LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 17 kaj 18
17 – Nimfoj, Najadoj, Driadoj kaj Satiroj
La tri “peguletoj” sencele promenadis vagante tra la pejzaĝo de la antikva Grekio. La pejzaĝo ŝanĝiĝis de horo al horo – herbejoj, montoj, arbaroj, boskoj, riveroj…
Je iu momento ili haltis. Kia bela loko! Blua monto je la malproksimo, bela arbaro maldekstre, kaj murmuranta rojo.
Emilja, kiu pasie amadis movantajn akvojn, ekkriis:
– Rigardu, Peĉjo, ŝajnas ke tiu akvo estas “kaprino”! Ĝi fuĝas inter la ŝtonoj kiel likva fiŝo; kaj kiam ĝi ne trovas vojon, ĝi transsaltas.
– Bona loko por ripozado – ĝemis la Vicgrafo – kaj li mallevis la kofreton de la markizino de Vostuleto.
Ili sidiĝis. Peĉjo prenis el la poŝoj sortimenton da olivoj kaj rubusoj plukitaj survoje.
– Ni havas nur tion por manĝi, – li diris kaj disdonis.
La bosko aspektis kiel unu el tiuj pentraĵoj de kelkaj pentristoj. Verda poemo. Sed… kio estas tio? Iu “formo…”
– Atentu!… – ekkriis Peĉjo, fiksante la okulojn. – Ĉu vi volas diveni, ke estas nimfo?
Jes, estis nimfo. Kaj tuj poste estis du nimfoj, kaj tri kaj kvar, kaj ega mirinda aro da nimfoj.
Peĉjo kondukis Emiljan kaj la Vicgrafon al eta arbusto, de kie ili povis vidi sen esti vidataj. Kia beleco! Nimfoj ne estas karnaj homaj estaĵoj; estas “formoj”.
Malpezaj kiel aero, veraj vivantaj vualoj.
– Ho, mi komprenas – diris Peĉjo – ili estas la “animoj de la aĵoj”. Nu, avinjo rakontis al mi pri tio. Animoj de aĵoj – jes – animoj de ŝtonoj, arbaroj, montoj, arboj, akvoj…
Tiuj tie estis la nimfoj de la boskoj kaj ili donis la impreson de adoleskantaj belulinoj, envolvataj en gazoj de belaj tonoj. Ili estis senpezaj. Ilia marŝado estis vera danco! Perfektaj sonĝaj estaĵoj.
– Kaj ili ne estas egalaj, – rimarkis Emilja. – Tiu, je la maldekstra flanko havas brilon de akvo.
– Ŝi devas esti nimfo de la roso. Ŝajnas ke la vestoj estas etaj likvaj diamantoj kiuj neniam ĉesas tremi. Kaj tiu alia, tie, devas esti nimfo de stagnanta akvo. Anstataŭ brila, ŝi nur havas lagetajn reflektojn, senmovajn. Ni rigardas kaj rimarkas, ke ŝi estas la animo de tiuj kvietaj akvoj, plenaj je verdaj ranetoj kaj flosantaj plantoj. Kaj tiu alia devas esti ankaŭ akvonimfo, sed de akvo, kiu fluas, kiel ĉi tiu rojo. Eble ŝi estas la nimfo de la rojo apud ni.
– Tre probable – konsentis Emilja – ŝi tre similas al ĝi…
– Avinjo jam klarigis al mi tion, pri la “animo de la aĵoj”, kaj parolis pri la “driadoj”, kiuj estas la nimfoj de la arboj, kiuj libere promenas; kaj de la “hamadriadoj”, kiuj estas nimfoj ĉiam kaptataj ene de la arboj; kaj de la “oreadoj”, kiuj estas nimfoj de la montoj; kaj la “najadoj”, kiuj estas nimfoj de la rojoj…
Tuj kiam li diris tion, li vidis amason da formoj eliri el alia punkto en la arbaro.
– Jen ili venas! Kiel interese! Mi scias, pro tio ke avinjo jam diris al mi; Tamen, eĉ se mi nenion scius, mi divenus…
– Kion diveni?
– Tion, ke ili estas driadoj. Rimarku kiel ili aspektas kiel arboj, kun siaj nestoj kaj muskoj, kaj lianoj kaj floroj kaj folioj. Mirindaĵo, ĉu ne?
– Mi ege konsentas, Peĉjo! Mi eĉ volas plori, pro nura kontento…
Ili staris ravitaj antaŭ la bando de nimfoj, la okuloj fiksitaj, kvazaŭ en sonĝo. Nur la Vicgrafo sin montris indiferenta. Pro tiom da serĉado ene de sciencaj libroj, lia animo tute ne estis tuŝata de la belaĵoj de la mondo.
– Kaj jen venas oreado! – ekkriis Peĉjo, kaj li montris nimfon malsaman al la aliaj, kiu direktis sin al la grego. Malsama, jes; donis ideon pri altaĵo, pri freŝa aero, pri torentaj akvofluoj, pri adiantoj sur la ŝtonoj, pri vojoj por la kapraj gregoj – pri ĉio, kio ekzistas en la montoj.
Peĉjo “sentis”, ke ŝi estas oreado, nimfa animo de la monto – kaj li pravis. Ŝi estis la nimfo de la blua monto, kiu eblis vidi en la malproksimo. Subite aperis pluraj viraj estaĵoj kiu venis de iu loko.
– La Satiroj! Ekzakte kiel diris avinjo…
– Kiel malbelegaj! – murmuris Emilja.
– Ili havas kaprajn krurojn kaj hufojn kaj etajn kornojn surkape. Kaj ili alportas duoblajn flutojn kaj tamburojn. Kio estas tiu stango ĉirkaŭvolvata per folioj, kun pina strobilo ĉe la pinto?
– Tio estas la tirso, – klarigis Peĉjo. La tirso estas ĵetarmilo, kamuflata de folioj de hedero kaj la pina frukto. Nun ĝi fariĝis la simbolo de la satiroj.
La ridetantaj satiroj alvenis kaj komencis ludi kantojn, kontraŭ kiuj neniu sukcesas rezisti. La nimfoj tuj ekscitiĝis, kaj okazis mirinda danco. Ili estis malpezaj kaj “inventadis” la dancon laŭ la muziko, apenaŭ tuŝante la grundon per la piedoj. La gazoj ĉirkaŭ iliaj korpoj svingadis, kvazaŭ ili ankaŭ dancus.
– Ili dancas la dancon de la ondoj, – observis Emilja.
– Jen vera dancado! – diris Peĉjo. – Knaboj kaj knabinoj en la moderna mondo, kiuj ŝvitas en la salonoj, kunligitaj en tiuj valsoj kaj fokstrotoj, devus veni ĉi tien por lerni de la nimfoj, kio estas vera dancado.
Sed subite la apero de aro da vilaj faŭnoj interrompis la mirindan festenon. Okazis paniko.
La nimfoj ĵetis sin en la arbaron. La driadoj malaperis en la arboj. La najadoj plonĝis en la akvon. La oreadoj kuris al la sino de la monto.
– Kia domaĝo! – ekkriis Peĉjo. – Ĉi brutuloj venis por ruinigi la feston – kaj nun ili foriras postkurante la kompatindulinojn…
Tuj la naturo perdis la belegajn “formojn”, kaj fariĝis tiel monotona kiel modernaj pejzaĝoj.
– Se tio okazas ĉi tie – diris Emilja – kial nimfoj ne aperas en la arbaro de nia bieneto?
– Mi jam konsultis avinjon pri tio. Ŝi opinias, ke niaj modernaj okuloj ne vidas la nimfojn, sed ke ili ekzistas kaj tie kaj ĉi tie, kaj ili ankaŭ dancas ĉi tiujn samajn dancojn. Tamen ili estas nevideblaj por ni.
– Kia malĝojo esti moderna! – suspiris Emilja. – Imagu, se ni sukcesus vidi la animojn de la aĵoj kiel ĉi tie en Grekio! Se, ekzemple, ni vidus la driadojn kaj hamadriadojn de la florantaj arboj de la bieno.
Emilja tre admiris la tri arbojn “eritrinoj”, kiuj ekzistis en la bieneto de Sinjorino Benta. Kiam ili perdis la foliojn kaj restis kovrataj nur per ruĝaj floroj, Emilja iris ĉiumatene por saluti ilin, post kiam ŝi ellitiĝis. “Saluton, floretoj je koloro de braĝoj,” ŝi diradis, “floroj de mia koro, via ruĝeco estas pli bela ol tiu de la “papago” kaj ol ĉiuj ruĝaj floroj, ĉi tie kaj trans la sep maroj.”
Do, la festo de la nimfoj finiĝis. Ili rajtus eliri el malantaŭ la arbusto. Ili foriris kaj denove vagadis sencele tra la mirinda pejzaĝo de la Antikva Grekio.
– Kion ni spektos nun? – pensis Peĉjo.
En tiuj fabelaj tempoj, ĉio estis spektebla. Ĉio estis mirindaĵoj kaj sorĉaĵoj. Helenio estis nenio alia ol miksaĵo de dioj, duondioj, herooj kaj ordinaraj mortontoj. Kaj ĉar eĉ aferoj havis animon, Greka vivo estis teatra prezentado kiel neniam antaŭe okazis en la mondo. La heroaĵoj de Heraklo estis kapabla plenigi grandegan libron. Peĉjo, kiu konis ĉiujn, ekrakontis la ĉefajn.
– Post la kazo de la Leono de Nemea kaj ĉi tiu kazo de la Hidro – klarigis Peĉjo – la reĝo Eŭristeo ordonos al Heraklo fari ion eĉ pli malfacilan: kapti la Cervinon kun Bronzaj Piedoj kaj Orkornoj, kiu loĝas en templo de Artemiso, sur la monto Cerinio. Ĝi ne estas feroca besto, kiel la Nemea Leono, nek terura monstro, kiel la Hidro de Lerno, sed eta estaĵo dotata per rapideco de fulmo. Ho, kiajn problemojn havos la kompatinda Heraklo!
Li persekutos ĝin dum tuta jaro, kaj ĉiam la eta cervino mokados pri li. Sufiĉas diri, ke unu tagon ĝi iros per ununura galopo al la lando de la Hiperboreanoj.
– Kie estas tio?
– En la nordaj regionoj, kie estas blankaj ursoj kaj fokoj. La cervino iros kaj revenos sen eĉ ia ripozeto, la lertega! Heraklo devos esti ruza, ĉar kontraŭ rapido, forto estas senutila. Kaj li kaŝos sin ĉe la bordo de rivero, kiun ĝi nepre devos transsalti – kaj kiam la cervino saltos la riveron, li kaptos ĝin en la aero per reto.
– La reto devas esti simila al tiu, kun kiu vi postkuras papiliojn ĉe la bieneto.
– Ĝuste – kaj li kunportos ĝin vivanta al reĝo Eŭristeo, kiu tre seniluziiĝos. Tio estos la tria laboro de Heraklo.
– Ĉi laboro estos tre delikata. Neniu sango, eĉ ne tiuj klabaj batoj, kiuj tre tremigis nin. Kio pri la kvara laboro?
– La kvara laboro de Heraklo estos kaptado de fama apro kiu kutime malsupreniras de la monto Erimanto por ruinigi la najbarajn landojn.
– Kiel ruinigi?
– Per detruo de ĉion, trenado, disŝirado – kaj tiu apro amuziĝas kun la ludaĉo. Kiam li iros por solvi la kazon, Heraklo survoje renkontos aron da centaŭroj kaj venkos ilin.
– Kiel aperitivo – por eksperimenti la propran forton…
– Venkinte la centaŭrojn kaj ankoraŭ varma pro la heroaĵo, li lanĉos sin kontraŭ la apro – kaj li klopodos ĉi tie, klopodos tie, li kuros, ĉirkaŭos, antaŭeniros, retrovenos, kaj fine sukcesos senelirigi ĝin en arbareto, kie li ĝin kaptos, stringos, metos ĝin sur la dorso por konduki lin al reĝo Eŭristeo.
– Kaj tiu Eŭristeo, kiu estis perversulo, seniluziiĝos kaj elpensos kvinan laboron…
– Ĝuste. La kvina laboro de Heraklo estos purigi la ĉevalstalojn de reĝo Aŭgio, kiuj estas grandegaj kaj havas tavolon da sterko pli granda ol la guano de la Ĉinĉaj Insuloj ĉe la marbordo de Peruo. Heraklo alvenos, rigardos ĉion kaj promesos purigi ilin, se la reĝo rekompencos lin per dekono de la bestoj. Aŭgio pensis ke certe la “fanfaronulo” nenion purigos, ĉar estas neeble, kaj akceptos la interkonsenton. Heraklo tiam faligos unu el la muroj de la staloj kaj deturnos la kurson de du proksimaj riveroj, igante la akvojn penetri tien kaj fortreni la sterkon. Li faros bonegan laboron, kaj eĉ ne la odoron de sterko restis, Tamen Aŭgio, kiu estas granda kanajlo, rifuzos al li la premion, kaj krom tio forpelos lin el siaj landoj. Furioza pro la mallojaleco, la heroo kolektos armeon kaj faros kun reĝo Aŭgeo tion, kion li faris kun la sterko: li forbalaos lin.
– Laŭmerite! Kaj la sekvanta laboro?
– La sesa laboro estos bela. En urbo en Arkadio, nomata Stimfalo, estas marĉo loĝata de teruraj bronzaj birdoj, kiuj manĝas nur homojn. Ili forŝiras la bronzajn plumojn kaj pafas ilin kiel sagojn sur la preterpasantoj. La malfacilaĵo de Heraklo estos devigi tion, ke la birdoj venos for el la marĉo. Por tio li havos ideon: li petos al la diino Ateno faman bronzan sonorilon, kiun Vulkano forĝis kaj donacis al ŝi. Li stariĝos sur la rando de la marĉo, kaj forte frapos la sonorilon tage kaj nokte, ĝis la birdoj, surdigitaj, forkuros pro teruro – kaj tiam li sagos ilin unu post la alia.
– Bele! Kaj la sepa?
– La sepa laboro de Heraklo estos kun taŭro el la Insulo Kreto, eĉ pli furioza ol la Erimanta apro.
– Kio ruinigas la ĉirkaŭaĵon, mi scias…
– Tio ĝustas. Heraklo iros al la insulo kaj parolos al la reĝo Minoo, kiu estas la posedanto de ĉio, kaj de li akiros permeson por ĉasi la taŭron – kaj li prenos ĝin per lazo. Kaj ĉu vi scias, kion li faros poste? Ĝi kunportos la taŭron sur la dorso ĝis la palaco de reĝo Eŭristeo, sen halti unufoje survoje. Kaj ĉu vi scias, kion faros la malbona Eŭristeo? Li liberigos la taŭron! Liberigos ĝin en Atiko, kie la besto daŭrigos sian detruon ĝis kiam la heroo Tezeo mortigos ĝin.
– Kaj la oka laboro?
– La oka laboro de Heraklo estos mortigi la terurajn hommanĝantajn ĉevalojn de la tirano Diomedo. La tirano instruis la bestojn kiel manĝi homan viandon, kaj nutris ilin per maristoj de dronitaj ŝipoj ĉe la bordoj de iliaj domajnoj kaj kunportataj al la plaĝoj pere de la ondoj. Heraklo iros tien, venkos la soldatojn de la tirano kaj igos la terurajn ĉevalojn formanĝi Diomedon vivanta.
– Kaj kion li faros kun la ĉevaloj?
– Li liberigos ilin en monto plena je malsataj lupoj.
Post tio Eŭristeo sendos Heraklon serĉi la furiozajn bovojn de Geriono, monstro formata de tri homaj korpoj kunligitaj per la ventro. Heraklo iros kaj finos kun ĉio – la bovoj kaj ilia posedanto.
– Kaj Eŭristeo, do…
– Ordonos al li plenumi la dekan laboron: akiri de Hipolita, reĝino de la Amazonoj, mirindan zonon tre deziratan de Admeta, filino de Eŭristeo. La amazonoj vivas sur la deklivoj de la monto Termodono, en regno kie nur virinoj ekzistis. Ĉar ili estas nevenkeblaj militistinoj, Heraklo devos inviti kunulojn, inter kiuj, Tezeo, Peleo kaj Telamon. Alveninte tien, li provos amikan interkonsenton kun Hipolite, kaj preskaŭ sukcesos; sed Hera, la granda malamikino de Heraklo ĉe Olimpo, malsupreniros al la tero maskita kiel Amazono kaj flustros al la militistinoj, ke tio, kion Heraklo volas, estas kidnapi Hipoliten. La kompatindaj Amazonoj, trompitaj, montos siajn plej kuraĝajn rajdĉevalojn kaj decideme atakos la heroojn, devigante ilin defendi sin. Rezulto: morto de multaj amazonoj kaj malliberigo de Hipolite, kun la zono kaj ĉio ajn.
– Tiu Hera meritas fortajn manfrapojn – diris Emilja. – Kaj la dekunua laboro, kio pri?
– La dekunua laboro de Heraklo estos la kolektado de la pomoj de la Hesperidinoj. Ili estas la nimfoj de la monto Atlaso kie ili havas mirindan ĝardenon kun la famaj arboj kun oraj pomoj. Heraklo iros tien kaj alvenos ekzakte kiam la Hesperidoj estas atakataj de grupo de perversuloj de la Reĝo de Egiptio. Por li la venko estos facilega. Rapide li mortigos la perversulojn kaj sen ia malfacilaĵo akiros la orajn pomojn.
– Kaj la lasta laboro? – demandis Emilja.
– La lasta laboro estos belega. Eŭristeo sendos Heraklon al la infero serĉe de Cerbero, hundo kun tri kapoj. Ĝi estos tre malfacila laboro, kiu postulos multajn studojn kaj preparon. Feliĉe, Palasa-Atena kaj Hermeso, kiuj protektas la heroon, proponos akompani lin. Heraklo malsupreniros en la infero, kaj kiam la ombroj de la mortintoj vidos lian aperon, forkuros pro teruro, krom la ombro de la Gorgono, kiun Perseo mortigis. Heraklo prenos lian manon al la glavo, por ataki ĝin, sed Hermeso ridetos kaj diros: “Ĉu vi ne vidas, ke ĝi estas nura ombraĵo”? En la infero Heraklo trovos la grandan heroon Tezeo, kun dikaj ĉenoj sur la pojnoj. Li rompos tiujn ĉenojn kaj liberigos Tezeon. Nur poste li alvenos al la palaco de Hadeso, la dio de la infero, kaj diros al la dio la celon de lia vizito.
– “Bone” – respondos Hadeso. “Se vi volas kapti Cerberon, kaptu ĝin, sed sen uzo de armiloj”. Heraklo kovros sin per la haŭto de la Nemea Leono kaj avancos kontraŭ la trikapa monstro. Estos terura batalo, sed Cerbero, preskaŭ sufokata, devos cedi kaj kapomalsupren akompani la venkinton al la ĉeesto de Eŭristeo.
– Vere admirinda, tiu Heraklo! – ekkriis Emilja.
– Jes, nevenkebla. Neniam ekzistis en la mondo pli sentima heroo – kaj tamen li havis tragikan finon: li finos venkata de virino…
– Kiu virino?
– La Reĝino Omfalo.
– Kiel? – demandis Emilja.
– Mi ne scias – respondis Peĉjo – kaj ĉi tie mi ne sukcesos informiĝi. Ĉi tie ankoraŭ okazas la dua laboro de Heraklo, kiu estas la detruo de la Hidro de Lerno. Kaj eĉ tion la homoj ankoraŭ ne scias – nur ni. La novaĵo ankoraŭ ne disvastiĝis…
(*) Emilja citas tri arbojn de Brazilo, kiuj, en la ĝusta sezono, kovras sin per belaj floroj, kvazaŭ ili estus gigantaj bukedoj: “Delonix regia”, “Handroanthus albus” kaj “Erythrina mulungu”.
18 – La nazoj en Ateno
La unua nokto, kiam Sinjorino Benta kaj Nazulino dormis ĉe la domo de Periklo, ne estis la plej trankvila.
Nazulino revis pri miliono da aferoj, kaj je frumateno la maljunulino perdis la dormon, tiel ke antaŭ la tagiĝo ŝi leviĝis.
– Admirinda ĉio ĉi! – pripensis al si la bona Sinjorino Benta, dum ŝi ekzamenis la meblojn kaj la ornamaĵojn de la muroj. – Mi vidas la zorgon de arto kaj bongusto ĉe la plej etaj detaloj. Ĉi vazoj, ekzemple, kiel belaj…
Estis tie kelkaj ornamaj vazoj, indaj iri al la plej bonaj muzeoj en la mondo. Unu el ili estis ĉizita el bloko de kalcedono, por profiti la kolorŝanĝojn de la malsamaj tavoloj de la ŝtono.
Ĝi reprezentis la bildon de “Penelopo, kiu teksas mortotukon”. Sinjorino Benta surmetis la okulvitrojn por legi la subskribon de la artisto. Ŝi legis la nomon “Gaiono”, kaj poste ĉi tiujn vortojn: KALOZ NAYKY, kiu signifas “Bela, ĉu ne?” (*)
– Kiel interese! Gaiono registris ĉi tie la ekkrion, kiu okazas al ĉiuj, kiuj vidas lian verkon. Jes, Gaiono, ĉi tio estas pli ol bela. Ĝi estas perfekta mirindaĵo – kaj se ĝi sukcesus eskapi de la ruinoj de la tempo, ĝi aperus kun la plej granda honoro en la Luvro aŭ la Brita Muzeo. Kia furoro, se ĉi vazo estus en la moderna mondo!…
La suno jam montriĝis super la Akropolo, kiun oni sukcesis vidi el unu el la fenestroj de la ĉambro. Sinjorino Benta decidis veki la knabinon.
Nazulino eksidis en la lito, kun la okuloj pli grandaj ol la vizaĝo. “Kie mi estas?” – ŝi murmuris, stultete.
Sed ŝi tuj ridis.
– Mi forgesis tion, ke mi estas en Grekio, avinjo! Mi havis tre ekscititan sonĝon – teruran batalon inter Dolĉaĵ’ kaj la Konsilanto. Ili luktadis pro spiko. Ho… kia bela ĉambro, avinjo! Kiom da belaj ornamaĵoj…
– Jes, ĝuste tion mi pensas. Ĉi grekoj estas artistoj en ĉio. Rigardu ĉi tiun brakseĝon – kaj Sinjorino Benta indikis unu el la brakseĝoj en la ĉambro.
– Ĝi akordigas la ĉambron kun la beleco de la linioj – ili ne estas kiel la niaj, kiuj nur servas al la komforto. La apogilo havas fortan deklivon. La grekoj tre ŝatas tiele sidiĝi, kaj ŝajnas al mi, ke ĝi estas plej bona maniero por sidi.
– Kaj kio pri ĉi belaj vazoj, avinjo! Ili estas veraj juveloj.
– Jes; dum vi dormis, mi studis ilin. Delikataj, precipe ĉi tiu ĉi, tre eta, farita el kalcedono. Rimarku kiel ĉarma.
La knabino ekzamenis la juvelon, kaj poste la aliajn. Ŝi vidis, ke en ĉiuj aperas la sama figuro en la centro.
– Kiu estas ĉi virino, kiu aperas en ĉiuj vazoj?
– Penelopo, la edzino de Odiseo, la reĝo de la insulo Itako. Odiseo partoprenis en la Troja Milito dum dek jaroj, kaj poste pasigis aliajn dek perdita sur la maroj. Sola en sia domo kun la knabo Telemako, la bona Penelopo devis rezisti la proponojn de pluraj princoj. “Odiseo mortis,” ili diradis. – “Vi estas vidvino. Kial vi ne edziĝas kun mi?” Sed Penelopo insistis atendi ke ŝia edzo reaperos – kaj de tio venis al ŝi la ideo teksi mortotukon…
– Kio estas mortotuko?
– Ŝtofo, litotuko, en kiu oni envolvas la mortinton antaŭ ol la enterigo. Por eviti la insistadon de la princoj, Penelopo deklaris ke ŝi nur pensos pri geedziĝo post kiam ŝi finos la mortotukon – sed, kiom ajn ŝi teksadis ĝin, la laboro ne finiĝis.
– Kial?
– Ĉar ŝi malteksadis dumnokte tion, kion ŝi teksadis dumtage. Ankoraŭ uzata en la moderna mondo, la literatura esprimo “La teksaĵo de Penelopo”, signifas verkon, kiu neniam finiĝas. Tiu serio da vazoj reprezentas la epizodon de Penelopo de la komenco ĝis la fino, kiel priskribis ĝin la granda Homero en la Odiseado. En ĉi tiu, la reĝino estas tre melankolia ĉar la edzo iris al la milito. En tiu alia ni vidas ŝin kun la fileto Telemako. En tiu alia aperas la obstinaj svatiĝantoj – kaj tiel plu, ĝis la lasta, kiu estas pri la reveno de Odiseo. Sed kiel malĝoje, filino, pensi, ke ĉi tiuj ĉefverkoj estos reduktitaj al rompitaĵoj…
– Ĉu eblas, avinjo?
– Ho, kiom da aĵoj de la greka arto perdiĝis! Preskaŭ ĉio. El la pentraĵo, kiu estis multe pli granda, nenio, nenio saviĝis; kaj pri skulptaĵo, sufiĉas diri, ke en modernaj muzeoj ne troviĝas eĉ kvindek antikvaj statuoj de la grandaj – kaj inter tiuj, nur dek kvin grekaj…
– Nur dek kvin, avinjo? – ekkriis la knabino surprizita.
– Nur. Kaj pri la pentraĵoj, nenio. Ĉu vi vidis la belajn panelojn en la manĝoĉambro?
– Jes, mi vidis kaj mi vidis ankaŭ tiun belan portreton de sinjoro Periklo.
– Fidiaso pentris ĝin. Fidiaso komencis sian karieron per pentrado; poste ĝi preferis la skulptaĵon. Liaj fratoj ankaŭ pentras. La paneloj en la manĝoĉambro estas de Panajnoso kaj Plisteneteso, fratoj de Fidiaso. Periklo estas tre amika de ĉiuj ili. Grekio produktis sennombrajn pentristojn, inter ili Polignotoso, Paŭsiaso, Parasioso, Apeleso, Zeŭksiso… Kaj ŝajnas, ke en la antikveco la pentrarto havis pli altan valoron ol la skulptaĵo. La romiana verkisto Plinio rakontas en unu el siaj verkoj, ke Julio Cezaro akiris pentraĵon de la pentristo Timomaĥo por okdek monoj…
La knabino, ne ĉesis rigardi la vazojn. Tiuj belaĵoj profunde tuŝis ŝian etan animon.
– Kia domaĝo estas la militoj, avinjo! La kaŭzo de la detruo de ĉio ĉiam estas la malbenata milito.
– Jes, estis la invadoj de la nordaj barbaroj kiuj detruis la grandegan trezoron de la greka arto, la plej granda iam kolektita en la mondo. La abundo de marmoro permesis la kreadon de skulptaĵoj kaj arkitekturo, la plej altaj artoj inter la grekoj. Pro tio la granda kvanto da monumentoj, kiuj aperas ĉie, ne nur ĉi tie sed en ĉiuj grekaj urboj kaj kolonioj. Centoj da temploj, miloj kaj miloj da marmoraj kaj bronzaj statuoj el la manoj de geniuloj kiel Mirono, Fidiaso, Poliklitoso, Skopaso, Lisiposo, Praksiteleso kaj multaj aliaj. Se ni pensas pri tio, kio estis savita, ni povas imagi la grandan kvanton, kiun homaro perdis. Ĉu vi memoras pri la Venkantino de Samotrako, kies bildon iam mi montris al vi kaj al Peĉjo? Por mi ĝi estas unu el la plej belaj ĉefverkoj de la antikveco.
– Ĉu ni povas vidi ĝin en Ateno, avinjo?
– Ho, ne. Ĝi aperos nur 110 jarojn post la konkero de Grekio fare de Aleksandro de Makedonio.
– Kaj kie ili trovas tiom da marmoro, avinjo?
– Grekio estas la lando de marmoro. Aldone al la ekzistanta en la ŝtonminejoj de Monto Penteliko, ekzistas insulo kiu estas tute el marmoro – la Insulo de Paros.
– Kia domaĝo! – ekkriis la knabino. – Ili ĉizas mirindaĵojn kaj la barbaroj fabrikas rompantajn martelojn. Se mi povus, mi tordus la kolojn de tiuj barbaroj…
– Vizito al la grandaj modernaj muzeoj rompas la koron, mia filino. Preskaŭ nur fragmentoj – korpoj sen kapoj aŭ sen brakoj, kapoj sen korpoj, trunkoj sen kapoj, sen brakoj kaj sen kruroj – rompitaĵoj. Kaj en ĉio ni vidas postsignojn de hakilaj batoj. La nombro da kapoj sen nazoj estas grandega. Ŝajnas, ke la brutuloj havis specialan plezuron pri frakasado de nazoj…
– Kiajn belajn nazojn havas la grekoj, avinjo! Perfekteco. La nazo de sinjorino Aspasia estas ĉarma.
Iu frapis ĉe la pordo. Nazulino malfermis ĝin.
– Mi estas la ĉambristino, mi venis por la frizaĵo, – diris ĝentila junulino.
– Bonvolu enveni…
La servistino envenis kun pluraj iloj, sed antaŭ ol ŝi eklaboru, ili konversciis. Kiam la knabino demandis ĉu ŝi estas sklavino, ŝi ridetis.
– Mi estas kaj mi ne estas. En ĉi domo mi ne estas, ĉar miaj gemastroj ne akceptas sklavojn. Ili traktas nin kiel amikojn, kvazaŭ ni estus civitanoj.
Sinjorino Benta diris, ke ŝi jam rimarkis tion. La grekoj, kun la profunda sento de homaro, kiu distingis ilin de ĉiuj aliaj popoloj, nur per forto de kutimo konservis sklavecon en leĝoj kaj kutimoj, sed ili absolute ne traktis sklavojn kiel tiajn. Kaj la tendenco estis doni al ili la samajn rajtojn kiel civitanoj.
– Pro tio mi respondis, ke mi estas kaj ne estas sklavino. Mi estas per leĝo; kaj mi ne estas, pro la favorkoreco de Aspasia kaj Periklo.
– Nu, kara mia – diris Sinjorino Benta – vi povas fanfaroni pri tio, ke vi havas la plej famajn gemajstrojn en la mondo. Ĉi Sinjoro Periklo eniros en la historion kiel unu el la plej grandaj homoj produktitaj de la homaro – geniulo inter la plej altaj, pro inteligento, elokvento, saĝo kaj amo al arto; kaj via mastrino, sinjorino Aspasia, ankaŭ estos eternigita kiel unu el la gloroj de la ina sekso – malgraŭ tio, ke ŝi estas multe kalumniata.
– Ke ĉiuj malbone parolas pri ŝi, tion mi scias, – konfesis la sklavino. – La politiko en Ateno estas feroca. Periklo havas multajn amikojn – kaj ankaŭ multajn malamikojn, kiuj ne pardonas lin. Kaj kiam ili volas damaĝi lin, ili klopodas por damaĝi la honoron de Aspasia. Ili scias, ke tio vundas lin ĉar li adoras ŝin. Mi neniam vidis pli amantan paron. Ili vivas en eterna idilio. Li ne kapablas eliri el la domo sen antaŭe kisi ŝin. (Observoj de Plutarko, Vivo de Periklo.)
– Kaj sinjorino Aspasia meritas tion, – diris Sinjorino Benta. – Krom ŝia beleco, ŝi havas koron kaj cerbon.
– Tio, kion ŝi havas – observis Nazulino – estas perfekteco de nazo kiel mi neniam vidis. Mi havas iun opinion, avinjo…
– Kio estas, filino?
– Ŝajnas al mi, ke la nazoj de la homaro multe degeneris. Inter niaj modernaj homoj, trovi belan nazon estas malofta fenomeno. Kelkaj estas terpomecaj; aliaj tro maldikaj; aliaj, papagecaj; aliaj, plataj, kiel tiu de onklino Nastasja – eĉ mia nazo ne estas perfekta…
– Via estas plena je eta ĉarmo, – murmuretis Sinjorino Benta kun amema avina rideto. – Kion vi opinias… kiel vi nomiĝas? – ŝi demandis al la sklavino.
– Aglaja.
– Kion vi opinias, Aglaja, pri la nazeto de mia nepino?
Aglaja trovis ĝin delikatece aroganta.
– Tamen ĝi ne estas perfekta, – diris la knabino. – Perfektajn nazojn mi trovis nur en Ateno. Tiu de sinjorino Aspasia, do, estas belega. Ĉu vi estas el Ateno, Aglaja?
– Ne, mi estas el Mileto, la sama lando de Aspasia.
– Nu, mi gratulas vin. Via Mileta nazo ankaŭ meritas dek poentojn.
Aglaja tre amuziĝis, kiam ŝi eksciis, ke la kromnomo de la knabino estas “Nazulino”, kaj diris, ke fakte la regulo en Ateno estas belaj nazoj, malgraŭ tio ke kelkaj estis tre malbelaj.
– Kiel tiu de sinjoro Sokrato, – memoris Sinjorino Benta. – Estas la plej malbela nazo, kiun mi vidis ĉi tie, – kaj eĉ en nia moderna mondo oni parolos pri la malbeleco de tiu ĉi granda filozofa nazo.
Aglaja ne sciis, ke Sokrato estas filozofo, nek imagis, ke li fariĝos fama. Tiutempe li estis nur juna viro, kiel multaj aliaj, kies plej granda merito estis la amikeco kun Aspasia.
– Do, Aglaja, ni iru al via privata frizejo, – diris Sinjorino Benta, kaj ŝi sidiĝis, je la dispono de la servistino.
Aglaja kombis laŭ la modo de la tago, kun granda hartubero kaj bela rubando.
Nazulino ekridis.
– Ho mia Dio! Vi estas ege ege bela, avinjo. Mi volas nur vidi vin, post surmetado de la tuniko.
Aglaja malfaldis la grekajn vestojn, kiujn Aspasia donis al la gastinoj – ĥitonon kaj peplon por Sinjorino Benta kaj etan tunikon por la nepino.
– Ĉu ĉi vestaĵoj estas de sinjorino Aspasia?
– Jes, ili estas vestaĵoj, kiujn ŝi ne plu portas.
Sinjorino Benta surmetis la tunikon kaj sur la tunikon la peplon, ĉiam helpata de la servistino, kiu ordigis la faldaĵojn kaj fiksis la broĉojn. “Preta!”, diris fine Aglaja.
Nazulino ruliĝis sur la lito pro forta ridado.
– Mi nur volus, ke onklino Nastasja aperu nun. Imagu ŝia miro, avinjo. Ĉu vi scias, ke vi fariĝis rimarkinda matrono? Jes, sinjorino! Eĉ edziniĝon vi kapablas trovi. Mi ĵuras, ke se sinjoro Herodoto vidos vin nun, li sin prezentos kiel svatiĝanto. Li havas aspekton de vidvo.
Sinjorino Benta bedaŭris, ke ŝi ne povas trovi tie modernan spegulon, kiel tiuj, kiu ebligas al iu vidi la tutan korpon. Atenaj speguloj estis el polurita arĝento kaj malgrandaj.
Poste Aglaja vestis Nazulinon – kaj parademe la du forlasis la ĉambron por la matenmanĝo.
En la manĝoĉambro la edzino de Periklo akceptis ilin kun afabla saluto.
– Vivu! Palasa-Atena konservu vin ĉiam tiele, en bona humoro kaj feliĉaj. Ŝajnas, sinjorino, ke en ĉi momento vi ĵus venis el la kapo de Zeŭso, preta por venki ĉiujn batalojn – kaj ke la knabino estas inda filino de tiel alta matrono. Bonege! Ni povos promeni tra la urbo sen ke iu rimarkos, ke vi estas el eksterlando.
– Mi tion deziras! – suspiris la knabino. – Tamen, niaj nazoj… ili ne estas kiel la grekaj nazoj…
Aspasia zorge ekzamenis iliajn nazojn.
– Jes, ili ne similas al niaj nazoj, sed ni ankaŭ havas tiajn; ni havas nazojn kiel tiu de mia amiko Sokrato, kiu tute ne estas laŭdinda. Mia amikino Kleone observis al mi hieraŭ, ke la nazo de Sokrato devas esti la patro de lia filozofio; certe lia nazo ripetas al li la tutan tempon: “Konu vi vin mem”! Nu, ni iru al la tablo.
La matenmanĝo estis agrablege modera. Lakto, fromaĝo, malvarmaj viandoj, ovoj kaj fruktoj.
Periklo aperis tuj poste.
– Saluton, gloraj vizitantinoj de mia Ateno! – li diris, enirante. – Kaj gratulojn. Mi vidas, ke vi jam perfekte fariĝis helenaj.
– Kiu kapablas ne fariĝis helena en ĉi mirinda Ateno prezidata de du grandaj geniuloj? Ha, sinjoro Periklo, mi eĉ ne trovas vortojn por esprimi tion, kion mi sentas. Kia feliĉo vidi min en la plej bela momento de la monda vivo!…
– Ĉu vi pensas tion?
– Mi ne pensas tion; Ne estas mia opinio. Mi scias, ke tiele estas. Neniu periodo en la historio de la homaro estos pli bela ol la nuna. Neniam arto tiom floros, neniam okazos pli granda produktado de ideoj. La mondo, en kiu mi vivas, aŭ tio, kion ni nomas “Moderna Civilizo”, estas ankoraŭ profunde influata de tio, kion kreis kaj kreas la grekoj de la nuna jarcento. Ni modernuloj faras nenion krom evoluigi grekajn ideojn, kvankam plejparte influataj de la romianoj.
Periklo kaj Aspasia estis mirigitaj pri tiuj vortoj – kaj eĉ pli kiam la maljunulino diris al ili ke tiu jarcento eniros en la historion kiel la Jarcento de Periklo.
– Sed en mia tempo kelkaj homoj plendas kontraŭ tio, – rimarkis Sinjorino Benta.
– Ĉu ili opinias ke mi ne meritas tian honoron? – demandis la strategiisto, ridetante.
– Ne. La postulantoj volas ke, anstataŭ Jarcento de Periklo, oni diru Jarcento de Periklo kaj Aspasia.
Sinjorino Benta neniam forgesis la rigardon de kortuŝita tenero, kiun la du geniuloj interŝanĝis…
– Kaj kio estas la programo por hodiaŭ? – demandis la Strategiisto.
– Ni povas viziti la monumentojn – diris la edzino de Periklo – sed la scivolemo pri la “Kolibro sur l’ Ondoj” preskaŭ mortigas min. Ĉiuj diras mirindaĵojn pri via ŝipo.
– Bonega ideo! – aprobis Sinjorino Benta. – Estas multaj modernaj objektoj, kiuj neeviteble interesos vin. Kaj la mateno estas taŭga por tio.
– Ankaŭ Herodoto volas iri, – diris Periklo. – La scivolemo de tiu viro estas ineca; li multe vojaĝas, ĉion ekzamenante, ĉion komparante, ĉion notante. Mi avertos lin.
– Kaj invitu ankaŭ sinjoron Sokrato, – diris Sinjorino Benta. – Mi ŝatas lian nazon…
(*) ? Ĝuste tiele, en la originalo.
