Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 03 kaj 04

 

03 – Elŝipiĝo en la Grekio de Periklo

         La “Kolibro sur l’ Ondoj” jam penetris en grekaj maroj. Per la binokloj Emilja sukcesis vidi la linion farata de la montoj. – Tero! Tero! Ni alvenas…  Post unu horo la jaĥto eniris en la Pirean Havenon kaj ili ĵetis la ankron. La geknaboj rigardis. Haveno kiel ĉiuj havenoj. Moderna. Ŝarĝoportistoj, aŭtoj, pakoj kaj kofroj, gruoj, ĉio tre konata. Seninterese.

         – Eĉ ne indas malsupreniri, avinjo, – diris Peĉjo. – Ni devas atingi ĝuste nun la jarcenton de Periklo.

         Ĉiuj konsentis kaj fermis la okulojn… “Ni-ŝajnigu ke”… Jen ĉiuj en la Grekio de Periklo. Ĉio ŝanĝiĝis kvazaŭ per magio. La haveno estis ankoraŭ egala, sed ĝi estis plenplena de ŝipoj tre malsamaj ol tiuj de hodiaŭ. Neniu fuma kamentubo; nur mastoj, kun multaj ŝnuroj kaj blankaj veloj.

         Sinjorino Benta malsupreniris al la moleo kun la genepoj, Emilja kaj la Vicgrafo, tiu en komandanta uniformo; kaj la unua afero, kiun ŝi rimarkis, estis la vestojn de la homoj de la haveno. Ĉio diferenca de modernaj modoj. Neniu pantalono kaj jako por viroj, aŭ bluzo kaj jupo por virinoj. La viroj portadis tunikon nomatan kitono.

         – Ĉi tiu kitono aŭ tuniko, kiun vi rigardas, estas veston por ambaŭ seksoj. Subvestoj. Supre venas mantelo, kiun ili nomas peplo.

         La geknaboj vidis, ke fakte ĉiuj viroj kaj virinoj havis peplon super la kitono.  Ĝi nenio estas se ne kvadrata peco da ŝtofo, elegante ligata al la korpo per pingloj aŭ broĉoj.

         Emilja rigardis la peplon de viro, kiu staris en konversacio kun alia, kaj rimarkis, ke ĝi estas farita el lano.

         – Rimarku, ke ekzistas peploj el lano, lino kaj silko, – diris Sinjorino Benta, – kaj ne nur blankaj, sed je ĉiuj koloroj. Tiu, kun iomete malsama formo, estas nomata klamido. Ĝi estas uzata de elegantuloj.

         – Ho – ekkriis Nazulino – kelkaj estas bele broditaj. Rigardu tiun knabinon tie…

         Bela juna virino en delikate brodita vesto en silko pasis apud ili. Ŝi ne portis ŝtrumpetojn, kaj sur la piedoj ŝi portis elegantajn sandalojn.

         – Kaj rigardu la virajn ŝuojn, – diris Peĉjo. – Ili estas botetoj ligataj per fadenoj.

         La urba movado ne similis tiun de grandaj modernaj urboj. Neniu el la tumulto, kiun ni vidas en tiuj “stratoj de la urbocentro”. Preskaŭ ĉiuj piede, marŝante trankvile. De tempo al tempo, portoseĝo alportata de sklavoj.

         – Kia diferenco, avinjo! – diris Peĉjo. – Tie en la modernaj urboj, homoj marŝas kun la koro en la manoj, ĉar ili ektuŝas unu, ricevas skuon de alia; kaj se ni transiras straton, dek malbonodoraj aŭtoj alkuras por dispremi nin. Ĉi tie estas trankvile. Kiel mirinda! Nun mi komprenas, kial tiuj homoj pensis tiom da belaj aferoj – nur, ke ili ne estis minacataj, kiel ni, de la teruraj maŝinoj, kiujn la demono de la progreso elpensis.

          Nazulino pensis la samon.

         – Nia vizito al Pireo, avinjo, memorigas al mi impreson, kiun mi havis en Rio-de-Ĵaneiro. Kiam ni forlasas tiun inferan straton Avenuo “Rio-Branco” kaj eniras en la trankvila antikva Strato “Ouvidor”, ŝajnas, ke la mondo ŝanĝiĝas – ĉar la dua strato ne havas aŭtoj. Oni povas libere promeni sur la asfalto sen la torturo de inferaj aŭtoj kaj busoj kaj oni eĉ aŭdas la sonon de la paŝoj sur la grundo, ĉa, ĉa, ĉa, kaj tio estas ĝojiga. Kia domaĝo la progreso en la mondo…

         Sinjorino Benta konsentis, ke mekanika progreso nur servas por amarigi la ekziston de homoj. La stratoj, origine faritaj por piedirantoj, estis invaditaj de maŝinoj kiuj kuras kaj malbonodoras kun la fetoro de benzino – ege detruaj maŝinoj, kiuj postulas pli da viktimoj ol tion, kion faris ĉiuj Minotaŭroj kaj Ĥimeroj en la Antikva Grekio.

         – Nur en Usono ok mil infanoj mortas ĉiujare trafataj de aŭtomobiloj.

         – Ok miloj, avinjo? – la knabino ektimis.

         – Jes, filino. Imagu kiom da sufero kreita de ĉi hekatombo de tiom da miloj da Nazulinoj kaj Peĉjoj. Se ni kalkulas du avinoj por ĉiu, ni havas dek ses mil avinojn, kiuj ĉiujare perdis la genepojn, vorataj de mekanikaj minotaŭroj…

         – Do, avinjo, mekanika progreso estas eraro, – rimarkis Peĉjo.

         – Eble estas, sed ni ne povas forkuri de ĝi, ĉar ĝi estas fatalaĵo. Per siaj konstantaj inventoj la progreso puŝas nin antaŭen – al ĝojoj kaj ankaŭ al pli da tumulto, pli da rapido, pli da hasto, pli da malsekureco, pli da maltrankvilo, pli da milito, pli da hororo. Pro tio la frenezo iom  post iom regadas la homojn. Komparu la trankvilajn esprimojn de tiuj ĉi grekoj kun tiuj de la homoj, kiujn ni vidis en la grandaj modernaj urboj, malkontentaj vizaĝoj, sulkiĝintaj, ofte parolantaj al si mem.

         – Jes, avino, ĉiuj ĉi tie ŝajnas al mi olimpie belaj.

         – Estas nur, ke ĉiuj estas liberaj de premado kaj kultivas bonan gimnastikon, por akiri korpon plenan je forto kaj beleco, kiel vi vidas. Eĉ la vestaĵoj, kiujn ili portas, hontigas la modernulojn.

         – Modernaj homoj, – diris Emilja, – vestas sin per tuboj de malgajaj koloroj. Du tuboj por la kruroj – la pantalonoj. Du tuboj por la brakoj – la jako. Kaj poste estas la veŝto kaj la manio pri poŝoj. La vesto de tiu ulo, kiu vizitis nin ĉe la bieneto, mi kalkulis dek ses poŝojn. Ĉiu poŝo por unu afero. Ili kunportas bazaron: tondilon, tranĉilon, poŝtukon, monujon, horloĝon, cigaron, cigaredojn, okulvitrojn, alumetojn, fontoplumon, krajonon, poŝtmarkojn, adresaron, pinglojn, paperon… Modernaj viroj estas veraj ŝarĝbestoj. Ĉi tie, nenio tia. Ĉi grekoj portas nenion – ili nur portas sian belecon, sian trankvilon kaj serenecon sur la straton, aferojn, kiuj ne bezonas poŝojn. Nun mi komprenas kiom groteska estas moderna vesto…

         – Vi parolis pri interesa punkto, mia filino. Fakte, nur en ĉi Grekio la homoj trovis la arton sin vesti. Ili portas vestaĵojn, kiuj ne ofendas la formon de la homa korpo, kiuj ne groteske misformas la liniojn de nia korpo. Kiam ni komparas virajn kaj virinajn modojn de Grekio ĝis niaj modernaj tempoj, ni miras pri la malsaĝeco kaj malbona gusto de tiuj, kiuj deturnis sin de la grekoj. Mezepoka modo, modo en Hispanio, modo en Anglio de la tempo de Reĝino Elizabeto, modo de la tempoj de la reĝoj Ludovikoj en Francio kaj niaj groteskaj modernaj modoj estas io, kiu igas nin pensi malgajajn pensojn, ĉar ili pruvas kiel ni perdas nian belecon. . “Moderna” malbeleco estas grava kazo…

         – Jes, ja! – ekkriis Emilja. – En la geedziĝa festo de Kandoka mi ĝue ridis pro tiu moderna malbeleco. La viroj kun frakoj!… Vesto nigra kiel karbo, mallonga antaŭe kaj kun du vostoj malantaŭe, kiuj estas la baskoj… Kiam ili marŝas, ambaŭ vostoj svingas… Du vostoj! La ĉimpanzoj, kiuj estas la praavoj de la modernaj viroj havis nur unu voston – iliaj modernaj nepoj inventis unu plian… Vostoj el nigraj ŝtofoj, kiel malbelaj! Kaj kiam ili iras sur la strato, ili portas sur la kapo kamentubojn nomatajn cilindrajn ĉapelojn – kaj estas tre fieraj kun la vosto sur la dorso kaj la kamentubo sur la kapo, la sama fiero kiel afrikaj sovaĝuloj, kiuj ornamas sin per strutaj plumoj. Tamen pluma vosto estas multe pli deca ol nigra ŝtofa vosto. Vi pravas: la malbeleco de moderna vesto estas serioza afero…

         Kaj dum ili paroladis pri la malbeleco de la modernaj vestoj, Sinjorino Benta kaj la geknaboj ekmarŝis laŭ strato kun multaj homoj, kaj ĉiuj rimarkis ilin. Pluraj rigardantoj ĉirkaŭis ilin. Maljunulino vestita en ekzotika maniero, en jupo kaj jako, akompanata de strangaj infanoj, igis ilin esti scivolaj. Ili kutimis vidi strangajn estaĵojn el Azio, sed tiuj estis novaj. Ili demandis al ili el kie ili venis.

         – Ni venas el la Flava Pego, – respondis Sinjorino Benta.

         La respondon la grekoj ne komprenis. Neniu suspektis tion, kie povus esti la “lando” de la Flava Pego. Sinjorino Benta pensis, ke se ŝi ĉion ĝuste klarigos, ŝi restos tie longe. Ŝi devus fari veran kurson pri historio; rakonti la tutan evoluon de la mondo ekde la jaro 438 a.K., kiam ili estis, ĝis 1939 post Kristo, kiu estis la jaro de ilia foriro de la bieneto; kaj rakonti la eltrovon de Ameriko de sinjoro Kristoforo Kolumbo; kaj tiu de Brazilo de sinjoro Kabralo; kaj klarigi ilin pri ĉiuj inventoj, de la pulvo ĝis la televido – kaj klarigi la aŭtomobilon, kinejon, radion, telefonon, alumetojn, sukeron, fridujojn, la modernan haston, la aflikton de la popoloj, la militon inter Hispanio kaj Ĉinio, la aviadilojn, kiuj ĵetas bombojn sur la senkulpulojn, la submaran ŝipojn, kiuj dronigas pasaĝerŝipojn – ĉio, ĉio, ĉio. Kaj ĉio senutila, ĉar tiuj grekoj nenion komprenus. Pro tio, Sinjorino Benta nur diris:

         – Ni estas el eksterlando, el malproksima lando, kaj ni volas fari etan viziton al sinjoro Periklo. Ĉu vi povas diri al ni kie li loĝas?

         – Li loĝas en Ateno, 40 stadiojn de ĉi tie.

         – Kiom da, avinjo? – flustris Peĉjo.

         – La stadio, mia filo, estas mezuro de distanco de la grekoj, kiu valoras proksimume 200 metrojn. Nun, se Ateno estas je 40 stadioj de Pireo, ni devas marŝi ok kilometrojn piede, ĉar mi vidas ĉi tie neniun veturilon, kiu portu nin.

         Sed la “peguletoj” estis viglaj dum la marŝado, tiamaniere ke post iom pli ol unu horo ili eniris en Ateno, kie ili denove demandis pri Periklo.

        Iu pasanto diris:

         – Vi sekvu ĉi tiun vojon, kaj post duonstadio, turnu maldekstren kaj preterpasu la Agoron. Tie vi denove demandu. Estas proksime.

         Sinjorino Benta dankis la informon kaj ekiris kun la grupeto. Ili sekvis la vojon, turniĝis maldekstren kaj atingis la Agoron.

         – Kaj nun? – diris Peĉjo.

         – Nun ni devas denove demandi. Jen la Agoro, la vizitsalono de la urbo, kie la grekoj kunvenas por diskuti pri publikaj kaj privataj aferoj.       La geknaboj rigardis. Ĝi estis placo plena je publikaj konstruaĵoj, temploj, komercejoj. La civitana koro de la urbo.

         – Granda ideo – diris Peĉjo. – Domaĝe, ke la modernaj urboj ne konservis ĉi sistemon pri agoroj. Ĉi tie, ĉio estas komuna al ĉiuj; la cetero de la urbo estas privata. Eĉ butikoj – rigardu…

         Jes, ĝi ankaŭ estis la komerca centro, kun la teksaĵbudoj, vazoj, manĝaĵoj kaj ĉio alia, kio estas vendebla. La sklavoj estis tiuj, kiuj aĉetadis; Atenaj civitanoj neniam perdis tempon pri tio. Ilia vivo estis konversacii, diskuti filozofion, paroli klaĉaĵojn pri Periklo; ĝui la nunon, resume. En la Agoro ankaŭ okazis la balotado pri gravaj problemoj de la urbo.

         – Bone, – diris Sinjorino Benta en la Agoro. – Nun ni bezonas scii, kie estas la loĝejo de sinjoro Periklo – kaj ŝi petis informojn al bela greko, kiu preterpasadis.

         – Mi nur iras tien, sinjorino, – li respondis. – Bonvolu akompani min.

         – Kiel ĝentilaj ili estas! – Nazulino observis. – Vivo en ĉi urbo devas esti plezuriga.

         Sinjorino Benta sekvis flanke de la ĝentila atenano, kaj la geknaboj marŝis malantaŭe. Emilja kaŝe palpis la randon de la klamido, por kontroli je kiu ŝtofo ĝi estas.

         – Ankaŭ lano, – ŝi flustris al Nazulino, palpebrumante. Sinjorino Benta konversaciis.

         – Tiele estas. Ni alvenis hodiaŭ el tre malproksima lando kaj ni insistas koni la grandan Periklon. Lia famo estas tiu de viro de esceptaj meritoj.

         – Mi ne rajtas laŭdi lin – diris la greko – ĉar li estas unu el miaj plej bonaj amikoj; sed mi tutkore aprobas viajn vortojn, sinjorino. Periklo estas perfekta viro.

         – Ĉu vi estas lia amiko? Kia bonega novaĵo…

         – Jes, kaj dank’ al Periklo mi direktas la konstruadon de la templo de Palasa Atena kaj de ĉiuj aliaj monumentoj en la urbo.

         Sinjorino Benta preskaŭ svenis, kiam ŝi aŭdis tiujn vortojn. Ŝi haltis, mirigita kaj diris, kun la okuloj fiksitaj sur la greko:

         – Ĉu eblas, ho, Dio? Ĉu eblas, ke mi staras antaŭ Fidiaso, la plej grava skulptisto de ĉiuj tempoj?

         La greko ridetis.

         – Mi ne scias, sinjorino, ĉu vi staras antaŭ la plej granda skulptisto de ĉiuj tempoj; sed antaŭ Fidiaso vi estas, ĉar Fidiaso estas mi.

         La miro de la bona maljunulino ne konis limojn. Ŝi rigardis kaj rigardis la faman grekon kvazaŭ li volus ŝin formanĝi. Tiam ŝi alvokis la genepojn.

         – Peĉjo, Nazulino, venu ĉi tien! Mi volas, ke vi faru ion, kion neniu moderna infano ankoraŭ faris: renkonti Fidiason, la plej grandan skulptiston de ĉiuj tempoj. Li nun direktas la konstruadon de la Partenono, aŭ la templo de Palasa Atena, kiu estas, kiel mi jam klarigis, la granda ĉefverko de la greka arkitekturo.

         La geknaboj plantis sin antaŭ Fidiaso kaj ĝojis vidi lin. La skulptisto frapetis la mentonon de Nazulino – kaj devis ankaŭ frapeti la mentonon de Emilja, kiu tre fervoris prezentis la sian.

         Fidiaso trovis la Vicgrafon stranga.

         – Kiu estas ĉi tiu estaĵo, sinjorino?

         Nenio estas pli malfacila ol klarigi al Fidiaso tion, kiu estas la Vicgrafo de Maizospikulo, kaj, por eliri el la malfacilaĵo, Sinjorino Benta limigis sin diri, ke li estas ankaŭ nepo – vegetala nepo. Fidiaso ne komprenis. Li nur diris, kun la okuloj sur la “saĝuleto”:

         – Eksterordinare! El la malproksimaĵoj de Azio, ni foje vidas kelkajn tre kuriozajn tipojn kaj laŭ iliaj fizikoj kaj laŭ iliaj kostumoj – sed kiel ĉi tiu sinjoro mi ankoraŭ ne vidis.

         – Li estas spiko de maizo! – kriis Emiljia.

         La greko ne komprenis, ĉar en lia tempo neniu sciis pri maizo. Maizo nur disvastiĝis tra la mondo post la eltrovo de Ameriko, el kie ĝi originas. Sinjorino Benta klarigis tion al la greko, kaj ankoraŭ parolis pri la diversaj specioj de maizo, kiuj ekzistis, inkluzive unu el kiu oni preparas pufmaizon kaj alia, kiu faras bonegan maizfarunon. Tiam ili alvenis antaŭ bela domo. Fidiaso haltis.

         – Estas ĉi tie, sinjorino, – li diris. – Mi sciigos mian amikon. Bonvolu atendi momenton. Bedaŭrinde, la domsinjorino ne estas. Aspasia vojaĝas. Ŝi nur revenos morgaŭ.

         Interne, Fidiaso trovis Periklon en sia kabineto.

         – Do? – diris Periklo. – Ĉu vi jam decidis pri tiu faldaĵo en la peplo de Atena?

         – Poste ni parolos pri tio. Nun vi devas akcepti kelkajn vizitantojn, kiuj ŝajnas al mi absolute eksterordinaraj – maljunulino kun kelkaj infanoj. Ili estas eksterlandanoj. Mi trovis ilin en la Agoro, kaj ili gapadis antaŭ ĉio; kaj kiam ili demandis al mi pri via domo, mi diris al ili, ke ili sekvu min. Dum ni marŝis ĉi tien, mi konversaciis kun la maljunulino. tre interesa! Ŝi aspektas freneza. Ŝi diras nur absurdajn, frenezajn aferojn – sed perfekte racian frenezon. Akcepti ilin valoras la penon.

         Periklo iris persone por akcepti sinjorinon Benta. Li igis ŝin eniri kun la genepoj en agrablan marmoran korton, kun marmorbenkoj kaj fontano en la centro, kun tre klara akvo falanta tra leona buŝo en rektangulan tankon. Tie oni vidis belajn statuojn, kaj vazojn, kaj murpentraĵojn.

         Antaŭ la famulo, kiu donis sian nomon al la jarcento, Sinjorino Benta sentis, ke ŝiaj kruroj malfortiĝas. Kia revo! Ŝi, la humila Sinjorino Benta Kaproarestanto de Olivejra, el la Bieneto de la Flava Pego, tie – tie en la jaro 438 a.K., en tiu marmora korto, antaŭ la plej granda ŝtatisto de la antikvaj tempoj!… Feliĉe, la kutimo vivi en mondo plena je mirindaĵoj, faciligis al ŝi esti tre sekura pri si. Kontraŭe, ŝi eĉ ne havus kuraĝon paroli. Sed ŝi parolis – kaj tre bone.

         – Sinjoro Periklo – diris Sinjorino Benta kun la plej granda trankvilo – devas esti por vi tre strange havi en via domo modestan maljunulinon sekvatan de genepoj, kaj el la konversacio inter mi kaj sinjoro Fidiaso, mi rimarkas, ke estas malfacile por iu greko de la Ora Epoko kompreni nin. Ĉar mi estas tre moderna, sinjoro Periklo, mi estas el la jaro 1939 de la Kristana Epoko, kaj mi venas el kontinento, kiun ĝenova navigisto Kristoforo Kolumbo eltrovos nur post 1930 jaro…

 

04 – En la domo de Periklo

         Aŭdinte ĉi vortojn, Periklo rigardis Fidiason kun la mieno de iu, kiu nenion komprenis. Ĉu kristana erao? Ĉu nova kontinento? Ĉu Kristoforo Kolumbo? La respondo de la skulptisto al la rigardo de Periklo estis rideto, kiun Sinjorino Benta komprenis: ili juĝis ŝin kun malstabila cerbaĵo. Kaj ŝi klopodis por klarigi:

         – Jes, sinjoro Periklo, mi rekonas, ke ni estas en tre stranga situacio. Ĉi tie ĉio estas en la Estanteco; estas la jaro 438 antaŭ Kristo; sed tio estas “via” Estanteco, sinjoro Periklo, ne mia. Mia Estanteco estas la jaro 1939 post Kristo, kaj mi estas el lando, kiu por la nuntempaj grekoj komencos ekzisti nur post dek naŭ jarcentoj – Brazilo.

         Periklo ridetis kaj diris:

         – Via kronologio ne estas ĝusta, sinjorino. La kuranta jaro ne estas 438 antaŭ Kristo. – estas la tria de la okdek-kvina Olimpiaj Ludoj. Ni kalkulas tempon por la Olimpiaj Ludoj, ĉu vi scias tion, kio ili estas?

         – Jes, ili estas la sportaj ludoj, kiuj, ĉiuj kvar jaroj, okazas en la urbo Olimpio.

         Periklo ne miris pri tio, ke Sinjorino Benta tion sciis, ĉar tio estis io, pri kio ĉiuj sciis; sed liaj okuloj larĝiĝis, kiam li aŭdis ŝin diri, ke ĉi tiu kalkulado de la tempo estos anstataŭata en la estonto per alia, en kiu la unua jaro estos la jaro de la naskiĝo de Kristo.

         – Kiu estas ĉi Kristo? Ĉu nova Milono el Krotono? (*)

         – Ne, sinjoro Periklo. Kristo estis la viro, kiu venis por prediki novan ideon, ke nia animo estas senmorta kaj nia vivo surtera estas nur momento. Ĝi estis la filo de Dio.

         La grekaj dioj estis tiuj de Olimpo, tro homecaj kaj kun vivo tro plena de skandaloj, tiel ke homoj de alta inteligento, kiel Periklo, interne ridis pri ili, konsiderante ilin nuraj kreaĵoj de la popola imago. Aŭdinte Sinjorino Benta paroli pri Dio kaj Filo de Dio, Periklo ridetis. Li imagis, ke antaŭ li estas mistikulinon, kiu revis pri nova dio – kaj ŝanĝis la temon.

         – Kaj kio venigas vin ĉi tien, sinjorino?

         – La deziro koni etan momenton de la Ora Epoko de Grekio, ĝuste tiu, kiu koincidas kun via registaro, sinjoro Periklo. Via hodiaŭa Ateno malaperos, detruata de la militoj de invadantoj. La mirinda Partenono, kiun sinjoro Fidiaso konstruas, estos kruele traktata. Unu el viaj posteuloj ĉe la estrado de la popola partio, sinjoro Periklo, estos la unua profananto de la templo post 140 jaroj. Laĥareso estos lia nomo (**).

         Periklo ridetis al Fidiaso, kiu estis tre atentema. Sinjorino Benta daŭrigis:

         – Por plenumi la militajn elspezojn, Laĥareso prenos la tutan oron, kiu ornamas la statuon de Palasa Atena. Sed la urbo de Ateno estos sieĝata fare de iu Demetrio Poliorketes, unu el la generaloj kiuj sukcedos Aleksandron, la Grandan. Ateno falos kaj Laĥareso fuĝos. Demetrio ekloĝos en la Partenono kaj transformos la sanktejon de la diino en teatron de siaj orgioj…

         La sekureco, per kiu la maljunulino anoncis tiajn okazaĵojn, kaŭzis certan maltrankvilon al la du grekoj. Sinjorino Benta daŭrigis:

         – La statuo de Palasa-Atena, el eburo kaj oro malaperos dispecigita, ĝi estos porĉiame perdita. Via ĉefverko daŭros malpli ol jarcenton kaj duonon, sinjoro Fidiaso, sed la famo de ĉi tiu skulptaĵo restos eterna.

         – Kaj post ĉi tiu komenco de detruo, sinjorino? – demandis Periklo.

         – La Paternono estos en la sepa jarcento de la epoko de Kristo transformata en la Eklezio de Sankta Sofia – respondis Sinjorino Benta. – Ĝi suferos teruran deformadon. La tiama arto ne plu estos la pura arto de hodiaŭ, sed la bizanca barbareco. Se vi sukcesus vidi, kiel aspektos via delikata templo, vi certe plorus pro malespero kaj honto, miaj sinjoroj. Kaj la malfeliĉo ne ĉesos. Ateno falos en la manojn de la turkoj, kiuj siavice transformos la Preĝejon de Sankta Sofia en islaman moskeon. La marmoraj ornamaĵoj, tiuj hodiaŭaj mirindaĵoj, estos detruataj… En la jaro 1867 Ateno estos sieĝata de la venecianoj, kaj bombardata. Bombo falos sur la Partenonon, ekbruligante la pulvon, kiun la turkoj deponos tie. La ok-kolumna friso de la norda enirhalo kaj ses pliaj kolumnoj de la suda enirhalo kolapsos. La estro de la venkantaj venecianoj daŭrigos la laboron de la pulvo; li apartigos la ĉevalojn kaj ĉaron de Ateno de la fronto, sed laŭ tia mallerta maniero, ke li reduktos ilin al faruno. Tuj poste angla nobelo, “Lord Elgin”, prenos sesdek metrojn da skulptaĵoj de la friso kaj preskaŭ ĉiujn statuojn de la frontonoj, same kiel la metopojn, kaj vendos ilin al la angla registaro kontraŭ 35,000 monojn. La Brita Muzeo en la urbo Londono de nun estos la posedanto de ĉi tiuj senmortaj fragmentoj…

         Tiuj vortoj tre surprizis la du grekojn; tuj poste, tamen, revenis al ili skeptiko, kaj ridetante Periklo diris:

         – Mi neniam imagis renkonti viziulinon kun via kapablo, sinjorino. La Pitiaj Pastrinoj de Apolono, kiujn ni havas, parolas neklaran lingvon, ili neniam precizigas detalojn, nek mencias nomojn kaj datojn.

         – Mi ne estas viziulino, sinjoro, – diris la bona maljunulino. – La viziuloj vidas tion, kio okazos; sed mi ĵus alvenis el la estonteco, tio estas, el tio, kio estos por vi la estonteco, sed estas nuno por mi. La faktoj, kiujn mi anoncis, kaj vi prenis kiel antaŭdiron pri estonteco, estas por mi tre malnovaj aferoj, kiuj jam okazis, ĉar ili situas inter “mia” nuna tempo kaj “via” nuna tempo. Mi ne vidas la estontecon – mi memoras la pasintecon…

         Por la du grekoj estis neeble akcepti tiun teorion; kaj, pro tio, ili daŭrigis en sia sinteno de skeptikuloj, kvankam interne ili estis profunde skuitaj.

         – Do, ĉar vi “konas” la estontecon, – diris Periklo, – diru al ni, kiu estos la rezulto de la Peloponeza Milito.

         Sinjorino Benta senhezite respondis:

         – Ĝi daŭros dudek sep jarojn kaj estos la fino de la ora periodo de Grekio. Oni akuzos vin, ke vi provokis ĉi tre katastrofan batalon, sinjoro Periklo, sed la posteularo faros al vi justecon, ĉar ĝi okazis pro la malnova rivaleco inter Ateno kaj Sparto. La milito nepre okazu, same kiel la ido devas eliri el la ovo, post kiam finiĝas la kovado. Kaj Grekio, malforta pro tiom da penado, ne rezistos al la batoj de Aleksandro el Makedonio – ĝi estos sklavigata…

         – Kaj kiu estos mia fino, sinjorino? – demandis denove Periklo.

         – Vi, la granda Periklo, restos en la registaro ĝis la fino de siaj tagoj, kaj mortos viktimo de la granda pesto, kiu ruinigos Atenon. Via morto okazos en la jaro 429 – de nun post 9 jarojn… kaj ĝi ankaŭ signos la komencon de la morto de la plej glora Ateno. La urbo pluvivos dum jarcentoj kaj jarcentoj, sed tiel transformata je sia popolo kaj je ĉio, ke se vi kapablus vidi per viaj propraj okuloj tion, kion mi vidis hodiaŭ matene, kiam ni alvenis al la haveno de Pireo, vi ne rekonus en la Ateno de 1939 tiun ĉi mirindan Atenon, kie ni troviĝas.

         – ?

         – Jes, ĉar ni “plonĝadis”. Kiam la jaĥto alvenis al Pireo, Peĉjo kaj Nazulino tuj perdis intereson pri la moderna Ateno, vidata el la ŝipo; kaj kun la fama “ĉibum!” Ni plonĝis en vian Atenon, sinjoro Periklo, kiu ĉiam delogis min per la plej eksterordinara maniero.

         – Sed… kiu estas la vera kialo de tiu “ĉibum!”, sinjorino? – balbutis Periklo.

         Sinjorino Benta devis rakonti la tutan historion de la Bieneto de la Flava Pego, la translokiĝon de la roluloj de la Fabelo kaj la granda festo de la geedziĝo de Neĝulino, interrompata per la invado de la monstroj.

         – Kaj dum tiu katastrofo, sinjoro Periklo, ni havis la malbonŝancon perdi nian karan kunulinon, la kuiristinon Nastasja. La geknaboj supozas ke ŝi estis kaptata de unu el la monstroj kaj alportata ĉi tien…

         – Ĉu ĉi tien? – la greko ektimis.

         – Ne ĝuste ĉi tien, sinjoro Periklo, sed al Grekio ankoraŭ pli antikva ol la mikenaj tempoj – Grekio el la epoko de la fabelaj herooj de Tebo.

         – Sed se tiuj monstroj, kiel vi diris, estis en tiu Bieneto de la Flava Pego, kial vi pensas, ke vi trovos ilin en pasinteco, kiu, por ni, la nunaj grekoj, jam estas tiel malproksima?

         – Ho, sinjoro, la invado de la monstroj detruis nian laboron pri translokiĝo de la tuta mondo de Fabelo al la Bieneto de la Flava Pego. La princoj, la reĝidinoj kaj herooj, ĉiuj malaperis – Kodadad, Neĝulino, Peter Pan, Ruĝa Ĉapeleto, Aladino, Belerofono kaj eĉ nia bona amiko Don Kiĥoto, kun la lojala varleto Sanĉo. La bienoj, kiujn mi aĉetis de najbaraj kamparanoj por gastigi la rolulojn de la Fabelo, kaj estis plenigitaj je mirindaj kasteloj kaj palacoj, denove reduktiĝis al tio, kio ili estis antaŭe – montoj kaj montoj plenaj je pajloj, herboj, vepraroj kaj formikoj. .

         – Kaj kien iris la roluloj?

         – Ĉiu al sia antaŭa loĝejo, kompreneble. Kelkaj reiris al libroj; aliaj al la Oriento; aliaj al la Antikva Grekio, el kie ili venis.

         – Kiuj estis ili?

         – Ili estis multaj! Mi havis la honoron, sinjoro Periklo, gastigi en mia domo la heroon Belerofonon kun Pegazo, kaj la malgaja trikapa Ĥimero estis ankaŭ en mia korto. Sed en la novaj akiritaj bienoj ekloĝis la aliaj, kaj tie, en la palaco de Princo Kodadad, okazis la festo, interrompita de la invado de la monstroj. Kia sceno! Ŝajnas ke mi ankoraŭ vidas ĝin… Grandega bando da centaŭroj, faŭnoj, satiroj, grifoj, hipogrifoj, hidroj, sfinksoj, minotaŭroj, en freneza galopo invadis la palacon. Mi fuĝis al la bieneto kun miaj genepoj, sed la kompatinda onklino Nastasja perdiĝis en la tumulto. Do ni decidis entrepreni ĉi vojaĝon al Grekio por serĉi nian bonan kuiristinon. Ŝi devas esti sub la ungoj de unu el tiuj monstroj. Ni ekveturis sur la ŝipo “Kolibro sur l’ Ondoj”, la antikva “Hieno de l’ Maroj” de la fama Kapitano Hoko – kaj survoje ni haltis ĉi tie por ekkoni Atenon en la ora periodo. Jen ĉio…

         Kiel ajn nekomprenebla estis la rakonto de la maljunulino, ŝiaj vortoj profunde impresis la du grekojn. Periklo turnis sin al Fidiaso:

         – Mia amiko, mi estas devigata konfesi, ke eĉ en sonĝo mi neniam renkontis similan situacion. Tio, kion diras ĉi viziulino, ne havas sencon, sed ĝi impresas min, mirigas min. Kial? Ĉu ekzistas iu vero en tiaj revelacioj?

         Ankaŭ Fidiaso fariĝis tre impresata. Ĉio, kion li aŭdis, estis ege absurda, sed nova kaj impona, kiu skuas la ideojn kaj lasas homon kun la okuloj larĝe malfermataj, senmovaj…

         – Kaj tiuj infanoj? Ĉu ili estas viaj genepoj? – demandis la greka ŝtatisto, por ŝanĝi la temon.

         – Jes, tiu ĉi estas Nazulino; kaj ĉi tiu, Peĉjo, filo de Antonika. Kaj ĉi tiu estas Emilja, Markezino de Vostuleto – ĉifona pupo farita de onklino Nastasja.  Ŝi mistere ŝanĝis ĝis ŝi fariĝis tia, kio ŝi estas hodiaŭ: reala homo.

         Periklo rigardis Fidiason. La paroloj de la maljunulino insistis esti strangaj kiel nekompreneblaj.

         – Kaj tiu alia? – li diris, montrante la Vicgrafon.

         – Ho, tiu estas la Vicgrafo de Maizospikulo, saĝulo. Li nun komandas la “Kolibro sur l’ Ondoj”, la ŝipo kiu kunportis nin de la Flava Pego al Pireo – kaj ŝi rakontis la tutan historion de la scienca maiza spiko.

         Periklo nenion komprenis, precipe tion, kion signifas “maiza spiko”, ĉar maizo estis planto ne konata de la grekoj.

         – Viaj vortoj, sinjorino, – li diris, – havas sencon, sed la aferoj, kiujn ili esprimas, tute ne havas sencon. Mi estas viro kun konsiderinda sperto, sed mi sincere konfesas, ke mi neniam trovis min en tia embaraso kia mi estas hodiaŭ. Mi ne scias kion pensi, kaj tre dubas pri mia inteligento…

         – Tio estas komprenebla, sinjoro Periklo, – respondis Sinjorino Benta. – Se niaj pozicioj estus inversigitaj, mi kapturnus eĉ pli ol vi. Ĉi tio estas kazo de kolizio inter Estonteco kaj Pasinteco…

(*) La plej fama greka atleto, sesoble venkinto ĉe la Olimpiaj kaj sepoble ĉe la Pitiaj Ludoj. Iufoje li ĉirkaŭiris la stadionon kun virbovo sur la ŝultro, kaj kiam li atingis la finon, li pugnobatis lin kaj manĝis lin tute dumtage. Fama ne nur pro sia nemezurebla fizika forto sed ankaŭ pro sia inteligento kaj kulturo. Li estis unu el la grandaj matematikistoj de la skolo de Pitagoro. (Noto de la verkisto)

(**) “Λαχάρης”.

Visitas: 364