Lobato en Esperanto – 08

LA NAFTOPUTO DE LA VICGRAFO

 Noto de la tradukinto: En ĉi libro, la Vicgrafo prezentas tro teknikajn instruojn, kun ripetataj detaloj, precipe pri geologio kaj biologio, kiuj probable estis nekonataj de la tiutempaj legantoj. La “instruoj” estas longaj kaj ne aktualaj. Lobato ofte ne reviziis siajn tekstojn, pro troa aktivado. Mi fortranĉis kelkajn partojn kaj adaptis.

 Enkonduko, ĉapitroj 01 kaj 02

  

Enkonduko

         Ricevinte la gazeton, Peĉjo sidiĝis sur la verando kun la piedoj sur la balustrado. Nazulino, kiu helpadis sinjorinon Benta ĉe la kudromaŝino, diris:

         – Avinjo, mi opinias, ke Peĉjo malbone agas. Li imitas la usonanojn kaj sidas kun la piedoj proksime al niaj vizaĝoj. Rimarku lian pozicion…

         Sinjorino Benta levis la okulvitrojn al la frunto kaj rigardis.               

         – Kelkaj saĝuloj diras, filino, ke kiam homo sidas kun la ekstremaĵoj je la sama nivelo, la sangocirkulado pliboniĝas, kaj la kapo pensas pli bone. Estas pro tio ke entreprenistoj en Usono emas niveligi piedojn kaj kapo, kiam ili havas gravan problemon por solvi. Aferoj pli bone funkcias, ili diras.

         – Ĉu tio estas vero?

         – La negocoj tie prosperas pli bone ol en iu ajn alia lando; ĉu tiu nivelado de la piedoj kun kapo kontribuas al tio, mi ne scias. Estas problemo por la fiziologiistoj.

         – Kio estas fiziologiisto?

         – Fiziologiisto estas la saĝulo, kiu studas la funkciadon de niaj korpoj.     Post kiam Peĉjo eksciis pri la opinio de sinjorino Benta, li ne plu legis sen ke li levu la piedojn, kutimon, kiun Emilja kaj la Vicgrafo tuj adoptis – Emilja pro imitado kaj la Vicgrafo pro ordono de Emilja. “Via Moŝto estas malpermesata legi kun neegalaj niveloj,” – ŝi ordonis. – “Ĝuste pro tio, ke vi legas starante aŭ sidante, vi estas maljuna kaj ankoraŭ ne eniris al la Brazila Akademio.” – Kaj la kompatinda Vicgrafo, malgraŭ sia reŭmatismo, devis daŭrigi la legadon de la libro prio geologio, kvazaŭ li estus la litero Vo. Ĉu libro pri geologio? Do, la Vicgrafo nun studadas geologion?

         Vere, jes. La Vicgrafo trovis traktaton pri ĉi scienco inter la libroj de sinjorino Benta kaj komencis studi ĝin – la scienco kiu rakontas la historion de la tero, ne de la Tero-mondo, sed de la tero-tero, la tero-grundo. Kaj de tiom da studado, li ekmontris konstantan rideton pri supereco – rideto de kompato por la nescio de la aliaj. “Li jam scias pli pri tero ol dazipo,” diris la pupo.

         Sed, kiel ni rakontis, tiutage Peĉjo eklegadis la gazeton en la usona stilo, kun la piedoj supre sur la balustrado. Kelkfoje li ĉesis legi por laŭte paroli al si mem:

         – Hoho! Ĉiutage la ĵurnaloj parolas pri petrolo sed la petrolo ne aperas. Mi opinias, ke se ni, en ĉi bieneto, ne solvas ĉi problemon, Brazilo restos sen petrolo por la tuta tempo. Kun saĝulo kiel la Vicgrafo por gvidi nin, kun la ideoj de Emilja kaj kun la fortego de nia rinocero Dolĉaĵ’, estas tre probable ke ni sukcesos malfermi enorman naftoputon en la paŝtejo. Kial ne?

         Li diris kaj ekpensis pri la afero, kun la okuloj al la hirundoj, kiuj desegnadis “rapidajn striojn” en la blua ĉielo. Kaj li vokis la geologiiston kaj diris:

         – La amiko Vicgrafo devas jam esti tre lerta pri geologio pro tio, ke vi tiom multe legas ĉi traktadon. Do vi povas solvi problemon, kiu eniris en mia cerbo. Ĉu vi opinias, ke ni sukcesos akiri petrolon ĉi tie, en nia  bieneto?

         La Vicgrafo karesis la pajlerojn sur sia kolo kaj respondis:

         – Jes, tio eblas. Surbaze de miaj studoj ni estas sur tereno tute oleodona.

         – Ho, la pedantulo! Jen vi venas kun tiaj vortoj! Kion signifas “oleodona tereno”?

         – “Oleodona” volas diri naftoproduktanton, naftohava. “Fruktodona”, fruktoproduktanto; “arĝentodona”, arĝenta produktanto…

         – Maizodona, maizproduktanto, – kriis la pupo kaj ŝi aperis kaj trude sin enmiksis en la konversacion. Anstataŭ tiom da scienco, mi preferus, ke la sinjoro Vicgrafo produktu pufmaizajn grajnojn. Onklino Nastasja de unu monato ne krevas pufmaizojn, ĉar la maizo elĉerpiĝis. Se via moŝta spikulo kun cilindra ĉapelo produktus pufmaizon anstataŭ scienco, estus multe pli bone.

         – Ne kreu problemojn, Emilja, – riproĉis Peĉjo. – Ni parolas pri io tre serioza: petrolo. Kion vi pensas pri instalado de naftoputo ĉi tie en la bieneto?

         Emilja larĝigis la okulojn. La ideo ŝajnis al ŝi bonega.

         – Bonege, Peĉjo! Eĉ ŝajnas ke la ideo estas mia. Kaj mi havas mirindan planon por fari rondan kaj profundan truon.

         – Kiel?

         – La dazipo! Vi ligas dazipon je la vosto kaj pendigas ĝin renverse, sur la punkto, kie ni volas malfermi la puton. En la furiozo pro fuĝo, la dazipo boros kaj boros ĝis ĝi atingos la petrolon…

         – Kio poste?

         – Io ŝprucos – kaj ni scios, ke ĝi trafis la petrolon.

         Peĉjo forpelis Emiljan el la balkono kaj daŭrigis la diskuton kun la Vicgrafo.

         – Unue, – diris la granda saĝulo, – ni devas komenci kurson pri geologio. Se vi nenion scias pri la historio de la tero, ni ne povas pensi pri naftoputo. Ĉar mi legis tiun tutan Geologion, mi proponas esti la instruisto.

         – Bonege! – ekkriis Peĉjo. Mi sciigos la homojn pri tio, ke la instruoj okazos hodiaŭ mem. Bonege…

         Tiamaniere komenciĝis la petrola aktivado en Brazilo.

 

1 – La unua instruo

         Peĉjo aranĝis la ĉambron kiel universitata amfiteatro. Benketo sur la tablo fariĝis la katedro de la docento. En la unua vico da seĝoj sidiĝis Narizinho, Emilja kaj li. En la dua, sinjorino Benta kaj Onklino Nastasja. Peĉjo insistis, ke la nigrulino ankaŭ diplomiĝu pri geologio.

         Tiun nokton, tuj kiam ĉiuj kolektiĝis, Peĉjo metis la geologiiston sur la benketo.

         – Komencu, profesoro Vicgrafo.

         La saĝulo tion faris; li purigis sian gorĝon kaj komencis:

         – Geologio estas la historio de la Tero. Ĉio, kio okazis ekde la naskiĝo de nia Planedo, estas skribita en la rokoj kiuj formas ĝin. La tero estas roko, globo el ŝtono.

         – Kiel ĝi naskiĝis? Ni devas diveni, ĉar neniu el ni vidis ĝin. Kelkaj opinias, ke tio okazis laŭ unu maniero. Aliaj imagas, ke estis alimaniere. Mi rakontos, kiel ni saĝuloj imagas la naskiĝon de la tero. (*)

         En certa momento de la Senfina Tempo, peco de la fajra maso de la suno liberigis sin kaj ekrondiris en la spaco. La Tero, do, komenciĝis kiel peceto da fajro…

         – Kuglo de pafilo! – kriis Emilja.

         – Jes. Kuglo de pafilo. Sed kuglo de pafilo faras kurbon kaj falas. La fajroglobo nomata Tero, anstataŭ fali, restis dum sia tuta vivo turniĝanta ĉirkaŭ la pafilo, kiu estas la Suno. Kaj malvarmiĝis. Kiam mi diras fajroglobon, tio estas maniero diri. Ĝi estis bulo el likvigitaj mineraloj, aŭ likvigitaj ŝtonoj. El tiu brulanta maso poste eskapis la ŝprucaĵo kiu formis la Lunon.

         – Kaj kial la Tero malvarmiĝis? demandis Nazulino.

         – Ĉar la tendenco de la varmo estas disvastiĝi. Ĉio, kio estas varma, malvarmiĝas ĉar la varmo disvastiĝas – ĝi forlasas la varman korpon kaj disvastiĝas en la spacon. Varmo radias, kiel diras la saĝuloj. Do la varmo de la globo de likvigitaj mineraloj, kiun ni nomas Tero, radiis – kaj ankoraŭ radias hodiaŭ.

         – Kiel tio? Ĉu la Tero ne estas tute malvarma?

         – Ne. Ĉar ĝi malvarmiĝas de ekstere enen, ĝi estas nur malvarma en la ŝelo, nome la terkrusto kie ni, kaj ĉiuj bestoj kaj plantoj, vivas. Sed kiam ni pliprofundiĝas en la teron, la varmo kreskas.

         – Kiel vi scias tion?

         – Dum profunda borado ĉi fakto estas tre bone observata. La termometro, kiu estas la instrumento por mezuri temperaturon, altiĝas je unu grado por ĉiu 25 metroj de malsupreniro. Tiele, du aŭ tri kilometrojn sube, ni havas la temperaturon de bolanta akvo; kaj je dudek aŭ kvardek kilometroj ni havas temperaturon, kiu fandas metalojn.

         – Kiel terure! Ĉu tio signifas, ke en la centro de la tero, la varmo estas tiom granda, ke ni ne kapablas imagi?…

         – Ĝuste. Ni ne havas ideon pri tio. Krom ĉi tiu pliiĝo de varmo laŭ la profundo, ekzistas ankoraŭ alia indikilo pri la centra varmo de la tero.

         – La vulkanoj! – kriis Emilja.

         – Jes, la vulkanoj. Ili estas aperturoj, tra kiuj ŝprucas la interna fajro. Hodiaŭ estas tre malmultaj vulkanoj, ĉirkaŭ 250; sed en la komenco la tuta surfaco de la terkrusto estis plenplena je vulkanoj.

         – Kiel vi scias?

         – Ĉar sur la tuta tersurfaco ekzistas spurojn de estingitaj vulkanoj – la fanditaj rokoj kiuj eliris el ili, nomataj magmo-devenaj rokaĵoj, kiel oni diras en geologio. Ni ankaŭ havas gejseroj, kiuj estas fontanoj de varma akvo. Se la akvo eliras varma, ĝi ricevas la varmon de ie.

         – Kiel do ni ne sentas ĉi tiun varmon ĉi tie?

         – Ĉar ekzistas dika tavolo da rokoj, preskaŭ malvarma, inter ni kaj la ankoraŭ fortaj varmegaj zonoj. Ĉi tavolo estas la terkruston. Ĝi malvarmiĝis; ĝiaj fanditaj rokoj solidiĝis – kaj ĉar ili estas malbonaj varmokondukantoj, ili malpermesas, ke ni mortu rostitaj ĉi tie supre.

         En aktivaj vulkanoj ni povas havi pruvon pri tio, kio okazas. La lafo, kiu fluas el la vulkano eliras varma, fandita, en formo de mola pasto; la varmego estas tiel granda, ke ni eĉ ne povas rigardi ĝin de proksime. Ni fariĝus blindaj. Sed tuj kiam ĝi malproksimiĝas de la kratero, la lafo komencas malvarmiĝi, ĝi ŝanĝas koloron; perdas sian blindigan brilon kaj fariĝas ruĝa, poste malhelruĝa, kaj finfine nigra. La pasto malmoliĝas supre kaj malvarmiĝas ĝis ni povas marŝi sur ĝi; sed interne la varmego ankoraŭ furiozas.

         – Bone, Vicgrafo, – diris Nazulino. Sufiĉe da varmego. Mi eĉ ŝvitas. Parolu pri la rokoj.

         La Vicgrafo parolis.

         – Ni nomas roko ĉi tiun amason da fanditaj mineraloj, kiuj malvarmiĝis kaj fariĝis solida. Ili estas miksaĵo de simplaj mineraloj, vera salato. Ili enhavas silicon, kvarcon, glimon, feldspaton, feron kaj ĉiujn mineralojn, kiujn ni konas.

         La tero, do, post malvarmiĝo, fariĝis bulo kun ŝelo el malmola ŝtonaro, aŭ fajraj rokoj, ankaŭ nomataj erupciaj.

         Ĉi tiu bulo el malmola ŝtono turniĝis en la spaco ĉirkaŭata de tavolo da aero kaj grandega nubo de vaporoj. Ĉi tiuj vaporoj, kunmetitaj de hidrogeno kaj oksigeno, formis kombinaĵon nomatan akvo, interesan pro mil kialoj, inkluzive pro tio, ke ĝi estas nia patrino – la patrino de ĉiuj vivantaj estaĵoj, bestoj kaj plantoj.

         – Tre interese! Mi neniam pensis pri tio.

         – Jen. La akvo estas la patrino de la vivo – kaj la patro estas la varmo. Sen akvo kaj varmo, neniu vivo estus ebla. Sed en la komenco, la akvo ne ekzistis. Ekzistis nur akvovaporo, aŭ akvo en gasa stato. Oksigeno kaj hidrogeno kunaj estas ribelemaj al troa varmo. Pro tio, anstataŭ resti kiel akvo en la brulanta maso de la tero, ili fuĝis kaj restis en la aero en formo de granda nubo ĉirkaŭ la pilkon.

         Sed tuj kiam la terkrusto komencis malvarmiĝi kaj iĝi solida, la akvo ŝanĝiĝis de gasa stato al likva stato – kaj malsupreniris en formo de pluvo por irigacii la kruston. La akvo akumulita en la malsupraj partoj formis oceanojn, marojn kaj lagojn. Tiu, kiu falis en pli altaj regionoj, estigis la riverojn. Eĉ hodiaŭ, la akvo suferas la agon de la varmo de la suno kaj vaporiĝas, por denove fali en formo de pluvo; sed post milionoj da jaroj la suna varmo ne plu kapablos vaporigi la akvon kaj ĝi estos nur en likva stato.

         – Aŭ solida, – aldonis Peĉjo.

         – Ekzakte. Kiam la varmo de la suno estos malforta super la tuta terkrusto kiel hodiaŭ estas super la polusaj regionoj, tiam la tuta akvo en la mondo frostiĝos. Riveroj sekiĝos, ĉar se ne estos pluvo por nutri ilin, ne povos esti riveroj – kaj lagoj kaj maroj fariĝos grandegaj glaciebenaĵoj.

         – Bonege! – ekkriis Emilja. Ni kapablos iri de ĉi tie al Eŭropo sur glitiloj.

         – Bonege, ne! – respondis Peĉjo. En tiu tempo, la vivo sur la tero formortos, kiel ĝi formortis ĉe la polusoj. Mi eĉ frostotremas, kiam mi pensas pri tio…

         – Do, – daŭrigis la Vicgrafo. Mi jam diris ke la terkrusto malmoliĝis kaj la akvaro formis la marojn, lagojn kaj riverojn. Je ĉi tiu punkto, tre interesa fenomeno komencis okazi. Akvo interkonsentis kun Varmo kaj Aero, kvazaŭ ĝi dirus: “La tero estas tre malbela, tiel reduktita al krusto el malmola roko. Ni devas interkonsenti pri kelkaj ŝanĝoj, kiuj permesos la aperon de vivo. Mi volas vidi la teron plena je verdaĵoj kaj bestoj kiuj marŝos, kuros kaj atakos unu la alian.”

         – Kaj roros, kaj iaos kaj pepos, – aldonis Emilja.

         – “Kaj por ke tio okazu, kion ni devas fari?” – demandis la Varmo.

         – “Ni tri kuniĝu kaj ataku la magmo-devenaj rokaĵojn kaj transformu ilin en sedimentad-devenaj rokaĵojn,” – respondis Akvo.

         – “Kiel?” – demandis la Varmo, kiu estis tre stulta.

         – “Tion ni vidos dum la laboro.”

         Varmo kaj Aero akceptis la proponon kaj ekde tiam la laboro de Akvo, Varmo kaj Aero en la transformado de la terkrusto ne ĉesis eĉ unu minuton. Por ataki la sedimentad-devenaj rokaĵojn, la tri inventis nevideblan pioĉon, nomatan Erozio. Erozio atakas ĉiujn rokojn per kontinua laborado, kaj ĝi fendas, splitas, diserigas ilin, ĝis ili estas reduktitaj al tre fajna pulvoro.

         – Kiel tio okazas? – demandis Peĉjo.

         – Tre simple. Por ataki grandan mason da roko, la Varmo unue varmigas ĝin. Poste venas la akvo, en formo de pluvo, kaj ĝi malvarmigas ĝin abrupte. Ĉar varmo vastigas korpojn kaj malvarmo kuntirigas ilin, terura krakado de ŝtonoj komenciĝis en la terkrusto. Ŝtono, kiu varmiĝas kaj malvarmiĝas abrupte, krakas, rompiĝas. La grandaj rokoj estis dividitaj en pli kaj pli malgrandajn pecojn. Kaj kiam ĉi tiuj pecoj, ĉar ili estis tre malgrandaj, sukcesis rezisti la krakadon, Erozio elpensis novajn procezojn. La akvo, en la grandaj pluvoj, kreis la inundojn, la torentojn. La ŝtonblokoj estis kuntrenataj de tiuj torentoj, enpuŝante unu la alian. Tiu, kiu ekzamenas la fundon de rivereto, vidas milojn da ŝtonoj de ĉiuj koloroj, kiuj estis kunfrotitaj tiel forte, ke ili fariĝis rondetaj, kun ĉiuj randoj detruitaj. Aero ankaŭ eniras en la scenejo kaj, en la formo de Vento, helpas Erozion. La rompado, la frotado, la rulado finas por transformi la rokojn en malgrandajn ŝtonojn, la ŝtonojn en sablon kaj la sablon en tre fajnan ŝtonpulvoron – la argilon. Ĉar la inundoj kuras al la riveretoj, kaj la riveretoj kuras al la riveroj, kaj la riveroj kuras al la maro, ĉiuj rokoj detruitaj de Erozio finas por esti forĵetataj en la maron.

         – Se tio veras, la maroj certe jam tute malaperis. –  rimarkis Nazulino.

         – Kaj kiu diris, ke la unuaj maroj ne malaperis? La hodiaŭaj maroj ne estas kiel la maroj de antaŭ milionoj da jaroj. Ni havas mil pruvojn pri tio. Modernaj kontinentoj iam estis maroj. Ĉie, eĉ en la plej altaj montoj, ni vidas signojn de la maro, kaj tio signifas, ke la montoj iam estis la fundo de la maroj. La eternaj neĝoj de Himalajo, kiu estas la plej alta montaro en la mondo, ripozas sur tavoloj de kalko – kaj kalko, kiel vi eble scias, estas sediment-rokaĵoj formita en la fundo de la maro. Sediment-rokaĵoj signifas roko kiu sedimentiĝis.

         – Kaj kio estas sedimentiĝo?

         – Sedimentiĝo estas deponado de la pecetoj ĉe la fundo de la akvo. Se vi miksas sablon kun akvo en glaso kaj agitas ĝin, la sablo iras al la fundo, tio estas, ĝi sedimentiĝas. Tio okazis al la terkrusto. La materialo el la magmorokaĵoj, disrompitaj de Erozio, estis trenita al la maroj kaj deponita ĉe la fundo – kaj tio okazis en tiaj proporcioj, ke sur la surfaco de la tero estas hodiaŭ multe pli da sedimentaĵoj ol magmorokaĵoj. Tiuj estis plejparte detruitaj – aŭ transformitaj. Nur tiuj ĉe la fundo restas, liberaj je la kontakto kun akvo kaj aero.

         – Sed se tiel estas – diris Peĉjo – la terkrusto devas esti reduktita al sablo kaj polvo – tamen ne estas.

         – Ne estas ĉar Erozio havas tri malamikojn, kiuj kontraŭas ĝian pulverigan laboron.

         – Kiuj ili estas?

         – Premado, Cementado kaj Metamorfozado. Tuj kiam sedimento formiĝas ĉe la fundo de la akvo, ĉi tiuj tri malamikoj intervenas por religi la rokpartiklojn kiujn Erozio rompis. Ili ligas tiujn partiklojn, cementas ilin, veldas ilin. Kaj aperas la masoj de sedimentaj rokoj: la konglomeraĵoj kunmetaĵoj de rokoj aŭ rokfragmentoj kune cementitaj: la grejsoj, kiuj estas nenio alia ol grajnoj de sablo cementitaj kune; la skistoj, kiuj estas solidigita argila pulvoro; kaj la tiel nomataj organikaj rokoj, formitaj el restaĵoj de konkoj kaj ostoj de fiŝoj kaj ankaŭ de verdaĵoj.

         – Kia batalado! – ekkriis Nazulino. Unu faras kaj la alia malfaras. Nenio restas kvieta…

         La Vicgrafo viŝis la ŝviton de sia frunto kaj daŭrigis:

         – Ĉi batalo inter Erozio kaj ĝiaj tri malamikoj igas la rokojn vere ne havi pacon. Erozio diserigas ilin; la aliaj rekomponas ilin – kaj tio okazos porĉiame.

         – Diru ion pri la organikaj rokoj.

         – Ili estas sedimentaj rokoj formitaj el restaĵoj de bestoj kaj plantoj. Kiam arbaro estas enterigita, ĉiuj arboj estas transformitaj en rokon nomatan minkarbo, aŭ ŝtonkarbo. En la marĉoj la akvaj plantoj, kiuj mortas kaj sinkas, formas rokon nomatan torfo. Kaj en la maroj, kiam la ŝeloj de multnombraj bestetoj kaj fiŝaj skeletoj iras al la fundo,  aperas la kalkŝtonaj konglomeraĵoj. Ĉi tiuj estas la organikaj rokoj.

         – Kion pri ĉi tiu Metamorfismo? – la knabino volis scii.

         – Nu. Metamorfismo okazas kiam sedimentaj rokoj estas tre kunpremataj de iu premo aŭ atakataj de varmo. Atentu: kiam en la profundaĵoj de la tero, ŝprucado de fandita roko leviĝas kaj entrudiĝas inter la tavoloj de sedimenta roko, la granda varmo de la fandita roko fandas la sedimentan rokon, kun kiu ĝi kontaktis – veldas la partiklojn kune, reduktas ilin, kvazaŭ ili fariĝas denove magmaĵo. La troa premado, kune kun la varmo, ankaŭ modifas ilin. La sedimentaj rokoj kiuj spertas tiujn varmecojn kaj premojn estas konataj de la geologiistoj kiel metamorfozo-devenaj rokaĵoj aŭ metamorfaĵoj.

         – Kial ili nomiĝas metamorfaĵoj?

         – Ĉar ili suferis metamorfozon. Metamorfozo estas la transiro de unu stato al alia. Emilja, ekzemple, metamorfozis sin en homon, tio estas, ŝi iris de la stato ĉifona pupo al la stato homo. Papilioj estas produktoj de tre interesa metamorfozo. Komence ili estas raŭpoj, tiuj harplenaj insektoj, kiuj ĉirkaŭrampas kaj manĝas plantfoliojn; iun tagon la raŭpoj ĉesas manĝi, kurbiĝas sur branĉeto kaj suferas metamorfozon: ili fariĝas kokonojn. La insekto ene de la kokono dormas multe da tempo kaj iun tagon la papilio eliras el ĝi. Ĉio estas metamorfozo.

         – Alia interesa metamorfozo, – diris sinjorino Benta, – estas tiu de la logika pensado, kiun sin transformas en tiun misteran aferon, kiun ni nomas sonĝo. Kaj ĉar la horloĝo tuj sonos la naŭan, mi pensas, ke estas tempo por ke ni enlitiĝu kaj metamorfozu niajn pensojn en sonĝojn. Sufiĉe por hodiaŭ, Vicgrafo. Mi ĝuis vian lecionon. Vi pravas. Lasu la ceteron por morgaŭ.

         Ĉiuj konsentis pri tio, ke la leciono de la Vicgrafo estis bona, krom onklino Nastasja. La nigrulino dormis la tutan tempon. Kaj kiam Nazulino riproĉis ŝin pro tio, ŝi respondis kun la plej granda sincereco:

         – Kial aŭskulti, knabino? Mi tute ne komprenas ion…

(*) Ekde nun, Lobato prezentas informojn pri Geologio, Biologio kaj Nafto-produktado. Ĉi libro estis eldonita en 1937. Multaj informoj do estas neaktualaj.

 

2 – La dua instruo

         La sekvan vesperon ili renkontiĝis pli frue. La scivolemo kreskis. Peĉjo denove lokis la geologiiston sur la tablo kaj ĉiu sidiĝis sur la sama seĝo de la antaŭa tago. Venis ankaŭ onklino Nastasja, sed ŝi eĉ ne atendis la komencon. Ŝi tuj dormetis.

         Post la kutima purigado de sia gorĝo, la Vicgrafo komencis la lecionon.

         – Ni lernis hieraŭ, – li diris, – ke la tero komenciĝis kiel ŝtonglobo farita de miksaĵo de mineraloj. Tio estas, tie nur ekzistis mineraloj – neniu besto aŭ vegetalo. Sed Akvo, Aero kaj Varmo kuniĝis por krei la unuajn vivojn, ĉiuj plantoj. Ili aperigis etajn aĵojn en la maro, faritaj el mineraloj, sed ili ne plu estis mineraloj – ili estis vegetaloj. Tiele, la vegetalo estas filo de la mineralo; ĝi estas la mineralo mem en malsama formo. Kaj tio, kio karakterizas la planton estas tio, ke ĝi aperas en organizata formo, aŭ kun organoj. Organizata aĵo estas io, kio havas organojn.

         – Kaj organo, kio ĝi estas? – Nazulino volis scii.

         – Organo estas io, kiu plenumas funkcion ene de tutaĵo, tio estas, kiu faras ion. Mineraloj ne havas organon; pro tio ili estas senmovaj. Vegetaloj havas. La plantetoj, kiuj tiam aperis, disvolviĝis, pli kaj pli malsamiĝis kaj perfektiĝis, ĝis ili donis al ni la vegetalojn, kiujn ni havas hodiaŭ – la arbojn, la herbojn, ĉion. Se ni analizas la materion, kiu komponas la vegetalon, ni rimarkos, ke ĝi estas tute minerala. Pro tio mi diras ke la vegetalo estas la ido de la mineralo. Ĝi estas la mineralo kun organoj. Je certa punkto de la tera vivo, iuj el ĉi tiuj plantoj komencis ŝanĝiĝi tre malrapide, ĉar ĉio en la naturo estas terure malrapida. Hasto ne estas kvalito de la naturo – hasto estas invento de la homoj. Ili komencis ŝanĝiĝi alimaniere ol la ceteraj – kaj tiele estiĝis la unuaj bestetoj. Eĉ hodiaŭ ekzistas etaj estaĵoj kiuj ne estas vegetaloj aŭ bestoj.

         – Kio do ili estas?

         – Ili estas kaj plantoj kaj bestoj samtempe. Tio montras, ke dum kelka tempo, en la komenco de la vivo, la besto ankoraŭ estis duone planto duone estonta besto. La naturo, kiu eksperimentas la tutan tempon, post la kreado de la planto, decidis provi ion novan: bestan vivon. Ne ĉiuj eksperimentoj de la naturo tuj sukcesas. Ĝi provas kaj eraras kaj provas kaj eraras sed subite ĝi provas kaj sukcesas. Kaj ĝi konservas la novan kreaĵon kaj antaŭenieras kun aliaj eksperimentoj.

         – Ĉu la naturo sukcesis krei la beston?

         – Kompreneble jes, kaj la pruvo pri tio estas, ke ni ekzistas, plej perfektaj bestoj.

         Emilja flustris ĉe la orelo de Nazulino: “Rimarku lian pretendemon! Ni ekzistas, la plej perfektaj bestoj! Nura vegetala maizospiko, kiu sin konsideras kiel beston! Amuze…”

         La Vicgrafo daŭrigis:

         – Fine, la besto definitive dekroĉis sin de la planto kaj kreais novajn organojn; sed ĝi estas nenio alia ol ido de la vegetalo.

         – Nepo do de la mineralo, – aldonis Peĉjo.

         – Ĝuste, nepo de la mineralo. Se ni analizas la materion, el kiu estas farita la besto, ni rimarkos, ke ĝi estas farita el mineraloj. Tial, la besto estas la tria formo de la mineralo. Poste, kun la evoluo de la bestoj, aperis en ili nova afero: Penso.

         – Pranepo de la mineralo! – kriis Peĉjo.

         – Mi konsentas, – diris la Vicgrafo. Mi ne scias, ĉu ankaŭ aliaj saĝuloj konsentas… Kiel mi diris, la bazo de ĉio, inkluzive de la vivo, estas la mineralo, kiun ni havas en la naturo, en formo de rokoj, kie la tuta historio. de la tero estas skribita. La historio de la homo, tre mallonga, ĉar ĝi ne superas 7 000 jarojn, estas rakontata per dokumentoj aŭ homaj restaĵoj, kiuj eltenis la detruon de la tempo – mumioj de egiptoj, surskriboj sur monumentoj, la piramidoj kaj aliaj tiaj aferoj. Sed la historio de la tero, rakontata de la rokoj, ampleksas milionojn da jaroj. Malgraŭ tio, geologiisto kiel mi, legas same klare en la rokoj kiel Peĉjo legas en libro.

         – Kion oni legas?

         – Oni legas la aĝon de iu roko, legas kiel ĝi formiĝis, kion ĝi suferis en siaj luktoj kontraŭ erozio; legas do la historion de la formado de la tero, la naskiĝon de la plantoj, la aperon de la bestoj, ĉio.

         – Kiamaniere la rokoj parolas pri plantoj kaj bestoj? – Nazulino volis scii.

         – La rokoj estas tombejoj de pasintaj vivoj. En ili ni trovas plantajn kaj bestajn fosiliojn, kiuj kondukas geologiistojn al mil konkludoj pri la historio de la tero. Tiuj mortrestaĵoj elmontras sennombrajn vivoformojn kiuj jam formortis. Ili montras strangajn plantojn, geavojn de multaj hodiaŭaj plantoj. Kaj ni vidas tre strangajn bestojn, ankaŭ geavojn de hodiaŭaj bestoj. Kaj aliajn eĉ pli strangajn, kiuj malaperis sen lasi idaron. Poste ni studos paleontologion, kiu estas la scienco de fosilioj. Nuntempe ni parolos nur pri tiuj rilataj al petrolo. En naftofosadoj, geologiistoj trovas fosiliajn restaĵojn de marbestoj kaj plantetoj – kiel ekzemple la diatomeoj, algoj kun skeletoj el siliko.

         – Kio estas siliko?

         – Unu el la plej abundaj mineraloj en la naturo. Post oksigeno, ĝi aperas en pli granda kvanto. La sabloj konsistas el siliko. Kiel mi jam diris, tiuj etaj plantoj havas silikon, do, kiam ili mortas kaj tio, kio estas ene de la ĉeloj, malaperas, restas nur la siliko. Krom diatomeoj, ekzistas ankaŭ multaj fosilioj de radiuloj, foraminiferoj, ostroj, ktp.

         – Ĉu radiuloj?… foraminiferoj? Kio estas tio?

         – Bestetoj kun etaj silikaj skeletoj, kiuj ankaŭ venis al ni en fosilia formo kaj donas al la saĝuloj altvaloran instruon pri la stato de la tero dum milionoj kaj milionoj da jaroj. En certaj punktoj ĉi tiuj vivoformoj akumuliĝis en grandegaj kvantoj. Hodiaŭ ni trovas grandegajn etendaĵojn plenplenajn de iliaj etaj skeletoj. Kaj aperas la demando: Kien iris la substanco, kiu plenigis la konusojn? Kien iris la protoplasmo, el kiu formiĝis ĉi tiuj estaĵoj?

         – Pro-to-plas-mo, – ripetis Emilja. Klarigu kio ĝi estas. Mi ne ŝajnigas, ke mi scias ĉion.

         – Protoplasmo (*), – klarigis la Vicgrafo, “estas la buljono, la kaĉo de ĉi tiuj estaĵoj. Ĝi estas la substanco de la vivo. La vivo komenciĝas kiel protoplasmo. La komenco de ĉio, kio estas organika, estas en la protoplasmo.

         – Vivu la protoplasmo! – kriis Emilja.

         – Fronte al ĉi tiuj grandegaj amasoj da fosilioj, la saĝuloj demandas: “Kie estas la protoplasmo?, kiu plenigis ilin?” La saĝuloj scias, ke en la naturo nenio estas perdita; unu afero ne malaperas, ĝi nur ŝanĝiĝas al alia. Se ĝi ne estas ĉi tie, ĝi estas tie. Se ĝi ne estas en ĉi tiu formo, ĝi estas en alia formo. La saĝuloj faras ĉi tiujn demandojn kaj ili mem respondas, ĉar la funkcio de la saĝuloj estas demandi kaj respondi al si mem.

         – Kaj kion ili respondas?

         – Ili respondas multajn aferojn; tiu protoplasmo, aŭ tiu organika materio de la etaj bestoj, ŝanĝiĝas je multaj aferoj, kiuj nun ne interesas al ni – kaj ili ankaŭ ŝanĝiĝas je tio, kio plej interesas al ni: la petrolo. Tiuj bestoj estis maraj estaĵoj kaj pro tio ili tiom multe multiĝas. La granda deponejo de la vivo ĉiam estis la maro. Sur la tero, la vivo eblas nur sur ĝia surfaco kaj  kelkajn metrojn en la fundo, kie loĝas la tervermoj. En la maro, la vivo eblas eĉ en la plej grandaj profundaĵoj. Se ni komparas la vivon sur la tero kun la vivo en la maro, surtere estas paperfolio kaj enmare estas amaso da paperfolioj, kiuj iras de la surfaco de la ondoj ĝis la fundo. En terpeco je la mezuro de ĉi ĉambro ĉi, kiom da vivoj povas esti?

         – Malmultaj, – respondis Peĉjo. Kelkaj bestoj, plantoj, bestetoj kaj mikroboj. Nur tio.

         – Ĝuste. Sed en peco de maro je la sama mezuro de ĉi nia ĉambro povas enhavi grandegan kvanto da vivaĵoj, ĉar ĝi kapablas malsupreniri ĝis 9 000 metrojn profunde, kiel en la Japana Maro, kaj ĝi estas plena je vivo de supre ĝis malsupre. Pro tio, la faŭno kaj flaŭro de la maro estas grandegaj, multe pli riĉaj ol la faŭno kaj flaŭro de la tero. Cetacoj kaj fiŝoj reprezentas la pli grandajn formojn de mara vivo – balenoj, ŝarkoj, spadfiŝoj, tinusoj, salmoj, haringoj. Sed multe pli ol tio estas la etaj vivoformoj, kiuj, anstataŭ naĝi, drivas en la grandega likva maso. Se la etaj flaŭro kaj faŭno estus kunmetitaj en bloko, ili rezultus je monto multe pli granda ol tiu formata de ĉiuj fiŝoj. Nu, ĉi tiu tuta vivo konstante naskiĝas kaj mortas – kaj ĉio kio mortas, iras al la fundo. Kiel rezulto, dum la tuta tempo estas pluvo de mortintaj organismoj en la maro, kiuj falas kaj akumuliĝas sur la fundo, kie ili formas tavolon de nigra ŝlimo, aŭ sedimentaro. Ĉio, kio estas deponita, estas sedimento, kiel mi jam montris.

         – Hoho! – ekkriis Emilja. Do la mono, kiun sinjorino Benta deponas en la bankon, estas sedimento?

         La Vicgrafo gratis sian kapon. Emilja ĝenadis lin per tiuj stultaj obĵetoj. Sed li daŭrigis, sen respondi:

         – Ĉi tiuj sedimentoj de mortintaj bestoj kaj plantoj kovras la fundon de la maroj, do tio estas nur grandega tombejo de organika materio.

         – Kion signifas organika materio?

         – Estas la materio, kiu formas plantojn kaj bestojn, tio dotata per organoj. Organika venas de organo. Nur tio, kio vivas, havas organojn. La materio, kiu formas mineralojn, nomiĝas neorganika materio.

         La Vicgrafo tusetis kaj daŭrigis:

         – Nu. En maraj regionoj proksimaj al tero, precipe en la golfoj, parto de tiu ĉi nigra koto sur la marfundo estis kovrita, antaŭ milionoj da jaroj, de sabloj kaj argiloj kiujn riveroj verŝas en la maron. Kiel ni jam lernis, erozio disrompas rokojn kaj portas ilin al la maro tra riveroj. Tiamaniere la kontinentoj ĉiam malgrandiĝas laŭ volumeno kaj la marfundo ĉiam grandiĝas laŭ alteco. Fakuloj taksas, ekzemple, ke ĉiujare la rivero Misisipo kunportas 400 000 tunojn da pulverigita materialo elĉerpita el la kontinento en la Meksikian golfon, tiel ke ĉiujn dekmil jarojn tiu golfo iĝas pli malprofunda je unu metro. Je la fino de 7 milionoj da jaroj ĝi estos tute surterigita. Ĉi tie en Brazilo ni havas Amazonon kiu, laŭ la kalkuloj de la brazila ĵurnalisto, verkisto kaj inĝeniero Euclides da Cunha (Eŭklides da Kunja), kunportas 3 milionojn da kubaj metroj da derompaĵoj al la maro ĉiutage, aŭ preskaŭ du kubaj kilometroj jare. Sed ĉi tiu rubaĵo ne amasiĝas ĝuste antaŭ la Amazona enmarejo, pro la rapideco de la fluo ĉe la renkontiĝo kun la maro. Ĝi estas kondukata al la maro ĝis ĝi atingas la faman Golfan Marfluon, kaj ĉe la fundo de tiu golfo ili estas deponataj, enmiksiĝante kun la derompaĵoj de la Misisipo.

         – Ĉu vi do volas diri, ke Brazilo ankaŭ kunportas teramason al la Meksika Golfo?

         – Jes, kaj en granda kvanto. Ĝi sendas tien preskaŭ du kubaj kilometrojn da amazonia tero ĉiujare.

         – Sed tiamaniere la Amazona regiono estos malaltigita kaj finiĝos invadata de la maro…

         – Tre probable. Tiu regiono iam estis maro, antaŭ la sulkiĝo de la tero, kiu kreis la Andojn. Ĝi estis maro, kiu kunligis Atlantikon al Pacifiko. Hodiaŭ ĝi estas dolĉa marĉaro, kun multaj riveroj; ĉar tiuj riveroj ne ĉesas malmunti la teron, ili finos por malaltigi ĝin, tiel ke marakvo denove kovros la Amazonan basenon kaj formos la estontan Amazonan golfon. Je tiu tempo la Meksikia golfo estos surgrundigita.

         – Bele! – protestis Peĉjo. Do Usono pliigos sian teritorion je nia kosto, ĉar ili sendos al ni la golfon kiu estas tie.

         – Ekzakte. Du el la plej grandaj riveroj en la mondo, Amazono kaj Misisipo, okupiĝas pri ĉi tasko: replenigi la Meksikian golfon kaj malfermi la Amazonian Golfon.

         – Ho, gesinjoroj! – diris Nazulino. Mi rimarkas, ke la akvo estas vere potenca. Ĝi ŝanĝas ĉion surtere, kun sia manio neniam ĉesi. Ĝi kunportas tien kaj ĉi tien, supren kaj malsupren, ĝi estas kiel grandega formiko.

         – Vere tio okazas. Fakuloj scias, ke antaŭ kelkaj milionoj da jaroj la Meksikia golfo estis duoble pli longa ol hodiaŭ. La samo okazis al la Kalifornia Golfo, kiu iam estis multe pli granda. Ĝi estis plejparte surterigita de la drenaĵoj de la riveroj – kaj estas en ĉi tiu parto de la grundo ke la usonanoj ĉerpas la plej grandan parton de petrolo.

         – Vi volas diri, ke petrolo formiĝas en tiu entombigita ŝlimaro?

         – Ĝuste. Organika materio akumulita en sedimentoj generas petrolon – almenaŭ laŭ la opinio de multaj saĝuloj. Sed por tio necesas, ke en ĉi tiu organika materio ekzistu hidrokarbonidoj.

         – Kia stranga besto estas tio?

         – Hidrokarbido estas la nomo kiun kemiistoj donas al kombinaĵoj de hidrogeno kaj karbono. Ĉi tiuj du korpoj estas tre amikaj, ili ŝatas marŝi kune, brakenbrake. La atomoj de unu kun la atomoj de la alia, jen je unu maniero, jen en alia – kaj depende de tiu proporcio, ni havas la hidrokarbidojn nomatajn metano, butano, propano, kaj aliaj. Ili estas gasoj aŭ likvaĵoj kiuj facile vaporiĝas, kaj ĉiuj estas brulemaj.

         – Kion vi volas diri per likvaĵoj kiuj facile vaporiĝas?

         – Ili estas likvaĵoj, kiu fariĝas gasoj tuj kiam ili estas en kontakto kun la aero. Likvaĵoj nur se ili estas konservataj en fermata loko. Se vi liberigas ilin, adiaŭ! fariĝas gasoj. Do, kiel mi diris, por ke petrolo formiĝu, devas esti hidrokarbidoj en la sedimentaĵoj. En sedimentaĵoj sen hidrokarbidoj, kiuj nur havas sekajn fosiliojn, kiel la kelkaj sedimentoj, ne formiĝas petrolon.

         – Nu, – diris Emilja, – mi rimarkas, ke petrolo nenio estas se ne oleo de mortintoj. Kadavroj de bestoj, putraj fiŝoj, tombejo de helikoj – mi jam volas vomi…

         – Pro tio petrolo malbone odoras, – aldonis Nazulino.

         Vicgrafo, vi parolis pri la Golfoj de Meksiko kaj Kalifornio, – diris Peĉjo. Kaj kio pri Brazilo? Ĉu ni ne havas tiajn regionojn?

         – Kial ne? Ekzistas, ekzemple, la Pantanalo de nia ŝtato Mato-Groso, unu el la plej grandaj rubaĵodeponejoj konataj de la mondo.

         – Klarigu tion, Vicgrafo.

         – La Pantanalo de Mato-Groso kaj la Granda Ĉako de Paragvajo kaj Bolivio formas grandegan malaltan regionon je proksimume 700 kilometrojn longan. Tiu regiono iam estis enlanda maro, speco de Mediteraneo, kaj tion pruvas multaj salakvaj lagunoj kiuj ankoraŭ ekzistas. Multnombraj maraj fosilioj ankaŭ atestas pri la antikva maro, kiu sekiĝis – aŭ kiu sekiĝas, ĉar la salaj lagoj estas ankoraŭ restaĵoj de la maro.

         – Kiu surterigis la regionon?

         – Kompreneble, la erozio, kun tero prenita de la Andoj ĉe unu flanko kaj la montoj de Brazilo ĉe la alia. Eĉ hodiaŭ ni vidas kelkajn malaltajn montojn en la mezo de la marĉaro. Ĉi montoj estas ruinoj de montoj. Ili devus esti tre altaj, sed ili estis malaltigitaj pro erozio. Kun la sabloj kaj argiloj prenitaj de ili, de la Andoj kaj aliaj montoj de Brazilo, la tuta regiono ŝanĝis.

         – Do devas ekzisti petrolo en la Pantanalo, – observis Peĉjo.

         – Kompreneble, jes. Ĉiuj postuloj por la formado de petrolo estas plenumataj tie, krom la fakto, ke en multaj lokoj estas evidentaj signoj de ĝi. Kaj eble la Pantanalo estas la plej granda naftoregiono en la mondo.

         – Belege! – penseme ekkriis Peĉjo.

         En tiu momento la horloĝo sur la muro sonis la naŭa.

         – Sufiĉas por hodiaŭ, Vicgrafo, – diris sinjorino Benta, kaj ŝi leviĝis. – Mi tre atente aŭskultis vian geologion kaj mi pensas, ke vi pravas. Sed sufiĉe. Ni devas alterni sciencon kun dormo – kaj jen la horo dormi.

         Poste, ŝi turnis sin al onklino Nastasja, kiu dum la tuta tempo dormetis:

         – Kion vi opinias pri la geologio de la Vicgrafo? – ŝi demandis.

         Onklino Nastasja malfermis grandegan buŝon kaj oscedante respondis:

         – Li nur parolas pri putraj fiŝoj, sinjo. Fiŝo devas esti freŝa. Ju pli freŝa des pli bone. Kaj se li ankoraŭ vivas, kiel tiu fiŝego kiun sendis al ni kolonelo Teodoriko alian tagon, tiam eĉ pli bone…

(*) Vorto ne plu uzata en biologiaj tekstoj.

Visitas: 524