PETER PAN
Ĉapitro 5
5 – La ŝipo de la piratoj
La postan tagon onklino Nastasja aperis kun la lipoj pendantaj, ĉar ŝia ombro malaperis. Ŝi metis sin inter la lanternego kaj la muro kaj diris al sinjorino Benta:
– Rigardu, sinjo… Restas nur peceto…
– Kaj kio pri la Vicgrafo?
– La Vicgrafo promesas kapti la ombran ŝteliston kiel li faris al la falsa Holivuda Kato, sed li ankoraŭ “studas”, kiel li diras.
Emilja, kiu sekrete observadis la lastajn agojn de la Vicgrafo, tordis la nazon.
– En la kazo de la falsa kato, li eltrovis ĉion, ĉar mi helpis lin. Se mi ne deŝirintus la fadenon de la lipharoj de la ŝtelista kato, li nenion eltrovus! Ĉiuj detektivoj estas stultaj…
– Trompema li estas, – diris onklino Nastasja. – Sed lia kapeto pensas tiel ĝuste, ke li igas nin ĵaluzaj. Ni atendu, ĉar li eltrovos la ŝteliston.
La Vicgrafo, kiu kaŝis sin sub la tablo, por aŭskulti kaj rigardi, rimarkis la torditan nazon de Emilja. Kaj de tiu momento li komencis suspekti, ke la krimulino estas ŝi.
Sinjorino Benta sidiĝis kaj montris sin preta por daŭrigi la rakonton.
– Kie ni estis hieraŭ? – ŝi demandis.
– Peter Pan forlasis la kavernon por savi la aliajn, – memoris Peĉjo.
– Jes, jen. Peter Pan direktis sin al la pirata ŝipo. Ho, la ŝipo estis terure malbela! Malbela kaj maljuna, kun malpuraj kandeloj, grasaj ŝnuroj kaj terura fetoro. Ĝi estis nomata Hieno de la Maroj – kaj ĝi fakte estis hieno en formo de ŝipo. Hieno, vi scias, kio ĝi estas, ĉu?
– Mi scias, – diris Peĉjo. – Ĝi estas besto de la familio “Hyaenidae”, tre malbela, granda kapo, vila, kiu nur marŝas nokte kaj manĝas kadavraĵojn. Besto el Afriko kaj Azio. La vulturo de la bestoj.
Sinjorino Benta aprobis la sciencon de la knabo kaj daŭrigis.
– Tiu estis la nomo de la ŝipo de kapitano Hoko. Sur la ĉefa masto flirtadis ruĝa flago, kun nigra kranio supre kaj du ostoj en formo de la litero Ikso. La etaj kaptitoj estis kondukataj al ĉi tiu terura ŝipo, kaj kiam ili alvenis, ili estis brutale ĵetitaj en la holdon, kie ekzistis pli da naŭzaj ratoj ol estas steloj en la ĉielo. Dum la kompatindaj etuloj tremis pro timo en la malluma kelo, la pirata estro promenis laŭ la ferdeko, tre kontenta pri si mem. pro tio, ke li venkis la indianojn kaj kaptis la knabojn. Subite li haltis por demandi al Kamarado:
– Ĉu la kaptitoj estas bone ĉenataj tiel, ke ili ne povas eskapi?
– Jes, Kapitano.
– Do, unue alportu la knabojn, – li ordonis kaj sidiĝis en malnova fotelo, kiu servis kiel trono.
La geknaboj estis alkondukataj antaŭ li, ĉenataj duope. Kapitano Hoko feroce rigardis ilin kaj deklaris, ke ses el ili estos ĵetataj ekster la ŝipo kun ŝtono ĉirkaŭ la kolo, kaj ke du restos sur la ŝipo kiel kajutknaboj por fariĝi piratoj.
– Vi de la centro! – li diris, kaj montris Johanon Napoleonon. – Vi havas bonan figuron por esti kajutknabo. Kio pri la ideo resti kun mi sur ĉi tiu ŝipo?
Johano, kiu legis multajn rakontojn pri piratado kaj ĝuis aventurojn surmare, baldaŭ estis delogata de la invito. Li venis antaŭen kaj diris:
– Se mi restos, ĉu vi nomos min Joĉjo de la Vila Mano?
Kapitano Hoko ridis pri la ideo kaj diris jes.
– Tiuokaze, mi restas! – deklaris Jonano Napoleono, kun la okuloj brilantaj pro entuziasmo.
La ĉefo de la piratoj faris la saman demandon al Mikaelo, kiu, anstataŭ respondi, alproksimiĝis al li sen ia timo, frapis lin sur la ŝultro kaj diris:
– Tio dependas de la nomo, kiun vi donos al mi.
– Miĉjo, la Nigra Barbulo! Ĉu vi ŝatas?
Mikaelo ŝatis la nomon kaj deklaris, ke li restos. Sed kiam Mikaelo kaj Johano Napoleono eksciis, ke por esti pirato, la unua afero, kiun ili devis fari, estus ĵuri militon kaj malamon al la reĝo kaj krii: “For la reĝo de Anglio!” – ambaŭ rezignis pri ĉio. Kiel bonaj angloj, ili restis lojalaj al sia suvereno.
Kapitano Hoko koleriĝis kaj deklaris, ke tiaokaze ili devos morti kiel la aliaj, dronitaj kun ŝtonoj ĉirkaŭ la kolo. Poste li ordonis venigi la patrinon de tiuj knaboj antaŭ li.
Wendy estis kondukata supren kaj staris sola antaŭ la terura pirata estro. Malgraŭ la teruro, kiun tiu monstro inspiris al ŝi, la knabino sciis regi sin kaj ne elmontris timon. Kapitano Hoko demandis, ĉu ŝi havas rekomendojn por fari al siaj infanoj, de kiuj ŝi disiĝos porĉiame. Wendy turnis sin al la knaboj kaj parolis jene: “Ĉar vi devas morti de la manoj de ĉi tiuj banditoj, vi mortu kiel veraj herooj. Se viaj veraj patrinoj estus ĉi tie, en mia placo, certe ili krius: Vivu la Reĝo de Anglio!
– Vivu! Vivu! – kriis la knaboj, kvazaŭ ili estus unu.
Vivui la reĝon de Anglio antaŭ kapitano Hoko estis la plej granda aŭdaco de la jarcento. La estro de la piratoj denove koleriĝis, kaj ordonis ke iu ligu Wendy al la granda masto, de kiu ŝi devos spekti la mortojn de ĉiuj knaboj, unu post la alia. Tion ili faris kaj la kuraĝa knabino, kiel Johana de Arko, tie restis kun sia orkolora robo kaj ŝalo ĉirkaŭ la kolo.
Do, alvenis la horo de la mortigado. La piratoj alportis la ŝtonojn por dronigi la kaptitojn. Kapitano Hoko ravite ridetis. Por tiu monstro, la plej granda plezuro de la vivo estas vidi dronadon de kaptitoj.
Subite, lia diabla rideto fariĝis grimaco de teruro. Fama tiktako, tro konata, sonis proksime.
– La krokodilo! – li kriis, kaj saltante iris por kaŝi sin ĉe la fino de la ŝipo, malantaŭ amaso da ŝnuroj. Ankaŭ la aliaj piratoj kuris tien por ĉirkaŭi la estron per muro farata de korpoj. En ĉi suspensa momento, la knaboj atendis la aperon de la krokodilo.
Sed neniu krokodilo venis. Anstataŭ la besto, la vizaĝo de Peter Pan aperis sur la rando de la ŝipo. Li faris signalon al la knaboj, ke ili silentu, kaj kaŭris tiel, ke la piratoj ne kapablis vidi lin. Li havis sian teruran ponardon tra la buŝo kaj vekhorloĝon en sia dekstra mano. La tiktako, kiu tiel teruris la kapitano Hoko ne estis de la krokodilo…
Peter Pan ŝteliris sur la planko kiel serpento, eniris en kajuton kaj enfermis sin de interne.
Post la ĉesado de la tiktakon, kapitano Hoko denove kuraĝis. Li revenis al la trono kaj ordonis mortigi la kaptitojn.
– Ni komencu! – li kriis.
Kiel respondo aŭdiĝis kokeriko en la kajuto. La pirata estro paliĝis. Li ne povis kompreni, kio estas tio, ĉar neniam estis koko en la Hieno de la Maroj.
– Kamarado, iru por vidi tion, kio estas en la kajuto, – li ordonis.
Kamarado iris.. Li eniris en la kajuto kaj ne foriris. Ĉar Kamarado ne reaperis, kapitano Hoko, tre pala, ordonis al alia pirato, ke li iru. Ĉi tiu dua pirato tamen tiom timis, ke anstataŭ obei, li ĵetis sin eksterŝipen kaj naĝis rekte al lal plaĝo.
– Malkuraĝuloj! – kriis kapitano Hoko. – Ĉu vi timas? Nu, mi mem iros, por montri al vi tion, kio estas kuraĝo, – kaj li prenis lanternon kaj direktiĝis al la mistera kajuto.
Li eniris, sed tuj saltis malantaŭen.
– Iu blovis kaj estingis mian lampon! Devas esti monstra fantasmo. Prefere ni ĵetu la kaptitojn kontraŭ ĝin. Ili estos vorataj kaj ni ŝparos niajn pordronajn ŝtonojn. Ni iru! Puŝu la infanojn al la fantasma kajuto!
Ĝuste tion volis la knaboj; sed ili ne elmontris tion, tute male – ili rezistis kaj ŝajnigis grandan timon, kaj nur perforte eniris en la kajuto.
Piratoj kutime estas tre superstiĉaj. Ili kredas je ĉiuj sensencaĵoj. Unu el iliaj kredoj estas, ke virino alportas malbonan sorton al ŝipo. Pro tio, ili kuniĝis en konferenco por decidi, kion ili faros pri Wendy.
Dum ili interkonsiliĝis ĉe la posta parto de la ŝipo, Peter Pan lasis la kajuton nevidita, iris al la masto, liberigis la knabinon kaj okupis ŝian lokon, bone kaŝvestitan en ŝia ŝalo.
Post multe da diskutado, la piratoj decidis ĵeti la virineton en la maro, ĉar ŝi ĝenadis la surŝipan vivadon.
– Tre bone! – kriis kapitano Hoko. – Tion ni faru. Ni forĵetu ŝin! Ni finu la vivon de tiu estaĵo, kiu alportis al ni malfeliĉon.
Pluraj piratoj direktiĝis al la masto por plenumi la ordonon de la estro. Ili haltis antaŭ tiu figureto duone kaŝita per la ŝalo kaj diris, per voĉo de moko
– “Jam temp’ está”, knabino. Nenio en la mondo povas savi vin.
– Tio ŝajnas al vi! – kriis Peter Pan, kaj li demetis la ŝalon kaj frapis per la glavo la bruston de la plej proksima pirato.
Poste li eligis militkrion: – Por Wendy kaj por la Reĝo! Venu, knaboj!
Okazis mirindaĵo. La knaboj eliris el la kajuto, armataj per la plej bonaj armiloj de la ŝipo, kaj falis sur la piratojn kiel aron da koleraj vespoj. La kompatindaj piratoj ne sciis tion, kion pensi, ĉar ili certis, ke la fantasmo jam formanĝintis ĉiujn. Ili estis kaptitaj de paniko. Kelkaj ĵetis sin eksterŝipe, aliaj kovris la okulojn per la manoj; aliaj, pli kuraĝaj, rezistis.
– Neniu ataku kapitanon Hoko! – kriis Peter Pan. – Li estas mia.
Terura lukto okazis. Kvankam pli fortaj ol la knaboj, la piratoj estis venkitaj pro ilia facilmoveco – kaj unu post la alia estis batitaj, aŭ devigitaj ĵeti sin eksterŝipen. Post kelkaj minutoj, nur kapitano Hoko restis sur la batalkampo, ĉiam luktante kun Peter Pan.
Estis la plej bela batalo vidita en la mondo. Peter Pan aspektis kiel demoneto. Li saltadis kiel sovaĝa kato kaj dancadis antaŭ la pirato, igante lin maltrafi ĉiujn batojn de sia hoka mano. Kaj dume li ricevis piedbaton en la ventro, novan frapon sur la nazon, alian baton sur la frunto!
La facilmoveco de Peter Pan signifis, ke li ne maltrafis eĉ unu baton kaj evitis ĉiujn batojn de la pirato. Kapitano Hoko jam montradis la langon, kiel laca hundo. Li abunde ŝvitis, tre fetora ŝvito. Li havis pli da gratvundoj sur la korpo kaj tuberoj sur la frunto ol haroj sur la kapo. Do, terurita li haltis, kaj kriis:
– Ĉu mi batalas kontraŭ demono? Peter Pan, diru al mi, kiu vi estas?
Peter Pan, kiel juna kokido, kiu batas siajn flugilojn ĉe sunleviĝo – respondis per tondra krio:
– Mi estas Juneco! Mi estas la ĝojo de la vivo! Mi estas eterna kaj nevenkebla!
Kaj zas, zas, zas, li atakis la maljunan kapitanon per tiom da batoj, ke li retroiris, retroiris, retroiris ĝis li atingis la ŝiprandaĵon kaj …
– Ĉbum! Li falis en la akvon – kompletigis Emilja.
– Ne. Ĝi falis, jes, sed ĝi iris rekte en la gorĝon de la krokodilo.
La pacienca besto aŭdis la bruon de la batalo kaj ŝteliris pli proksime, restis ĉe la ŝipo, buŝe malfermita, kaj atendadis la restantan parton de la mano. Kaj tiamaniere li formanĝis la faman piratan estron, kun hoko kaj ĉion ajn…
– Brave! – kriis Peĉjo. Mi sciis, ke tio okazos. Knabo protektata de feino ĉiam venkas en la fino…
Onklino Nastasja larĝe malfermis la okulojn.
– Ho, Dio! Imagu tian knabon ĉi tie en la bieneto! Li eĉ povus segi la kornon de la rinocero Dolĉaĵ…
