PETER PAN
LA RAKONTO PRI LA KNABO KIU NE VOLIS KRESKI, RAKONTATA DE SINJORINO BENTA
Ĉapitro 1
1 – Peter Pan
Ĉiuj, kiuj legis la libron La Bieneto de la Flava Pego, devas memori la cirkan spektaklon, kiam la klaŭno (la Vicgrafo) mistere malaperis. Oni kidnapis lin. Sed kidnapita de kiu? Ĉiuj dubis kaj ne sciis tion, kion pensi pri la stranga evento. Ĉiuj, sed ne la Holivuda Kato. La eminenta rolulo asertis, ke la kidnapinto povus esti nur unu estaĵo – Peter Pan.
– Estis li! – diris la Holivuda Kato. – Mi ĵuras, ke estis Peter Pan.
Tamen… kiu estis Peter Pan? Neniu sciis, eĉ ne sinjorino Benta, la plej sperta maljunulino. Kiam Emilja aŭdis ŝin deklari, ke ŝi ne scias, ŝi metis siajn manojn ĉe la talio kaj:
– Nu, se vi ne scias, klopodu por ekscii. Ni ne povas resti ene de ĉi nesciado. Kie oni povas imagi ke maljunulino kun oraj okulvitroj ignoras ion, kion scias eĉ kato?
Sinjorino Benta eksilentis kaj pensis, ke vere estas domaĝe, ke la Holivuda Kato scias tion, kiu estas Peter Pan, kaj ŝi ne. Kaj ŝi skribis al librovendejo en la urbo San-Paŭlo por peti ke ili sendu al ŝi la historion de tiu Peter Pan. Estas libro en la angla, plena je koloraj bildoj, de la granda angla verkisto J. M. Barrie. La titolo de la verko estas Peter Pan kaj Wendy.
Sinjorino Benta legis la tutan libron kaj diris:
– Mi pretas! Mi jam scias tion, kiu estas sinjoro Peter Pan, kaj mi scias pli bone ol la Holivuda Kato, ĉar mi dubas pri tio, ke li legis ĉi libron.
– Kompreneble li ne legis, – observis Emilja. – Li nur legas musojn – per la dentoj…
– Ĉar vi legis ĝin, rakontu al ni, avinjo! – diris Nazulino. – Ni deziregas aŭdi la historion de ĉi fama knabo.
– Bone, – diris sinjorino. – Ĉar hodiaŭ jam estas tro malfrue, mi komencos la rakonton morgaŭ je la sepa horo. Ĉiuj estu avertataj.
La sekvan tagon, vespere, la scivolemo de la geknaboj komencis kreski. Je la sesa kaj duono ĉiuj jam estis en la ĉambro, ĉirkaŭ la tablo, kaj atendadis la rakontistinon. Emilja penseme rigardadis la horloĝon. Se iu enirus en lia kapo, trovus tie ĉi stultaĵon: “Domaĝe, ke la horloĝoj ne galopas kiel ĉevaloj! Nenio ĝenas min pli ol atendi la venon de la ĝusta horo – horo por ludi, horo por dormi, horo por aŭskulti rakonton… “
Peĉjo pasigis la tempon skribante la literon ikso sur la veluro de malnova kuseno – per sia fingro. Kaj Nazulino, en sia nova robo kun rozkoloraj rozetoj, faris ekzercon por “ĉesi pensi” – io, kio sonas facile sed ne estas. Eĉ se ni ne volas, ni ĉiam pensas.
La Vicgrafo mankis. La maljuna saĝulo, post kiam li komencis studi matematikon, decidis ĉion fari kun “matematika precizeco”, kaj tio signifas, ke li ne faris ion “pli malpli ĝuste” sed ĉiam “absolute ĝuste”. Kiam la sepa horo batis, li eniris, per sep paŝoj, ĉiu respondante al la “tik-tak” de la horloĝo. Tuj poste aperis sinjorino Benta.
– Vivu avinjo! – kriis la geknaboj.
– Vivu la historion, kiun ŝi rakontos! – kriis Emilja.
Sinjorino Benta sidiĝis sur sia seĝo kun segitaj kruroj, surmetis la orajn okulvitrojn sur la frunton kaj komencis:
– Iam estis angla familio…
– Atendu, sinjo! Ne komencu ankoraŭ, – onklino Nastasja kriis el la kuirejo. – Mi ankaŭ volas aŭdi la historion de ĉi friponeto. Nur mankas lavi la kaserolojn kaj mi iros.
Sinjorino Benta atendis la alvenon de la nigrulino, malgraŭ la protesto de Emilja, kiu diris: – Stul-ta-ĵo! Kial kuiristino bezonas scii la historion de Peter Pan?
Onklino Nastasja venis kaj sidiĝis sur la planko inter la Vicgrafo kaj la knabino. Nur tiam sinjorno Benta vere ekis.
– En Anglio estis angla familio konsistanta el patro, patrino kaj tri infanoj – knabino nomata Wendy , kiu estis la plej aĝa; knabo nomata Johano Napoleono, kaj alia nomata Mikaelo, kiu estis la plej juna. Ili tri havis la familian nomon de Darling, ĉar la patro nomiĝis Georgo Darling. La infanoj okupadis la saman “nursery” en bela domo en Londono.
– Ĉu “nursery”? – ripetis Peĉjo. – Kio estas tio?
– “Nursery” signifas en la angla, domoĉambro por infanoj. Ĉi tie en Brazilo, infana ĉambro estas ĉambro kiel la aliaj kaj pro tio ĝi ne havas specialan nomon. Sed en Anglio, ne. Tie, la ĉambroj por infanoj estas belaj, kun amuzaj pentraĵoj sur la muroj, plenaj je specialaj mebloj, kaj multaj ludiloj.
– Ĉu estas boveto farita el ĉajoto? – demandis Emilja.
– Eble ne, ĉar boveto farita el ĉajoto estas ludilo de gefiloj de brazilaj kamparanoj, kaj Londono estas granda urbo, la plej granda en la mondo. Anglaj infanoj estas tre dorlotataj kaj havas la ludilojn, kiujn ili volas. La anglaj ludiloj estas la plej belaj.
– Kio pri la germanaj ludiloj, avinjo? Mi aŭdis, ke estas urbo en Germanio, kiu estas la centro de ludila fabrikado.
– Tio estas vero, filo. Nurenbergo: jen la nomo de la ludila ĉefurbo. Ili fabrikas ilin en ĉiuj formoj kaj prezoj, kaj eksportas ilin al ĉiuj landoj en la mondo.
– Kaj ĉe ni en Brazilo, avinjo?
– Nia ludila industrio komencas: Ni jam havas kelkajn fabrikojn de pupoj kaj aŭtoj, lignaj ĉevaloj, trajnetoj, celuloidaj bestetoj, buŝharmonikoj, kaj aliaj.
Peĉjo deklaris, ke kiam li plenkreskiĝos, li starigos la plej eblan grandan ludilfabrikon, kaj lanĉos pupojn laŭ la bildoj de la Vicgrafo de Maizospikulo, Emilja, Vostuleto, ktp. Ĉiuj multe ŝatis la ideon kaj sinjorino Benta revenis al la temo.
– Jen. Tiu “nursery” estis ĉarma. Imagu, ke tiu, kiu prizorgis la infanojn, estis Nana.
– Ĉu iuj servistino?
– Ne. Tre lerta hundino. Nana banadis la infanojn, vestadis ilin por iri al la lito, kaj ĉio ajn – kaj tre bonorde.
En la vespero, kiam nia historio komenciĝas, Nana dormetadis apud la kameno, kun la kapo inter la piedoj, dum en la apuda ĉambro, gesinjoroj Darling preparis sin por viziti kelkajn parencoj. Kiam la paro eliris nokte, la hundino ĉiam vartis la infanojn. Ĉimomente la horloĝo sonis la okan – bam, bam, bam, bam, bam, bam…
-Vi eraris, sinjorino Benta! – kriis Emilja, kiu nenion pardonadis. – Vi nur batis ses “bam”.
Sinjorino Benta ridis.
– Ne gravas, – ŝi diris. – La du mankantajn vi imagu. La horloĝo sonis la okan horon kaj Nana ekstaris kaj malstreĉiĝis, ĉar la ordono de sinjorino Darling estis igi la infanojn enlitiĝi ĝuste je tiu horo. Nana ŝaltis la elektran lumon.
– Ĉu ŝalti?
– Jes, ŝi sciis kiel kapti la ŝaltilon en la buŝo kaj tordi ĝin. Ŝi ŝaltis la lumon kaj iris por preni iliajn piĵamojn. Kaj iris al la banĉambro por malfermi la varman kaj malvarman akvan kranon, kaj metis la piedon en la akvo por kontroli, ĉu la temperaturo estas bona.
– Kiel inteligenta ŝi estas! Kial vi ne donas al ni tian hundon, avinjo?
– Ĉar vi volas scii nur pri jaguaroj kaj rinoceroj kaj strangaj bestoj. Sed eblas, ke ni ankoraŭ havos hundeton en nia domo.
– Kaj ĝi nomiĝos Ĵapi’ (*)! – kriis Emilja, kiu ĉiam elektadis la nomojn. – Sed daŭrigu sinjorino Benta. Nana plenigis la bankuvon kaj kion pli?
– Ŝi preparis la banan akvon kaj iris por venigi Mikaelon, kiu estis la plej malgranda, kaj Mikaelo venis sur la hundino kaj spronadis ŝin. Nana igis lin deĉevaliĝi kaj eniri en la akvo, kaj iris por fermi la pordon, por ke ne eniru la vento. Post la bano ŝi donis al Mikaelo la piĵamon kaj enlitigis lin.
En tiu momento la patrino de la infanoj eniris la ĉambron por vidi, ĉu ĉio estas en ordo. Ŝi parolis al ĉiuj, unu post la alia, promesis promenadon al la bestoĝardeno, por ke ili rigardu la egan ruĝan gorĝon de la hipopotamo kaj la senfinan kolon de la ĝirafo. Poste ŝi rakontis belan historion.
– Kiujn historiojn ŝi rakontadis? – demandis Emilja.
– Ĉiujn. La samajn, kiujn mi jam rakontis al vi kaj multajn aliajn. Poste ŝi kisis ilin kaj diris: “Nun ekdormu.” Kaj ekbruligis nokto-lampeton kun tre malforta lumo, malŝaltis la elektran lumon kaj prepariĝis por foriri, kiam ŝi rimarkis strangan ombron sur la muro – ombro venanta de la strato. Ŝi subite turniĝis kaj ekvidis la figuron de knabo ekstere.
Ŝi ektimis, kompreneble, ĉar bonaj patrinoj timas ion ajn kaj kuris por fermi la fenestron. Ŝi tion faris tiel rapide, ke la ombro ne havis tempon por retiriĝi kaj estis gilotinita. Estas pro tio, ke la fenestroj kiuj supreniras kaj malsupreniras, kiel la niaj ĉi tie en la bieneto, nomiĝas “gilotinaj fenestroj”.
– Kaj kio estas gilotino? – demandis Emilja, kiu aŭdis tiun vorton je la unua fojo.
Sinjorino Benta klarigis, ke ĝi estis certa maŝino por tranĉi kapojn de homoj, elpensita de franca kuracisto nomata “Guillotin”. Tio okazis dum la terura periodo de la Franca Revolucio, tempo, kiam tranĉi kapojn de homoj fariĝis la plej serioza zorgo de la registaro. Kaj Peĉjo, kiu jam legis pri tio en la Historio de la Mondo, rememoris, ke doktoro “Guillotin” mem havis sian kapon fortranĉita de tiu maŝino.
– Laŭmerite! – ekkriis Emilja. – Kiu petis al li tiun inventaĵon…
– Nu, ni ne plu parolu pri gilotino, – kriis Nazulino. – Daŭrigu, avinjo. Sinjorino Darling gilotinis la kapon de la ombraĵo kaj kion ŝi faris poste?
– Kiam ŝi vidis la kapon de la ombraĵo fali surtere, kvazaŭ ĝi estus peco de nigra gazo, ŝi murmuris: – ‘Kia stranga fakto!’ Poste ŝi kliniĝis, prenis la kapon de la ombraĵo kaj ekzamenis ĝin per la lumo de la lampo, kun la esprimo de tiu, kiu diras: “Mi neniam aŭdis pri tio! Jen afero, kiu eĉ ŝajnas mensogo”. Poste ŝi bone faldis la ombraĵon, metis ĝin en la tirkeston de Wendy kaj penseme forlasis la ĉambron.
– Kaj kio pri la geknaboj? – demandis Nazulino. – Ĉu ili vidis ion?
– La geknaboj ne rimarkis. Kiam sinjorino Darling trovis la ombraĵon sur la muro, ili jam dormadis.
La ĉambro do eniris en profunda silento. Ĉiuj dormis, kaj eĉ la flamo de la lampo ŝajnis dormeti, tiel kvieta ĝi estis. Sed subite tiu lumo trifoje flagris kaj estingiĝis.
– Kial? demandis Nazulino.
– Iu skarabo, – sugestis Emilja.
– Ne, – sinjorino Dona Benta diris. – Estas nur tio, ke malgranda fajra globeto venis tra la fenestro.
– Kiel ĝi eniris tra la fenestro, se la fenestro estis fermita? – kriis Emilja.
– Tion mi ne scias, – diris sinjorino Benta. – La libro ne rakontas. Sed ĉar ĝi estis magia fajroglobo, la kazo fariĝas ebla. Por magiaj fajrogloboj, ne gravas ĉu la fenestro estas malfermita aŭ fermita. Ĝi ĉiam trovas manieron. Kontraŭe, ne indas esti magia globeto. Ĝi eniris kaj ekflugetis ĉiudirekten, tre afliktita, kiel iu, kiu serĉas ion.
– Mi scias, – interrompis Nazulino. – Ĝi serĉis la ombrokapon.
– Eble jes, – konsentis sinjorino Benta, – ĉar post pluraj rondiroj tra la aero la globeto haltis antaŭ la ŝranko de Wendy kaj eniris en la tirkesto tra la serurtruo.
– Kaj okazos incendio, mi scias! – kriis Emilja. – Fajra globeto en tirkesto estas certa incendio. Kaj la urbo Londono estos detruata…
– Ho Dio! – ekkriis onklino Nastasja, kiu dormetadis kaj vekiĝis ĉimomente. – Ne parolu tion, Emilja, tio estas malbona aŭguro.
– Ne okazis incendio, – diris sinjorino Benta. – Magia fajroglobo ne ekbruligas aferojn.
– Do, kio okazis?
– Nenio. La globeto restis en la tirkesto, kaj en tiu sama momento la fenestro leviĝis de ekstere. Knaba kapo aperis. Aperis, kaŝrigardis al ĉiuj flankoj kaj saltis en la ĉambron sen fari eĉ la plej etan bruon.
– Sonorileto, Sonorileto! Kie vi estas, Sonorileto? – li demandis duonvoĉe.
– Tlin, tlin, tlin, – estis la respondo de la fajroglobo ene de la tirkesto.
La knabo piedpinte direktiĝis al la “tlin sono”, malfermis la tirkeston kaj traserĉis ĝin, ĝis li trovis la kapon de la ombro. Laŭ la kontenta vizaĝo, kiun li faris, vi povis scii, ke li posedas ĝin.
– Kiel amuza! – diris Emilja. – Nur nun mi rimarkas ke ĉiuj homoj havas sian propran ombraĵon, sed ne el gazo, kiel tiu knabo. Ĝi estas nigra aero.
– Kaj kion li faris, avinjo, post kiam li trovis la ombraĵon? – demandis la knabino.
– Ĉu kion li faris? Li elprenis ĝin el la tirkesto, malfaldis ĝin kaj klopodis por glui ĝin al lia ombro, ĉar ekde kiam sinjorino Darling malsuprenigis la fenestron, li restis kun la ombro senkapa – aŭ senkapigita. Sed ne estas facile glui ombron. Ĝi bezonas praktikon. La knabo unue provis fiksi ĝin per salivo. Ĝi ne algluiĝis. Li eksperimentis glui kun sapo. Ĝi ankaŭ ne algluiĝis. La knabo sentis sin embarasita.
– Se mi estus li, – diris Emilja, – mi gluus kun moderna gluilo, kiu ĉion gluas. Se ĝi kungluas ĉion, ankaŭ devas glui ombraĵon.
– Kaj kie li trovus modernan gluilon?
– Ĉiuj “nursery” devas havi modernan gluilon por glui la ludilojn. Mi, se mi estus sinjorino Darling…
– Bone, Emilja, sed ĉesu paroli. Ne malhelpu nin. Daŭrigu, avinjo.
Sinjorino Benta daŭrigis:
– La kapo tute ne algluiĝis, do la knabo estis kaptata de granda malespero. Posedi senkapan ombraĵon ŝajnas terura afero; almenaŭ estis por tiu knabo, ĉar li kaŝis la vizaĝon en la manojn kaj komencis plori tiel laŭte, ke Wendy vekiĝis kaj sidiĝis en la lito, tre mirigita.
– Kial vi ploras? – ŝi demandis.
Anstataŭ respondi, la knabo rapide viŝis siajn okulojn per la dorso de la manoj kaj faris belan saluton per sia ruĝa ĉapo. Poste li diris:
– Mi delonge volas scii vian nomon.
– Mia nomo estas Wendy Darling, – la knabino respondis. – Kaj via nomo?
– Peter Pan.
– Kaj kie vi loĝas, sinjoro Peter Pan?
– Mi loĝas en la strato de la domoj, kaj la numero estas sur la pordoj.
– Wendy ridis pri tiu petolaĵo kaj decidis pliparoli.
Babilado iras, babilado venas, ŝi eksciis, ke Peter Pan estis knabo sen patro aŭ patrino, kiu loĝis en la mondo kaj nun estis tre ĝenata, pro tio, ke li perdis la kapon de sia ombro.
– Ĝi ne algluiĝas eĉ ne per sapo, – li diris kaj paŭtis.
– Stultuleto! – ekkriis Wendy ridante. – Per sapo kompreneble, ne, ĝi ne algluiĝas. Sapo gluas nur malnovaj monbiletoj. Ombro devas esti kudrata per fadenoj, ĉu vi volas vidi? – kaj sen atendi respondon, ŝi saltis el la lito, iris al sia kudrotableto kaj elprenis kudrilom jam kun fadeno.
Ŝi metis la kapon de la ombro ĉe la alia parto kaj tuj havis ĝin fiksata per nigra fadeno. Neniu kapablus rimarki postsignon.
– Jen! Rimarku kiel ĝi estas nun?
Peter Pan ĝoje saltis. Li iris kaj venis en la “nursery” plurfoje, en feliĉa rilato kun la tuta ombro.
– Mi vere estas lerta knabo! – li fine ekkriis, tute fiera.
Tiu fanfaronado mirigis Wendy. Ŝi riparis la ombron kaj la fanfaronulo prenis al si la honorojn! Kie iu iam vidis tion?
– Lerta vi, ĉu? – diris la knabino kun ironio. – Mi kudris la ombron, kiel diable vi povas esti lerta?
– Jes, – diris la knabo; – vi iomete helpis, mi ne neas ĝin.
– Vi iomete helpis!… – ripetis Wendy, imitante lian tonon. – Nu, bonan nokton! Mi ne ŝatas homojn, kiuj fanfaronas.
Ŝi diris kaj saltis en la liton, kuŝiĝis kaj kovris la kapon per la litkovrilo.
Peter Pan konsterniĝis kaj pentis.
– Ho, ne ofendiĝu, Wendy! Mi havas ĉi malbonan kutimon. Mi naskiĝis fanfarona. Kiam io bona okazas al mi, mi senvole fanfaronas. Estu bona. Pardonu min. Mi agnoskas, ke unu knabino pli valoras ol dudek knaboj.
– Tio, ne! – protestis Peĉjo. – Nur se tio okazas en Anglio. Ĉi tie en Brazilo unu knabo valoras almenaŭ du knabinojn.
– Ho, jen antaŭ ni alia fanfaronulo! – kriis Nazulino. – Avinjo jam diris, ke laŭdo en propra buŝo estas riproĉo.
– Wendy, – daŭrigis sinjorino Benta, – estis tuŝata de la tono de tiuj vortoj kaj denove sidiĝis sur la lito kaj montris la kapon. Ŝi ridetis kaj kontentiĝis.
– Peter Pan, – ŝi diris, – vi bone meritas kison. Ĉu vi volas?
La knabo ne komprenis. Knabo sen patrino estas iu, kiu eĉ kiso ne scias, kio ĝi estas. Kiso!, li pensis al si. Kio estus kiso? Certe estis tiu malgranda arĝenta ĉapeto, kiun Wendy metis sur la fingron, kiam ŝi prenis la kudrilon por kudri la ombron. Ne povus esti io alia.
– Mi volas, – li respondis, kaj tuj li prenis la fingringon de la fingro de Wendy kaj metis ĝin sur la sian, certa, ke kiso signifas fingringon. Poste, por redoni la afablecon, li demandis la knabinon, ĉu ŝi akceptos kison de li.
– Jes, jes, – respondis Wendy, kiu trovis tion tre kurioza.
– Do, prenu ĉi tiun, – diris Peter Pan, kaj li deprenis unu el la butonoj de sia vesto kaj prezentis ĝin, tute serioza.
– Mi komprenas, – kriis Emilja. – Kiso por li signifis donacon, iun donacon. Kiel naivega!
– Wendy, – daŭrigis sinjorino Benta, – ricevis la butonon kaj fikse rigardis Peter Pan.
– Kiom da jaroj vi havas, Peter Pan?
– Mi ne scias. Mi nur scias, ke mi estas infano. Mi forkuris de hejmo la saman tagon, kiam mi naskiĝis.
– Ĉu en la sama tago, kiam vi naskiĝis? Kia ideo! Kial, karulo?
– Ĉar mi aŭdis konversacion inter mia patro kaj patrino pri tio, kio mi devos esti kiam mi plenkreskiĝos. Nu, mi ne volis kreski. Mi ne volis, nek mi iam volas fariĝi granda viro, kun lipharoj sur la vizaĝo kiel raŭpo, ĉu vi ne konsentas? Pro tio mi forkuris kaj ekloĝis kun la feinoj.
Wendy preskaŭ perdis la parolon pro la granda plezuro, stari antaŭ knabo, kiu kunvivadas kun feinoj. Ŝi aŭskultis sian patrinon rakonti fabelojn pri feinoj, sed neniam parolis al iu ajn, kiu konis ilin persone.
– Ĉu vere, Peter? Ĉu vere ekzistas feinoj, aŭ ĉu vi trompas min?’
– Vere, jes, Wendy. Ne multaj, sed ili ekzistas.
– El kie ili venas?
– Ĉu vi ne scias tion, Wendy? Sonas mirinde! Ĉiuj scias tion…
– Nu, mi ne scias. Diru al mi.
– Jen… La unua feino aperis en la mondo en la tago, kiam la unua naskiĝinta infano je la unua foje ridetis.
– Ho, do devas ekzisti feino por ĉiu infano en la mondo, ĉar ĉiu infano je la unua fojo ridetas, – observis Wendy.
– Tiele devus esti, – konfirmis Peter Pan, – se la feinoj ne facile mortus. Ili mortas kiel birdetoj. Ĉiufoje, ekzemple, kiam infano diras, ke ĝi ne kredas je feinoj, unu el ili mortas.
Ĉi tie onklino Nastasja interrompis la rakonton por diri:
– Mi opinias, ke ĉi knabo trompas fraŭlinon Wendy. Mi estas maljuna kaj mi vidis feinojn nur en la rakontoj.
– Silentu! – kriis Emilja. – Vi nur komprenas pri cepoj kaj ajloj kaj vinagroj kaj lardoj. Kompreneble vi neniam povus vidi feinojn, ĉar ili ne aperas al nigruloj. Se mi estus Peter Pan, mi trompus Wendy dirante, ke feinoj mortas kiam ajn ili vidas diklipan nigrulinon…
– Respektu la maljunulojn, Emilja! – avertis sinjorino Benta. – Mi ne toleras, ke vi traktu Nastasjan tiamaniere. Ĉiuj ĉi tie scias, ke ŝi estas nigra nur ekstere.
– Estas la pigmento, – diris la Vicgrafo. – Blankeco kaj nigreco estas rezulto de pli aŭ malpli granda kvanto da pigmento en la haŭtaj ĉeloj.
Emilja, kiu ne sciis la signifon de pigmento, tuj elpensis sian faman pretan respondon: – “Pigmento estas via nazo” – sed sinjorino Benta laŭdis la Vicgrafon kaj diris, ke ĝuste tio estas, ke nigruloj estas nigraj, ĉar ili havas multajn pigmentoj en la haŭto.
– Sed kio estas ĉi pigmento, avinjo?
– Pigmento estas tio, kion la saĝuloj nomas ia kolora substanco, kiu tinkturas la histojn de planto aŭ de besta organismo. La ruĝa rozo estas ruĝa pro la ruĝaj pigmentoj, kiuj havas en la petaloj kaj la nigruloj, estas nigraj pro la nigraj pigmentoj, kiujn ili havas en la haŭto.
– Do, tio signifas, – observis Emilja, – ke se la pigmentoj de onklino Nastasja havus la koloron de fuĝanta azeno, ŝi ne estus nigrulino sed fuĝanta azenino…
– Ho, Dio en la Ĉielo! – ekkriis Nazulino. – Kiel stulta sin montras Emilja hodiaŭ…
– Estas pro la luno, – diris onklino Nastasja. – Mi jam rimarkis, ke dum la plena luno, Emilja ŝajnas malfermita krano de sensencaĵoj kaj neniu kapablas fermi ĝin.
Emilja montris al ŝi la langon kaj sinjorino Benta daŭrigis:
– Ni reiru al la rakonto. Vi interrompas min tiamaniere, ke la rakonto ne sukcesas marŝi. Peter Pan diris al Wendy, kiel naskiĝas la feinoj, kaj kiam li parolis pri feino, li memoris la fajroglobeton, kiu eniris en la tirkesto. Ŝi estis feino, tiu globeto, kaj lia bona amikino. Feino, kiu kapablis faris ĉion, kion aliaj feinoj faras, escepte paroli. Ŝia parolo estis nur tiu tlin, tlin, tlin, de arĝenta sonorilo.
Tuj kiam li memoris la fajroglobeton, aŭ Sonorileto, kiel ŝi nomiĝis, aŭdigis ene de la tirkesto kolera tlin.
– La kompatindulino! – Peter Pan ekkriis. – Ŝi devas esti kolerega pro tio, ke mi distris min kun vi kaj forgesis ŝin. Sonorileto estas tre ĵaluza.
Fakte. Sonorileto furioze eliris el la tirkesto. Ŝi flugis en la ĉambro por momento, kaj fine iris por kaŝi sin en angulo, malkontenta. Ŝi ĵaluzis pri Wendy. Sed la knabino ne zorgis pri tiu malafableco kaj plu parolis kun Peter Pan kvazaŭ nenio estus okazinta.
– Venu, Peter Pan! – ŝi diris. – Diru al mi ion plie pri via vivo. Diru al mi, kie vi loĝas, sed la veron.
– Mi loĝas kun la perditaj knaboj.
– Mi ne komprenas. Kiuj estas ĉi etuloj? Mi neniam aŭdis pri perditaj knaboj.
– Perditaj knaboj estas la knaboj, kiuj falas de ĉaretoj en publikaj parkoj, kiam la vartistinoj distras sin je amindumado kun soldatoj. Se iliaj patrinoj ne trovas ilin post duonmonato, ili estas senditaj al Neniamlando, kaj tie mi estas la estro.
– Kiel amuze! – ekkriis Wendy. – Neniamlando! Estas lando, kiun mi ne sciis, ĉu ĝi ekzistas. Geografioj ne parolas pri ĝi. Kaj kion pli? Kio estas via ideo aperi ĉi tie ĉi-vespere?
– Mi ĉiam venas, – respondis Peter Pan, – por aŭskulti ekster la fenestro la belajn rakontojn, kiujn rakontas via patrino. Tiom multe mi venas, ke mi kapablas ripeti unu post la alia ĉiujn rakontojn, kiujn vi iam aŭdis.
– Kaj kio pri Neniamlando?
– Ho, bela lando, Wendy! Ni havas terurajn piratojn sur granda lago, ni havas arojn da malsataj lupoj, kiuj vagas en la arbaro, kaj ni havas tribon de furiozaj indianoj, la ruĝhaŭtuloj, kiel ili nomiĝas. Kaj ni ankaŭ havas la sirenojn.
– Ĉu sirenoj? – ripetis Wendy, manfrapante. – Kun vosto?
– Vosto kaj skvamoj kaj ĉio ajn. Sirenoj egalaj al tiuj, kiujn vi vidas pentritaj en libroj. Belegaj, Wendy!
Wendy estis ravita pro la mirindaĵoj diritaj de Peter Pan. Li tamen asertis, ke estas tro malfrue kaj li devas foriri.
– La perditaj knaboj devas maltrankviliĝi pro mia foresto, kaj tre deziras aŭdi la finon de la historio rakontita de sinjorino Darling hodiaŭ. Ili jam konas la unuan parton. Mi venas ĉi tien, aŭskultas la rakontojn tie ĉe la fenestro, kaj rakontas all ili ekzakte kiel mi aŭdas.
– Ne iru ankoraŭ! – diris Wendy. – Mi scias pli ol cent rakontojn, unu pli bela ol la alia, kaj se vi restos, mi rakontos ĉiujn. Restu.
– Pli ol cent rakontoj? Ho, minejo de rakontoj! – ekkriis Peter Pan, manfrapante. – Do vi prefere iru kun mi al Neniamlando. Vi povas rakonti ĉiujn rakontojn al la perditaj knaboj, vi eĉ povas ripari iliajn vestojn, kudri butonojn kaj dormigi ilin nokte – ĉio kiel sinjorino Darling faras ĉi tie. Ho, Wendy, venu kun mi…
La tento estis grandega. Viziti tian landon, kun bestoj kaj piratoj kaj indianoj kaj sirenoj, kaj ankoraŭ havi ĉiujn tiujn infanojn kun kiuj ludi! Kiel bele ne estus… Sed la knabino hezitis.
– Mi ne rajtas, Peter Pan. Patrino neniam konsentus pri tio. Kaj cetere via lando devas esti tre malproksima.
– Tute ne gravas, ke ĝi estas malproksima! Ni flugos, kaj por tiuj, kiuj flugas, ne ekzistas distancoj.
– Ĉu flugi? Mi ne kapablas flugi, Peter Pan! Kia ideo…
– Mi instruos, ne estu tio la problemo. Post du minutoj mi igos vin flugi kiel hirundo.
Tio estis tro multe. Estis eĉ pli bone ol vidi sirenoj. Flugi, flugi… Wendy ne rezistis la tenton: ŝi decidis, ke ŝi iros. Tamen ŝi iomete estis dubema.
– Mi jam diris al vi, ke mi instruos, – Peter Pan firme diris. – Mi, kiam mi diras ke mi faros, jes, mi faros.
– Ĉu vi instruos ankaŭ al Johano kaj al Mikaelo? Se mi iros tien, ili devas iri kune.
– Mi instruos, jes, kompreneble mi instruos. Ĉu decidite? Ĉu vi vere iras?
– Mi jam decidis, mi iros! – Wendy respondis firme – kaj saltante el la lito iris por veki la fratetojn.
Johano Napoleono kaj Mikaelo sidis sur la lito kaj frotis la okulojn, kaj tuj kiam ili komprenis la kazon, ili saltis supren kaj malsupren pro kontento. Ili ŝatis piratojn kaj sirenojn eĉ pli ol Wendy kaj pro tio ili fariĝis eĉ pli ekscititaj. Ili volis foriri tuj.
– Ne tuj! – diris Peter Pan. – Unue vi bezonas fluglecionojn.
– Ĉu estas facile flugi? – demandis Mikaelo.
– Jes, ja, – kaj Peter Pan, por montris al ili, flirtis en la ĉambro kiel papilio.
Antaŭ la facilecon, la knaboj provis fari la samon. Ili grimpis sur la litojn, levis la brakojn kaj ĵetis sin. Sed okazis nur falo. Ili kraŝis sur la tapiŝo.
Peter Pan ridis.
– Ne tiele, knaboj. Mi devas ĵeti sur vin magian pulvoron, kiun donis al mi iu feino – kaj dirante tion, li elprenis etan skatolon da magia pulvoro el sia poŝo kaj enblovis pinĉon en la nazon de ĉiu; poste li diris ke ili denove provu, grimpu sur la litojn, levu la brakojn kaj denove saltu en la aeron. La geknaboj provis ĝin, kaj kun granda miro vidis, ke ili fariĝis malpezaj kiel plumoj kaj ke ili povas ekvilibri en la aero tre facile.
– Mi similas al tiuj kaŭĉukaj balonetoj, kiujn panjo plenigas per gaso, – diris Mikaelo. – Mi estas senpeza! – kaj flugis preskaŭ same bone kiel Peter Pan.
Pro manko de sperto, la tri flugantoj kelkfoje batis la kapojn sur la plafono, sed kelkajn minutojn poste ili estis kiel hirundoj ene de la ĉambro.
Antaŭ tio, Peter Pan sentis, ke alvenis la horo. Ili devas foriri.
– Bone, – li diris. – Ni povas foriri. Sonorileto iros la unua, por indiki la vojon. Poste iros mi kun Wendy. Poste Johano Napoleono kaj fine Mikaelo. Prepariĝu vin por foriri.
Kia hasto. Johano volis preni multajn ludilojn, sed li devis rezigni, pro la pezo. Mikaelo kuris al la vestiblo de la domo serĉe de ĉapelo kaj ĉar li ne trovis ĝin, li venis kun cilindra ĉapelo de sinjoro Darling sur la kapo. Wendy decidis iri kiel ŝi estis, en sia nokta robo.
– Ĉu pretaj? – demandis Peter Pan.
– Pretaj, – ili respondis.
– Do ni iru. Unu, du kaj… tri!
Aŭdiĝis prrrrr… kaj la kvar geknaboj leviĝis en la aeron, laŭ la ordo de la estro kaj kun la fajroglobeto antaŭe, por montri la vojon. Kaj ili iris al la mirinda Neniamlando…
Ĝuste en tiu momento sinjorino Darling estis en la manĝoĉambro kaj rakontadis al la edzo la historion de la ombro. Sinjoro Darling ridetis.
– Neeble, kara. Devas esti sonĝo. Tio estas absurda.
Je tio sonis la prrrrr… Ĉar ŝi pensis, ke estis iu strigo, kiu eniris en la “nursery”, sinjorino Darling tien kuris. Kiam ŝi vidis la malfermitan fenestron kaj la tri malplenajn litojn, ŝi kriegis kaj svenis.
Je ĉi punkto sinjorino Benta interrompis la rakonton kaj lasis la ceteron por la sekva tago. Ĉiuj tre ŝatis tiun komencon kaj Nazulino observis, ke la modernaj rakontoj estas pli interesaj ol la malnovaj.
– Mi rimarkas tion, avinjo, – ŝi diris. – En la malnovaj rakontoj, de Grimm, Andersen, Perrault kaj aliaj, estas ĉiam la samo – reĝo, reĝino, filo de reĝo, princino, urso, kiu fariĝas princo, kaj feino. Modernaj rakontoj pli varias. Ĉi rakonto promesas esti tre bona. Ŝajnas ke Peter Pan estas petolema diableto.
Sinjorino Benta konsentis.
– Mi nur ne komprenas ion, – diris onklino Nastasja. – Kial tiu sinjorino… kiel ŝi nomiĝas?
– Darling.
– Jen. Mi ne komprenas tion, kiel sinjorino Darling lasis la fenestron malfermita. En infanĉambro ni neniam lasas la fenestron malfermita. Vesperto eniras, strigo eniras – kaj eĉ diabletoj, kiel Peter Pan.
– Naivulino! – ekkriis Emilja. – Se ŝi ne lasus la fenestron malfermita, ne povus ekzisti la rakonto. Se vi estus la patrino de la geknaboj, vi lasus la fenestron fermita, ĉu ne? Kaj kio okazus? Vi fortranĉus la kapon de la rakonto tuj en la komenco.
– Mi suspektas, diris Peĉjo, – ke la magia pulvoro de Peter Pan estas nia pirlimpimpim pulvoro.
– Kaj kiu povas garantii al ni, ke tiu Plumuleto, kiu donis al vi la magian pulvoron, ne estas la sama Peter Pan? Tiu nevidebla Plumuleto sonas kiel ruzaĵo de Peter Pan por trompi nin.
– Eble. Ĉio eblas, – penseme konsentis Peĉjo.
Okazis silento. Ĉiu pensis pri io. Onklino Nastasja pensis pri la kokino, kiun ŝi devis mortigi por la tagmanĝo de la sekva tago. Sinjorino Benta pensis pri flikaĵo farota sur la jako de Peĉjo. Peĉjo pensis pri maniero akiri pli da pirlimpimpim pulvoro. Nazulino pensis pri maniero igi Peter Pan viziti ŝin en la bieneto. La Vicgrafo pensis pri nenio. Kaj kio pri Emilja?
Emilja piedpinte forlasis la ĉambron sen ke iu rimarku, kaj momenton poste ŝi revenis kun la tondilo de sinjorino Benta en la mano. Kaj ŝi tondis la kapon de la ombro de onklino Nastasja. Ŝi reiris kaj metis la tondilon en tirkesto.
Neniu rimarkis la manovron, sed kiam venis la horo retiriĝi kaj onklino Nastasja iris por estingi la lanternegon:
– Ho Dio! – ŝi ekkriis mirigita, kiam ŝi vidis sian senkapan ombron projekciata sur la muro. – Ho, kara Dio! Ĉu mi perdis la kapon?
Kaj ŝi palpis sin por vidi, ĉu ŝi vere estas senkapa. Nur tiam ŝi memoris la rakonton, kaj rimarkis, ke iu fortranĉis la kapon de la ombro.
– Tio estas tro! – ŝi ploris. – Kia perversaĵo. Tranĉi la kapon de la ombro de kompatinda maljuna nigrulino, kiu neniam damaĝis eĉ moskiton… Kiu estas la perversulo?
Ŝi rigardis la vizaĝojn de Peĉjo, Nazulino, la Vicgrafo kaj Emilja kaj ne vidis la plej etan kriman mienon en iu el ili. Emilja, precipe, montradis vizaĝon, kiun oni nur bezonus meti ĝin sur pentraĵon kaj ŝi fariĝos Sankta Emilja – tiel senkulpa ŝi aspektis.
Sinjorino Benta opiniis, ke tio povus esti nur ruzaĵo de Plumuleto, aŭ eble Peter Pan mem, kiu sekrete eniris en la ĉambro dum ĉiuj distriĝis kun la historio.
La bonulino malĝojiĝis kaj iris al la kuirejo kun la ombro sen kapo, stranga kaj malbela afero, kiun oni sukcesas imagi.
– Ni ne havas pacon en ĉi bieneto. – ŝi murmuris. – Ĉi demonecaj geknaboj ne ĉesas petoli. Ombro, kiu akompanas min ekde mia infanaĝo, tiel ĝusta, kun kapo kaj ĉio – kaj nun estas ĉi stranga afero, kiel tiu reĝino sinjorino “Mariantoanete”, de la rakonto de sinjo Benta, ke ŝi perdis la kapon en tiu gilotina fenestro… Ho Dio!
(*) Ĵapi’, indiana vorto, voĉo de iu birdo aŭ loko kie naskiĝas rivero.
