Peter Pan
Ĉapitro 6
6 – La reveno (lasta)
La sekvan tagon, kiam venis la tempo ekbruligi la lanternegon, la Vicgrafo aperis tute sinmontrema kaj diris:
– Mi eltrovis! Mi eltrovis la ŝteliston de la ombro de onklino Nastasja. Mi vetas, ke ŝi estas sen ombro hodiaŭ.
– Kiu estas? Kiu estas? – ĉiuj demandis.
La Vicgrafo rigardis Emiljan, kiu premadis siajn lipojn kaj fikse rigardadis. Li volis diri, ke estas ŝi, sed li ne kuraĝis. Fine, kiel sinjorino Benta insistis, li ne trovis rimedon.
– La ombroŝtelistino estas fraŭlino Emilja! – kuraĝe deklaris la Vicgrafo.
Okazis ĝenerala miro. Ĉiuj turnis sin al la pupo, kiu superece ridetis kaj respondis per demando.
– Sinjorino Benta, – ŝi diris, – klarigu al la Vicgrafo tion, kio estas ŝteli.
– Ŝteli estas preni ion, kio apartenas al iu alia sen la permeso de tiu homo, – instruis sinjorinon Benta.
– Bone, – ekkriis Emilja. – Sed se la ŝtelitaĵo ankoraŭ estas en posedo de la posedanto, ĉu iu povas diri, ke okazis ŝtelo?
– Ne, kompreneble ne. Sed je kio, tio rilatas al la kazo?
– Multe, – respondis Emilja, – kaj ŝi turnis sin al onklino Nastasja: – Ekbruligu la lanternegon kaj kontrolu ĉu via ombro vere estis ŝtelita.
Onklino Nastasja ekbruligis la lanternegon kaj, kun granda surprizo, vidis, ke la ombro projekcias sin sur la muron, kiel en la pasinteco.
Ĉiuj okuloj larĝiĝis.
– Rigardu la falsan Ŝerlokon, ĉi sinjoron Vicgrafon!’ – kriis Emilja, ironie ridante. – Vi akuzis min pri ŝtelado de io ne ŝtelita! La ombro de onklino Nastasja estas la sama, kiel ĝi ĉiam estis.
Tio estis la simpla vero. Ĉiuj alproksimiĝis al la muro por ekzameni la strangan kazon. Ili vidis, ke efektive la ombro estis tranĉita en multajn pecojn, sed ke ĝi estis kompleta. Tamen la kudrosignoj estis videblaj.
– Nu, – diris sinjorino Benta. – Ĉar la ombro revenis, ne indas insisti pri tio, sed Emilja, vi ne ripetu la ŝercon. La ombro tre bone algluiĝis. Sed kio pri, se ĝi ne algluiĝus? Se la kompatinda onklino Nastasja fariĝus kripla dum la tuta vivo? Ne, dufoje ne. Sufiĉe da tiaj petolaĵoj. Oni ne ŝercas kun ombro.
Poste ŝi sidiĝis sur sia seĝo kun segitaj kruroj kaj anoncis la finon de la historio de Peter Pan kaj Wendy.
– Post la malvenko de kapitano Hoko, – ŝi diris, – la aliaj piratoj ricevis la ĝustan punon, tio estas, ili dronis. Nur du estis savitaj, unu nomata Kamarado kaj unu nomata Mojosulo. Kamarado estis irlanda pirato, ne tiel malbona kiel la aliaj; li sukcesis naĝi al la plaĝo, savis sin kaj fine li fariĝis tre bonkonduta maristo sur angla batalŝipo.
– Kaj kio pri Mojosulo?
– Mojosulo neniam verŝis homan sangon, malgraŭ tio, ke li estis granda fripono. Bonŝanco indulgis lin. Li estis kaptata de la indianoj kaj devigata esti vartistino de la indianetoj. Por pirato ne povas ekzisti pli granda puno.
– Kaj kio pri la domo de la gepatroj de la geknaboj?
– Tie estis senfina malĝojo, kiel vi povas imagi. Sinjoro Darling, kiel puno por ne bone zorgi la geknabojn, decidis loĝi en la dometo de Nana, la hundino, kvazaŭ li estus hundo. Ĉiutage, post reveno de la oficejo, li eniris tie kaj eĉ bojis, vaŭ! vaŭ! Li estis tre stranga viro – aŭ “ekscentra”, kiel diras la angloj.
– Ĉu ekscentra signifas stranga? – demandis Peĉjo.
– Ekscentra signifas for de la centro. Aplikata al homoj ĝi signifas estaĵon iom nekutiman, iom diferencan de aliaj. La angloj estas tre malsimilaj al ni, pro tio ni konsideras ilin ekscentraj.
– Kaj kio pri sinjorino Darling? – demandis la knabino.
– Sinjorino Darling vivis malespere. Pasis kelkaj semajnoj sen ke la geknaboj montris sin mem. La gazetoj eldonis artikolojn pri la stranga okazaĵo kaj montris la portreton de la tri, kun la promeso de bona rekompenco por kiu ajn prezentu ian indikon. Ĉio senutila.
Iun posttagmezon la malfeliĉa sinjorino staris apud la kameno, tre malĝoja kaj senkuraĝa, pensante pri siaj perditaj infanoj laŭ mistera maniero, kiam ŝi aŭdis bruon pri flugado kiu venadis de la strato – tamen ne estis bruo de striga aŭ aviadila flugo. Ĝi aspektis kiel homa flugo. Sed ŝi ne zorgis pri ĝi kaj daŭrigis ene de sia tristeco. Tuj poste, ŝi aŭdis voĉon en la infana ĉambro: “Panjo!”
– Kio okazas, Dio en la ĉielo? – ŝi ekkriis. – Ĉu mi sonĝas?
Ŝi haste ekstaris kaj kuris al la ĉambro… kaj vidis la tri infanoj en la litoj, same kiel antaŭe. Certe estis sonĝo, ŝi frotis la okulojn kiel eble plej forte. Kaj denove rigardis. Jes, tie ili estis. Ne estis sonĝo, la tri etuloj estis tie denove…
Neniu kapablas priskribi la feliĉon de la bona patrino. Ŝi ĉirkaŭbrakis unu, kisis alian, ploradis, ridadis. Tute freneza. Tion ŝi faris dum longa tempon ĝis kiam Wendy komencis rakonti ĉion, kio okazis en la mirinda Neniamlando, la perversecon de kapitano Hoko, kaj la bravecon de Peter Pan, kaj la amon de la perditaj knaboj por ŝi.
– Kaj kie estas ĉi tiuj knaboj? – demandis sinjorino Darling.
– Tie sur la strato, ĉe la fenestro.
La bona sinjorino venigis ilin kaj kiam ŝi sciis, ke ili ne havas patrinon, deklaris, ke de nun ŝi estos la patrino de ĉiuj. La domo ne estis tre vasta, sed kapablas bone gastigi ilin.
La nura malfacilaĵo estis ĉe Peter Pan. Kvankam li tre ŝatis sinjorinon Darling, la stranga knabo tute ne akcepis la ideo vivi en mondo kie infanoj kreskas kaj fariĝas tre aĉaj homoj.
– Mi ne povas resti, – li diris. – Mi ne opinias ke kreskado estas amuza. Mi reiros al mia kara Neniamlando, kie mi loĝos sola kun la feinoj.
Kaj:
– Tamen mi tre ĝojos, se Wendy kaj la knaboj venos ĉiujare pasigi printempan semajnon kun mi. Ĉu vi konsentas?
Sinjorino Darling hezitis; sed ĉar la infanoj aplaŭdis kaj ekkriis, postulante la jeson, ŝi ne havis rimedon – ŝi konsentis.
– Tre bone, – ŝi diris. Konsentite. Ĉiujare, printempe, Wendy kaj la knaboj pasigos tutan semajnon en Neniamlando. Ĉu vi estas kontentaj?
Venis la adiaŭa horo. Peter Pan faris rekomendon al ĉiu el siaj iamaj kunuloj kaj kisis Wendy sur la frunto. Poste, prrrr!… li iris tra la aero.
Li estis samtempe malĝoja kaj feliĉa. Malĝoja, ĉar li perdis la kompanion de Wendy, kaj feliĉa ĉar li rezistis la tenton fariĝi knabo kiel iu ajn alia – tiuj, kiuj kreskas, unue kun lanugoj sur la buŝo kaj poste kun lipharoj, kaj fine fariĝas “plenkreskuloj”. Ne kaj ne kaj ne. Li porĉiame restu knabo.
– Kaj kio okazis poste? – demandis Nazulino.
– Sinjorino Darling, la unua afero, kiun ŝi faris, estis dece vesti la perditajn knabojn. Ili ĉiuj estis kun pirataj vestaĵoj kaj ankoraŭ odoris kiel la Hieno de la Maroj. Ŝi lavis ilin, kombis ilin, tondis iliajn harojn, kaj finfine metis ilin en lernejon.
– Ĉu ili alkutimiĝis al la nova vivo?
– En la komenco, ne. Je la fino de la unua semajno ili ekbedaŭris la mankon de Peter Pan.
Ŝi metis la hundinon Nana en ilia ĉambro pro prizorgi ilin. Ĉiufoje, kiam ili ekflugadis, Nana bojadis. Fine, ĉar ili perdis la flugokapablon, ili ne plu pripensis pri forkuro. Iam kiam Fajfilo grimpis sur la liton, levis la brakojn kaj provis flugi, li kraŝis sur la tapiŝon, same kiel Mikaelo en la unua tago.
– Laŭmerite! – kriis Emilja. – Stulta li estis…
– Kial stulta, Emilja? Estas vi, tiu kiu aspektas stulta…
– Stulta ĉar li interŝanĝis la plej belan landon, landon de piratoj, de malsataj lupoj, de indianoj, kiuj fuĝas kiel leporoj, de arĝentskvamaj sirenoj, kontraŭ tiu malamuza urbo, kiu devas esti Londono. Laŭmerite! Laŭmerite!.
– Mi konsentas, – diris Peĉjo. – En la tago, kiam mi vidos min en Neniamlando, mi tie restos porĉiame. Mi estis laca pri ĉi nia mondo.
– Ĉu vi havus kuraĝon por lasi vian avinon ĉi tie? – demandis sinjorino Benta.
– Tio, ne. Mi kondukos ankaŭ vin. Mi kondukos ĉiujn. Mi kondukos tien la tutan bieneton…
– Daŭrigu, avinjo, – diris la knabino. – Kio okazis poste?
– Ĉu poste? Nenio. Tio estas, nenio dum unu jaro. Kiam printempo venis la sekvan jaron, Peter Pan aperis por konduki Wendy kaj la knabojn al Neniamlando. Li trovis ilin tute plenkreskaj, nature. Nur li havis la saman grandecon.
Wendy volis memori pasintajn aventurojn, sed Peter Pan ŝajnigis ne memori ion kaj nur parolis pri novaj heroaĵoj, kiujn la knabino ne konis. Kiam ŝi aludis kapitanon Hoko, Peter Pan diris ke li nenion priscias.
– Kiu estas ĉi Hoko? – li demandis, sulkigante la frunton.
– Ĉu vi ne memoras? – ekkriis Wendy, tre mirigita. – Tiu pirato, kiun vi mem mortigis sur la Hieno de la Maroj…
– Mi ĉiam forgesas miajn malamikojn post kiam mi batis kaj mortigis ilin. Mi ne plu scias, kiu estas ĉi kapitano Hoko.
Tiam Wendy parolis pri la feino Sonorileto kaj Peter Pan montris la saman nescion.
– Ĉu feino Sonorileto? Kio estas tio? Mi ne memoras…
– Ho, Peter! – murmuris Wendy, profunde ŝokata. – Ĉu vi ne memoras tiun fajroglobeton, kiu antaŭgvidadis nin dum la flugadoj kaj kiu tre ĵaluzis min? Ĉu eblas, ke vi forgesis tiun, kiu savis vian vivon?, Peter.
Peter Pan klopodis por memori sed ne sukcesis.
– Estas multajn feinoj en Neniamlando! – li diris. – Certe ŝi mortis. Feinoj havas tre mallongajn vivojn. Kelkaj vivas minuton; aliaj vivas horon; aliaj jare. Mi ne memoras iun Sonorileton…
– Li mensogas, – observis onklino Nastasja. – Certe li memoras, sed li ŝajnigis ke ne, por ĝeni sinjorinon Wendy. Ĉi magiaj knaboj estas ege petolemaj.
– Kaj kio poste, avinjo?
– Wendy montris sin tre seniluziigita. La sekvan tagon, tamen, Peter Pan ne aperis, eĉ ne dum la tuta semajno.
– Li certe forgesis ŝin. Fia ago! – murmuris Nazulino, kolera pri la malbona memoro de Peter Pan. – Kaj poste?
– Wendy ne sciis tion, kion pensi.
– Ĉu eble li estas malsana? – Mikaelo avertis.
– Ho, ne, – diris la knabino. – Peter Pan neniam malsaniĝas.
Mikaelo pripensis kaj diris:
– Kiu scias, ĉu li ne ekzistas, Wendy? Kiu scias, ĉu ni ne sonĝis?
Wendy preskaŭ ploris antaŭ tiu ideo.
Pasis alia jaro kaj kiam printempo denove venis, neniu Peter Pan aperis. Kaj tio sin ripetis dum pluraj jaroj.
– Kial li forlasis Wendy?
– Ĉar ŝi kreskis. Peter Pan nur volis scii pri infanoj je lia aĝo kaj grandeco. Kiam la infanoj kreskas, li ŝanĝas la geamikojn kaj tute forgesas la antikvajn.
– Kaj kio poste?
– Pasis jaroj. Wendy kreskis, fariĝis ĉarma juna virino kaj edziniĝis.
– Kun kiu? – kriis Emilja.
– Tute ne gravas kun kiu. Ŝi edziniĝis kaj havis belan knabineton nomatan Liliana.
Unu printempan tagon, kiam ŝi havis ses jarojn, Liliana estis en sia “nursery”, kaj Peter Pan aperis same kiel, antaŭ multaj jaroj, li aperis al Wendy.
Estis festo. Liliana jam konis lian historion, ĉar ĉiunokte sinjorino Wendy rakontadis al ŝi la aventurojn. Pro tio ŝi ne timis. Kontraŭe, ŝi leviĝis el la lito tre nature kaj havis la saman konversacion kun li, kiun li havis kun Wendy. Fine Peter Pan invitis ŝin al flugado, kaj ili flugis al Neniamlando – kaj se mi dirus al vi ĉion, kio okazis, estos rakontado eĉ pli granda ol ĉi nuna.
– Kaj poste?
– Poste Liliana revenis kaj kreskis kaj edziniĝis kaj neniam plu aŭdis de Peter Pan ĝis ŝi havis knabineton nomatan “Jane”. Kaj unu belan printempan tagon Margaret vidis ke Peter Pan aperis en sia ‘nursery’, same kiel ŝiaj patrino kaj avino. Peter Pan kondukis ŝin al Neniamlando kaj ĉio ripetiĝis kiel antaŭe. Poste…
– Mi scias, – kriis Emilja. – “Jane” kreskis kaj edziniĝis kaj havis filinon nomatan Margaret kaj ktp. Sed kion tio signifas?
– Tio signifas, – diris sinjorino, – ke Peter Pan estas eterna, sed li ekzistas nur dum certa momento de la vivo de ĉiu homo.
– Dum kiu momento?
– La momento, kiam ni manfrapas, se iu demandas al ni, ĉu feinoj ekzistas.
– Kaj kiam tio okazas?
– Tio okazas kiam ni estas infanoj kiel li. Poste ni kreskas kaj fariĝas plenkreskuloj… kaj Peter Pan neniam plu serĉas nin…
1937.
