La naftoputo de la Vicgrafo
Ĉapitroj 03 kaj 04
3 – Kiel formiĝas la petrolo
En la tria nokto, la Vicgrafo komencis sen la kutima klasika tuseto. Emilja plendis:
– Vi forgesis purigi la gorĝon, Vicgrafo.
Por plaĉi ŝin, la granda geologiisto devis ŝajnigi ke li purigas la gorĝon – sed kiel puno li komencis la istruon per ĉi tiu demando:
– Fraŭlino Emilja, klarigu al ni, kio estas hidrokarbonido.
La ĝenulino ne ĝenis sin kaj respondis:
– Estas etaj miksaĵoj de io nomata hidrogeno kaj io alia nomata karbono. La buletoj de unu kuniĝas al la buletoj de alia kaj formas metanon, butanon, propanom, kaj aliajn. Ili estas gasoj aŭ likvaĵoj kiuj facile vaporiĝas, kaj ĉiuj estas brulemaj.
– Tio ĝustas. Sed la etaj buletoj havas sciencan nomon: la atomoj. Kaj kie estas ĉi tiuj hidrokarbonidoj, Peĉjo?
– En maraj sedimentoj, precipe proksime al marbordoj, en landoj, kiuj iam estis maroj, aŭ ene de kontinentoj, en landoj kiuj ankaŭ estis maroj.
– Tre bone. Tiaj organikaj sedimentoj, tiaj bestaj kaj plantidaj tombejoj, generas tiajn hidrokarbonidojn, kiuj ekbrulas; sed tio okazas nur kiam ekzistas kelkaj favoraj kondiĉoj. Ĉi tombejoj de organika materio devas esti kovritaj iom rapide per trenitaj teroj. Ili devas esti kovataj, kvazaŭ ili estus ovoj ene de kovilo, sub tiaj kaj tiaj kondiĉoj; kontraŭe ne naskiĝas la petrolo-idetoj.
– Kiaj kondiĉoj estas tiuj? – demandis Peĉjo.
– Unu el ili estas tio, ke ili estu izolataj de la akvoj. Tio malpermesas ke ili estu formanĝataj de kelkaj vivestaĵetoj, la vulturoj de la malgranda mondo. Kaj ankaŭ protektas ilin kontraŭ la nesatigebla malsato de la plej granda vulturo, kiu ekzistas en la Naturo, la sinjoro Oksigeno. Ĉi Ulo havas kaprinan apetiton. Ĝi manĝas ĉion, kion ĝi trovas kaj tio signifas, ke ĝi oksidigas ĉion, kion ĝi trovas, kiel diras la kemiistoj. Oksigeno ekzistas en akvo kaj aero; do la organika materio kiu falas en la akvon, aŭ estas en kontakto kun la aero, rapide estas difektita, ĝi malaperas, ĝi oksidiĝas – ĝin formanĝas, resume, la terura vulturo.
– Ah! – ekkriis Peĉjo. – Do estas pro tio ke petrolo ne formiĝas ene de organika materio sur la tero. Ĝin voras la furiozo de la oksigeno…
– Tio ĝustas. Oksigeno estas speco de gardisto de naturo, kun la misio konservi aferojn en certa stato de ekvilibro. Ni ekzempligas tion per la fero. Ĉi metalo ne ekzistas en la naturo kiel pura fero. Ĝi ekzistas en formo de feroksido, tio estas miksata aŭ kombinata kun oksigeno. Ferercoj, aŭ feraj ŝtonoj, kiel la homoj diras, estas nenio krom ĉi tiu kombinaĵo – ili estas feroksidoj. Sed la homo fandas la ŝtonon kaj fabrikas la konatan feron, kiu estas uzata por fari mil aĵojn – tranĉilojn, dratojn, najlojn, ferbarojn, telerojn, relojn…
– Gladilojn, sekurpinglojn, – aldonis Emilja.
– Ĉion, kio estas maŝino, instrumento aŭ materialo de konstruo. Sed sinjoro Oksigeno, kiu ne konsentas kun la ŝanĝo, tuj provas malfari la laboron de la homo – kaj rustigas la feron. Ĉu vi scias, kio estas rusto?
– Estas la ruĝa kosmetikaĵo de la fero, – diris Emilja.
– Rusto estas fera oksido. Estas oksigeno, kiu ligas sin al fero por restarigi tion, kion la naturo kreis sed la homo ŝanĝis. Ĝi malrapide funkcias sur ĝi, neniam ĉesas, kaj pro tio la homo bezonas fabriki novajn feraĵojn por anstataŭigi la rustitan feron.
– Granda perversulo, la oksigeno! – ekkriis Emilja.
– Oksigeno faras la samon al organika materio. Ĝi oksidigas ĝin, rustigas ĝin, kombinas kun la karbono en ĝi ekzistanta kaj liberigas la hidrogenon. Sed kiam organika materio estas izolata, tio estas, ekster kontakto kun oksigeno, en akvo aŭ aero, povas okazi aliaj fenomenoj – kiel la formado de nafto.
– Do, – diris Peĉjo, – la homo povas, se li volas, fabriki petrolon…
– Povas kaj jam faris ĝin. Germana akademiulo nomata Engler pruvis ke grasoj de vegetala aŭ besta origino iĝas nafto kiam varmigataj al temperaturo de proksimume 400 gradoj je premo de 20 ĝis 25 atmosferoj.
– Kio estas atmosfera premo?
– Atmosfera premo estas la pezo, kiun aero faras sur korpon.
– Ĉu aero do havas pezon?
– Kompreneble jes. Ĉiuj korpoj havas pezon.
– Ĝi aspektas tiel malpeza…
– Vere malpeza, sendube; malpeza, sed ĝi havas pezon. Litro da aero pezas iom pli ol gramo. Kaj ĉar la atmosfero estas la gasa tavolo, kiu iras de la marnivelo ĝis tie supre, kie la aero finiĝas, ĉi tiu atmosfera tavolo ĉiam pezas sur ĉio, kio ekzistas sur la tero, inkluzive ni, la homoj. Kolono de aero de unu kvadrata centimetro de bazo pezas 1033 gramojn, aŭ 1 kilogramon kaj 33 gramojn.
– Ŭaŭ! – ekkriis Emilja. – Pli ol unu kilogramo por ĉiu kvadrata centimetro, kiu estas preskaŭ nenio!… Mi ne komprenas! Se tiel estas, tiam la pezo de la aero sur la cilindra ĉapelo de la Vicgrafo devas esti ĉirkaŭ dek kilogramoj. Kun tia pezo, ĉu ĝi ne fariĝas plata?
– Ĉar la premado estas je ĉiuj flankoj kaj ankaŭ de malsupre supren kaj de interne al ekstero, tiel ke ĝi nuliĝas. Sed se ni forprenas la aeron, kiu estas ene de la cilindra ĉapelo kaj faras vakuon, ĝi tuj platiĝas.
– Nu, Vicgrafo. Ne plu parolu pri aero kaj atmosfera premo. Ni reiru al nafto, – plendis Peĉjo.
– Bone… La plej gravaj naftejoj konataj de la homo troviĝas, kiel mi jam diris, proksime al la marbordoj kaj en la formortintaj enlandaj maroj. La tre riĉaj naftejoj de Bakuo, proksime al la Kaspia Maro, havas tiajn kondiĉojn. La samon oni diru pri la naftejoj de Mezopotamio, proksime al la Persa Golfo. Ĉi tie en Sudameriko ni havas la naftejojn Komodoro-Rivadavia, en Argentino. En la regiono, la argentinanoj malfermis pli ol 3000 naftoputojn.
– Do estas facile scii kie estas la petrolo, – diris Peĉjo. – Sufiĉas kontroli ĉu iu loko estas formita el la kunporto de tero al la maro.
– Tion faras nun la argentinanoj. Per geologiaj studoj, ili serĉas rubaĵdeponejojn por bori truojn sur ili.
– Ĉio estas tre interesa, Vicgrafo, – diris Peĉjo. – Sed mi volis scii, kiel ĉi tiu organika materio transformiĝas en oleon.
– Ho, – ekkriis la Vicgrafo, – tio estas longa historio. Necesas milionoj da jaroj da pacienco. La naturo estas heliko en siaj procezoj, kiel mi jam observis. Unue, estas la miksado de organikaj sedimentoj kun la sablo, kiun la riveroj alportas; kiam la miksaĵo finiĝas,komenciĝas la nura rubaĵodeponejo. Ĉi rubaĵodeponejo devas esti farita el materialoj, kiuj permesas la formadon de izolata tavolo, kiu defendas la pacon de la organika materio kaptita ĉe la fundo. Kiam, surtere, vegetaĵaro estas kovrita dum longa tempo kaj, sekve, libera de kontakto kun la aero, la vegetaloj, anstataŭ putri, fariĝas torfo aŭ ŝtonkarbo. Kaj kiam, en la maro, la organika materio kunmetita de la grasoj kaj buljonoj de la maraj kotbestoj estas izolita de oksigeno, ĝi estas konvertita en serion da bitumaj materialoj.
– Kio estas tio?
– Bitumaj materialoj estas tiuj, kiuj enhavas hidrokarbonidojn; asfalto, nafto kaj certaj skistoj estas bitumaj materialoj. Homo rafinas ĉi tiujn materialojn por ĉerpi la purajn hidrokarbonidojn uzatajn en industrio.
– Sed mi volas scii kiel la ŝlimo de organikaj materialoj sin transformas en nafton – plendis Nazulino.
– En la laboratorio, kemiistoj kapablas fari ĉi transformadon. Mi jam rakontis la sperton de Engler. Varmo de 400 gradoj kaj premo de 20 ĝis 25 atmosferoj.
– Atendu, Vicgrafo. Via Moŝto forgesis klarigi kio estas UNU atmosfero. Vi nur parolis pri la atmosfero ĝenerale.
La Vicgrafo enspiris kaj klarigis:
– En fiziko, la vorto “atmosfero” signifas mezuron de premo, kiel la metro signifas mezuron de longo. Atmosfero, en senco de mezurado, estas ekvivalenta al la pezo de 1,033 gramoj por kvadrata centimetro. La premo de 20 ĝis 25 atmosferoj uzata de Engler respondas, do, al pezo de 20 ĝis 25 kilogramoj por kvadrata centimetro. Sed en la laboratorio, la formado de petrolo okazas tuj, kun la hasto per kiu la homoj volas. En naturo, ne. Petrolo bezonas milojn da jarcentoj por formiĝi – kaj la saĝuloj ne konsentas unu kun la alia pri ĉi punkto. Ili ne scias, kio estas la procezo de la transformado.
La Vicgrafo pasis la poŝtukon sur la vizaĝo kaj daŭrigis:
– Nu. Mi kredas, ke koncerne la formadon de petrolo, ni haltu nun. Mia kurso ne estas por trejni specialistojn, sed doni ĝeneralan ideon pri la temo. Ni nun devas vidi tion, kiaj kondiĉoj igas la naftajn deponejojn ekspluateblaj. Jen la plej grava problemo por la mondo. Se nafto estus neekspluatebla, ĝi ne utilus al ni. Oni ne forgesu, ke la formado de tavoloj de sedimento okazis antaŭ milionoj kaj milionoj da jaroj, en tempo, kiam la terglobo ankoraŭ estis freŝa, diketa frukto. Poste la kompatinda planedo komencis velki ĝis ĝi fariĝis la seka vinbero, kiu estas hodiaŭ.
– Kial vi parolas pri freŝa frukto kaj seka vinbero, Vicgrafo?
– Mi komparas, por ke vi pli bone komprenu min.
– Tiaj komparoj nur servas por plenigi la buŝon per salivo, – diris Nazulino. – Seka vinbero! Mi ŝatus havi nun unu el tiuj paketoj de sekaj vinberoj, kiuj venas el Kalifornio…
– Sekva vinbero estas velkinta kaj sekigita frukto, tute sulkiĝinta, plena de montoj kaj valoj. La samo okazis al la tero. Ĝi komencis malvarmiĝi kaj velki, kaj ĝi komencis ŝrumpi, kaj pleniĝi per la sulkoj kiuj faris la montojn kaj valojn de hodiaŭ. La Anda Montarĉeno estas unu el la plej grandaj sulkoj de tiu speco; ĝi iras tra la tuta Sudameriko kaj daŭras en Usono sub la nomo de Roka Montaro.
– Je kio tio rilatiĝas kun petrolo?
– En la komenco la tavoloj de sedimento deponitaj ĉe la fundo de la maroj estis horizontalaj, aŭ pli-malpli horizontalaj. Kun la sulkiĝo, aŭ la velkado de la terkrusto, tiuj horizontalaj tavoloj perdis sian horizontalecon kaj fariĝis montecaj aŭ ondecaj. Ekzistas ankoraŭ zonoj sur la terglobo kie la krusto estas tiel, kiel ĝi estis en pli fruaj tempoj. La grandaj ebenaĵoj de la pampo de Sudameriko kaj la stepoj de Rusio estis ebenaĵoj en la komenco kaj restis ebenaĵoj ĝis hodiaŭ. Ili ne sulkiĝis. Sed tio estas malofta. Preskaŭ ĉie la krusto sulkiĝis kaj formis montojn kaj valojn. Dum la sulkiĝoj, okazis rompado de tavoloj, glitado de unu sur la alia, tordado, penetrado de unu tavolo en alian, ktp. Mil akcidentoj okazis.
– Ĉu estas facile ĉerpi petrolon? – demandis Peĉjo.
– Estus, se ni de supre sukcesus vidi tiujn faldojn ene de la tero. Bedaŭrinde niaj okuloj ne penetras tiom profunde.
– Kaj kiel fari tion, do?
– Per geologiaj observado, tio estas, studoj de la tero sur la surfaco, homoj ofte kapablas lokalizi la plej taŭgaj lokoj. Lastatempe aperis nova scienco, kiu multe helpis: Geofiziko. Danke al geofizikaj procezoj, eblas determini ĉi lokojn kun granda precizeco, kaj tial marki la plej bonajn punktojn por borado.
– Emilja antaŭ kelkaj tempoj sukcesis vidi tra netravideblaj korpoj, – diris la knabino, rigardante la pupon. – Ĉu eble pere de ŝiaj okuletoj ni trovos petrolon ĉi tie ĉe avino?
Emilja fiere kaj malmodeste ridetis.
– Mi ankoraŭ ne provis tion, sed mi opinias, ke tio tre eblas. Mi devas kontroli ĉi tiun punkton.
Onklino Nastasja larĝe malfermis la okulojn kaj murmuris:
– Ho Dio! – kaj kiam la horloĝo sonis la naŭan, ŝi leviĝis.
– Sufiĉe por hodiaŭ, – diris sinjorino Benta kaj ankaŭ ŝi leviĝs. – Mi daŭre aprobas la sciencon de la Vicgrafo. Ĉio, kion li diras, konformas al tio, kion instruas geologiistoj. Li estas vera saĝulo, sed… liten, liten, infanoj!
Post duonhoro ĉiuj dormis kaj sonĝis pri organikaj materialoj, hidrokarbonoj kaj malgrandaj fosiliaj fiŝoj. Emilja sonĝis pri grandega baleno, kiu ŝprucadis petrolon.
4 – Petrolo! Petrolo!
En la sekva vespero, antaŭ ol la Vicgrafo komencis la instruon, ĉiuj rakontis sian geologian sonĝon. Tiu de Emilja, kiel ĉiam okazas, estis la plej kurioza. “Petrolbaleno” aperis al ŝi, kun pluraj kranoj sur ĝia grandega korpo; unu kiu donas benzinon; alia, keroseno; alia, dizel-oleo; alia, lubrikaĵo…
– Sufiĉe, Emilja! – kriis Nazulino rapide. – Avinjo diris ke ekzistas 300 produktoj ĉerpitaj el petrolo. Tio signifas, ke via baleno havas almenaŭ 300 kranetojn – kaj se vi intencas paroli pri ili ĉiuj, la Vicgrafo ne havos tempon por instrui la hodiaŭan lecionon.
– Krom tio, – aldonis Peĉjo, – mi tre suspektas ke la sonĝoj de Emilja estas inventaĵoj. Ili estas tro bone aranĝataj. Tiu baleno kun la kranoj petroldonaj odoras al mi kiel trompaĵo…
Emilja montris al li la langon, sed silentis pri la baleno, por ke la Vicgrafo komencu la instruo.
– Bone, – li komencis. – Ni lernis hieraŭ, kiel formiĝas la naftodonaj tavoloj, kaj ni lernis, ke tiuj tavoloj devas esti protektataj per netralasebla tavolo, kiu malpermesas eliron de gason kaj oleon. Ni ankaŭ lernis, ke la tavoloj devas sulkiĝi kaj la petrolo devas amasiĝi en la supra parto de la faldoj. Kontraŭe la gaso kaj la oleo eskapas kaj perdiĝas.
– Kiel ili perdiĝas? – volis scii Peĉjo.
– Kiam oni faligas guton da olivoleo sur paperpecon, kio okazas? – demandis la Vicgrafo.
– Okazas, ke la olivoleo disvastiĝas ĝis ĝi okupas la tutan paperon.
– Tio ĝustas. Ĝi disvastiĝas, marŝas. La samo okazas al la petrolo ĉe la fundo, kiam la protektanta tavolo rompiĝas. Ĝi disvastiĝas, ĝi supreniras, ĝis ĝi atingas la surfacon de la tero. En multaj partoj de Brazilo ni vidas la tiel nomatajn skistojn kaj ili estas nenio alia ol materialoj impregnataj de la petrolo, kiuj leviĝis de la fundo.
– En ĉi kazo, kiam estas skisto sur iu loko, tio signifas ke ne ekzistas petrolo en la fundo. Se la petrolo atingas la supron, ĝi ne plu akumuliĝas tie, kie ĝi formiĝis.
– Nu, jes kaj ne, – respondis la Vicgrafo. – La petrolo en la subtera tavolo eble disverŝis ĉion aŭ nur parton de ĝi. Tra fendo, aŭ fendeto en la akvorezista kovrilo, parto de la petrolo povas leviĝi sed lasi grandan kvanton ĉe la fundo.
– Kaj kiu unue elpensis la ideon atingi la naftodeponejojn?
– La kolonelo Drake en Usono. En la jaro 1859 ĉi kolonelo decidis fosi puton en Titusville, en la ŝtato Pensilvanio – kaj li tion sukcesis, malgraŭ tio, ke la iloj je lia dispono estis la plej simplaj. Ĉi tiu puto fariĝis la patro de ĉiuj malfermitaj putoj en ĉiuj landoj.
– Kiom da idoj ĝi havis? – demandis Nazulino.
– Pli ol 900 mil. Pli ol 900 000 naftoputoj estas malfermitaj en Usono. Usonanoj estas tre kompetentaj. Ĉar ili faras ĉion en granda kvanto, ili fariĝis la plej progresintaj kaj plej riĉaj homoj en la mondo.
– Kaj ni, en Brazilo, kiom da putoj ni malfermis?
– Puton, kiu sukcesis ĉerpi petrolon, neniun. Ĝis nun, ĉirkaŭ sesdek putoj estis malfermitaj en Brazilo, la plej multaj el ili tro malprofundaj por atingi ajnan naftotavolon.
– Kia honto! Kaj kio pri Argentino?
– Argentino jam malfermis pli ol 4 000, kaj preskaŭ ĉiuj produktas. Nune ili sukcesas ĉirkaŭ 16 milionojn da bareloj da petrolo jare.
– Kio pri la aliaj landoj de Ameriko?
– Ili ĉiuj estas plenaj je naftoputoj, el kiuj oni ĉerpas milionojn kaj milionojn da bareloj. Venezuelo sukcesis fariĝi la tria produktanto en la mondo, kun pli ol 140 milionoj da bareloj jare. Peruo ĉerpas milionojn da bareloj. Kolombio ĉerpas milionojn. Ekvadoro ĉerpas milionojn. Bolivio, la samo. Ĉiuj najbaroj de Brazilo estas gravaj naftoproduktantoj, krom Urugvajo kaj Paragvajo.
– Kaj kial Brazilo ne produktas ankaŭ milionojn kaj milionojn da bareloj? Ĉu ne estas petrolo ĉi tie?
– Brazilo mallerte laboras, tio estas la vero. Petrolo en Brazilo kapablas provizi la tutan mondon dum jarcentoj. Ĉie en nia lando estas indikiloj de petrolo – en ĉiuj ŝtatoj. La surfaco de Brazilo estas kovrita de la samaj spuroj de nafto, kiuj igis najbarajn respublikojn bori kaj eltiri ĝin je la milionoj da bareloj. La samaj indikiloj…
– Kial do ni ne boras en Brazilo?
– Ĉar la eksterlandaj kompanioj, kiuj vendas al ni petrolon, ne havas intereson pri tio. Kaj ĉar ili ne havas intereson pri tio, ili konvinkis al brazilanoj, ke ĉi tie, en ĉi tiu grandega teritorio, ne ekzistas petrolo. Kaj la brazilanoj malsaĝe konvinkiĝis…
– Grandaj azenoj! – ekkriis Emilja. – Ĉu niaj samlandanoj ne vidas petrolon eliri en ĉiuj landoj najbaraj al nia?
– Jes, ili vidas, sed kion vi volas? Kiam popolo insistas ne bone malfermi la okulojn, neniu sukcesas konvinki ĝin. Tiaj kompanioj najlis la palpebrojn de brazilanoj per pingloj. Neniu vidas ion, nenion, nenion… Kaj ĉiujare Brazilo elspezas pli ol duonmilionon da mono por la petrolo, kiun la ruzegaj kompanioj vendas al ni.
– Duonmiliono da mono! – ekkriis Peĉjo. – Pli ol mil tricent ĉiutage! Kvardek tri ĉiuhore! Kia multekosta malsano estas blindeco…
– Ha, se ni eltrovus naftoputon ĉi tie ĉe avino! – Nazulino ĝemis. – Mi nur volis vidi la mirigitan vizaĝon de onklino Nastasja…
– Tio tre eblas! Ĉio estas ebla en ĉi mondo, – diris la Vicgrafo. – Sed ni devas bori. Sen borado, ne estas petrolo. Tiu, kiu volas petrolon, tiu boru. Atendadi tion, ke ĝi aperos por si mem, tio estas granda stultaĵo. Sed la brazila popolo lasis sin konvinki, ke ĉi tie, en nia grandega teritorio, ne ekzistas petrolo. (*)
– Kaj kiel finiĝas la putoj? – volis scii Peĉjo.
– Ili finiĝas kiel ĉio en la vivo, inkluzive kiel finiĝas la instruoj, – la Vicgrafo respondis, ĉar li rigardis la horloĝon. Estis ja la naŭa horo.
Ĉiuj leviĝis. Onklino Nastasja, kiu dormis la tutan tempon, pensis ke ili ankoraŭ paroladis pri fiŝoj kaj retiriĝis grumblante:
– Fiŝo, seka fiŝo, putra fiŝo. Nur fiŝo, la tutan tempon. Bona fiŝo devas esti jus fiŝkaptata. Ho Dio…
(*) Jen parto de teksto de Vikipedio, pri Lobato:
De 1927 ĝis 1931 li (Lobato) laboris kiel brazila komerca ataŝeo en Usono kaj daŭre verkis. Revene al Brazilo fondis la Kompanio de Petrolo de Brazilo kaj lanĉas, iom poste, kampanjon por la eksploro de fero kaj petrolo en Brazilo.
Tiu kampanjo kontraŭis la interesojn de Usono, kiu instigis Getúlio Vargas (la diktatoro) persekuti lin. La registaro malpermesis al li diri ke eblas produkti nafton kaj feron en Brazilo, sed li rifuzis kaj estis arestita en pluraj okazoj. Li skribis leteron al generalo kiu ordonis lian unuan areston: “mi pasigis en ĉi tiu prizono, generalo, neforgeseblajn tagojn, pri kiuj granda resopiro mi memoros. Mi havis la okazon observi, ke la plej multaj arestitoj estas homoj kun pli pura kaj nobla animo ol multaj altrangaj homoj libere vivantaj”.
Dum lia aresto, kvazaŭkaŝa serĉteamo malkrovis nafton en urbeto Lobato en Bahio. La anonco de provo de ekzistado de petroleo en Brazilo, morale detruis la kialojn de lia aresto.