LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 01 kaj 02
01 – Unu aventuro kondukas al alia
Legantoj de la libro “La Flava Pego” certe desapontiĝis pri la fino de la rakonto. La grandioza geedziĝfesto de princo Kodadad kun Neĝulino estis furioze interrompita per la atako de la monstroj de la Fabela Lando. Sinjorino Benta, Peĉjo, Nazulino, Emilja kaj la Vicgrafo sukcesis eskapi fuĝante al la “Kolibro sur l’ Ondoj” sed la kompatinda onklino Nastasja, kiu laboradis en la palaca kuirejo je rostado de mil fazanoj, perdiĝis en la tumulto. Ĉu la monstroj batis, voris aŭ arestis ŝin? Neniu sciis.
Nur post la katastrofo, Sinjorino Benta kaj la geknaboj rimarkis tion, kiom multe ili amas ŝin. Kiom da plorado! Dolĉaĵ’ mallevis la muzelon. La Parolanta Azeno ne manĝis la ĉiutagan maizfarunan porcion. Nur Emilja kaj Peĉjo ne ploris; Emilja ĉar ŝi “ne estis plorema homo”; kaj la knabo, ĉar li havis bonan kaj gravan ideon.
– Sen larmoj, ni ĉiuj! – li diris. – Tion, kion ni devas fari estas organizi ekspedicion por savi onklinon Nastasja. Se ŝi falis sub la ungoj de iu monstro, ni liberigos ŝin, kiom ajn estos la peno.
Tia aŭdaca sinteno ekscitis Emiljan. – Brave, Peĉjo! Vi estas vera heroo.
Sinjorino Benta konsentis kun la ideo pri ekspedicio. Ne estis alia rimedo. Konsidere al tio, ŝi komencis ĉion prepari por longa foresto.
La Konsilanto estis konfirmata en la posteno de prizorganto de la bieneto, kaj Dolĉaĵ’ kiel gardisto – sed post severa averto pro lia dormetado en la kazo de Kapitano Hoko.
– Mi senintence dormetis… – pardonpetis la pakidermo.
– Bonaj gardostarantoj neniam dormas, – diris sinjorin Benta. – Mi esperas, ke estonte vi scios pravigi la konfidon, kiun mi havas al via inteligento, al via lojaleco kaj al via korno.
La rinocero promesis praktiki la sugeston de Emilja: “Dormi per unu okulo kaj kaŝrigardi per la alia; poste dormi per la alia kaj kaŝrigardi per la unua.”
Ĉio aranĝita, Sinjorino Benta ekvojaĝis kun la geknaboj al Grekio, sur la “Kolibro sur l’ Ondoj”.
Tamen… al kiu Grekio? Ekzistas du – la hodiaŭa, tre modesta lando, kaj la antikva Grekio, ankaŭ nomata Helenio, kiu estas la Grekio loĝata de dioj kaj duondioj, de nimfoj kaj herooj, de faŭnoj kaj satiroj, de centaŭroj kaj teruraj monstroj, kiel la Sfinkso, la Ĥimero, la Hidro, la Minotaŭro. Ho jes, tiu estis la granda eterna Grekio.
Dum la “Kolibro” veturadis sur la maroj, Sinjorino Benta verŝadis gutojn da Historio sur la kapojn de la infanoj.
– La hodiaŭa Grekio, infanoj, estas unu el la malgrandaj landoj en Eŭropo, kun 116 mil kvadrataj kilometroj kaj malpli ol 5 milionoj da loĝantoj. (*)
– Nur tio? – miris Peĉjo.
– Nur tio, ja; kaj ankaŭ la fama antikva Grekio ne estis pli ol tio. Graveco de lando ne dependas de ĝia teritoria grandeco, nek de la nombro de loĝantoj. Ĝi dependas de la kvalito de la homoj. Malgranda estis Grekio laŭ grandeco – sed ĝi fariĝis la plej grava popolo de la antikveco pro la brilo de la inteligento de la homoj kaj pro la artaj atingoj. Tiel granda estis ĝia valoro, ke eĉ hodiaŭ la mondo eĥe resonas Grekion. Eĉ en nia amerika kontinento, kie ekzistis nur sovaĝuloj en la greka tempo, ni sentas la grekan impregnadon. La lingvo, kiun ni parolas, estas plena je grekaj vortoj.
– “Geografio”, ekzemple – diris Nazulino. – Kaj ankaŭ “gramatiko”. Dolĉaĵ’ diris, ke gramatiko estas vorto grekdevena.
– Li pravas. Estas nekalkulebla la kvanto de vortoj kun greka origino, kiujn ni uzas ĉiam, aŭ en la formo, kiun ili havis antaŭe, aŭ kiel ili fariĝis post la tempoŝanĝoj. Sed ne nur en la lingvo ni vidas influon de Grekio, sed en ĉio. Ĉu vi memoras, Peĉjo, tiun faman paroladon de la prokuroro ĉe la geedziĝo de la filino de la juĝisto?
– Jes, mi memoras! La komenco estis: En ĉi tiu solena momento, mi volus havi la elokventecon de “Demosteno”.
– Ekzakte. Tiu parolado estas plena je grekaj aferoj. Aperas Demosteno, kiu estis oratoro de Grekio. Poste venas tiu ora peceto: “La ĝentila Kandoka kuniĝos al Doktoro Filogeno per la sanktaj ligiloj de Himeneo.” Kio estas Himeneo?
– Ĉu geedziĝo?
– Jes. Hodiaŭ signifas geedziĝo; sed en antikva Grekio estis la nomo de la dio de geedziĝoj. La preleganto aludis ankaŭ al la “ĉaro de Apolono”; Apolono estis la greka dio de muziko, artoj kaj elokventeco. Li ankaŭ parolis pri “Aŭroro”; Aŭroro estis la greka diino de la mateniĝo, kiu malfermis la tagon en sia ĉaro tirata de flugilhavaj rajdĉevaloj, kun stelo sur la frunto kaj torĉo en la mano. Se ni pensus pri ĉiuj grekaj rememorojn de la parolado de la prokuroro, vi mirus pri la kvanto.
– Li menciis ankaŭ “la mielon de Himeto” kaj Eroso – diris Peĉjo. – Devas esti grekaj aferoj.
– Jes, Himeto estis fama pro sia mielo kaj siaj marmoroj. Kaj Eroso estas la greka nomo de Kupido.
– Tion mi ne komprenas, – kriis Emilja. – Tiu eta dio de amo estas Eroso aŭ Kupido?
Estas Eroso en Grekio kaj Kupido inter la Latinoj. Post kiam Romo konkeris Grekion, la grekaj dioj ŝanĝis siajn nomojn. Zeŭso, la patro de ĉiuj, fariĝis Jupitero; Artemiso fariĝis Diana; Atena fariĝis Minerva; Heraklo fariĝis Herkulo. ktp.
– Strange! – ekkriis Emilja. Sinjorino Benta daŭrigis:
– Jen. En ordinara konversacio, ĉiutage ni uzadas grekajn vortojn kaj esprimojn. Eĉ la malklera onklino Nastasja fojfoje venas kun kelkaj “grekaĵoj”, ekzemple, kiam ŝi diras: “Kiam ni estas ĉe ŝtona monto kaj krias “ho”, la eĥo respondas de malproksime.” Ŝi scias, ke nomiĝas eĥo la sono, kiu atingas iun obstaklon kaj revenas, sed ŝi ne scias, ke la vorto originas de la nomo de la nimfo Eĥo. Ĉi nimfo tro parolis kaj kaŭzis la koleron de la diino Hera, kiu transformis ŝin en senkorpan voĉon, nome eĥo.
Kaj kio pri la homa pensado? Plej multaj el niaj ideoj venas de la grekoj. Ĉiuj, kiuj studas la grekajn filozofojn, trovos ĉiujn modernajn ideojn, eĉ tiujn, kiuj ŝajnas pli avangardaj.
– Do, avinjo, Grekio estis vere altkvalita…
– Certe! Pro tio la saĝuloj parolas pri la “greka miraklo”. Ili opinias, ke tie okazis vera miraklo de homa inteligenteco. Lumiganta torĉo, kiu naskiĝis en la antikveco kaj ankoraŭ hodiaŭ lumigas nin. La greka arto, ekzemple: en niaj modernaj urboj ne ekzistas fasado de konstruaĵo, kiu ne montras formojn, aŭ ornamaĵojn, elpensitajn de la grekoj. La plej belaj monumentoj estas grekaj, aŭ havas multe da Grekio. Ili havas kolonojn, kapitelojn kun siaj akantaj folioj, la frisoj kaj arkitravoj, la kornicoj kaj triglifoj, ĉio estas greka. Mi desegnos kelkajn el ĉi tiuj elementoj, por ke vi vidu kiom ofte ili aperas sur la frontoj de niaj konstruaĵoj.
Sinjorino Benta tre mallerte faris kelkajn desegnaĵojn…
– Tio, do, oni nomas “elementoj”?
– Jes. Elemento estas parto de io. Dolĉaĵ’ estas unu el la elementoj de nia bienejo. Vostuleto, alia…
– Dolĉaĵ’ estas la pakiderma elemento – memoris Emilja. – Vostuleto estas la porka elemento.
– Kaj vi estas la fuŝa elemento, – diris Nazulino.
Emilja montris “muzelon” pri malestimo kaj murmuris: – Fetorulino!
– Jen, do, – daŭrigis Sinjorino Benta. – Grekio estas en nia lingvo, en nia penso, en nia arto, en nia animo; ni estas pli infanoj de Grekio ol de ajna alia lando. Eĉ Dolĉaĵ’ estas tre greka, malgraŭ tio, ke li naskiĝis en Afriko, ĉar li estas kaj pakidermo kaj rinocero. Pakidermo signifas dikhaŭta.
– Dika ŝelo, – diris Emilja.
– Kaj rinocero estas tiu, kiu havas kornon sur la nazo.
Dum Sinjorino Benta paroladis pri Grekio, la “Kolibro sur l’ Ondoj” navigadis al Ateno. La Vicgrafo estis en komando kaj la markizo de Vostuleto helpadis kiel subkomandanto. La manko de alia helpanto devigis lin doni tiun postenon al la markizo, malgraŭ lia konata friponeco.
La tago finiĝadis. Longaj nuboj kuprokoloraj etendiĝis ĉe la ĉielo kiel cigaroj. De tempo al tempo fluganta fiŝo saltis el la akvo, flugis dum dekoj da metroj kaj malaperis reen en la oceanon.
– Kial ili flugas, avinjo? – demandis Nazulino.
– Por eskapi el la persekutado de malamikoj, pli grandaj fiŝoj kiuj volas formanĝi ilin. Ĉar vivo en la maro estas terura, ĉiu inventas sian propran manieron defendi sin. Kelkaj ŝanĝas la koloron, por miksiĝi kun la ŝtonoj; la malamiko preterpasas kaj ne vidas ilin. Aliaj plibonigas rapidecon, kaj eskapas per fuĝo. La flugantaj fiŝoj lernis flugi. En la komenco ilia flugo ne estis flugo, nur salto; sed ili baldaŭ lernis tion, kiel helpi la salton per la naĝiloj por iri pli malproksimen. Kaj ili perfektigis tion ĝis la hodiaŭa punkto: fluga salto, malsama ol la flugado de birdoj.
La venteto tute malaperis kaj la surfaco de la maro fariĝis grandega spegulo.
– Kiel bele, avinjo! Vidu la akvon. Ne la plej eta ondeto. La maro fariĝis la perfekta kopio de la ĉielo.
Fakte, la ĉielo, kun sia tuta bluo kaj ĉiuj siaj nuboj, estis perfekte duobligita en la grandega likva spegulo. Peĉjo rimarkis, ke kiam fiŝo saltis el la akvo, aperis desegnaĵo plena je cirkloj.
Li pli atentis kaj komprenis la fenomenon.
– Mi scias, avinjo. Kiam la fiŝo saltas el la akvo, formiĝas tiun serion de pli grandaj cirkloj. Sed ĝi eliras malseka kaj akvo gutas el ĝia korpo, – ĝi gutas pli grandan guton komence kaj tri aŭ kvar pliajn poste, ĉiufoje pli dise; kaj ĉiu el la gutoj formas sian etan sistemon de samcentraj cirkloj. Sinjorino Benta ridetis.
– Vi parolis kiel matematikisto. La “sistemo de samcentraj cirkloj” estas korekta. Eĉ la granda saĝulo Einstein ne dirus pli bone. “Samcentraj cirkloj” signifas cirklojn, kiuj havas la saman centron. Kaj “sistemo de samcentraj cirkloj” ĉi-kaze signifas la serion de cirkloj formitaj de ĉiu guto. Tre bone. Se onklino Nastasja estus ĉi tie, vi ricevus kokosan bombonon.
– Kompatindulino! – Nazulino suspiris. – Kie ŝi estas en ĉi momento?
– Laŭ mi, la Minotaŭro formanĝis ŝin, – diris Emilja. – Kuiristinoj devas havi bone spicitan korpon, ĉar ili nur okupiĝas pri salo, ajlo, vinagro, cepoj. Se mi estus hommanĝulo, mi manĝus nur kuiristinojn.
Nazulino sentis volon ĵeti ŝin al la ŝarkoj.
(*) Ĉi libro estis verkita en 1939.
02 – Ale al Grekio
Inter du manovroj de la jaĥto, Sinjorino Benta enspiris kaj diris:
– Vi jam scias, ke ekzistas du Grekioj, la antikva kaj la hodiaŭa; sed nur la antikva interesas al ni. La problemo ekestas: kiel ni penetru en la Antikvan Grekion?
– Ni transsaltos la hodiaŭan, avinjo! – Peĉjo solvis kun la plej granda facileco. – Restas nur decidi tion, kiu el la antikvaj periodoj estas la plej interesa.
– Por mi estis la epoko de Periklo – diris Sinjorino Benta – sed pro la avido al heroeco, kiun mi vidas ĉe miaj genepoj, devas esti iu epoko eĉ multe pli frue, kiam ekzistis etaj regnoj, luktantaj triboj de potencaj familioj; la tempo de la Troja milito, kiun Homero priskribas en Iliado; la tempo de la tebanaj herooj, de la vojaĝo de la argonaŭtoj, de la fabelaj monstroj kiel la Hidro de Lerno kaj aliaj.
– Ĝuste tion ni volas, avinjo – sed ni rapide haltos en la tempo de Periklo, por ke vi povos festene viziti lin. Kiu li estis?
Sinjorino Benta enspiris.
– Ho, mia filo, Periklo estis viro de tiom da meritoj, ke lia jarcento eĉ ricevis lian nomon. Neniu parolas pri antikveco sen aludi al la Jarcento de Periklo kiu estis la kvina jarcento antaŭ Kristo.
– Do pasis pli ol du mil jaroj de kiam li vivis?
– Jes. Periklo naskiĝis en la jaro 495 a.K.
Nazulino tuj kalkulis.
– Eksterordinare, avinjo, viro pri kiu oni parolas 2 432 jaroj post lia naskiĝo!…
– Tio estas pruvo de lia grandega valoro, mia filino. La historion de Periklo rakontis la fama “rakontisto de vivoj” Plutarko, kaj kiu ĝin legas, surpriziĝas pro trovi tiom da grandaj meritoj ĉe la sama homo. Nur en la fiziko li ne estis perfekta, pro manko de reguleco en la formo de la kranio. Periklo havis kapon similan al tiu de nia najbaro Toto’ Termitejo, tio estas, elstaraĵo sur la supro. Pro tio li nur permesis sin portreti kun kasko sur la kapo. Krom tiu eta difekto, li estis viro de granda fizika beleco, unu el tiuj kiuj proksimumas al olimpia beleco.
– Kia beleco estas tio?
– La olimpia beleco estas karakterizata per la sereneco de forto kaj la perfekta ekvilibro de ĉio. Tian belecon oni sentas antaŭ la statuoj, kiuj reprezentas la diojn de Olimpo.
– Kaj kiu Olimpo estas tio?
– Monto, kiiu stariĝas en Tesalio.
– Kaj kiu Tesalio estas tio?
Sinjorino Benta suspiris. Por klarigi ion, ŝi devis klarigi mil aliajn nomojn. La geknaboj insistis por kompreni ĉion tre klare.
– Tesalio estis unu el la regionoj de Grekio, kiu, kiel vi scias, konsistis el pluraj sendependaj ŝtatoj sed kunigitaj de la sama lingvo, la sama kulturo kaj la sama religio. Ekzistis Tesalio, Peloponezo, Epiro, partoj siavice dividitaj en malgrandajn respublikojn, kiel la fama Atiko, kies ĉefurbo estis Ateno, kaj la terura Sparto.
– Nu, parolu nun pri Olimpo.
– Kiel mi diris, Olimpo estis ĝis certa periodo la loĝejo de la grekaj dioj, ĉar ili finfine translokiĝis al la ĉielo. La supera guberniestro de Olimpo nomiĝis Zeŭso, kiu estis la dio de la dioj, kaj poste fariĝis Jupitero en Romo.
– Tion vi jam parolis.
– Bone. Tiuj dioj estis la stabo de la grekaj diaĵoj kaj loĝis en tiu monto Olimpo. Kaj ĉar ili estis dioj, nome, senmortaj estaĵoj kaj superaj al homoj en ĉio, ili havis tre specialan belecon – ĝuste la tiel nomatan “olimpian” belecon, la serenan belecon de tiu, kiu vivas libera de zorgoj kaj timo. “Mortulo”, kiel ajn bela, malofte sukcesus havi la olimpian belecon, ĉar lia fiziko estas markata de moralaj kaj materiaj zorgoj de la mondo, idoj de la timo. Tio ne okazis al la dioj. Nenia morala zorgo; ili estis super Moralo kaj Timo. Materiala zorgo, ankaŭ nenia; ili ne sciis pri malsanoj kaj nutris sin per la mirinda ambrozio. Kiel trinkaĵo ili havis nektaron.
– Kiel estis tiu ambrozio kaj tiu nektaro? – demandis la knabino.
– Mi ne scias; sed dum via plonĝo en la Antikva Grekio vi povos ekscii.
– Mi ne volas nur scii, – diris Emilja, – mi volas ĝin vidi kaj gustumi. Mi pensas ke nektaro devas esti io kiel mielo de abeloj – mielo de la dioj. Mi ne kapablas imagi tion, kio estas ambrozio.
– Ĝuste, – daŭrigis Sinjorino Benta. – Ĉar la dioj vivis tiamaniere, sen zorgo kaj sen timo, sen nia terura premo de la lukto por la vivo, ili akiris ian belecon, kiu ne apartenas al la tero: olimpia beleco. Inter ni foje aperas homo, kiuj similas al la grekaj dioj – kaj ni diras, ke li havas la olimpian belecon. La franca poeto Théophile Gautier estis tia. Ĝi aspektis kiel dio.
– Ĉu ankaŭ Periklo?
– Laŭ tio, kion diris Plutarko kaj aliaj, Periklo havis la majeston de la dioj de Olimpo. Ne nur ekstere, sed ankaŭ interne. Lia inteligento rivelis la profundon de veraj inteligentoj.
– Ĉu ekzistas ne veraj inteligentoj, avinjo?
– Jes, kaj estas io, kion ni plej vidas en la mondo, mia filo. Inteligentoj kun multe da brilo, sed malmulte da penetrado. Kiel la falsa oro, kiu havas nur la eksteran aspekton, ne la kvalitojn de vera oro. La inteligento de Periklo apartenis al la klaso de la veraj inteligentoj, tiuj, kiuj penetras ĝis la fundo de la aferoj kaj ĉion komprenas. Pro tio li estis la plej granda homo de sia tempo, la plej granda oratoro, la plej granda strategiisto, la plej granda ŝtatisto, kiu regis Atenon per la volo de la popolo. En la plej liberaj elektoj, kiuj ankoraŭ okazis en la mondo, li ĉiam eliris triumfa. Ĉar malgraŭ la longa periodo de diktaturo – sed diktaturo laŭ la greka modo, konsentita de la popolo kaj ĉiujare renovigata de la volo de la popolo – Periklo havis la gloron diri tion, kion li diris en la momento de sia morto.
– Kion li diris?
– Li estis mortanta, kun amikoj ĉirkaŭ sia lito. Ĉiuj laŭdis lin; unu parolis pri lia grandeco kiel oratoro; alia parolis pri lia kapablo esti granda ŝtatisto; alia laŭdis lian kompetenton kiel generalo. Periklo interrompis ilin kaj diris: “Vi forgesas la plej rimarkindan faron de mia vivo, kiu estas ke mi mortos sen ke iu atenano funebris pro kulpo mia.”
– Ho, se dum la morto ĉiuj ŝtatestroj povus diri la samon!… – observis la knabino.
– Kaj krom tio, ke li estis tiu ideala estro – daŭrigis Sinjorino Benta – li estis la plej granda amiko de la artoj. Dank’ al Periklo, Ateno fariĝis ĉefverko de arkitekturo kaj skulptaĵo.
– Kiel mirinda! – ekkriis Peĉjo. – Nun mi komprenas, kial oni tiom multe parolas pri Grekio hodiaŭ. Sed ion mi ne scias, avinjo: la vera kaŭzo laŭ kiu tiuj homoj atingis ĉi tiun punkton. Devas ekzisti eta sekreto.
– Libereco, mia filo. Bona registaro. Tio komenciĝis kiam genia leĝdonanto nomita Solono faris la leĝojn de demokratio. Antaŭ tio, Grekio estis en plena malordo, kun homoj sklavigitaj al kelkaj sinjoroj. Solono ordigis ĉion; kaj ĉar li estis poeto, li lasis la plej justan laŭdon de sia propra verko en versoj, kiujn ĉiuj grekaj infanoj parkere sciis.
– Kiaj ili estis?
– “Al tiuj, kiuj suferis la jugon de sklaveco kaj tremis antaŭ sinjoro, mi donis sendependecon. Kaj mi prenas la ateston de la dioj, kiam mi asertas, ke la lando de Grekio, de kiu mi rompis la katenojn, estas hodiaŭ libera.” Tio signifas, ke la leĝoj de Solono donis al la grekoj veran liberecon, la plej grandan, kiun iam ajn ĝuis popolo. Konsekvenco: ĉio feliĉe evoluis.
– Kial?
– Ĉar por la homo la “ĝusta sezono” estas nur unu: tiu de libereco. Nur en ĉi sezono la homo sentas sin feliĉa kaj harmonie prosperas. Kiam la humoro ŝanĝiĝas kaj libereco malaperas, venas malĝojo, ĉagreno, malespero kaj kadukiĝo. Ekzemple: dum mi donas al vi maksimuman liberecon, ĉiuj vivas en la plej granda kontenteco, kaj inventas kaj faras terurajn aventurojn. Sed se mi estus malbona avino, unu el tiuj, kiuj katenas siajn genepojn per la ŝnuroj de “tion vi ne rajtas” – sen doni kialojn al tiu “vi ne rajtas” – vi vivus malĝojaj kaj neagemaj kaj malfeliĉaj. Tiele vivas ĉiuj estaĵoj, kiuj na havas liberecon kaj ne rajtas diri tion, kion ili sentas kaj pensas. Grekio, miaj infanoj, estis la Bieneto de la Flava Pego de la antikveco, ĝi estis la lando de la libera imageco. Pro tio, ĝi tiom floris. Arkitekturo kaj skulptaĵo atingis punkton, kiu ankoraŭ hodiaŭ mirigas nin. La homa pensado estis riĉigita per la plej belaj ideoj kiujn la mondo konas, kaj donis tre rarajn florojn, kiel la saĝeco de Sokrato kaj Platono…
– Kiel bele vivi en Grekio tiutempe! – ekkriis Peĉjo, kun nostalgia suspiro.
– Jes, miaj infanoj. La vivo tie estis plezuro – estis la plezuro de tiu sama libereco, kiun vi ĝuas en la bieneto. La plezuro revi kaj krei veron kaj belecon. Neniam ekzistis tia intensa produktado de beleco en la mondo kiel en Grekio – kaj kio restas de beleco en la moderna mondo estas la pala heredaĵo de tiu vivado.
– Vivu la Bieneto de la Flava Pego de la antikveco! – kriis Emilja – kaj la ondoj de la maro, kiel eĥo ripetis: Vivu! Vivu!…
