Malfaldata animo, ĉap. 232, 233, 234. 235, 236, 237 kaj 238.
232.
panjo, ĉar vi malakceptis min, kiun mi elektis por protekti min kontraŭ la malvarmo?, por kanti al mi dum la maldormo?, por viŝi mian ŝviton antaŭ maljusteco?, por konsoli min dum la momentoj de eta malforto de mia ĉiutaga vivo?
mi ne scias! mi ne scias!
kiam inter la homoj mi elektas adoleskanton por protekti kaj kontentigi iun nekompreneblam anksion, kies eĥon mi ne kapablas atingi, ĉu en ĉi momentoj mi serĉas iun panjon? aŭ iun paĉjon? aŭ ke mi fariĝu panjo? aŭ ke mi fariĝu paĉjo? aŭ ĉio ĉi kune?
panjo, kie en la mondo nestiĝis la birdo de tio, kion vi signifis por mi? en la muziko? en la literaturo? en la amikeco? en mia domo? en tio, kio laŭ mi estas la amo? ĉu hodiaŭ, en Z…? aŭ en mia nuna decido malakcepti min?
mondo mondo! aro da sonoj kaj odoroj kaj koloroj de la universo! tero, akvo, fajro kaj aero! envolvu min, protektu min! premu min kaj asfiksiu min per la vivanta ĉeesto de la universo! mi sentas malvarmon, mi volas senti malvarmon! mi malsatas, mi ne hontas esti malsata! mi soifas, la soifo de la mondo ne timigas min! tamen… mi ne volas timi!
mi timas timi!
tero, akvo, fajro kaj aero! ĉirkaŭvolvu min, donu al mi tiun kaŝatan kaj tre bezonatan forton: la forton de memsufiĉo!
mi volas esti ido de homo, de besto, de aĵo, iu ajn ido, kiu, post naskiĝo, havu lertecon kapablan por eviti predantojn kaj memsufiĉon por prizorgi sin por sia pluvivado. mi volas esti filo sen patrino.
mi volas esti filo sen patrino!
en ĉi mia nova akuŝo, kun tiom da akuŝistoj ĉirkaŭ mi, paĉjo, panjo, angela, neŭza, V…, W…, X…, Y…, Z…, leonardo kaj bruno, ĉiuj ĉi ĉeestoj, kiujn mi alvokas, tre plenaj je foresto…
mi volas esti filo sen patrino, kun gravedeco sufiĉe granda por nasko de milkrura monstro.
kvardek jaraĝa, sed eĉ dudek mi ne memoras!, mi volas esti filo sen patrino!
kvardek jaroj kaj nova naskiĝo. mi, zeŭso kaj hefesto kaj ateno, ĉiuj tri samtempe.
mi, zeŭso, kun terura kapdoloro, sentante novan kaj minacantan ĉeestaĵon ene de mi,
mi, hefesto, armata per la hakilo de decidemo pri ne timado kaj irado ĝis la fino de ĉi partenogenezo,
mi, ateno, eliranta el miaj internaĵoj tutplena kaj armata por la milito de la vivo kaj por la allogaj eksperimentoj en arto.
mi-patro-akuŝisto-filo.
mi, jorge, jorge teles. senpatrina ido.
por ne denove suferi la riskon pri malakceptado, mi mem estos mia amata filo, kiel ateno estis por zeŭso.
tamen mi ne ĵuros pri ĉasteco. mi volas min tuta kaj plena. mi ne timis mian doloron, kiel artemiso timis la doloron de sia patrino.
panjo, ne ĝenu pro tiuj paroloj pri malakceptado. la problemo ne estas via. estas mia, la problemo.
la problemo ĉiam estas mia.
233.
tiele mi finiĝas mian verketon – la dek tagoj, kiuj tute ne skuis min – kaj mi decidas, ke tio ne sufiĉas por fariĝi libro. tro facila por esti libro.
estas nur eta aro da notoj.
kaj nenio alia.
mi amas vin Z…. libro aŭ ne, mi volas ĝin fini ĉe vi.
mi amas vin.
234.
jen la domo, en kiu mi loĝas hodiaŭ: mi decidas eviti la emocion pri amo, por ne multe suferi; mi decidas vivi ene de malakcepto, por fari min plenkreskulo; mi elektas suferi la malpli grandan doloron.
sen literaturo: mi sentas, ke mi devas alfronti la malakcepton de Z…. Z… ne volas dormi kun mi. eskapas de mia brakumo. mi volas vivi ene de sekureco kaj mi decidas kompreni lian liberecon.
en ĉi tiu nova lando tamen mi sentas min ne fekunda kaj seka. grundo tretata de sensignifaj fantomoj, akvo neniam trinkata, kaverno sen eĥo.
mi klopodas denove, sen literaturo: mi sentas, ke malpleno minacas fragmentigi mian ekzistadon. mi sentas min ne vivanta.
mi ne sukcesas skribi tion, kion mi volas skribi. kelkaj imagaĵoj venenas miajn ideojn.
mi denove klopodos, poste:
235.
Z…, mi intencas, ekde hodiaŭ, malakcepti vian malakceptadon. mi kaŝos min ene de pli granda doloro, la doloro resti sola, sen vi.
236.
mi finfine trovis mian stilon. tekstoj kiuj venas kaj iras, sekvante skripton verkata de mia instinkto.
dionizo libere kaj sinjorece regas min.
mi ne estas ebria.
237.
ĉi posttagmezo, kiu neniam finiĝas
daŭras nur posttagmezon.
estas mi tiu, kiu ne scias kiel kalkuli
posttagmezan longecon.
ĉi angoro, kiu neniam finiĝas
daŭras nur angoron.
estas mi tiu, kiu ne scias kiel taksi
angoran daŭron.
ĉi mia vivo, al kiu tiom mankas
ĝi daŭras nur tio, kio mankas.
estas mi tiu, kiu ne scias, nenion scias
pri resto de vivo.
238.
nilton, vi estis en la dua klaso de la liceo, mi estis en la tria. mi rimarkis ion strangan en viaj okuloj, iun sorĉan virinecon. mi enamiĝis al vi. mi neniam parolis al vi, mi neniam tuŝis vin. tamen, kiel vi skuis mian vivon! mi estis devigata adaptiĝi al tiu nova vero: mi amadis knabon! mi jam sciis tion, kio estas ami! mi ne volis trompi min!
kaj mi, ho, gloro, gloro!, kiu neniam volis trompi min mem!, mi devis akcepti mian strangan situacion.
ne estis facile. eĥoj resonas ankoraŭ hodiaŭ.
sed hodiaŭ, se mi ne estas feliĉa, devas esti pro aliaj kialoj, ne pro tio ke mi amas tiun, kiun mi amas.
falu la mondo sur la kapoj de ĉiuj homoj, kiuj havas sian pretan moralon, por prezenti kune kun la identigilo.
mi ne timas akcepti mian seksemon! estis ĝi tiu, kiu montris al mi mian vojon al libereco! mi ne havas pretan moralon, mi eĉ ne serĉas ĝin.