Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitroj 7 kaj 8

 

7 – Joĉjo rakontas sian historion

         Post la foriro de la kato, eble por serĉi pliajn bongustajn insektojn, Emilja tre serioze ekpensis. Ŝi povus forlasi la ŝirmejon, sed nun ŝi estis sen libereco. Subite la sorto igis ŝin patrino de du orfoj. Joĉjo ne estis problemo; li eĉ estos vera kolego – knabo kun du centimetrojn alta. Kanjo, aliflanke, estis nur infano, tri jaroj kaj duono, tute stulta. Ŝi bezonos helpon. Sed kies helpo?

         Joĉjo aŭ ŝi, la “nuna vartistino”, Emilja – kia stranga ŝanco!

         – Mi neniam edziĝis pro timo havi infanojn, kaj finfine mi vidas min kiel la kuratorinon de du grandaj uloj – unu pli granda ol mi, sed sen ia sperto en lia menso, kaj alia je mia grandeco, sed kiu nur scias plori. La problemo estos granda…

         Emilja ĉiam havis reputacion ne havi koron. Mensogo. Ŝi ja havis koron. Kompreneble, ke ĝi ne estis “banana koro” kiel tiu de multaj homoj. Ĝi estis serioza eta koro, kiu “pensis kiel kapo.” Ŝi povus lasi la du infanojn tie, ĉar la situacio en la mondo estis speco de “savu sin tiu, kiu kapablas”. Ŝi ne forlasis ilin. Heroece, ŝi decidis savi ilin.

         – Kaj kio nun? – ŝi pensis al si mem tuj post la danĝero. – Sola, mi tre bone zorgas pri mi. Sed ĉio ŝanĝiĝis. La du infanoj devigas min studi eventualajn defendmanierojn. Kiun defendon mi devas adopti?

         Evidente, ia kamuflilo. Mi havas neniun alian vojon krom ĉi tiun trompan formon. Mi devas maskovesti min per foliaro aŭ io simila – kaj mi ankaŭ devas fari tion al la infanoj.

         La ideo pri vesto el folioj venis al ŝia memoro pro malnova rakonto de onklino Nastasja. Por trompi la jaguaron, la simio ŝmiris sin per mielo kaj rulis sur amaso da sekaj folioj, tiele ĝi transformis sin en folia besto kaj la jaguaro ne perceptis ĝin. Emilja devis trovi ion similan.

         – Joĉjo – ŝi diris, turnante sin al la knabo – sciu, ke viaj gepatroj transloĝiĝis al tre fora lando kaj lasis vin sub mia gardado.

         – Kien ili iris?

         Emilja ne sukcesis tujan respondon. Ŝi ekpensis. Paroli la veron ne ĉiam bone funkcias. Ofte pli bone estas mensogi. Se la rezulto de la mensogo kaŭzas malpli da damaĝo ol tiu de la vero, vivu la mensogo! Tio estis unu el la emiljaj ideoj. La plenkreskuloj ne volas, ke la infanoj mensogu, tamen ili mensogas la tutan vivon – por la bono. Ekzistas la mensogo por la bono, kiu estas bona; kaj ekzistas la mensogo por la malbono, kiu estas malbona. Se estas por la bono, vivu la mensogo! Se estas por la malbono, for la mensogo! Kaj se la vero estas por la bono, vivu la vero! Sed se estas por la malbono, for la vero! Joĉjo volas scii kien iris liaj gepatroj. Se mi diras la veron, li malesperas, ploras kaj iĝas ion senutilan kun ruĝaj okuloj kaj nazmuko sur la vizaĝo. Do mi ne devas diri la veron. Mi bezonas elpensi bonan mensogeton. Ekzemple, diri ion, kion li ne bone komprenos, sed kiu trankviligos lin.

         Kaj ŝi respondis:

         – Viaj gepatroj, Joĉjo, estis devigataj translokiĝi al la Kropolando.

         – Kie ĝi estas?

         – Estas lando, kiu ekzistas en ĉiuj lokoj, kie estas nur kropo-popoj. Estas la lando de la kropro-pupu-lojpoj, kiuj flugas, aŭ marŝas sur la grundo miaŭante kiel kato. Kaj ĉu vi scias, kio estas kropo-popo? Estas speco de panja sino. Antaŭe la patrinoj metis siajn infanetojn ĉe la sinoj; hodiaŭ la kropro-pupu-lojpoj metas ĉiujn en la kropo-popo.

         – Ĉu ĉi kropo-popo estas bona loko?

         – Bonega. Varma kiel lito. Tiu, kiu endormiĝas en ĉi tiu loko, tiom ŝatas, ke neniam plu vekiĝas.

         Joĉjo ne komprenis la klarigon, sed ĝi trankviligis lin. Li bedaŭris, ke liaj gepatroj dormos longan dormon en tia stranga lando; sed se estis varma loko, tre bone. La esprimo “varma kiel lito” plaĉis al la knabo, kiu estis nuda kaj sentis malvarmon.

         – Mi ne scias tion, kio okazis al niaj vestoj, – li diris. – Mi portadis mian ruĝan surtuton, kun ĉapo sur la kapo, preta por eliri kun onklino Febronja post la tagmanĝo. Subite ĉio malaperis. Mallumo! Mi falis inter tukoj. Venis la spirmanko. Mi komencis lukti kaj rampi por eliri de tie.

         – De kie?

         – De tiu malhela tukaro.

         – Foriri kaj kien iri?

         – Mi ne scias. Mi volis eliri, eliri – kaj mi daŭre rampis.

          – Kial vi rampis?

         – Ĉar mi ne sukcesis stari. La tuko ne permesis.

         – Kaj kio poste?

          – Mi daŭrigis, plu kaj plu, ĝis mi ruliĝis en grandegan truon, kiu ne plu estis el ŝtofo. Ĝi aspektis kiel ledo. Interne estis malluma kiel nokto. Feliĉe mi vidis lumon. Ĝi estis luma trueto en tiu malhela truo. Mi marŝis tien kaj foriris.

         – Kaj kion vi vidis?

         – Mi vidis ĉi nunan mondon. Ĉio granda, kaj mi eĉ ne rekonis la aferojn. Subite mi vidis; Panjo rampadis for el alia grandega ŝtofamaso. Kaj de tria ŝtofamaso, apude, mi vidis paĉjon. Mi kuris al ili. Ili tiom timis, ke ili eĉ ne povis paroli. Panjo fine parolis sed paĉjo neniam plu. Li fariĝis tute senvorta. Avinjo, kompatindulino, malaperis. Zulmira ankaŭ. Mi vidis la plankon kovrita per grandegaj haroj; marŝi tie estis kiel promeni tra densa herbejo. Felaro ruĝa kaj blua kaj nigra.

         Emilja rimarkis, ke Joĉjo aludas al la manĝoĉambra tapiŝo.

         – Kaj Kanjo? – ŝi demandis.

         – Kanjo estis preparata por tuj duŝi sin en tiu momento. Zulmira jam demetis sian etan robon…

         Emilja estis terurigita. Se la knabineto jam estis en la bano kiam venis la “etigo”, ŝi dronintus. Kaj ŝi pensis pri la milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj devis esti en la bano en tiu momento kaj droninte mortis.

         – Kiu estas Zulmira?

         – La vartistino de Kanjo.

         Estis io en la historio de Joĉjo, kiun Emilja ne komprenis – la malhelan truon, en kiun li falis, kiam li eskapis de la ŝtofa monto.

         Sed ŝi suspektis pri io.

         – Ĉu vi portadis ŝuojn, Joĉjo?

         – Jes, mi portadis miajn flavajn ŝuojn. Kaj mi estis elironta kun Febronja por aĉeti novajn ŝuojn, ĉar la dekstra piedo havis truon ĉe la dikfingro.

         Emilja ridis.

         – Mi komprenas nun, Joĉjo. Tiu grandega truo en kiu vi falis, estis la dekstra piedo de la malnovaj ŝuoj, “la trueto en la truo” estis la truo en la dikfingro.

         La knabo aspektis pensema, lia frunto faldiĝis. “Kiu scias, ĉu estas ekzakte tio?”

         Kanjo ekploretis pro malvarmo. La cemento de la ŝtupetaro ne estis bona por dormi. La ploro de la infano igis Emiljan reiri al la ideo de la folia besto. Ŝi bezonis trovi ion. Ĉu ŝtofo?… Tute neeble. Ŝtofo estis multaj, estis montoj da ŝtofoj; sed ŝtofo postulas tondilon kaj kudrilon, kaj eĉ se ŝi havus tondilon kaj kudrilon, ŝi ne sukcesus tondi aŭ kudri tiujn dikajn tukojn.

         Tamen estas io, kiu povas anstataŭigi tukon: la vato. Se ŝi trovus iom da vato, du grandaj problemoj estus solvitaj: vesto kaj defendo.

         – Jen! Mi kovros nin per vato. Ni transformos nin en vatajn kusenetojn, kiuj estas la plej bonaj vestoj kaj ni povos libere ruliĝi tra la mondo, sen altiri la atenton de katoj aŭ birdoj. Kiu besto manĝas vaton? Neniu. Do la nuna tasko estas trovi pecojn el vato.

         Kaj turnante sin al Joĉjo:

         – Ĉu estos vato en via domo?

         – Ĉu vato?

         – Jes, tio, kiun oni metas en la orelo, kiam okazas orela doloro.

         – Jes, ni havas. Sur la medikamenta breto en la ĉambro de panjo estas blua pako kun vato.

         – Bonege. Sciu nun, ke la granda solvo por nia problemo estas iri tien kaj preni iom da vato.

         – Ĉu via orelo doloras? – demandis la naivulo.

         Emilja ridis.

         – Ne, karulo. Mi havas timon de la kropuloj kaj la rimedo estas vato.

         – Pri kiaj kropuloj vi parolas?

         Emilja ridis denove.

         – Joĉjo, Joĉjo. Kropulo estas io, kio en la pasinteco ne timigis iun ajn. Sed nun kropulo estas ĉio. La granda danĝero de la nova homaro, karuleto, estas Lia Moŝto la Sinjoro Kropulo. Lernu tion.

         La knabo ne komprenis. Li petis klarigojn. Ŝi trompis lin.

         – Lia Moŝto la Sinjoro Kropulo, Joĉjo, devas esti la filo de tiu Sinjoro Ogro, kiu antaŭe timigis infanojn. Tiu Ogro tamen estis mensogo. Li neniam ekzistis. Sed lia filo, la Kropulo komencis ekzisti en la momento kiam iu tuŝis la Ŝaltilon de la Grandeco. Ĉu vi komprenas? De tiu momento Lia Moŝto la Sinjoro Kropulo aperis en la mondo kaj promenas tra ĉiuj lokoj. Feliĉe ke mi ne estas stulta. Mi tre bone komprenas la aferojn. Mi pensas pri ĉio kaj “mi adaptiĝas”, kiel diras la Vicgrafo. Pro tio mi certas, ke la bonega rimedo kontraŭ ili estas la Vato. Joĉjo amiko, nun vi helpos min pri la serĉado de la Sinjoro Vato kontra la Sinjoro Kropulo.

         Joĉjo nenion komprenis kaj Kanjo bleke ekploris.

         – Ni iru! – diris Emilja, kaj ŝi prenis la manon de la plorantino kaj ili ekmarŝis.

 

8 – Tra la ĉambroj

         Por atingi la balkonon ili devis grimpi la lastan ŝtupon. Sur kio? Sur la nura ekzistanta vojo, la balailo. Kiel? Do, Joĉjo levos ŝin sur siajn ŝultrojn kaj metus ŝin tie. Poste, de supre, ŝi helpus Joĉjo supren, donante al li la manon. – Ne! Tio ne sukcesos. Mi povas gliti kaj fali. La plej bona afero estas, ke mi rampu sola sur la balaila tenilo al la verando, kaj serĉu ŝnuron tie. Se mi trovos ŝnuron, Joĉjo grimpos per ĝi – kaj poste Kanjo. Prave.

         Post kiam ŝi planis la grimpadon, ŝi klarigis ĉion al la knabo kaj ili komencis agi. Joĉjo, forta knabo, facile levis ŝin sur lian ŝultron kaj metis ŝin sur la balailan tenilon.

         – Bone, – diris Emilja de supre. – Nun mi iros al la verando kaj serĉos ŝnuron, kaj vi atendos kun Kanjo – kaj ŝi ekrampis supren laŭ la balailtenilo. Atinginte la verandon, ŝi saltis.

         Tie ŝi trovis areton da rubaĵo. Emilja rimarkis, ke la servistino estis meze de la balaado kiam ŝi malgrandiĝis – kaj la balailo glitis laŭ la ŝtuparo. Ene de familia rubaĵo, “ŝnuro” estas io, kio neniam mankas. Emilja trovis plurajn fadenpecojn, bonajn por la dezirata celo. Ŝi kunportis unu el ili al la rando de la ŝtupo kaj kriis al la knabo:

         – Mi trovis bonegan ŝnuron. Mi ĵetos ĝin. Ligu ĝin ĉirkaŭ la talio de Kanjo. Poste vi grimpu laŭ la ŝnuro same kiel la maristoj grimpas al la masto de ŝipo. Tamen, antaŭe mi devas ligi la ŝnuron ĉi tie. Atendu.

         Emilja ĉirkaŭrigardis. Kie ligi la la ŝnuron? La veranda planko estis kun kaheloj, sen ia elstaraĵo. Emilja iris por ekzameni la sojlon de la pordo, kiu estis el ligno. Ŝi trovis bonegan spliteton, perfekte taŭgan, sed senutilan, ĉar ĝi altis tri centimetrojn. Ĉu senutila? Per bastono ŝi povus fari maŝon kaj ligi la ŝnuron. Ŝi devis trovi bastonon.

         Emilja reiris al la rubaĵoj. Kia riĉeco da materialoj! Estis ĉio tie. Ŝnuroj, bastonoj, ŝtonoj, ŝtofa rubando kaj malpuraj lanugoj.

         La trovita bastono estis balaila pajlo. Per ĝi Emilja levis la maŝon al la spliteto.

         – Bonege! Ĝi laĉiĝis kaj ne eskapos.

         Poste ŝi ĵetis la “ŝnuron” laŭ la ŝtupo.

         – Jen, Joĉjo. Lasu Kanjon ligita kaj suprenvenu. Ni ambaŭ suprenvenigos la plorantinon.

         Kaj tion ili faris. La knabo grimpis kun la plej granda facileco, ĉar li kutimis grimpi sur arboj. Tiam ili venigis Kanjon. Nun ŝi vere ploregis, kriante, kvazaŭ finiĝus la mondo. – Oni komprenas – pensis Emilja, kalkulante. – La distanco estas 15oble pli alta ol ŝi; tio egalas al la alteco de 27 metroj por kolonelo Teodoriko. Eĉ li, granda viro, kapablus plori, se iu pendigu lin 27 metrojn per ŝnuro.

         Bonege. Ili tri estis sur la verando. Nun ili devis eniri la domon, kio estis facila, ĉar la sojlo de la pordo altis nur kvin centimetrojn kaj estis tiu altvalora rubaĵo por helpi ilin. Emilja kaj la knabo prenis du balailajn pajlojn de egala longo, rompis pli maldikan en egalajn pecojn kaj ligis ĉi tiujn pecojn al la du pajloj – kaj tiele ili faris ŝtupetaron. Kanjo rezistis, ŝi ne volis supreniri pro timo kaj ploris kiel bovido sen patrino. La rimedo estis ripeti la antaŭan operacion. Ili metis la ŝnuron sub ŝiajn brakojn kaj perforte pendigis ŝin.

         Ene de la domo, Emilja admiris la grandegecon de ĉio. Sur la planko estis verda tapiŝo kun rozkoloraj branĉoj. Ĝi estis duoncentimetron dika – dufoje ŝia alteco!

         – Ĉi tapiŝo aspektas por mi kiel floranta herba paŝtejo, kiun la bovoj ankoraŭ ne tretis.

         Ĉar estis neeble transiri la ĉambron sur la tapiŝo, ili devis ĉirkaŭiri ĝin. Ili trovis grandegan ruĝan sitelon: la plastan fingringon de Zulmira.

         – Bonege! – ekkriis Emilja. – Ni forlasu Kanjon enŝovitan en ĉi tiun “sitelon” dum ni serĉas la vaton. Ŝi ploras la tutan tempon kaj malhelpas nin.

         Kanjo estis devige sidigita ene de la fingringo kaj tie plorante ŝi restis, dum Emilja kaj Joĉjo daŭrigis la vojaĝon ĉirkaŭ la tapiŝo.

         Survoje ili trovis dormantan pulon. Kiel granda! Ĝi estis kiel porkido por ordinara viro. Joĉjo donis al ĝi piedbaton. La pulo larĝigis la okulojn, pro ektimo, kaj gigante saltis. Poste ili vidis tineon, unu el tiuj, kiuj aspektas kiel kukurbaj semoj kaj marŝas kun la kapo ekstere, trenante la “domon”. Ili haltis por pli bone rigardi.

         – Ĉi bestetoj lernis la sistemon de la helikoj, – diris Emilja. – Ĉe ili ne ekzistas “iri hejmen”, ĉar la domo promenas kun ili.

         Ŝi rimarkis, ke la domo de la tineo estas farita el pecoj da lano, tranĉitaj de la tapiŝo kaj gluitaj laŭ speciala maniero. Emilja volis fari eksperimenton.

         – Mi scivolas. Se mi saltos sur ĝin, ĉu ĝi plu marŝos? – kaj saltis.

         La tineo tamen kaŝis la kapon, kiel faras la testudo, kaj kuŝis senmove. Emilja malsupreniris.

         – Ĝi ne utilas. Ne taŭgas por esti ĉevalo.

         Kaj ŝi rakontis al Joĉjo siajn heroaĵojn kun la raŭpo, la heliko, la flavmakula skarabo kaj la tabano.

         La knabo tre ĝojis pro la ideo rajdi skarabon.

         – Multe pli bone ol ĉevaloj, – li diris, – ĉar skaraboj flugas.

         – Antaŭe ankaŭ ĉevaloj flugis, – diris Emilja.

         – Kiam? Mi neniam aŭdis pri tio.

         – En Grekio ekzistis Pegazo, kiu mirinde flugadis. Walt Disney montris ĝin en filmo, kun Pegazino kaj la Pegazidoj kaj la filmo estas Fantazio. Ĉu vi ne vidis?

         – Mi volis vidi ĝin, sed paĉjo ne permesis. Li diris, ke la bileto estas tro multekosta.

         – Avarulo! Pro tio ti estis enkropigita.

         – Kio?

         – Li dormas en Kropolando, – Emilja diris post eta sendecido. – Sed post la tempo de Grekio la ĉevaloj perdis la flugilojn, kiel la flugantaj formikoj, kiam ili ĝissate flugas kaj malsuprenvenas. Tamen, nun ni povas havi tiom da Pegazoj, kiom ni volas. Ni povas rajdi skarabojn, papiliojn, kaj eĉ libelojn. Imagu nin, flugantaj sur la nekredebla rapideco de la libeloj!

         Kaj tiel, konversaciante, ili alvenis al la ĉambro de sinjorino Nonoka. Kaj ili vidis la medikamentan breton, grandega, kun skatoloj da piloloj kaj boteloj. Ankaŭ estis la blua paketo kun la vato. Sed tre alte – sur la dua breto.

         – La vato estas ege alta, – observis Emilja. – Ĝi estas kiel kajto hokita al telefona lineo. Kiel faligi tion?

         La maniero estis nur unu: faligi per bastono. Vataj pakoj estas malpezaj. Se ili povus atingi ĝin per bastono… Sed kie trovi la bastono?

         Emilja rigardis inter la librobretaro kaj la muro.

         – Mi trovis! Mi trovis! Ĉi tie estas malhela breĉo, plena je malnovaj araneaĵoj, per kiuj ni povas grimpi.

         – Kaj kio pri la araneo? – demandis la knabo.

         – Mi vidas neniun. Ĝi estas malnova retejo, kaj povas perfekte teni mian pezon, – diris Emilja, provante ĝin. – Kiam ni perdas pezon aŭ grandecon, ĉio pli facilas – kaj ŝi ekgrimpis.

         Joĉjo, nazo en la aero, akompanis la manovrojn.

         – Malantaŭe estas tabulo, – li diris. – Kiel vi eniros?

         – La tabulo estas el pino, – respondis Emilja. – Pinaj tabuloj foje havas tuberojn, kiuj falas kaj lasas truon. Mi esperas, ke ĉi tabulo havu truon. Se ne, pacienco. Mi malsupreniros kaj serĉos alian solvon.

Visitas: 716