Malfaldata animo, ĉap. 239, 240, 241. 242, 243, 244, 245 kaj 246.
239.
neniam plu mi diros, pri mi mem, mi estas samseksemulo; aŭ “voyeur”; aŭ onanisto; aŭ fetiĉisto.
mi estas tio, kio mi estas: seksohavulo.
tiuj, kiuj klasifikas homojn laŭ seksaj preferoj, nur dividas por malfortigi kaj regi; aŭ por malfortiĝi kaj lasi sin regi.
240.
figeto, kun la tuta mistera ĉarmo de siaj okuloj, estas tie malsupre, proksime de la akvofalo, mortanta. mi injektas kuracilojn, mi donas al li manĝaĵon en la buŝo, figeto estas mortanta.
mi estas sola, mi marŝas en la mansardo, de unu flanko al la alia, konsternita kaj plena je angoro, ĉar malakceptata de tiu, kiu min malakceptas. mi ploras, malesperiĝas kaj krias, larmoplena: mia ĉevalo mortas tie malsupre ĉirkaŭata de mallumo kaj mi nenion povas fari.
figeto, vi naskiĝis ĉe mia bieneto, vi leviĝis kun viaj ŝanceliĝemaj kruroj, rigardis min kaj flaris mian manon. iun tagon via patrino piedbatis vin, nur ĉar vi venis al mi. vi rigardis ĝin per okuletoj de iu, kiu ne komprenas maljustecon.
kaj nun, tie malsupre, apud la malvarma fluanta akvo, vi estas mortanta, kun viaj grandaj okuloj malfermitaj.
miaj testikoj fortege doloras, kaj la dorso, kaj la kruroj, mi apenaŭ povas marŝi. figeto estas mortanta. la servisto diras, ke pli bone estas mortigi ĝin, ĝi suferas kaj ne pliboniĝos, estas pli bone por ĝi. ĉu vi kapablas fari tion? jes.
mi sentas, ke figeto mortas anstataŭ mi.
241.
miaj manoj faltiĝas iom post iom. duonvoje al maljuneco. ne plu tio, kio mi estis; ankoraŭ ne tio, kio mi estos, se mi estos. oni parolas pri pasinteco, ne pri estonteco.
miaj manoj marŝas ale al tio, pri kio mi ne kapablas esti certa.
242.
mi estas malakceptata de Z… li ĉiam volas min proksime, li ĉiam serĉas min, sed li rifuzas eniri kun mi en la regiono de senlima seksumado.
nun mi decidas, por malpliigi la doloron, kiun tio kreas ene de mi, mi decidas eviti Z…n. kaŝi min por protekti min. en ĉi momentoj, tamen, mi sentas min malplenigata je mi mem, rido kaj larmoj forviŝitaj.
kaj mi pensas pri ĉi terura vero: la malakceptado, kiun mi suferis kiam knabo, fariĝis la marko de mia destino. sen ĝi, mi ne estas mi, nur mortinto kiuj ŝajnigas miajn travivaĵojn.
kiel patologie sonas tio! mi timas, ke ĉi vero estu vera: estas kvazaŭ mi bezonus akcepti miajn plej profundajn dolorojn por daŭre esti tio, kio mi estas. estas kvazaŭ ĉiu homo estus kondamnata vivi kun ĉiuj siaj malnovaj demonoj. estas kvazaŭ la kanceroj de ĉiu peco de la pasinteco estus tiel asimilitaj al nia fina formo, ke elŝiri ilin por pli granda sano estus transdoni nin al deformado.
tio signifas totale kondamni la liberan volon! mi timas ĉi inferan kaprinan piedbaton!
kion signifas kreski kaj fariĝi plenkreskulo?
243.
post tiu malhela fazo en la unua jaro de la liceo, kiam ili mokis min pro la maniero laŭ kiu mi respondadis “mi ĉeestas”, ĉio malrapide trankviliĝis.
ili diradis, ke mi estas inteligenta. mi studadis pli-malpli. mia memoro tre helpadis. nur mi kaj alia studento tradukadis, trifoje semajne, tekstojn el la franca kaj la aliaj studentoj kopiadis la tradukaĵojn antaŭ la alveno de la instruisto. matematiko kaj latina lingvo estis la absoluta teruro, sed mi ne estis sola en tiu infera cirklo.
ne plu estis tiel timige iri al la liceo.
ĉio ĉi, ĉar mi ne mensogadis, mi ne paroladis pri neekzistantaj knabinoj. nek fantaziitaj seksumadoj. mi, sola kaj timema, silentadis inter ili.
mi ne volus revivi tiujn tagojn. kiel terura estas la homidoj! ili estas kiel ilia dio, kiu bezonas malforton de homaro por sin montri forta.
244.
bruno petas, ke mi selu la ĉevalinon, li volas rajdi. mi havas taskojn kaj diras, ke mi unue devas labori. li pacience atendas, supreniras al sia ĉambro, provas legi. de tempo al tempo, li demandas, ĉu ankoraŭ restas multe por fari? kaj mi listigas la urĝajn taskojn kiuj, homaro jam decidis, konservas organizita la hejmon. li maltrankviliĝas, sed atendas. tuj poste mi diras, ke mankas nur balai la domon. li prenas la balailon kaj diras, ke li volas helpi min. kun sia infana malsperto, li rapide balaas kaj demandas ĉu li bone laboras.
mi sentas min venkata. honteme venkata. mi englutas la volon plori.
kial mi diras, ke mi amas vin?, se mi enmetas nenecesajn aferojn inter mi kaj vi? la leciono pri doloro, kiun ĉi fakto donis al mi, enradikiĝis ene de mia memoro. mi neniam sukcesas forgesi.
245.
skribi estas kiel esti naturo: ni devas esti malŝparemaj, ne timi liberigon de ideoj en la mondo. nun aŭ poste, laŭ la kondiĉoj de la momento, sporo, semo, nova mutaciita formo, iu ido sukcesas, adaptiĝas. evoluas. ni iras post ĝi, ni protektas ĝin laŭ nia kapablo. meze de tumulto, foje io venas por restadi kaj lasi siajn spurojn.
246.
dometo mia, mi nenion plu havas por paroli pri vi
mi ŝatas min