Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

 Ĉapitroj 3 kaj 4

 

3 – Pro la senvosta kokido

         Vojaĝoj per superpulvoro estis tujtujaj. Sufiĉas fermi kaj malfermi la okulojn. Emilja fermis la okulojn sur la alumetskatolo kaj malfermis ilin ĉe la pordego de la bieneto.

         Kia kolosa pordego, ho, Dio! Ducentoble pli alta ol ŝi. Malproksime ŝi vidis grandegan beston, kiu paŝtiĝis: la senkornan bovinon. Kaj pli malproksime, kolosan dormantan monton: la rinoceron Dolĉaĵo. Kie la domo? Ho, la domo, ĉe la fino de la vasta korto, havis la saman altecon por ŝi kiel la Monto Sukerpano en Rio-de-Ĵanejro, por antikva homo. La tegmento ŝajnis atingi la nubojn.

         Kiel transiri piede la cent metrojn de la korto? Cent metroj en la pasinteco signifis malmulte al la “granda” Emilja, sed nun, ho, ili postulis 33.353 paŝojn, ĉar ŝia paŝo estis malgrandigita al 3 milimetroj.

         Ŝi pensadis pri tio, kiam aĉa monstro aperis en la korto: la senvosta kokido.

         – Teruraĵo! – ŝi murmuris. Tiu kokido, kiu estis nur simpla ido kiel ĉiuj idoj en la mondo, kiun ni alvokadis per “Ĉi! Ĉi!, aŭ peladis per “For!”, sin transformis en veran birdon Roĥo.

         Emilja kalkulis, ke la kokido devis esti ĉirkaŭ dudekoble pli alta ol ŝi, tio estas la grandeco de struto de 70 metroj por viro kiel kolonelo Teodoriko.

         – Ĉu eblas, ke tiu monstro sukcesas vidi min? – ŝi diris, timante transiri la korton.

         Sed la senvosta kokido havis efikegan vidokapablon, kvazaŭ  okulojn por mikroskopaĵojn

         Tuj kiam Emilja, piedpinte, ekpaŝis, ĝi vidis ŝin kaj venis kun la beko malfermita por formanĝi ŝin. Emilja preskaŭ ne havis tempon por enspiri la superpulvoron, kiun ŝi alportis. Rapide ŝi levis la du malgrandajn grajnojn al la nazo kaj Fiun

         Ŝi vekiĝis tre malproksime, sur grandega arbo, sur kiuj branĉoj ŝi brave alkroĉiĝis. La folioj estis bluaj kiel la ĉielo kaj formis rondajn montetojn.  

         – Ĉu folio? Ne. Ĉi tio ne estas folio. Ĉi tio estas floro. Kaj ĉi montetoj estas floroj. Sed… kia arbo havas tiajn bluajn florojn?

         Emilja tuj memoris la hortensiojn, kaj kun iom da peno ŝi rimarkis, ke ŝi efektive falis sur grandegan faskon da hortensioj. Estis malfacile por ŝi resti tie, ĉar homaj estaĵoj, kiuj havas nur du piedojn, bezonas platajn surfacojn por resti stabilaj, kaj en tiu aro da hortensioj nur unu aŭ du petaloj estis en horizontala pozicio.

         Emilja ekprovis malsupreniri.

         – Por la homoj, pli bone estas la ebena tero, – ŝi pensis. Tamen, antaŭ ol malsupreniri, ŝi ĉirkaŭrigardis.

         – Tio, kio aspektis al mi arbaro, estas nur ĝardeno. Grandega ĝardeno, la plej granda ĝardeno en la mondo, kun rozarbustoj altaj kiel arboj kaj jasmeno kun floroj same grandaj kiel la amazonia viktoriao. Ĉe la rando de la florbedoj estas herboj, kiuj aspektas kiel banana plantejo.

         Ĉio fariĝis grandega, ho, Dio!

         Kaj kio tie malproksime? Emilja firmigis la okulojn. Verdaĵo leviĝis al granda alteco kaj etendiĝis super horizontalaj traboj. Sed rapide Emilja lernis tion, kiel “interpreti” la grandegajn vidatajn aferojn.

         – Jes, mi komprenas. Tiu verdaĵo estas la vinberujo de iu balkono, kaj tio, kio ŝajnas al mi kiel traboj estas la dratoj, sur kiuj ĝi kuŝas.

         Ĉu balkono? Do, tiu blanka grandeco, kiu ŝajnas leviĝi al la nuboj, estas la fasado de palaceto.

         Emilja denove firmigis la okulojn. Grandegaj kvadratoj tie supre: la fenestroj! La plataĵo estis tiel alta, ke ŝi apenaŭ povis vidi ĝin.

         – Palaceto, jes, multe pli granda ol la domo de sinjorino Benta. Estos malfacile alkutimiĝi al la nova grandeco de la aferoj; por la etaj formikoj, tamen, ĉi grandeco de la aferoj estas natura, ĉar ili ĉiam vivis ene de ĝi. Rufaj formikoj eĉ ne povas kompreni, kio estas domo. Ili vidas domojn kiel mondopartojn, aŭ aferojn, kiuj ĉiam ekzistis, kiel montetoj, ŝtonejoj, riveroj, arboj; kaj pro tio ili sentime marŝas tra la domoj, supren kaj malsupren laŭ la muroj. Ili eĉ faras truetojn proksimaj al la trotuaroj. Kiam ili vidas homon eliri de la domoj, ili certe eĉ ne komprenas tion, kio estas homo; ili pensas, ke ĝi estas nur ia grandegaĵo, kiu sin movas, kiel riveroj aŭ maro. Por la formikoj la mondo devas esti dividata en moviĝantaj kaj nemoviĝantaj grandegaĵoj. Domo aŭ monteto estas nemoviĝanta grandegaĵo; el la interno de la domoj venas homoj, hundoj, katoj. Kaj sur la kampoj estas grandegaĵoj kun kornoj, kiujn ni nomas bovinoj aŭ bovoj. Sed kvankam mi nun havas la grandecon de formiko, mi havas la saman inteligenton kiel antaŭe – kaj mi kapablas kompreni ĉion. Mi scias, ke ĉi tiuj grandegaĵoj, kiujn mi vidas, estas veraj puloj kompare kun aliaj eĉ pli grandaj aferoj, kiel la montoj; kaj la montoj estas nur puloj kompare kun io pli granda, kiel la Tero; kaj la Tero estas pulo kompare kun la Suno; kaj la Suno estas pulo kompare kun la Infinito.

         – Ho, Dio, mi ja multe scias!

         Emilja filozofiumis, pensante pri la strangaj bestoj, kiuj ĉirkaŭiras ŝin, kelkaj kun flugiloj, kelkaj sen flugiloj, kelkaj nigraj, kelkaj verdaj, kelkaj molaj – sed ĉiuj plenaj je kruroj.

         – Kiom da kruroj ekzistas en ĉi mondo, kiun mi nomis “mondo de la bestetoj” kaj nun estas ankaŭ mia mondo! Ĉar mi fariĝis besteto. Kaj mi vidas kamaradojn de ĉiuj grandecoj, kelkaj pli malgrandaj ol mi, aliajn pli grandajn. Tiu raŭpo, kiu iras tien, ekzemple. Por mi ĝi estas vera monstro, ĉar ĝi estas kvinoble pli alta ol mi – ekvivalenta al anakondo je 8 metrojn por la antikva homo. Tamen ĝi estas la sama raŭpeto, kiun mi iam tenis en la manplato.

 

4 – La vojaĝo tra la ĝardeno

         La raŭpo descendadis sur la tigo de hortensia branĉo. Estis plena je  viloj. Emilja kun la deziro esti surgrunde havis ideon.

         – Kio okazos se mi saltu sur ĝin kaj forte alkroĉiĝu al ĝia felaro? Mi scias ke raŭpoj ne mordas.

         Tion ŝi faris, zaz! ekrajdis ĝin. La raŭpo haltis, strangis tion; ĝi levis la kapeton kaj staris momenton turnante ĝin de flanko al flanko. Fine ĝi daŭre malsupreniris.

         – Unua eltrovo! – kriis Emilja. – La vivante rulŝtuparo!

         Iam, dum vizito al granda urbo, Emilja havis la okazon ekkoni la rulŝtuparojn en iu butiko.  Anstataŭ tio, ke la homoj supreniras per la ŝtuparo, estas la ŝtuparo tio, kiu suprenirigas la homojn. La klientoj staris sur la ŝtupoj senmove, kaj tiuj ŝtupoj kondukis ilin supren de unu etaĝo al alia; kaj apud ĉiu ŝtupetaro en eterna supreniro estis alia en eterna reveno.

         – Mia raŭpo nun, – diris Emiljia, – estas la malsupreniranta ŝtupetaro.

         Kiam ŝi atingis la grundon, sub la hortensia arbusto, ŝi ne sukcesis bone vidi. Ĉar ŝi venis de super la floro, kie la lumo estis intensa, estis malfacile por alkutimigi la okulojn al la mallumo de la ombra loko.

         Kia freŝeco tie! Eĉ troe. Tie estis humida, se ŝi tie restus tro longe certe ŝi malvarmumus. La unua impreso, kiun ŝi havis estis pri la grundo. Ĝi estis tre malglata!

         – Kiom da ŝtonoj en la mondo! – ŝi ekkriis, post stumbli kaj vundi la delikatajn piedetojn. – Tio, kion ni nomas grundo ne estas el tero, sed estas el ŝtono. Estas ŝtonoj kaj pliaj ŝtonoj. La surfaco de la tero estas senfina ŝtonminejo. Hmm! Pro tio la bestetoj je mia grandeco havas tiom da piedoj. Ĉiu insekto havas ses. La raŭpoj havas multe pli. Du piedoj tute ne taŭgas. Nun mi komprenas la kialon – per du piedoj oni ne sukcesas marŝi sur la senfinajn ŝtonojn de ĉi grundo. Ni paŝas kaj falas, ĉar se unu piedo glitas, la alia ne sufiĉas por konservi la ekvilibron. Sed kun ses piedoj estas facile marŝi, ĉar se oni glitas, restas kvin por apogi la korpon. Krome – mi vidas – ĉiuj piedoj de miaj kamaradoj havas ungegojn, per kiuj ili alkroĉiĝas al la elstaraĵoj de la grundo aŭ sur la ŝelo de arboj.

         Emilja komprenis tion, kial la insektoj tiel bone grimpas sur la muroj. Por formiko, muro estas vera ŝtupetaro, kun neregulaj ŝtupoj, al kiuj alkroĉiĝas la ungoj de ĝiaj piedoj.

         – Sed sur vitra muro, formikoj ne supreniras, ĉar vitro ne estas ŝtupetaro, ĝi ne havas ŝtupojn. La glaso estas vere glata.

         Tiu malfacila promenado komencis ĝeni ŝin. Iri de loko al loko multe kostis – kaj kiom da faloj! Ŝi provis marŝi kvarpiede. Multe pli bone, sed ĝi estis laciga.

         – La rimedo estas rajdi sur unu el miaj kamaradoj.

         En tiu momento ŝi vidis helikon alta kiel ŝi.

         Ŝi rimarkis, ke ĝi estas unu el tiuj helikoj tiel abundaj en la legomĝardeno de sinjorino Benta. Ŝi sentime grimpis sur ĝia ŝelo kaj kaŭris. La heliko eĉ ne rimarkis la aferon. Ĝi marŝis, marŝis, sed tro malrapide.

         Emilja dormetis kaj falis.

         – Ĉi ĉevalo ne utilas. Ĝi dormigas nin. Mi devas akiri alian.

         Ŝia intenco estis esplori la ĝardenon kaj alproksimiĝi al la domo por vidi ĉu estas grandaj homoj interne. Ŝi ankoraŭ ne sukcesis la pruvatan pruvon pri tio, ke la “malgrandeco” okazis al ĉiuj homoj.

         La domego tamen estis malproksima, ĉirkaŭ dek metrojn for, kaj dek-metra vojaĝo tra tiu terure ŝtonplena grundo (pavimita ĝardena strato) estis heroaĵo, kiun ŝiaj malgrandaj nudaj piedoj ne kapablis elteni.

         – Tiele mi neniam alvenos tien kaj rompos miajn ungojn. La marŝo de duona metro jam lasis miajn piedojn brulitaj. La solvo estas trovi veran ĉevalon.

         Ŝi ĉirkaŭrigardis. Krom la malrapidaj helikoj, estis multaj oniskoj, ankaŭ konataj kiel “dazipoj de ĝardeno”. Emilja bone konis ilin. Ŝi ŝatis ludi kun ili en la bieneto. “Ili estas timuloj. Ĉio, kion ni bezonas fari, estas tuŝi ilin por ke ili sin ŝajnigu senvivaj.” Emilja provis. Ŝi saltis sur unu el la plej grandaj. La besteto, terurita, tuj transformis sin en pilkon – aŭ bido de rozario.

         – Ne taŭgas. Ĉi dazipetoj ankaŭ ne naskiĝis por esti ĉevaloj.

         Verda akrido spionis ŝin de inter la folioj de la “bananejo.” Ĝi estis kvinoble pli alta ol ŝi. Emilja alproksimiĝis sen ke ĝi atentu. Ŝi alproksimiĝis kaj, subite, zaz! rajdis sur ĝin. Sed la akrido faris timindan salton kaj ĵetis ŝin kapomalsupre sur la ŝtoneca grundo.

         – Ankaŭ ĝi ne taŭgas, – ŝi diris kaj ekstariĝis kun desaponto.

         – Mi bezonas beston, kiu ne dormigas nin, nek ŝajnigas sin mortinta, nek saltas.

         Iom malproksime estis eta skarabo, verda kaj flava. La Vicgrafo nomas ilin kiel “koleopteroj”.

         La Vicgrafo ĉiam studis la vivon de tiuj bestetoj. Li klarigis, ke ili nomiĝas koleopteroj pro la sistemo de faldeblaj flugiloj, kiujn la insekto ŝirmas ene de malmolaj eksteraj flugiloj. La faldeblaj flugiloj estas membranecaj, maldikaj kiel silkopapero, sed ne videblaj, kiel tiuj de papilioj, birdoj kaj aliaj. Ili aperas nur kiam la skarabo flugas. La eksteraj flugilo estas malmolaj kiel ungo, du veraj konkavaj muldiloj adaptataj al la formo de la korpo. La skarabo malfermas ilin por ke ili ne malhelpu la internajn flugilojn. Kiam ili surteriĝas, ili refaldas la internajn flugilojn kaj kovras ilin denove per la eksteraj kovriloj.

         La Vicgrafo trovis la sistemon tre amuza. Ĝi estas la plej perfektigita inter ĉiuj, li diradis; kaj li ĉiam faris eksperimentojn kun skaraboj de ĉiuj grandecoj. La sistemo estis tiel bona, ke la mondo jam estis grandega skarabejo. Cent kvindek mil specioj de skaraboj jam estis studitaj de la saĝuloj, imagu! (*) Se la sistemo ne estus tiel bona, la ordo de la koleopteroj ne multiĝus ĝis tiom multaj specioj. Kiam la sistemo ne perfektiĝas, la bestoj, kiuj uzas ĝin, malaperas, kiel okazis kun tiuj grandaj saŭroj, kiujn “Walt Disney” montris en la filmo “Fantazio”. Kial tiuj monstroj malaperis? Ĝuste ĉar la “saŭra sistemo” ne utilis. Kaj kial la skaraboj multiĝis? Ĉar la “skaraba sistemo” estas tre bona. La Vicgrafo ankaŭ opiniis, ke la estonta Reĝo de la Planedo estos la skarabo, post kiam la nuna reĝo, la Homo, estos tute detruita en la terura milito, kiun li nun batalas.

         Emilja alproksimiĝis al la skarabeto kaj saltis sur ĝin. La koleoptero volis reagi – malfermi la eksterajn flugilojn kaj flugi, sed Emilja ne permesis. Ŝi premis la krurojn kontraŭ la malmolaj flugiloj. La “ĉevaleto” do komencis marŝi kun ŝi surdorse, kaj rekte en la direkto de la domo. Tamen subite ĝi ŝanĝis direkton. Emilja ĝeniĝis. Ŝi rimarkis, ke ŝi devas eltrovii la manieron “stiri la skaraboj” kiel “Santos Dumont” eltrovis la “stireblecon de balonoj”. Balonoj en la komenco estis kiel skaraboj; ili iris tien, kien ili volis kaj ne kien homoj volis. “Santos Dumont” venis kaj elpensis la manieron regi ilin. La “besta stirebleco” estis malnova homa eltrovo. Ĉevalkondukado, ekzemple, okazis kun la invento de la brido. Kio se ŝi bridus tiun koleopteron?

         Emilja deĉevaliĝis por studi la situacion. Sed tuj kiam la “ĉevaleto” sentis sin sen rajdanto, ĝi malfermis la eksterajn flugilojn kaj flugis tra la aero – zunn…

         – Ĝenaĵo! – kriis Emilja kaj ŝi gratis la kapon, ĉirkaŭrigardante. Ŝi alproksimiĝis nur du metrojn de sia celo, kiu estis la domo. Restis ankoraŭ sep metroj kaj duono por iri.

(*) hodiaŭ oni konas tricent kvindek mil specioj.

Visitas: 588