Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 71, 72, 73, 74 kaj 75 (lasta)

 Tradukis Jorge Teles

 

71 – Pli granda katastrofo

         – La suno edziĝos! – anoncis la klaĉema birdo Pitango.

         – Vivuoj al la suno!

         – Ĉu vivuoj? – kriis la ranoj timigitaj. – Ne diru tion, je Dio … Ununura suno jam ĝenas nin. La marĉoj sekiĝas kaj kelkfoje preskaŭ nin mortigas pro soifo. Kaj ĝi estas nur unu… Imagu nun, ke ĝi edziĝas kaj, krom sinjoro Suno, ni ankaŭ devos toleri sinjorinon Sunon kaj la etajn Sunidojn… Tio estos la plej granda malfeliĉo, ĉar nur la ŝtonoj kapablos elteni la furiozon de la fajreca familio.

         Tiele estu. La mondo estas en ekvilibro kaj ĉio, kio rompas ĝian ordon, rezultas damaĝon al la vivantoj. Restu do en fraŭleco la suno kaj ne vidviĝu tiu, kiu estas edziĝinta.

                                                                       *****

            – Tio ne plaĉas al mi! – kriegis Emilja. – Se nenio ŝanĝiĝas, la mondo ĉiam samas kaj ne ekzistas progreso.

            – Rimarku, Emilja, – diris sinjorino Benta. – La fablo signifas tion, ke iu ajn ŝanĝo en la ordo de la aferoj malutilas iun.

            – Ĝi povas damaĝi unu kaj esti bona al du, – insistis Emilja. – La aferoj ne estas tiel simplaj kiel la fabloj volas. “Est modus”… kio estas la latina sentenco, kiun vi diris la alian tagon, sinjorino Benta?

            – “Est modus en rebus”…

            – Tio ĝustas. En la modoj estas la “rebus”…

            – Ne, Emilja. Ĉi latinaĵo signifas, ke en ĉio estas mezuroj.

            – Mi scias nur tion: la verboj havas modojn, la homoj sekvas la modojn, aferoj havas modojn. Modo, moduso, modalo, ĉi vortojn mi neniel komprenas.

            – Jen! Almenaŭ vi bone komprenas la latinaĵon. “En rebus” signifas “en la aferoj”. Ĉiuj aferoj havas mezurojn. Sed la fabloj ne povas elmontri ĉiujn vidpunktojn – ili nur elmontras unu, la ĉefan aŭ la plej oftan.

             – Kial ili ne povas?

            – Ĉar se ili estus tro longaj. Ili fariĝus eseo pri filozofio…

 

72 – Azena sensencaĵo

         Tre pedanta azeno turmentadis la paciencon de kompatinda kunulo, unu el tiuj, kiuj tiras ĉaron kaj agnoskas sian lokon sur la Tero. Ĝi iais, deklamis, pruvis, ke li estas talentulo inter la plej grandaj saĝuloj, kiel neniam antaŭe aperis en la mondo.

         La alia azeno aŭskultis, kun mallevitaj oreloj kaj paŝtadis. La azeno koleriĝis.

         – Kia stulta vi estas, amiko! Mi parolas kaj vi ne respondas al mi! Mi iaas pri scienco kaj vi paŝtiĝas! Ho, vi! Diru ion! Kontraŭdiru min, kritiku miajn opiniojn, ĉar mi brulas por diskutado. Alie mi hontos havi vin kiel fraton laŭ formo kaj koloro.

         Simio, kiu aŭdadis ĉion sur branĉo, ne povis sin teni kaj diris:

         – La mondo estas perdita! Unu besto, kiu pretendas esti saĝulo, vomante centojn da sensencaĵoj, kaj la alia azeno, kiu silente ĉion englutas…

         La silentema azeno skuis la orelojn kaj respondis per citaĵo de verso de la poeto “Bocage”:

         Malsaĝulon, nur silenteme oni kapablas suferi…

                                                        *****

            – Mi certas, ke tiu azeno estis nia Konsilanto, – diris Emilja, – kaj la pedanta azeno ne povas esti alia ol kolonelo Teodoriko.

            Emilja neniam pardonis al la kolonelo la elmontron de supereco, per kiu li ordinare traktadis ĉiujn.

            – Kaj kiu estas ĉi Bocage, avinjo? – demandis la knabino.

            – Portugala poeto, rimarkinda pro la sagaca penetremo de liaj versoj.

            – Kaj kio estas sagaca penetremo? – demandis Peĉjo.

            – Estas speco de instiganta filozofio, mia filo. Emilja, ekzemple, kelkfoje diras ion sagace penetrema…

            Emilja tre emociiĝis.

 

73 – La du kaseroloj

            Du kaseroloj, unu el fero, fiera, la alia el argilo, humila, loĝis en la sama kuirejo; kaj ĉar ili estis malplenaj, oscedante pro mallaboremo, la granda diris:

            – Bela posttagmezo por promenado en la legomĝardeno! La kuiristino ne estas ĉi tie, kaj ĝis ŝi venos, ni havos tempon por saluti la laktukon kaj viziti la brasikon. Ĉu vi volas iri?

            – Kun granda plezuro!… – respondis la argila kaserolo, tre flatata de la honorinda kompanio.

            – Donu al mi vian brakon, kaj ni rapide iru, antaŭ ol “ŝi” venos.

            Tion ili faris, kaj ambaŭ foriris, mallerte, balancante la ventrecajn korpojn, plenajn je aflabeco rilate la legomojn. “Bonan matenon, amiko Brasiko!”, “Komandoro Tomato, kiel vi fartas?”, “Eta Petroselo, adiaŭ!”

            En la plej bona parto de la festo, tamen, la fera kaserolo distordis la piedon kaj ekfrapis la alian.

            – Ho, vi vundas min! – ekkriis ĉi tiu.

            – Estis nenio, estis nenio…

            Ankoraŭ kelkaj paŝoj kaj alia ŝoko.

            – Ho, vi rompas min, amiko!

            – Enhejme vi ripariĝu, nenio grava.

            Minutojn poste, tria puŝo, ĉi tiu terura.

            – Aj! Aj! Aj! Vi dispecigis min, sendanka!…

            Kaj la mizera argila kaserolo falis teren, ĝemante, argilaj pecoj.

            Kiam malfortulo aliĝas al fortulo, la rezulto estas vundo, rompo, morto…

                                                                       *****

            – La moralo de ĉi fablo povus ankaŭ esti “la kun la, kle kun kle”, kio signifas “restu laiko kun laiko, kleriko kun kleriko” – memorigis Peĉjo.

            – Ĝuste, mia filo. Se du feraj kaseroloj aŭ du argilaj potoj elirintus por promeni, nenio malbona okazintus.

            – Se mi verkus ĉi fablon, – diris Emilja, – mi skribus alian moralon.

            – Kiun?

            – “Fe kun fe, ar kun ar”, tio estas fero kun fero, argilo kun argilo.

            Ĉiuj opiniis, ke la ideo estas beleta.

 

74 – La felo de la urso

            Du ĉasistoj bezonadis monon kaj ekhavis la ideon vendi la felon de urso, kiu loĝis en la proksima arbaro. La interkonsento farita, ili prenis siajn fusilojn kaj ekiris por serĉi la beston. Ili tuj trovis ĝian spuron kaj zorgeme sekvis ĝin. Subite unu el ili batis la manon sur la frunto lak ekkriis:

         – Kiaj distriĝemaj ni estas! Ni lasis la kartoĉojn enhejme!

         Tio estis vera, kaj tuj kiam la ĉasistoj rimarkis la aferon, la arbustaĵo kraketis kaj la urso aperis.

         Rapida kiel fulmo, unu el ili sukcesis surgrimpi arbon supre. La alia, pli malrapida, la rimedo, kiun li havis, estis kuŝi sur la planko kaj ŝajnigi sin mortinta.

         La urso alvenis, balancante ĝian korpon. Ĝi trovis la “kadavron”, flaris la okulojn, la nazon, la orelojn kaj ekkriis:

         – Kadavraĵo! Ĉi tio povas interesi nur vulturojn. – Kaj retiriĝis, balanciĝante kiel pendolo.

         Post kiam la urso malaperis, la ĝis nun senmova ĉasisto spiris kaj kreis novan animon. Kaj, tre kontentaj pro eviti la ungojn de la “felulo”, ili kuris hejmen. Tie, ili ridis pri la aventuro; kaj tiu, kiu surgrimpis la arbon, demandis al tiu, kiu ŝajnigis sin mortinta:

         – Kion diris la urso ĉe via orelo, kamarado?

         – Ĝi diris al mi, ke oni ne devas kalkuli pri la ovo antaŭ ol la kokino demetas ĝin!…

                                                                       *****

            Aŭdinte pri ovoj, onklino Nastasja venis el la kuirejo por ekscii, kio estas tiu historio pri ovoj. Ovo estas io, kio movas la korojn de la kuiristinoj. Sinjorino Benta ripetis la rakonton pri la ursa felo.

            La kompatinda nigrulino nenion komprenis. Ŝi nur ŝatis la apero de tiu ovo en la fino, sed ne trovis rilaton inter la ursa felo kaj la kokina ovo.

            – Ĉu eble tiu ĉasisto pensas, ke urso demetas ovojn? – ŝi diris malsaĝe.

            Ĉiuj ridis.

            – La mieno de Nastasja sugestas al mi fablon, kiun mi forgesis rakonti, – diris sinjorino Benta, “la koko kaj la perlo. Koko serĉadis manĝon en la korto. Subite ĝi trovis perlon. “Domaĝe!” ĝi ekkriis. “Mi preferus trovi maizan granon.”

            La bona nigrulino estis eĉ pli konfuzita. Urso, kokina ovo, perlo, maizgrano… Kia malordo estas tio? Kaj ŝi reiris al la kuirejo murmurante:

            – Eĉ sinjo fariĝas nekomprenebla. Ho Dio!…

 

75 – Ligo de Nacioj

         Kerdokiono, oceloto kaj amerikana mustelo estis invitataj de la jaguaro por formi la Ligon de Nacioj.

         – Ni alianciĝu, ni ĉasu kune kaj ni dividu la predon, laŭ niaj rajtoj.

         – Tre bona! – ekkriis la gastoj.

         – Tio solvas ĉiujn problemojn en nia vivo.

         Kaj senprokraste ili komencis eksperimenti la novan sistemon. Ili kuras kaj postkuras kaj persekutas, ĝis kiam kompatinda cervo falis sub iliajn ungojn. La jaguaro diras:

         – Ĉar ni estas kvar, estas tempo por dividi ĝin en kvar pecojn.

         – Bonege!

         Ĝi dividis la predon en kvar partojn, montris unu parton, kaj diris:

         – Ĉi peco apartenas al mi, ĉar mi estas reĝo de la arbaro.

         La aliaj konsentis kaj la jaguaro retiris sian parton.

         – Ĉi dua peco ankaŭ apartenas al mi, ĉar mi nomiĝas jaguaro.

         La partneroj rigardis unu la alian.

         – Kaj ĉi tria ankoraŭ apartenas al mi, ĉar mi estas pli forta ol vi ĉiuj.

         La amerikana mustelo intervenis.

         – Tre bone. Vi ricevas tri pecojn, ni konsentas (kia solvo!); sed la kvara peco devas esti dividita inter ni.

         – Laŭvole! – ekkriis la jaguaro. – Jen la kvara peco je la dispono de tiu, kiu havas la kuraĝon ekpreni ĝin.

         Kaj montrante la dentojn, ĝi metis la piedon supre.

         La tri kunuloj havis nur unu farendaĵon: meti siajn vostojn inter la kruroj kaj malaperi. Ili ĵuris tion, ke neniam plu ili eniros en Ligon de Nacioj, se la jaguaro estas en ĝi.

                                                        *****

            – Sufiĉe da fabloj, avinjo! – diris Peĉjo. – Ni ĝissate aŭdis. Vi bezonas doni al ni tempon por digesti tiom da popola saĝo. Mia kapo estas plena je “moralaĵoj”.

            Sinjorino Benta konsentis. Ĉio havas sian ĝustan mezuron, kaj la plej granda saĝo en la vivo estas uzi sed ne trouzi. Tamen, ŝi volis scii, ĉu ili profitis la lecionojn, kaj diris:

            – Tre bone. Nun ni vidu, ĉu mi ne perdis mian tempon. Kion vi konkludas pri ĉiuj fabloj, Peĉjo?

            – Mi konkludas, avinjo, ke fabloj, eĉ se ili ne estas multvaloraj, ili ĉiam havas meriton: ili estas mallongaj…

            – Tre bone. Kaj vi, filino?

            – Por mi, avinjo, fabeloj estas tre inteligentaj. Kiam ni aŭdas, ni nur atentas la paroladon de la bestoj, sed la moralo restas en nia memoro kaj de tempo al tempo, neatendite, ni aplikas “la moralaĵon”, kiel vi diras.

            – Tre bone. Kaj vi, Emilja?

            – Mi pensas, ke fabloj estas nerektaj insinuoj al miliono da homoj. Kiam mi aŭdas unu, mi tuj pensas pri iu homo: ĉi simio estas onklo Barnabaso; tiu azeno ŝarĝata per oro estas kolonelo Teodoriko; la korniko ornamata per pavoplumoj estas la filino de sinjorino Veva. Por mi fablo egalas al nerekta diraĵo, subdiraĵo.

            Sinjorino Benta sin turnis al la Vicgrafo.

            – Kaj kion vi pensas pri la fabloj, Vicgrafo?

            La eta maizospiko spiris kaj diris:

            – Laŭ mi, la fabloj montras du aferojn: Unue, ke la mondo apartenas al la fortuloj; kaj due, ke la sola maniero venki la forton estas ruzaĵo. Tiu de la Ligo de Nacioj, ekzemple. La bestoj formis aliancon, sed kio estis la celo? Nenio. Kial? Ĉar interne estis la jaguaro, kiu reprezentas la forton, kaj kontraŭ la forto nenion valoras la rajtoj de la pli malgrandaj bestoj. Nu, la amerikana mustelo parolis pri la rajton de la etaj bestoj. Sed nenion sukcesis. La jaguaro respondis per la forto. La mustelo eraris. Anstataŭ pretendi rajton, ĝi devus uzi iom da lerteco. Nur la ruzo superas forton. Emilja diris ion tre saĝan en siaj Memoroj…

            – Kion mi diris? – fiere kaj malmodeste demandis Emilja…

            – Vi diris, ke se vi havus infanon, vi donus al li nur unu konsilon: “Estu ruza, mia filo!”. Se ne ekzistus la ruzaĵo, la mondo estus senfina brutalaĵo…

            – La mondo estus la fablo de la lupo kaj la ŝafido rondiranta ĉirkaŭ la suno kiel planedo, kun ĉiuj aliaj fabloj rondirantaj ĉirkaŭ ĝi kiel satelitoj, – finis Emilja kun salteto.

            Sinjorino Benta penseme silentis.

 

1922.

Visitas: 1280