Malfaldata animo, ĉap. 227, 228, 229. 230 kaj 231.
227.
incesto
knabo, estu mia filo nun,
ĉar mi volas esti via patro.
aŭ estu vi mia patro
kaj mi fariĝu via filo…
ne hontu pro via malforto!
jen mi ĉi tie, nun, ĉe via flanko.
por nutri vin,
por karesi viajn harojn.
por sonigi la voĉon de bob dylan,
kiu ploras pri nia mondo malsana kaj kruela.
poste mi kovros vin per dolĉa lankovrilo,
sed nur poste, kiam
vi endormiĝos.
en tiu momento mi estos peco de filo
serĉe de ŝirmejo en la kaverno de via brakumo
kaj ankaŭ peco de patro
por vesti viajn krurojn per miaj kruroj.
kaj, kun la sorĉa intenco doni al vi forton,
mi tenos vian manon kaj movetos viajn fingrojn
per malrapida tiklado
kaj dolĉaj ungogratadoj,
ŝajnigante ke mi ludas.
sed tio, kion mi vere volas
estas veki vian deziron.
tiam vi moviĝos iomete,
kaj nun,
nek patro nek filo,
nek mi nek vi,
estos ni,
ungoj kaj dentoj kaj la enorma mezuro
de la aflikto
kiu nur finiĝas per la neeltenebla orgasmo.
kaj se post aliaj dormadoj,
estos mi la nesekura kaj timema kaj malforta,
en tiu momento mi estos la filo
serĉe de la nesto de via brakumo;
sen ia honto.
kaj vi estos mia patro
ĝis la nepreciza tempo kiam ili malaperas,
kaj la patro kaj la filo.
kaj venos momento, kiu scias pri tio?,
ene de kiu ni ne plu ŝanĝos rolojn.
patro kaj filo, mi;
vi, patro kaj filo.
kaj ni klopodos por, ni du, solvi pri mankoj
pro ĉio, kion la mondo rifuzis al ni.
per niaj kisoj,
per niaj orgasmoj,
per niaj rigardoj dormemoplenaj
kaj nia senkulpa falo en dormo.
228.
A…, estu nun la lasta fojo, kiam mi parolas pri vi.
ni ne plu havas konton por reguligi.
ni geedziĝis je la apogeo de tio, kio estis amo por mi. ni vartis niajn infanojn. vi ilin kondukis for de mi, kun la intenco pri tio, ke mi sekvos ilin, kaj sekve, restos ĉe vi. mi ne iris. mi klopodis por min transformi en amiko de la patrino de leo kaj bruno. sed vi, per via senespera ordonemo, kreas nenecesajn malamemojn en mia koro.
vi nun kondamnas, kun la tuta furiozo de via timo pri vivo, mian seksemon. miaopinie, ĉi via agresemo estas patologia.
vi minacis mian vivon lastatempe. vi diris trifoje sinsekve, ke se mi rakontus al leo kaj bruno ion ajn pri mia vivmaniero – Y… kaj Z… – vi “finos mian vivon”.
ne hodiaŭ, ne morgaŭ, sed postmorgaŭ, leo kaj bruno scios pri mia vivo; pri miaj malamoj, miaj timoj, miaj doloraj momentoj je lernado kaj tio, kio pligrandigas la mezuron de ĉiuj miaj agoj: miaj amoj.
ne hodiaŭ, ne morgaŭ, sed postmorgaŭ, mi parolos al leo kaj bruno pri Z… kaj Y… kaj X… kaj miaj renkontiĝoj, silentaj kaj plenaj je kondamnata ĝojo.
mi ne volas vivi meze de viaj mensogoj, nek meze de viaj vizaĝoj, kiuj ne estas eĉ duono de la vizaĝoj de tio, kio povus fariĝi homaj projektoj.
mi neas tion, kion vi nomas konservema vivo, proponante al la infanoj ladskatolan malliberejon, por ke ili, sardinoj, ŝrumpiĝu, ŝajnigu sin trankvilaj kaj kondamnu sin antaŭ viaj okuloj, kiuj aprovas nur la mortintan morton.
mi volas paroli al ili pri libereco. mi tute ne certas, ĉu tio, kion mi trovas, estas libereco. mi scias, ke libereco estas tio, kion mi serĉas. se mi eraras, mi daŭrigos mian frenezan serĉadon.
ĉar ĉi serĉado estas en ago, ne en konservaĵoj.
vi timas vivi kaj vi minacas mian vivon. mi ne timas viajn minacojn. mi defendas min kontraŭ vi.
la knaboj ankaŭ lernos tion, kiel defendi sin.
kontraŭ vi. kaj kontraŭ mi. kontraŭ miaj intencoj ilin malliberigi.
229.
bruno, mi tuj parolos al vi. ne nun, kiam, antaŭ kelkaj momentoj, mi inkluzivigis vin en ĉi supozeblan diskuton kun via patrino.
mi parolos pri viaj bestetoj ankoraŭ unu fojon. pri via ridmaniero, pri viaj demandoj sen facilaj respondoj kaj, ĉefe, pri via dormo plena je dolĉa pluvo, plena je trankvilo, plena je venteto, plena je abeloj sen pikiloj kaj kolibroj.
230.
mi skribadas etan romanon, sciencfikciaĵon (mi pensas, ke mi neniam finos ĝin) kaj en ĝi mi listigas miajn heroojn: zaratuŝtro, hamleto, kiĥoto kaj ivan karamazof. mi adoptis ilin kiel miajn plej admiratajn fantaziaĵojn. eblus inkluzivi, en alia tempo, jeremian, la ploranton. sed ne nune. nune, mi listigas la kvar.
mi vespermanĝas kun Z…, duonebria, kaj li petas, ke mi parolu pri zaratuŝtro. mi ploremas. mi ne volas paroli pri zaratuŝtro, ĉar la viro, kiu ĝin verkis, mortis freneza. tio malfeliĉigas min; kiom malproksimen oni povas iri sen akcepti la plej grandan riskon?, la riskon freneziĝi. kio estas vere la antaŭlasta frenezo? ĉu mi jam klarigis ĉi tie, kio estas, por mi, la antaŭlasta frenezo?
mi diras, ke mi ne parolos pri zaratuŝtro, sed pri unu el miaj aliaj herooj. subite, fulmo frapas mian kapon, kaj dekretas: ĉiuj viaj herooj estas frenezuloj. ĉu vi komprenas tion?, Z…. ĉiuj kvar estas frenezaj! ĉiu laŭ sia maniero: zaratuŝtro alportas al homaro halucinigan novan veron kun danĝera moralo; kiĥoto, kun sia plej lirika frenezo, prenas batadon de la mondo, je lia intenco defendi vidvinojn kaj orfojn; hamleto, kun siaj nestabilaj sintenoj, simulante esti tio, kio li vere estas; ivan, kiu konversacias kun la diablo dum li klopodas por klarigi sian diablecan lucidecon.
ĉiaĵoj iomete timigas.
mi ne volas timi pli ol la kvanto, kiu timigas min nun.
foje, ĉe la fundo de mia abismo, aperas la suspekto pri tio, ke ekzistas la risko pri frenezo; foje aperas, laŭ la sama itinero, ke mia frenezo dependas de mi.
231.
mi estas dudek unu jaraĝa kaj lilian, amikino ĉe la laborejo, proponas al mi eksperimenton: skribi izolitajn vortojn dum tri minutoj, apartigante ilin post minuto: jen la rezulto:
plumo muro kajero mi jorge dostojevskij tolstoj bach krajono libro lumo dio eterneco libereco kant ŝranko knabo kreitaĵo sento amo taso respondeco
germanalingvo rusalingvo studado anglalingvo mormono promenado aŭtobuso mono laboro buŝo rigardo verda maro atena brilanta homero teatro greka irini papas’ elektra gloro absurdaĵo geniulo genio stulteco nes
nescio nigreco animo ĉielo infero katolikismo granda inkvizitoro brahms mozart Tannhäuser wagner lohengrin germanio angela portugalio vojaĝo letero krajono skribi fino morto stranga