trankvila murmuro. – La tago de mia liberiĝo finfine alvenis. Kiam mi naskiĝis, grumblema feino, kiu malamis mian kompatindan patrinon, transformis min en araneon kaj kondamnis min vivi kun kudrado mian tutan vivon. Tamen en la sama momento aperis bona feino, kiu donis al mi ĉi tiun spegulon kun ĉi tiuj vortoj: “En la tago, kiam vi faros la plej belan robon en la mondo, vi ĉesos esti araneo kaj vi estos kion ajn vi volos.”

         – Tre bone! – Nazulino aplaŭdis. – Kaj en kion vi transformiĝos?

         – Mi ankoraŭ ne scias, – respondis la araneo. – Mi devas konsulti la princon.

         – Jes, sed antaŭe bonvolu fari per ĉi tiuj ŝtofaj pecetoj robeton por Emilja. La kompatindulino ne povas veni al la balo tiel en ĉemizaj vindotukoj kiel ĝi nun estas.

         – Estas tro malfrue nun, knabino. La sorĉo rompiĝis. Mi ne plu estas kudristino. Sed miaj filinoj povos pretigi la pupan robon. Ne tiel bone, ĉar ili ne havas mian sperton, sed certe ŝi ŝatos. Kie estas Fraŭlino Emilja?

         Nazulino ne sciis. Post kiam ŝi ŝtelis la okulvitrojn de la maljunulino kaj forkuris, neniu vidis la pupon. Sinjorino Araneo turnis sin al la ses araneetoj.

         – Miaj filinoj, – ŝi diris, – la sorĉo rompiĝis kaj mi baldaŭ estos alia estaĵo. Mi do forlasos ĉi tiun vivon kiel kudristino, lasante al vi mian postenon. La sorĉo daŭras en vi. Ĉiu devas konservi pecon de la spegulo kaj pasigi sian vivon kudrante ĝis kiam vi sukcesos kudri robon, kiu krevigos la spegulon pro admiro, kiel okazis kun la granda spegulo.

         Ĉimomente aperis la princo. Nazulino rakontis al li la tutan okazaĵon, inkluzive la problemon de la araneo pri la elekto de tio, kio ŝi estos. La princo rimarkis, ke en lia regno mankas sirenoj, kaj tre plaĉos al li se ŝi fariĝos sireno.

         – Neniam! – protestis Nazulino, kiu estis tre bonkora. – Sirenoj estas malbonaj estaĵoj, kies plej granda plezuro estas pereigi ŝipveturantojn. Pli bone se ŝi fariĝos princino.

         Okazis longa diskutado, sen ke io ajn estu decidita. Fine la araneo decidis pri nenia ŝanĝo.

         – Mi pensas, ke mi pli bone restu tia, kia mi estas. Do, lamante sur unu kruro, se mi fariĝos princino, mi estos la Lamanta Princino; se mi fariĝos sireno, mi estos la Lamanta Sireno – kaj ĉiuj mokos min. Cetere, ĉar mi estas araneo ekde mil jarojn, mi jam alkutimiĝis.

         Kaj ŝi restis kiel araneo.

 

6 – La festo kaj la Majoro

         Jen la festa horo. Man-en-mane kun Nazulino, la princo iris al la balsalono.

         – Kiel bela! – diris la nobeloj tie kunvenintaj, kiam ili vidis ŝian eniron. – Ŝi certe estas la solinfano de la Feino de la Sep Maroj…

         La ĉambro aspektis kiel helega ĉielo. Anstataŭ lampoj, bukedoj da sunlumoj matene rikoltitaj pendis de la plafono. Multaj floroj, plukitaj kaj aranĝitaj de kolibroj. Tiom da perloj sur la planko, ke eĉ malfaciligis la marŝadon. Ĉiuj ostroj alportis siajn perlojn, por esti pendigata sur korala branĉo aŭ ĵetata surplanke kvazaŭ ili estus senvaloraĵoj. Kaj kio ne estis perlo estis floro, kaj kio ne estis floro estis perlamoto, kaj kio ne estis perlamoto estis rubeno kaj smeraldo kaj oro kaj diamanto. Vera kapturno de beleco! La princo invitis nur malgrandajn estaĵojn, ĉar li ankaŭ estis malgranda kaj tre delikata je korpo. Se hipopotamo aŭ baleno aperintus tie ili okazintus la plej grandan katastrofon.

         Nazulino ĉirkaŭrigardis la publikon. Nenio povus esti pli kurioza. Skaraboj kun redingotoj kaj floroj sur la vestkolumoj babiladis kun blatetoj kun mantiloj kaj miozotoj sur la haroj. Oraj abeloj, verdaj kaj bluaj, klaĉadis pri la vespoj kun maldikaj talioj, dirante, ke ili portas tro striktajn veŝtojn. Centoj da sardinoj kritikis la troan zorgon, kiun havis papilioj de gazaj kapvestaĵoj pri la pudro de siaj flugiloj. Burdoj havis la pikilojn ŝnurligitaj, por ke ili ne piku. Kaj la kanarioj kantadis, kaj la kolibroj kolibrumadis, kaj la salikokoj salikokumadis, kaj la kraboj krabumadis, kaj ĉio, kio estas malgranda kaj ne mordas, malgrandumadis kaj ne mordadis.

         Nazulino kaj la princo dancis la unuan dancon sub admiro de la publiko. Laŭ kortegaj reguloj, kiam la princo dancas, ĉiuj devas teni la buŝon malfermitan kaj larĝajn okulojn. Nur poste komenciĝis la granda kvadrilo.

         Tiu estis la parto, kiun Nazulino plej ŝatis. Kiom da amuzaj scenoj! Kiom da tragedioj! Maljuna krabo, kiu prenis inan dikan raŭpon por valsi, tenis ŝin tiel forte en siaj brakoj, ke li ponardis ŝin per pikilo. La kompatinda sinjorino blekegis, kiam ŝi vidis tiun verdan likvaĵon ŝprucantan de interne de si. Samtempe, ke tio okazis, alia katastrofo okazis al skarabo de la Historia Instituto, kiu stumblis sur perlon, falis kaj tute dispeciĝis.

         Doktoro Heliko estis haste alvokata por ripari la inan raŭpon kaj la skarabon.

         – Kia bona kirurgo! – diris Nazulino – antaŭ la lerteco per kiu li korkis la raŭpon kaj riparis la skarabon. Kaj li laboras science – reflektis la knabino, rimarkante, ke antaŭ kuracado de la paciento la kuracisto faris la “diagnozon”. – Morgaŭ mi certe kondukos Emiljan al lia konsultejo, – ŝi diris al la princo.

         – Kaj kie estas Sinjorino Emilja? – demandis li. – Ekde la batalo kun Fraŭlino Blatino, mi ne plu vidis ŝin.

         – Nek mi. Mi pensas, ke la princo devas alvokigi ŝin.

         La fiŝeto ordonis, ke la ĉefservisto trovu la pupon senprokraste.

         Dume, la balo daŭris. Venis la libeloj, kiuj ĝuas la reputacion pri esti la plej delikataj dancistoj en la mondo. Fakte! Ili dancas sen tuŝi siajn piedojn surgrunde – flugas ĉiam. Je la duono de la bela valso de la libeloj, la ĉefservisto reaperis, tre haste.

         – Sinjorino Emilja estis atakita de iu bandito! – li kriis. Ŝi estas en la trezora kaverno, kuŝanta sur la tero, kvazaŭ mortinta.

         Tuj Nazulino saltis de la trono kaj kuris al sia amata pupo. Kaj trovis ŝin kuŝanta sur la tero, kun vizaĝo skrapita, senkonscia. Doktoro Heliko, urĝe vokita, tuj vekis ŝin per bona pinĉado, post farado de la necesa “diagnozo”.

         – Kiu monstro faris tion al la kompatindulino? – diris la knabino, ekzamenante ŝian vizaĝon kaj vidante ke unu el la okuloj estis eltirita. – Krom tio, ke ŝi estas muta, ankaŭ ŝi estas blinda. Mia kompatinda Emilja!…

         – Malfacile estos malkaŝi la krimulon, – deklaris la princo.- Estas neniu spuro. Nur post kiam doktoro Heliko resanigos ŝin de muteco, ni povos malkovri ion.

         – Ni devos trakti tion morgaŭ frue, – finis Nazulino. – Estas tro malfrue nun. Mi dormemas …

         Kaj dirinte bonan nokton al la princo, ŝi retiriĝis kun Emilja al sia ĉambro. Sed Nazulino ne sukcesis dormi. Tuj kiam ŝi kuŝiĝis, ŝi aŭdis ĝemojn en la apuda ĝardeno. Ŝi stariĝis kaj rigardis tra la fenestro. Estis la bufo vestita kiel maljunulino.

         – Bonan nokton, majoro Kaptas-Kaj-Ne-Plu-Forlasas! Kio estas ĉi tiuj malĝojaj ĝemoj? Ĉu vi ne estas feliĉa pri via nova jupo?

         – Ne mok-serĉu, knabino, mok-serĉado ne taŭgas nun – respondis la kompatinda bufo kun plorema voĉo. – La princo kondamnis min gluti cent rondajn ŝtonetojn. Mi glutis naŭdek naŭ. Mi ne plu eltenas! Kompatu min, afabla knabino, kaj petu al la princo, ke li pardonu min.

         Nazulino tiel kompatis la bufon, ke eĉ en sia nokta robo ŝi kuris al la ĉambro de la princo, ĉe kies pordo ŝi haste frapis – tok, tok, tok!…

         – Kiu estas? – demandis la fiŝeto, kiu senvestigas siajn skvamojn por dormi.

         – Estas mi, Nazulino. Mi volas, ke vi pardonu la kompatindan majoron Kaptason.

         – Pardonu kiun? – diris la princo, kiu havis tre malbonan memoron.

         – Ĉu vi ne kondamnis lin engluti cent rondajn ŝtonetojn? Li jam glutis naŭdek naŭ kaj sufokiĝas pro la lasta. Ĝi ne eniras. Li ne sukcesas! Li estas tie en la ĝardeno, kun ŝvelinta stomako, ĝemanta kaj ploranta, kaj tio malpermesas al mi la dormon.

         La princo koleretiĝis.

         – La majoro estas tre stulta! Mi diris tion kiel ŝercon. Diru ke li malglutu la ŝtonetojn kaj ne ĝenu min.

         Nazulino iris, saltante pro feliĉo, por doni al la bufo la bonan novaĵon.

         – Vi estas pardonata, majoro! La princo sendas ordonon malgluti la ŝtonetojn kaj reiri al via posteno.

         Malgraŭ liaj klopodoj, la bufo ne sukcesis liberigi sin de la ŝtonetoj.

         Li estis tute ŝtopiĝinta.

         – Neeble! – li ĝemis. – La sola maniero estas, ke doktoro Heliko malfermu mian ventron per tranĉileto kaj forigu la ŝtonetojn unu post la alia per la kraba piko, kiu servas kiel pinĉilo.

         – Tiuokaze, tre bonan nokton, sinjoro Bufo. Nur morgaŭ ni povos trakti tion. Estu pacienca kaj zorgu, ke vi ne mortu ĝis tiam.

         La bufo dankis la knabinon pro la bona ago kaj promesis ke, se li sukcesos eskapi de la ordonoj de la princo, li loĝos en la bieneto de Sinjorino Benta por teni la ĝardenon puran je limakoj kaj raŭpoj.

         Nazulino retiriĝis denove, kaj jam estis en la lito kiam ŝi memoris Etan Polekson, kiu estis kaŝita en la konko.

         – Ho mia Dio! Kia kapo, la mia! La kompatindulo devas laciĝi pro atendi min…

         Kaj ŝi kuris al la trezora kaverno. Sed ŝi perdis la vojaĝon. Eta Polekso ne plu estis, li malaperis kun konko kaj ĉio ajn…

 

7- La paroliga pilolo

         La alian tagon la knabino leviĝis tro frue por konkuki la pupon al la konsultejo de Doktoro Heliko. Ŝi trovis lin kun malagrabla aspekto, kvazau li manĝintus serpenton plenan je skorpioj.

         – Kio okazas, doktoro?

         – Mi trovis mian pilolan butikon prirabita. Iu ŝtelis de mi ĉiujn pilolojn…

         – Kia malagrablaĵo! – diris la ĉagrenita knabino. – Ĉu vi ne povas fabriki aliajn? Se vi volas, mi helpos vin.

         – Neeble. La apotekista skarabo, kiu faris la pilolojn, mortis, sen riveli la sekreton al iu ajn. Restis al mi nur cent, el la mil, kiujn mi aĉetis de la heredantoj. La mizera ŝtelisto lasis nur unu – kaj netaŭgan por la kazo ĉar ĝi ne estas paroliga pilolo.

         – Kaj nun?

         – Nun, mi bezonas fari kirurgion. Mi malfermas la gorĝon de la silenta pupo kaj enmetas en ĝi paroleton, – respondis la kuracisto kaj li prenis sian akran tranĉilon por akrigi. Mi jam provizis ĉion.

         En tiu momento aŭdiĝis granda bruo en la koridoro.

         – Kio estas tio? – demandis la surprizita knabino.

         – Venas la papago, – diris la kuracisto.

         – Kia papago, homo de Dio? Kion faras ĉi tiu papago ĉi tie?

         Doktoro Heliko klarigis: ĉar li ne trovis siajn pilolojn li mendis tre paroleman papagon. Mi devas mortigi ĝin por preni la parolkapableton, kiun mi metos en la pupon.

         Nazulino, kiu ne akceptis mortigon eĉ de formiketo, ribelis kontraŭ la kruelaĵo.

         – Tion mi ne volas! Mi preferas, ke Emilja silentu dum sia tuta vivo ol oferi kompatindan birdon, kiu ne kulpas pri io ajn.

         Tuj kiam ŝi finis paroli, la asistantoj de la kuracisto, tre malsimpatiaj kraboj, aperis ĉe la pordo, trenante kompatindan papagon kun la beko ligata. Ĝi klopodis por rezisti, sed la kraboj estis pli fortaj kaj okazis pli kaj pli da pugnobatoj. Kolerega pro la perforto, Nazulino sin ĵetis kontraŭ la brutuloj kaj piedbatis ilin.

         – Mi ne volas! Mi ne permesas, ke ili malbone traktu la papagon! – ŝi kriis iomete ruĝa pro kolero, kaj malligis la bekon de la papago kaj ĵetis la ŝnuron en la nazojn de la kraboj.

         Doktro Heliko konsterniĝis, ĉar sen piloloj aŭ papago estis tute neeble ripari la pupon. Kaj li ordonis la alporton de la dua paciento.

         Tiam aperis la bufo en ĉareto. Li devis veni sur radoj pro la ŝvelanta ventro; ŝajnas, ke interne la ŝtonoj kreskis laŭ volumeno.

         Ĉar li ankoraŭ estis vestita per la jupo kaj ĉapo de Emilja, Nazulino estis devigata kovri sian buŝon por ne ridi en tia nekonvena momento.

         La granda kirurgo malfermis la bufan ventron per tranĉilo kaj per kraba pinĉilo forigis la unuan ŝtoneton.

         Vidante ĝin sub la sunlumo, lia vizaĝo krevis je helika rideto.

         – Ĝi ne estas ŝtoneto, ne! – diris li ekstreme kontente. – Ĝi estas unu el miaj karaj piloloj! Sed kiel ĝi finiĝis en la ventro de ĉi tiu bufo?

         Li denove enigis la pinĉilon kaj elprenis novan ŝtoneton. Ĝi estis alia pilolo! Kaj tiele li iris ĝis kiam naŭdek naŭ piloloj estis prenitaj.

         La ĝojo de la kuracisto estis grandega. Ĉar li ne sciis resaniĝi sen tiuj piloloj, li timis esti eksigata kiel kortega kuracisto.

         – Ni nun povas resanigi Fraŭlinon Emiljan, – li deklaris post kudrado de la bufa ventro.

         La pupo venis. La kuracisto elektis la paroligan pilolon kaj metis ĝin en ŝian buŝon.

         – Glutu tuj! – diris Nazulino kaj instruis al Emilja kiel gluti la pilolon. – Kaj ne faru tian grimacon, aŭ krevos la alia okulo. Emilja glutis la pilolon, tre bone glutita, kaj ekparolis tuj. La unua afero, kiun ŝi diris, estis: “Mi havas teruran bufan guston en mia buŝo!” Kaj ŝi parolis, kaj parolis, kaj parolis dum pli ol unu horo senhalte. Ŝi parolis tiel, ke Nazulino, maltrankvile, petis al la kuracisto, ke estas pli bone igi ŝin forĵeti tiun pilolon kaj gluti iun pli malfortan.

         – Ne necesas, – klarigis la granda kuracisto. – Lasu ŝin paroli ĝis ŝi laciĝos. Post kelkaj horoj da parolado, ŝi parolos kiel ĉiuj ordinaraj homoj. Ĉi tio estas “longe rezervata parolado”, kiu devas esti forpelita.

         Kaj tiele okazis. Emilja parolis tri horojn sen enspiri. Fine ŝi silentis.

         – Finfine! – diris la knabino. – Ni nun povas paroli kiel homoj kaj scii, kiu estis la bandito, kiu atakis vin en la kaverno. Rakontu la historion detale.

         Emilja aplombe stariĝis kaj komencis diri en sia akuta voĉo de malgranda ĉifona pupo:

         – Estis tiu diablo de Sinjorino Blato. La kadukino aperis en la kaverno de la ŝeloj…

         – Kiaj ŝeloj, Emilja? Ŝajnas, ke vi ankoraŭ konfuzas ĉion …

         – Ŝeloj, ja, – obstine ripetis la pupo. – Tiuj ŝeloj de molaj bestoj, kiujn vi admiras kaj nomas konkoj. La kadukino aperis kaj komencis serĉi tiun pupon…

         – Kiu pupo, Emilja?

         – Tiu Fingrulo , kiu traboras kukojn. Vi kaŝis lin en la fundo de ŝelo. Ŝi serĉadis kaj skuadis la ŝelojn unu post la alia, por vidi, ĉu la pupo estas interne. Kaj tiom ŝi serĉis, ke ŝi trovis lin. Kaj ŝi kaptis la ŝelon kaj eliris kun ĝi sub la litkovrilo…

         – Mantilo, Emilja!

         – LITKOVRILO.

         – Mantilo, stultulino!

         – LITKOVRILO. Ŝi eliris kun ĝi sub la LITKOVRILO kaj mi saltis sur ŝin. Sed la kadukulino gratvundis mian vizaĝon kaj batis min per la ŝelo sur la kapon, tiel forte, ke mi dormis. Mi vekiĝis nur kiam Doktoro Hela Dreliko…

         – Doktoro Heliko, Emilja!

         – DOKTORO HELA DRELIKO. Mi vekiĝis nur kiam DOKTORO HELA DRELIKEGO ĉimpadis min.

         – Ne ĉimpadis sed pinĉadis – Nazulino korektis je la lasta fojo, kaj metis la pupon en la poŝo. Ŝi rimarkis, ke la parolado de Emilja ankoraŭ ne estas sufiĉe bone aranĝata, kaj tio, eble, nur la tempo povos ripari. Ŝi ankaŭ rimarkis, ke ŝi estas obstina kaj nature stulteta kaj ke ŝi opinias pri ĉio laŭ tute aparta maniero.

         – Pli bone tiele, –  filozofiumis Nazulino. – La ideoj de avinjo kaj onklino Nastasja pri ĉio estas tiel konataj, ke ni jam povas diveni ilin antaŭ ol ili malfermas la buŝon. La ideoj de Emilja devas ĉiam esti novaj.

         Kaj ŝi revenis al la palaco, kie la kortego kunvenis por alia festo, organizita de la princo. Sed tuj kiam ŝi eniris la balsalonon, ekstere aŭdiĝis bruego – la bruego de voĉo, kiu diris: – Nazulino, avinjo vokas… La ŝoko kaŭzata de tiu bruego al la roluloj de la mara regno estis tiel forta, ke ĉiuj malaperis, kvazaŭ per sorĉo.

         Poste venis tre forta vento, kiu ĉirkaŭvolvis la knabinon kaj la pupon, kaj kunportis ilin el la fundo de la oceano al la rando de la rivereto en la fruktoĝardeno. Ili estis denove en la bieneto de Sinjorino Benta. Nazulino kuris hejmen. Tuj kiam Sinjorino Benta vidis ŝin enveni, ŝi diris:

         – Bonega novaĵo, Lucia. Vi nun havos bonan kunulon ĉi tie en la bieneto kun kiu ludi. Divenu kiu ĝi estas?

         La knabino tuj memoris majoron Kaptason, kiu promesis veni por vivi kun ŝi.

         – Mi jam scias avinjo! Estas majoro Kaptas-Kaj-Ne-Plu-Forlasas. Li diris al mi, ke li venos.

         Sinjorino Benta sin montris mirigita.

         – Vi sonĝas, knabino. Do, tute ne gravas.

         – Se ne estas la bufo, devas esti la papago! – daŭrigis Nazulino, – memorante, ke la papago ankaŭ promesis viziti ŝin.

         – Nek bufo, nek papago, nek elefanto, nek aligatoro. Kiu venas por pasigi iom da tempo kun ni, estas Peĉjo, filo de mia filino Antonika.

         Lucia faris tri ĝojsaltojn.

         – Kaj kiam mia kuzo alvenos? – ŝi demandis.

         – Li alvenos venontsemajne. Prepariĝu. Ordigu la gastoĉambron kaj ŝanĝu la veston de ĉi pupon. Kie oni vidas knabinon je via aĝo promenantan kun pupo kun vindotuko kaj ununura okulo?

         – Ŝia kulpo, Sinjorino Benta! Nazulino demetis mian jupon por vesti la makulitan bufegon – diris Emilja, parolante la unuan fojon post alveno al la bieneto.

         Sinjorino Benta tiel ektimis, ke ŝi preskaŭ falis el sia seĝo kun segitaj kruroj. Malfermegante la okulojn, ŝi kriis al la kuirejo:

         – Kuru, Nastasja! Venu por vidi ĉi tiun fenomenon…

         La nigrulino aperis en la ĉambro, viŝante siajn manojn sur la antaŭtuko.

         – Kio okazas, sinjo? – ŝi demandis.

         – La pupo de Nazulino parolas!… – La bona nigrulino afable ridis, per siaj tutaj dikaj lipoj.

         – Neeblas, sinjo! Tio estas io, kio neniam estis vidata. Nazulino mok-ŝercas.

         – Via nazo mok-ŝercas! – kriis Emilja furioze. – Mi parolas, ja, kaj mi ĉiam parolos. Mi ne parolis antaŭe ĉar mi estis muta, sed Doktoro Hela Dreliko donis al mi globeton de bufa ventro kaj mi englutis kaj mi ekparoladis kaj mi parolos la tutan vivon, sciu tion!

         La nigrulino malfermis la plej grandan buŝon en la mondo.

         – Kaj ŝi vere parolas!… – ŝi diris plena je miro. Parolas kiel homo! Dio nin gardu! La mondo freneziĝas…

Kaj ŝi apogis sin al la muro por ne fali.

Visitas: 366