Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 11 kaj 12

 

11 – Finfine petrolo!

Post 700 metroj da borado la geknaboj rimarkis, ke sinjoro Kalamazoo kaj la kemiisto-geologiisto tre atentis pri la materialoj kiuj venadis el la fundo de la puto. Ili kolektadis tiujn cilindrojn de roko akiritajn per la rotacia borado. En aparta remizo maldekstre de la turo, tiuj pecoj estis metitaj unu sur la alian kaj formadis altajn staplojn, kun kartoj indikante la profundojn el kiuj ili venis. Tiamaniere, la subgrundo en tiu loko estis perfekte konata.

Peĉjo profitis ĉi informojn por desegni la Geologian Projekcion de la Lando de Avinjo, laŭ la laboro de sinjoro Ĉampignon. Li markis sur la papero, per horizontalaj linioj, la tavolojn kaj indikis la dikecon de ĉiu el ili kaj la materialon el kiu ili estis kunmetitaj. Tiu Geologia Projekcio estis najlata sur la muro de la manĝoĉambro, en malsamaj pecoj, kaj okupis la tutan muron.

Iun tagon, antaŭ iu peco de tiuj materialoj, la vizaĝo de sinjoro Kalamazoo lumiĝis. Estis sabloŝtona cilindro iomete malsama ol la antaŭaj laŭ koloro kaj ankaŭ pli poroplena, spongeca. La usonano vokis la kemiisto-geologiiston kaj dum kelka tempo ili interparolis, kun multaj ekzamenoj de la cilindro. Ili eĉ flaris ĝin. Sinjoro Champignon kunportis la cilindron al la laboratorio. Revenante, li ridetis.

Jes, – li diris. – Ĝi estas gasoplena sabloŝtono, klara signo pri tio, ke ni estas tre proksimaj al petrolo.

Tion li diris en la angla, kaj la rinocero tuj tradukis al la Vicgrafo kaj li kuris por rakonti al la infanoj.

– La borilo trovis tavolon de gasoplena sabloŝtono, tio signifas ke la peco estas impregnata per petrola gaso. Do, ni estas proksimaj de la nafta deponejo.

La ĝojo estis grandega. Okazis huraoj kaj vivuoj. Peĉjo kuris al la domo por anonci la bonan novaĵon al sinjorino Benta.

– Gaso, avinjo! Sabloŝtono impregnata per petrola gaso – per nafta gaso! Nu, kie estas fumo, tie estas fajro. Se ni havas naftan gason, la petrolo estas proksime. Unu ne ekzistas sen la alia.

– Kiom profunde, Peĉjo?

– Sepcent kvindek metrojn.

– Tiam la opinio de nia eta Vicgrafo venkis la opinion de sinjoro Champignon, ĉar li parolis pri 800 metroj. Lertega Vicgrafo…

Post la diro de la bona novaĵo, Peĉjo rapidege reiris al la turo, pro timo, ke petrolo ŝprucos dum lia foresto. Sed tio ne okazis. La borado daŭris ankoraŭ tridek metrojn sen atingi la petrolon; sed ĉiu nova venanta materialo pruvadis tion, ke pli kaj pli la petrolo estis proksime. La sabloŝtono ne plu estis gaseca, sed grasa, tiamaniere ke ĝi malpurigis la manojn de tiuj, kiuj ĝin prenis. Distilante iom el tiu sabloŝtono, sinjoro Champignon akiris botelon da verdebruna oleo, kiun li klasifikis kiel bonegan parafinan petrolon – unu el la plej bonaj, kiu ekzistas.

Post la analizado, la du amerikanoj eksciite interkonsiliĝis. Sinjoro Champignon opiniis, ke ili devus haltigi la boradon kaj malplenigi la puton . Li kalkulis, ke la kolumno de ŝlima akvo, kiu estis en la fundo, faras premon de 90 atmosferoj, sufiĉe por malhelpi la supreniradon de la petrolo. Sed sinjoro Kalamazoo, kiu per sia longa praktiko de putoj ĉion divenadis, decidis bori iomet pli, kaj en la sekvanta tago la puto atingis 798 metrojn.

– Nun, jes, – li diris, kiam li vidis la buŝon de la tubo kun suprenirantaj gasvezikoj. – Ni povas fermi la puton, post metado de la “blowout preventer”.

“Blowout preventer” estas la angla nomo de la valvo aŭ speco de krano kiu estas metata sur la puto por malpermesi elŝprucadon de petrolo  kaj inundado de la loko.

Fakto de tiu graveco devis esti konata en la domo – kaj Peĉjo sendis Emiljan kun mesaĝo al sinjorino Benta.

Emilja forflugis.

– Sinjorino Benta! – ŝi kriis kiam ŝi alvenis. – Ili metos la “blowout preventer” kaj Peĉjo volas, ke vi kurante iru al la turo kiel eble plej rapide ĉar la afero urĝas.

Sinjorino Benta, kiu ne konis la signifon de la anglaj vortoj, montris pridemandantan vizaĝon. Emilja klarigis, ke estis la granda krano, kiu malpermesas ke la petrolo faru petolaĵon.

Ekkomprenante, ke tio estas serioza afero, sinjorino Benta alvokis onklinon Nastasja kaj metis ŝalon sur la ŝultroj. Poste ŝi, ridetante, diris al  Emilja, ke ankaŭ la pupo bezonas etan kranon por eviti elŝprucadon de sensencaĵoj. Kaj murmuris al la nigrulino:

– Ĉu eblas, ke tiuj diabletoj vere trovis petrolon?

– Ĉu sinjo ankoraŭ dubas? – respondis la nigrulino. – Kion ili ne kapablas fari? Post kiam ili kondukis min al la luno, por kuiri por Sankta Georgo, kun tiu abomena drako en la postkorto, mi dubas pri nenio en ĉi  vivo…

Dum ili marŝis, granda agitado okazis ĉe la turo. Pro nezorgemo en la sendado de la pecoj kiuj venis el Usono, okazis ŝanĝo de kestoj, kaj anstataŭ la granda krano, en la skatolo estis… du radioaparatoj!

– Sabotaĵo! – kriis Peĉjo. – Mi ĵuras, ke estas sabotaĵo de la perversaj trustoj. Kaj kio nun, Vicgrafo?

La Vicgrafo ne sciis kion respondi. Estis nova kazo, neniam antaŭe diskutita en la naftotraktatoj kiujn li legis. Kaj plej malbone ol ĉio estis, ke ĝuste en tiu momento aŭdiĝis subtera bruado, kaj baldaŭ poste la vezikoj en la puto ekkrevis kun duobla bruado.

– Ni estas perditaj! – kriis sinjoro Kalamazoo. – La petrolo tuj eliros kaj ni ne havas manieron fermi la puton – kaj en sia malespero li pugnobatis sian kapon kaj fortiris siajn tre blondajn harojn.

– Kio okazas? demandis sinjorino Benta, kiu ĵus alvenis kun la nigrulino kaj Emilja. – Ĉu sinjoro Kalamazoo freneziĝas?

– Estas pro tio, ke ni ne havas la grandan kranon! – afliktite respondis Peĉjo. – Ili sabotis la sendadon de materialoj kaj anstataŭ la granda krano venis du radiojn, imagu…

– Kaj nun?

– Nun ili ne scias kion fari. La gaso bobelas kun kreskanta forto. La akvokolono de la puto, kiu pezas 90 atmosferojn, malpermesas la suprenvenadon de la petrolo. Sed kiam ĝi ne plu kapablos rezisti la petrolan impulson, la petrolo disverŝiĝos tra ĉiuj kampoj, kaj plenigos la rivereton kaj ĉion inundos…

– Ho, Madono! – ekkriis sinjorino Benta kunigante la manojn. – Kio okazos al ni, Sankta Dio?

– Plej malbone ankoraŭ – daŭrigis Peĉjo – estas, ke sinjoro Kalamazoo perdas la kapon. Rigardu lian malespero…

– Mi ne dirus la kapon – observis Emilja – sed la harojn. Li perdos ĉiujn, se li daŭre eltiros ilin tiele…

En tiu momento la subtera krakego ronkis pli laŭte.

– Ho,  Dio! – onklino Nastasja ekkriis. – Fulmotondro profunde en la tero estas io, kiun mi neniam aŭdis. Pluvos forte de sube supren…

La situacio estis vere tragika. Sinjoro Champignon sidiĝis sur borilo, kun la kapo en la manoj. Li sentis sin tute detruita. Sinjoro Kalamazoo paŝadis tien kaj reen kaj minacadis la ĉielon per kunpremitaj pugnoj kaj dirante nomojn, kiuj certe estis tre maldecaj – sed feliĉe nur Dolĉaĵ’ komprenis. Vidante la estrojn en tiu malespero, la laboristoj mirigite rigardis unu la alian, ne sciante kion fari.

Sinjorino Benta, kaptata de timo, falis malsupren, kun la fama kora sufoko je danĝeraj momentoj. Kaj la subteraj bruegoj kreskadis… Kaj en la puta buŝo pli kaj pli da gasaj bobeloj…

Meze de tiom da teruro nur Emilja kaj la Vicgrafo montris sin absolute trankvilaj. Ili iris al Dolĉaĵ’ por interkonsiliĝi. Rapida konferenco. Dolĉaĵ’ aprobis la ideon de Emilja kaj leviĝis de la grundo, kie li kuŝis. Li peze marŝis al la turo, sekvata de la Vicgrafo, dum Emilja flugis al la oficejo.

Atinginte la puton Dolĉaĵ’ eniris kaj, antaŭ la granda surprizo de ĉiuj, li sidiĝis sur la buŝo de la tubo.

Malgraŭ sia malespero, sinjoro Kalamazoo ne sukcesis ne ridi. Dum sia tuta longa vivo kiel boristo, li neniam havis la ŝancon vidi “blowout preventer” de tiu speco – pakiderma krano!

– Solvite! Ĉio estas savita! – kriis la Vicgrafo. – La akvokolono de la puto faras pezon de 90 atmosferoj sur la petrolo kiu volas leviĝi. Dolĉaĵ’ pezas aliajn atmosferojn. Kaj kun ĉiuj kunaj atmosferoj mi ĵuras, ke ni malpermesos la levadon de la petrolo ĝis la alveno de la “blowout preventer”.

Ĉi lastaj vortoj igis sinjoron Kalamazoo larĝigi la okulojn.

– Ĉu ĝis la alveno de la “blowout preventer”?, sinjoro Vicgrafo? – li ripetis. – Pri kio vi parolas?

– Jes, ĝis ĝi alvenos el Usono. Emilja iris al la oficejo por fari la mendon. Sufiĉas ke Dolĉaĵ’ tenu la petrolon sube dum dudek minutoj kaj ni havos ĉi tie la kranon.

La usonano ne komprenis.

– Jes, – daŭrigis la Vicgrafo. – Emilja petas la kranon kun la plej granda urĝo. Jam petis. Rigardu kiel ŝi ridetas…

Emilja ja revenadis, tre sinmontrema, kun la manoj ĉe la koksoj.

– Prete! – ŝi ekkriis. – Mi petis al la fabriko ke ili tuj sendu la forgesitan kranon kaj mi eĉ riproĉegis ilin pro la grandega fuŝaĵo. Post dek kvin minutoj ni havos la kranon ĉi tie.

La absurdaĵo estis tia, ke sinjoro Kalamazoo volis forte bati Emiljan per pugnobato.

– Ĉu ni havos la kranon ĉi tie? Kiel?, freneza pupo! – li kriis.

– Freneza pupo estas via nazo, ĉu vi scias? – ŝi furioze respondis. – Jes, mi petis la  kranon al fabriko, kun la ordono, ke ĝi estu kiel eble plej rapide sendata pere de mia “Ni-Ŝajnigu-Ke” numero 4, kiu estas la plej rapida aviadilo en mia entrepreno.

Sinjoro Kalamazoo suspiris kaj sidiĝis apud sinjoro Champignon. Kaj li ankaŭ enmetis la kapon en siaj manoj, en la plej granda konfuzo de sia vivo.

Minutoj pasis. Dolĉaĵ’, firme sur la supro de la puto, aldonis sian pezon al la pezo de la akvokolono kaj ili ambaŭ tenis sube la petrolon, kiu muĝadis en la fundo, pli kaj pli furioza por suprenveni. Subite, fora zumado altiris ĉies atenton. Nigra punkto aperis en la blua ĉielo.

Estis la aviadilo de Emilja. Ĝi alvenis. Surteriĝis. La piloto signalis al la laboristoj kaj kriis al ili:

– Mi alportas ĉi tien grandan skatolon, tre pezan. Venu kaj forportu ĝin.La laboristoj iris kaj trenis la kofron al la turo. Ili malfermis ĝin.

– Ĉu aliaj radioaparatoj? – kriis Peĉjo, alproksimiĝante.

Ne. Ĉi-foje la ordono estis plenumata: tute nova “blowout preventer”.

Kiam sinjoro Kalamazoo vidis, ke ja estas la krano, lia miro ne konis limojn. Li fariĝis tute stulta. Neeble kompreni la miraklon. Fine li vekiĝis el la stuporo kaj kuris por instali la pecon. Sed estis neeble ŝraŭbi ĝin kun la rinocero supre – kaj la foriro de Dolĉaĵ’ el tiu loko permesus la suprenvenu de la petrolo.

Kion fari?

– Mi devas riski, – li murmuris. Li ordonis al la laboristoj purigi kaj ŝmiri la ŝraŭbkanelon kaj la grandan kranon. Poste kiam ĉio estis farita, tre ĝentile li petis al Dolĉaĵ’ ke li foriru. Dolĉaĵ’ saltis kaj la laboristoj, sen perdi sekundon, levis la pezan pecon kaj komencis ŝraŭbi ĝin ĉirkaŭ la tubo. Sed kun la foriro de la rinocero, la akvokolono de la puto ne eltenis la premadon de la petrolo kaj komencis ŝpruci metrojn en la aeron kaj ĉion kovris per ŝlimo.

– Rapide! Rapide! – tio estis ĉio, kion sinjoro Kalamazoo diradis. – Rapide! Rapide! – Kaj neniam iu homo estis tiel bone obeata. La laboristoj laboris kiel fulmoj je brakoj kaj kruroj. Tuj la krano estis ŝraŭbita.

Kaj ja en la ĝusta tempo. Tuj kiam la viroj faris la lastan turnon de la ŝraŭbo, ili devis salti for de tie, ĉar la petrolo prenis grandan impulson kaj ĵetis eksteren la akvokolonon en la aeron kun granda forto. Pluvo de koto kovris la turon de supre ĝis malsupre kaj eĉ falis sur sinjorino Benta kaj Onklino Nastasja, kiuj estis tiel malproksime. Tuj la ŝprucaĵo de ruĝeta koto estis anstataŭigata de nigra ŝprucaĵo, tiel alta, ke ĝi preterpasis la supron de la turo.

Ĉiuj forkuris malproksimen kaj kriadis.

– Petrolo! Petrolo!

Ja estis petrolo! Estis la ŝprucado de petrolo kiu savos Brazilon, leviĝante en grandioza kolono kvardek metrojn al la ĉielo. Tie ĝi faris vastan kurbon laŭ la direkto de la vento kaj falis en formo de forta pluvego. Ĉar sinjorino Benta, onklino Nastasja kaj la geknaboj estis en la direkto de la vento, ili estis kaptataj de la pluvo de petrolo, tute trempitaj…

Emilja kaj la Vicgrafo antaŭeniris, sub la nigra pluvo, al la granda krano kaj ili ekfermis ĝin. Tre malrapide la petrolfluo malpliiĝadis, malkreskadis, ĝis ĝi tute ĉesis. Karamingao numero 1, la unua naftoputo en Brazilo, estis sub kontrolo – tio estas, kun la bremsoj ĉe la dentoj, humila kiel ĉevalo, kiu mallevas la fieran kapon antaŭ la forto de la dresisto!

Terura hurakrio eĥis. La laboristoj aplaŭdis kaj kriis, salutante la mirindan eventon. Ili estis la laboristoj de Puto Numero 1 – la puto, kiu ŝanĝus la sorton de la lando, eltirante ĝin el sia eterna ekonomia anemio por lanĉi ĝin al la larĝa Avenuo de la Senfina Progreso.

– Vivu sinjoro Kalamazoo! – kriis Peĉjo.

– Vivu Dolĉaĵ’, la karna krano! – kriis Emilja.

– Vivu la Vicgrafo, la granda geologiisto! – kriis Nazulino.

La laboristoj, iomete malproksime, ĝoje kriadis kun la geknaboj.

– Vi forgesis sinjoron Champignon – memoris sinjorino Benta.

– Vivu sinjoro Champignon! – kriis Nazulino.

La kemiisto-geologiisto, ĉe la laboratoria pordo, dankis la omaĝon kun klinado de la kapo.

– Ĉio estas en ordo, – diris sinjorino Benta. – Sed estas tempo reiri al

la domo. Ni ĉiuj estas kiel kerosenaj lampaj meĉoj…

Vere estis. Neniu eskapis de la nigra petrolbano. La kompatinda Vicgrafo do, kiu estis spiko estis trempita ĝis la medolo.

– Ni purigos nin per bona bano, – diris sinjorino Benta. – Sed pri la Vicgrafo, mi ne scias. Eble onklino Nastasja boligos ĝin dum tuta tago en la kaserolo por fari marmeladon. Kion vi faros, Nastasja?

– Lasu lin al mi, sinjo, – respondis la nigrulino. Kaj ŝi prenis la Vicgrafon por ekzameni lin.

– Ho, Dio! Li estas kiel spongo. La solvo estas nur unu: ŝanĝi lian korpeton – meti novan maizospikon…

Enhejme, Nastasja bolis plurajn potojn kaj ladskatolojn kun akvo kaj iris al la vendejo de la turko por aĉeti ses sapopecojn. Neniam la homoj de la bieneto sapumis sin tiel furioze. Sed la petrolo de Karamingao numero 1 estis terura. Ĝi tiom profundiĝis en la haŭto, ke malgraŭ la lavado ĉiuj restis kun odoro de keroseno dum tri tagoj.

La vestaĵoj amasiĝis en la malantaŭa korto por unu horo da bolado.       Kaj ĉe la turo, la usonanoj, la laboristoj kaj la rinocero faris la samon. Ili ĵetis sin en la rivereton por longa lavado…

Emilja, en sia banĉambreto, furioze frotis sin per peceto da sapo. Subite ŝi diris:

– Petrolo povas esti bonega, ĝi povas esti la riĉeco de la nacioj, ĝi povas esti likva oro aŭ kio ajn oni volas. Sed en la korpoj de homoj ĝi estas, pardonu al mi la fivorton, grandega merdaĵo…

Ĉi-foje ĉiuj konsentis.

 

12 – La famo en la lando

La malfermo de Karamingao numero 1, kun fluo de 500 bareloj ĉiutage, komencis fulmine disvastiĝi tra la tuta lando. La gazetoj raportis la novaĵon, surbaze de komunikado sendita de Peĉjo; tamen sensacia novaĵo tre ofte estas mensogo, pro tio ĉiuj restis en dubo. Unu gazeto publikis la komunikadon de Peĉjo kun ĉi titolo: “Si non é vero…” Alia skribis popolan proverbon ke, kiam la almoza donaco estas tro granda, la sanktulo fariĝas suspektema.

Peĉjo furioziĝis kaj sendis duan deklaron, invitante al la nekredantoj ke ili venu por vidi. Ĉar ĝi estas fakto, sufiĉas ke iu venu por vidi, por flari, por gustumi la grandiozan parafinecan petrolon el la malfermita puto de la bieneto de sinjorino Benta.

Ĉi nova komunikado de Peĉjo, kiun li subskribis kun sia tuta nomo, Pedro Kaproarestanto de Olivejra, kaŭzis sensacion, malgraŭ la stranga familinomo Kaproarestanto, pri kiu ĉiuj ridis kaj ŝercis. Kiu estis tiu Kaproarestantulo? Neniu sciis. Nur la infanoj de Brazilo sciis, ke Pedro Kaproarestanto de Olivejra povus esti neniu alia ol Peĉjo, la nepo de sinjorino Benta Kaproarestanto de Olivejra.

– Estas Peĉjo! Estas Peĉjo! – diris la infanoj el la tuta lando.

– Li estas la nepo de sinjorino Benta! Li diris, ke li trovos petrolon kaj li sukcesis!…

Sed la plenkreskuloj, la malmodestaj granduloj, ridis pri la infanoj, kaj diradis: “Devas esti unu el la multaj frenezaĵoj pri tiu bieno de sinjorino Benta, kiujn tiu Lobato daŭre rakontas. Nur ŝercaĵoj.”

Unu gazeto en Rio-de-Ĵanejro tamen kuraĝiĝis kaj sendis unu el siaj raportistoj por esplori tion, kio okazas. La raportiston ricevis sinjorino Benta.

– Sinjorino, – li diris, – ekzistas onidiroj pri tio, ke oni malfermis naftoputon ĉi tie sur via bieneto. Tamen neniu kredas je tio; unue, ĉar estas oficiale konstatite, ke Brazilo ne havas petrolon; due, ĉar la petrolo aperis ĝuste ĉi tie en via bieneto, kiu havas reputacion pri freneza loko; trie, ĉar la komunikon al la gazetoj faris iu sinjoro Kaproarestanto, kiun neniu konas, aŭ, laŭ la popola diraĵo, neniu vidis lin pli dika.

Malgraŭ tio, mia ĵurnalo ordonis al mi veni ĉi tien por vidi tion, kio okazas.

Sinjorino Benta mallevis la okulvitrojn al la nazopinto.

– Bone ke vi venis, sinjoro. Kiel ajn stranga la novaĵo ŝajnas, ĝi estas la pura vero. Miaj genepoj komencis studi geologion kun la Vicgrafo de Maizospikulo kaj konvinkiĝis pri la ekzisto de petrolo ĉi tie. Kaj ĉar ili estas tre petolemaj, ili sukcesis la turon, la laboristojn, la fakulojn pri nafta esplorado kaj komencis la laboron. Ili pasigis monatojn je tio, ĝis fine la petrolo aperis en granda ŝprucado 40 metrojn alta, kiu lasis nin ĉiujn trempitaj kiel kokidoj, kiuj falas ene de la mielpoto.

La raportisto kunpremis sian lipojn en rideto de nekredemo. Evidente la maljunulino amuziĝis kun li, aŭ ŝi estis kaduka, kaj ne sciis tion, kion ŝi diras. Kaj li mokeme respondis:

– Tre bone. Se eliris sufiĉe da petrolo por bani ĉiujn de la domo, ankaŭ mi volas etan banon en la oleo. Ĉu tio eblas?

– Kompreneble, jes, – respondis sinjorino Benta. – Sed via deziro ne mi plenumos. Mi alvokos mian nepon, por ke li kontentigu vin. Kaj turnante sin al la kuirejo:

– Nastasia, kie estas la geknaboj?

– Ĉe la turo, sinjo – respondis la nigrulino. – Sinjo bone scias, ke ili aperas ĉi tie nur kiam malsato premas.

– Alvoku Peĉjo, – ordonis sinjorino Benta. Onklino Nastasja iris al la fenestro kaj laŭte fajfis. Momentojn poste la knabo aperis sur la verando.

– Kio okazas, avinjo?

– Jen ĉi tie ĉi sinjoro, raportisto de la gazeto “Matena Kuriero”, kiu venis por scii ĉu eblas bani sin en petrolo. Li diras, ke neniu ekstere kredas je la eltrovo de petrolo en nia bieneto, kaj ankaŭ ne scias tion, kiu estas la Kaproarestanto, kiu sendis la komunikon al la gazetoj.

Peĉjo mezuris la raportiston de supre ĝis malsupre.

– Peĉjo Kaproarestanto, nepo de avinjo, estas mi, la aŭtoro de la novaĵoj al la ĵurnaloj. Koncerne la banon, kiun vi volas, nur sekvu min. Vi estos tuj banata.

Tiu memfida parolmaniero embarasis la raportiston, kies ironia rideto iomete svenis; kaj li nur sukcesis diri: “Mi estas je via ordono.”

Peĉjo kondukis lin al la turo. Tuj kiam li vidis la petrola urbeto, kun turo starigita al la ĉielo, kaj maŝinoj ĉiuflanke, kaj laborejoj kaj laboristaj domoj, la raportisto flaviĝis. Ĉu eble estas vero?

Granda usona ulo paroladis kun alia ulo, kiu ankaŭ aspektis kiel usonano. Peĉjo, kun helpo de la rinocero, prezentis al ili la raportiston.

– Sinjoro Kalamazoo, permesu al mi prezenti al vi la raportiston el “Matena Kuriero”. Li venis de malproksime por bani sin en petrolo, ĉar li estas speco de Sankta Tomaso Dubanta, kiu bezonas vidi por kredi.

– “How do you do, sir?” – grumblis la usonano, kaj li muelis la manon de la raportisto per terura manpremado.

– Kaj ĉi tie estas sinjoro Champignon, nia kemiisto-geologiisto – Peĉjo daŭrigis, indikante la alian usonanon.

– “How are you?” – Diris ĉi tiu, premante la manon de la ĵurnalisto per alia manpremo je 20 atmosferoj.

La raportisto malvarme ŝvitis kaj svingis la dekstran manon en la aero. Kaj liaj okuloj larĝiĝis kiam Peĉjo prezentis la Vicgrafon de Maizospikulo kaj Dolĉaĵon. Lia miro estis grandega, kiam li vidis la rinoceron. Li volis forkuri. Li volis preni revolveron por pafi al tiu afrika monstro, kiu rigardadis lin kun stranga esprimo de bonkoreco. Vidante tamen, ke la pakidermo ne moviĝas, li trankviliĝis, sed ŝvito gutadis el lia frunto je grandaj gutoj.

– Jen, – diris Peĉjo. – Ĉi tiuj estas la viroj, kiuj malfermis por ni la puton Karamingao numero 1, kiu estas kontrolata per potenca krano kaj kapablas ŝpruci 500 barelojn ĉiutage.

Nazulino kaj Emilja alproksimiĝis.

Ĉi tie estas mia kuzino, – diris la knabo, kaj ĉi tie estas la ege fama Emilja markezino de Vostuleto. Ni nur “kontemplas” la laboradon. Tiu, kiu regas ĉion estas sinjoro Kalamazoo, helpata de sinjoro Champignon. Komence ni timis, ke la puto estos sabotata, sed hodiaŭ mi ŝatas publike konfesi, ke niaj suspektoj estis senbazaj. Mi ekbrulus mian manon pro la lojaleco de ĉi tiuj du viroj kaj ĉiuj laboristoj, kiujn ili venigis.

La raportisto eĉ ne sciis kion diri, ĉar ĉio konfuzadis liajn ideojn. Ĉu estus do eble? Ĉu eblus, ke la gazeta komuniko estis vera?

– Sinjoro Kaproarestanto, – li diris, – mi konfesas mian konfuzo. Mi venis ĉi tien certa, ke mi nenion vidos, ĉar la komuniko farita al la gazetoj havas ĉiujn aspektojn de inĝenia mistifikaĵo. Sed ĉi naftokampo, ĉi turo, ĉi maŝinoj, tiuj blondaj viroj, ĉio ĉi igas min kredi, ke almenaŭ la intenco eltrovi petrolon ekzistas ĉi tie. Sed inter la intenco trovi petrolon kaj vera petrolo, estas granda distanco. Mi nur estos tute konvinkita, se mi vidos, flaros, gustumos la petrolon supozeble produktata ĉi tie.

– Nenio povas esti pli facila, – diris Emilja. – Ni pruvas ĉion, kion ni asertas, kvankam la mondo rifuzas kredi, kiel nian vojaĝon al la ĉielo, ekzemple. Multaj homoj ankoraŭ dubas, malgraŭ tio, ke ni alportis de tie la pruvon – anĝeleto kun vundata flugilo! Rilate la petrolon, tamen, estas alia afero. Ni nur malfermos la grandan kranon tie ĉe la turo kaj jen: vi konstatos ke la petrolo ekzistas.

La firmeco de la maniero paroli de tiu kreitaĵo, kiu verŝajne estis parolanta pupo, miregigis la raportiston. Denove freŝa ŝvitado gutis sur lia frunto. Li eĉ dubis pri si mem, pensante, ke li sonĝas; kaj kaŝe li pinĉis la kruron por kontroli ĉu li vere ne sonĝas. Li sentis la doloron kaj suspiris. Fakte, li nenion komprenis.

– Bone, – li diris fine. – Montru al mi la petrolon kaj mi ĉion korekte raportos.

Peĉjo flustris ion ĉe la orelo de la Vicgrafo, kiu iris al Dolĉaĵ’ por interkonsiliĝi.  Dolĉaĵ’ interŝanĝis kun sinjoro Kalamazoo plurajn vortojn.

– Bonege! – diris la usonano, kiu palpebrumis al Peĉjo.

– Bonege! – murmuris la knabo, kiu komprenis la signifon de la

palpebrumado. – Vi, sinjoro raportisto, sidos ĉi tie dummomente,

dum sinjoro Kalamazoo iros al la granda krano. Li ĝin malfermos kaj la petrolo ŝprucos. Preparu vin, do, por atesti belan ŝprucadon da petrolo.

La kompatinda raportisto, kiu neniam vidis petrolon, sidiĝis sur la loko indikita de la knabo, ĝuste en loko de favora vento, por ke kiam la petrolo ŝprucos la pluvo falu ĝuste sur lin.

Li nenion suspektis, nek kiam li vidis sin sola kaj ĉiuj iris al la kontraŭa flanko.

Sinjoro Kalamazoo iris al la turo kaj malfermis la kranon.

Tuj altiĝis en la aero tre potenca ŝprucado da nigra petrolo, alta je dekoj da metroj, malfermiĝis tie en formo de plumo kaj malsuprenvenis en formo de densa pluvo ĝuste super la loko, kie sidis la naiva raportisto.

Kia bano! La ĵurnalisto fuĝis de tie kun tiom da kruroj li havis, sed li ne eskapis iĝi trempata ĝis la medolo de siaj ostoj. Kaj kiam li haltis kvindek metrojn for kaj rigardis malantaŭen, li vidis la usonanon fermanta la kranon. Tuj ĉesis la teruran pluvon da nigra oleo.

La geknaboj kuris renkonte al la petroligita ulo.

– Kaj nun? Ĉu vi estas konvinkita? – demandis Peĉjo.

La raportisto eĉ ne sukcesis paroli. La petrolo eniris tra lia buŝo, oreloj kaj nazo, kaj li sentis teruran senkonforton. Li kraĉis, ternis, provis purigi la buŝon – sed kiel purigi sin, se la manoj, la poŝtuko, ĉio estis nur petrola kaĉo?

– Li riskas morti pro veneno, – diris sinjoro Champignon, kaj li ordonis al la laboristoj konduki lin al la rivereto por lavi lin.

La kompatinda raportisto estis kondukata al la rivero, nudigata kaj sapumata de dek manoj kaloplenaj, aspraj kiel smirgpapero. Kaj ĉar liaj vestaĵoj fariĝis neuzeblaj kaj neniu laboristo volis pruntedoni al li ion, la rimedo estis vesti lin per jupo kaj malnova mantelo de sinjorino Benta, dum onklino Nastasja bolis, sekigis kaj gladis liajn vestaĵojn.

Li dormis en la bieneto, ĉar liaj vestaĵoj nur pretiĝis la sekvan matenon

– Uf! – ekkriis la mizerulo sur la verando. – Mia malkredemo ricevis bonan punon, sed mi pensas, ke vi troigis.

– Ĉu ni troigis, mia kara? – diris sinjorino Benta. – Vi mem diris ke vi volas petrolbanon. Peĉjo faris nenion alian ol kontentigi vian deziron.

– Jes, sed mi ŝercis. Mi metafore parolis.

– Kaj ni ankaŭ donis al vi metaforan petrolbanon, kiel ŝerco, – diris Emilja. – Ĉio estis ŝerco.

– Jes, sed vi preskaŭ venenis min. Ĉar mi ne atendis tian pluvon, mi trinkis, jes, mi trinkis petrolon. Uf! Kia terura gusto! Mi pensas, ke ĝi neniam plu foriros el mia buŝo…

– “Tout passe, tout casse, tout lasse,” – murmuris sinjorino Benta, ripetante verson de Victor Hugo. – Ĉio pasas, mia sinjoro. Ankaŭ la gusto de petrolo en via buŝo pasos. Trankviliĝu.

Onklino Nastasja donis al li fortan teon kaj preparis bonan liton en la ĉambro de Peĉjo. La raportisto frue enlitiĝis kaj rifuzis la vespermanĝon. Neeble manĝi ion ajn kun tiu terura gusto en la buŝo.

La sekvan tagon li pli bone fartis, kaj tuj kiam onklino Nastasja alportis al li la boligitajn, lavitajn kaj gladitajn vestojn, li demetis la jupon kaj la mantelon de sinjorina Benta kaj vestis sin. Kaj li preparis sin por forvojaĝi.

– Sinjorino, – li deklaris dum adiaŭa momento. – La hieraŭa tragedio servos al tio: kredigi la tutan Brazilon je la granda miraklo okazinta en via bieneto. La eltrovo de petrolo reprezentas fakton je pli granda signifo ol ni povas koncepti. Reprezentas ion pli gravan ol la sendependeco de Brazilo mem. En la sepa de septembro Brazilo proklamis sian politikan sendependecon, sed nur nun ĝi ĵus proklamis sian ekonomian sendependecon. Kiu tago estas hodiaŭ?

La petrolputo elŝprucis la 9an de aŭgusto, – respondis Nazulino.

– Do la 9-a de aŭgusto estos eternigita en la historio de nia lando. La Argentina Respubliko konsideras la 19-an de decembro kiel nacian festotagon, la daton, kiam petrolo aperis en Komodoro-Rivadavia. Baldaŭ ni havos ĉi tie en Brazilo la 9-an de aŭgusto transformitan en nacian daton, kune kun la 7-an de septembro. Ĉi tio memorigas nian politikan sendependecon; La 9-an de aŭgusto festos nian ekonomian sendependecon.

– Mi tre ĝojas, ke tiele estas, – diris sinjorino Benta. – Kaj mi tre ĝojas ĉar estas miaj genepoj la herooj de la granda eltrovaĵo. Ili ŝerce komencis la aventuron kaj ĝi serioze finiĝis. Dank’ al ili, al la Vicgrafo kaj al Dolĉaĵ’, ni havas petrolon. Brazilo havas petrolon kaj, sekve, la bazan elementon por fariĝi riĉa kaj potenca nacio. Vi povas skribi en via gazeto, ke ne ekzistas en la mondo pli feliĉa avino ol mi.

– Eĉ ne pli riĉa! – kriis Emilja. – La puto produktas 500 barelojn tage. Je 30 monoj la barelo tio faras 15 mil monojn ĉiutage. Kie ekzistas avino en nia mondo, kiu havas, bone kalkulatajn, 15 mil monojn ĉiutage?

La okuloj de la raportisto brilis. Dek kvin mil monojn ĉiutage! Kvarcent kvindek mil monate! Kvin milionoj kvarcent mil jare! Vera minejo de riceco. Ho, se li nur povus profiti de tiu situacio… Se la maljunulino enamiĝus al li…

Post la foriro de la raportisto, la ĵurnaloj el la tuta Brazilo ne plu parolis pri usonaj krimoj aŭ politikaj klaĉaĵoj kaj ektraktis nur pri petrolo. Petrolo! Petrolo! La eltrovo de petrolo en Brazilo! Puto kun 500 bareloj tage ĉe la bieneto de sinjorino Benta! La milionula avino! Kvin milionoj kvarcent mil monoj jare, nur de la unua puto! La petrolbano! La petrol-pluvo! La scienca maizospiko, kiu estas admirinda geologiisto! Rinocero kiu scipovas la anglan kaj ne kornofrapas homojn! Sinjoro Kalamazoo kaj sinjoro Champignon!

Ĉi sensaciaj novaĵoj okazigis veran pilgrimadon al la bieneto. Aŭtoj kaj pliaj aŭtoj, plenaj je gravuloj, aperis tie, unu post la alia. Inĝenieroj, industriistoj, kapitalistoj, scivolemuloj – ĉiuj venis por vidi, flari, gustumi la petrolon de sinjorino Benta.

Telegramoj estis senditaj al Nordameriko. Rockefeller proponis aĉeti la bieneton kontraŭ 5 milionojn da dolaroj.

– Mi vendas je nenia prezo – estis la respondo de sinjorino Benta. – Al kio utilas 5 milionoj da dolaroj? Kion fari per ĉi mono? Kie mi trovos alian lokon, plenan je maljunaj arboj kaj agrablaj rememoroj – kaj nun riĉa je petrolo? Ne, ne kaj ne.

Pro la neeblo akiri la mirindan bieneton, la spekulistoj provis akapari la najbarajn terojn. La bieno de kolonelo Teodoriko, tute senvalora, estis vendata kontraŭ 10 milionoj da monoj. Elija la Turko rezignis pri sia butiko kaj ĝin vendis kontraŭ 500 mil monoj – kaj foriris al Turkio. Tre ĝojis onklino Nastasja. La nigrulino neniam pardonis al li la insulton peti 1,50 por saketo da salo.

– Nun li vendos salon en sia lando – estis la komento kiam ŝi aŭdis la novaĵon.

Bienulo nomata Franĉjo Ankilostomulo, mestizo kies tereno nenion produktadis, vendis lian posedaĵon kontraŭ 230 mil monoj – kaj eĉ kunportis al lia domo porketon kaj kaprinon.

Naftokompanioj baldaŭ estis organizataj por studi la grundon ĉirkaŭ la bieneto de sinjorino Benta, por bori. La pli proksima vilaĝo, kiu estis tre ordinara vilaĝo, kun du butikoj eĉ pli aĉaj ol tiu de Elija la Turko, kun tre senluksa preĝejeto, unuokula apotekisto, du ĉarlatanaj kuracistoj kaj  veterana kolonelo de la nacia gvardio, komencis transformiĝi kun nekredebla rapideco. La prezo de domoj kaj tero plialtiĝis. Kabanoj, kiuj antaŭ la petrolo ne atingis eĉ 800 monojn, estis venditaj kontraŭ 30, 40, 50 mil. Novaj, belaj domoj komencis leviĝi sur la terenoj. Amaso da homoj venis el eksteraj regionoj – laboristoj de naftokompanioj kaj aventuristoj. Tuj aperis glaciaĵbutikoj, kinejo, du, tri, dek drinkejoj. Kaj kabaredo kun kelkaj francinoj kun raŭkaj voĉoj, kie foje eksplodadis abomenindaj disputoj inter kelkaj tumultuloj.

– Tio ne bonas, – diris onklino Nastasja. – Nia vilaĝo ĉiam estis kvieta, pacema – nun ĝi estas kiel tiu filmo, kiun mi iam vidis, plena je viroj kun ledaj zonoj plenaj je kugloj, kiuj trinkas alkoholaĵon ĉe la vendotabloj kaj subite ili eltiras revolverojn kaj frakasas la plafonlampon kaj pecetas homojn per pugnobatoj, kiuj aspektas kiel martelo. Ho, Dio! Mi eĉ ne plu kuraĝas iri tien.

Onklino Nastasja dum sia tuta vivo spektis nur unu filmon en kinejo. “La Banditoj de la Sovaĝa Okcidento” en kiu okazis tiom da pafoj al la lanternegoj, kaj tiom da bataloj, kaj tiom da homfrapaj pugnobatoj, ke ŝi neniam volis aŭdi pri kinejoj denove. “Ho, Dio!” – ŝi diris pri la filmo. “Ŝajnis al mi ke tiuj viroj venos de la ekrano ĉe ni en la seĝoj, pafante kaj pugnobatante, kaj ne lasante iun vivanta. Mi ŝvitis malvarme, sed estis la lasta fojo. Ho, Dio, kia diablaĵo…”

Visitas: 108