Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitroj 11 kaj 12

 

11 – En la nesto de la kolibro

         Tuj la vojaĝo de Emilja finiĝis, ĉar ĉiuj distancoj estas mallongaj por la rapideco de la kolibroj. Ĝi finkonstruadis sian neston en truo ĉe la vojo, apud la vilaĝo.

         Ĝi alvenis tien, faligis la vatan bulon kaj fiksis ĝin per sia beko en certa punkto en la nesto.

         Poste ĝi malaperis. Certe ĝi iris por preni la aliajn bulojn. Emilja metis la kapon for el la bulo kaj kaŝrigardis. Grandega nesto de diametro egala al kvinoble ĝia alteco. Ovo estis neniu. Nur kapokoj de ĉiuj koloroj. Emilja pripensis tion, kion fari, kiam ŝi aŭdis bruon. Estis la grandega kolibro, kiu revenis kun alia tufo en la beko – Joĉjo. Je la tria vojaĝo ĝi alportis Kanjon. Emilja surpriziĝis ĉar ŝi estis silenta, sed tiu silento venis de averto de Joĉjo. “Se vi daŭre ploras, ĉiuj monstroj eltrovas nian imitaĵon kaj adiaŭ, Kanjo!

         Ŝi komprenis kaj silentis.

         La bela kolibro aranĝis la du vatajn bulojn laŭ la plej bona maniero kaj lokiĝis en la nesto. Estis jam malfrue, tempo por ke la birdoj dormu. Emilja penseme silentis. Ŝi preferis ne paroli al siaj kunuloj. Ili estis malproksime kaj, krom tio, la kolibro povu percepti. Ŝi komforte aranĝis sin por dormi. Kaj ŝi dormis la plej agrablan dormon de sia vivo. Kia plezuriga varmo!

         Kaj ŝi sonĝis. Ŝi estis en la bieneto, kaŝata kun onklino Nastasja ene de bambua tubo. Kaj sinjorino Benta aperis rajdanta sur raŭpo. “Kion vi serĉas, sinjorino Benta?” “Mian grandecon” – estis la respondo. “Ŝtelisto eniris en la domo kaj ŝtelis mian grandecon.” Kaj la sonĝo daŭris ene de ĉi etoso.

         Kiam Emilja malfermis la okulojn, jam tagiĝis. La unua birdokanto, kiun ŝi aŭdis, estis de la domtroglodito. “Ĝi aspektas kiel koliero farita el  bobelantaj bidoj”, ŝi pensis al si. La dua kanto estis tiu de paro da furnarioj, kriegoj, kiel “batalo inter du eĥoj”. Poste, la turdo; “ĝi aspektas kiel guto da sonora akvo falanta ene de kukurba kruĉo”. Poste, kanarioj, akcipitroj, zonotriĥoj kaj aliaj. – vera orkestro sen reĝisoro, en kiu ĉiu muzikisto ludas sian instrumenton sen zorgi pri la najbaro.

         Fine la suno eklumigis la mondon; la kolibro leviĝis el sia nesto, malfermis la bekon en oscedo kaj forflugis. Ĝi intencis zorgi pri tagmanĝo.

         Emilja moviĝis, serĉe de la kunulojn. Kaj ŝi trovis ovon, kies mezuro atingis ŝian talion – la unua ovo demetita de la kolibro. Sur la alia flanko de la nesto, ŝi trovis Joĉjon, kiu jam staris. Nur Kanjo ankoraŭ dormis.

         – Kio pri la nokto? – ŝi demandis al la knabo.

         – Bonega! Mi dormis kiel neniam antaŭe – kaj ankaŭ Kanjo, ĉar mi aŭdis nenian ploron. Kaj la kolibro?

         – Ĝi certe eliris por tagmanĝi.

         – Ĉu ni restos ĉi tie dum nia tuta vivo?

         – Ne. Ni tagmanĝos kaj poste malsupreniros.

         – Ĉu tagmanĝi ĉi tie? Mi nenion vidas…

         – Rigardu ovon?

         – Kiel ni povas rompi tian ovon?

         Emilja neniam forlasis sian dornan lancon. Ŝi prenis ĝin de interne de la vato kaj diris:

         – Mi havas ion bonegan por malfermi la ovon.

         Kaj la festo komenciĝis. Ambaŭ prenis la lancon kaj komencis frapi sur la sama punkto.

         La ŝelo estis malmola, sed ĝi cedis. Subite la lanco eniris kaj ellasis blankan guteton.

         – Nu, – diris Emilja. – Nun mi enŝovos la lancon profunde en la ovoflavon por trapiki ĝin – kaj ni lekos la tutan ovoj.

         Kaj tion ŝi faris. La unua enŝovado de la lanco alportis sufiĉe da ovo por la stomakoj de du Emiljaj. Joĉjo bezonis tri. Ili manĝis permane. Ili frotis la manon sur la pinton de la lanco plena je ovoflavo kaj alportis ĝin al la buŝoj.

         Poste ili vekis Kanjon kaj ŝi manĝis. La knabino tute ŝmiris sin.

         – Ŝajnas ke vi manĝis mangon, – diris Emilja ridante, dum ŝi purigis la lancon kaj enŝovis ĝin en la vata tufo.

         Kaj ŝi havis bonegan ideon.

         – Ni povas froti niajn kotonajn botojn per la ovoblanko?

         – Kial?

         – Naivulo. La blankaĵo estas al-bu-mi-no. Ĝi sekiĝas en momento kaj kunligas la fibrojn. Ni estos kun veraj botoj, laŭ la ĝusta formo de niaj piedoj.

         Kaj ŝi donis la ekzemplon. Ŝi trempis la vaton volvitan ĉirkaŭ siaj piedoj kaj etendis ilin sub la sunradioj por ke ili sekiĝu. Joĉjo ŝatis la ideon kaj faris same – kaj tiele li ankaŭ “albuminigis” la piedojn de Kanjo.

         – Kaj nun? – li diris post kiam li vidis ke la botoj estas sekaj kaj eĉ pli bonaj ol se ili estus el ledo.

         – Nun jen la horo por la paraŝuta flugado! Ni devas ĵeti nin de ĉi nesto suben. Tiel, ene de la vata bulo, ne ekzistas danĝero de vundo.

         Ili grimpis al la rando de la nesto kaj rigardis. Estis grandega kvin-metra krutaĵo, el ruĝa tero. Malsupre estis tre larĝa samkolora strio – la vojo. Emilja pensis kaj decidis.

         – Ni unue ĵetu Kanjon. Poste ni iros.

         Tion ili faris. La knabino kriegis kiel neniam antaŭe, kiam ili kaptis kaj puŝis ŝin en la abismon – kaj ŝi falis. Bedaŭrinde ŝi ne atingis la vojon. Ŝi alkroĉiĝis al herbo en la mezo de la falo. Emilja kaj Joĉjo estis pli bonŝancaj; ili falis sur “nigran sablejon”. La pluvegoj kutime lasas ĉi tiujn malgrandajn nigrajn sablajn plaĝojn flanke de la vojoj. Ĝi mezuris ĉirkaŭ du spanojn, sed al Emilja ĝi ŝajnis tre granda. Ŝi provis marŝi kun la albuminigitaj botoj.

         – Bonege! Nun mi ne timas iun ajn vojon. Mi neniam forgesos ke miaj piedoj tre suferis sur la ŝtonoj de tiu ĝardeno. – kaj Emilja kuretis sur la nigra sablaro.

         – Kio pri Kanjo? – memoris Joĉjo. Ili rigardis supren. Tie estis Kanjo, kiel kuseneto, alkroĉata al la herbo de la krutaĵo.

         – La rimedo estas atendi, ke la vento blovu kaj ŝi falos, – decidis Emilja.

         – Ĉu ni ne povas supreniri tien?

         – Ne kun niaj “vestaĵoj”, estos tre malfacile, kaj se ni senvestigas ilin,  ni denove estos en danĝero. Estas multaj araneoj en tiuj “radiktruoj”.

         La suno ankoraŭ ne trafis tiun punkton de la vojo, do estis roso. Emilja kaj Joĉjo trinkis la “likvajn diamantojn” de iu harplena herbo.

         – Kaj nun? – Emilja diris al si. – Kion fari? Mi havas neniun taskon. Mi havas neniun devon. Mi nek havas hejmon nek edzon. De nun mia vivo ĉiam estos tia. Mi iros ĉirkaŭ la mondo, singardeme mi defendos min kaj zorgeme mi serĉos ion por la stomako. La problemo pri manĝaĵo estas facila por tiuj, kiuj kontentiĝas per malmulto. Hieraŭ mi manĝis mielon. Hodiaŭ, ovoflavon. Estas pro tio ke ekzistas multaj bestetoj en la mondo – facila manĝaĵo. Iu peceto sufiĉas por ili; la simpla mielo de du aŭ tri floroj plenigas la stomakon de vespo. Kaj mi eĉ ne timas la venton. La vento venu kaj kunportu min! Ne gravas ĉu mi estas ĉi tie aŭ tie. La invento de nia paraŝuto estos la savo de la nova eta homaro. Tamen… kio povas okazi se venos pluvo?

         Emilja pensis pri pluvo, ĉar la ĉielo fariĝis malluma. Tondra ronkado  sonis kaj resonis malproksime. Ŝi ekcerbumis. – Se la pluvo malsekigos mian vaton, adiaŭ paraŝuto kaj adiaŭ defendo! Mi estos reduktita al nuda kokido. Do mi devas defendi min kontraŭ la pluvo. Kiel? Kaŝiĝi en lokoj, kien la pluvo ne eniras. Kiaj lokoj estas tiuj? Tio dependas de kie mi estas. En urboj estas domoj – sed en kamparo, kiel ĉi tie…

         Ŝi ĉirkaŭrigardis. La vojo kuris laŭ la flanko de monteto, kun ruĝa krutaĵo unuflanke kaj groto ĉe la alia, ĉe kies fundo rivereto glitadis inter ŝtonoj. Emilja vidis multajn truojn faritajn per radikoj en la krutaĵo, kaj pensis: – Bone, ke la Vicgrafo klarigis al mi la originon de tiuj truoj. Multaj homoj pensas, ke ili estas truoj de serpentoj aŭ de aliaj bestoj, sed ne. Ili estas “radiktruoj”. Kiam la homoj malfermas la vojojn, la klingoj de la buldozoj tranĉas multajn radikojn. Ĉi tranĉitaj radikoj putras kaj fine diseriĝas je ligna polvo, putra, kaj restas la malplenaĵo en la tero. La truoj, kiujn mi vidas, estas do radikaj truoj, ne truoj de bestetoj. La danĝero estas la bestotruoj, ĉar ĉiuj havas posedanton. Kiuj posedantoj? La bestetoj, kiuj ilin malfermis

         – Joĉjo – ŝi diris – la pluvo venas. Kaj kiam venos la pluvo, ĉi plaĝo fariĝos rivero Amazono, kiu kondukos nin en ĝia fluo.

         – Tio estos bona! – ekkriis la naivulo. – Ni povas fiŝkapti la pirarukuon.

         Emilja kompatis lin. Kia manko de prudento! Fiŝkaptado!… Vatulo kiu fiŝkaptas!…

         Kaj ŝi diris, ke la fiŝoj estos ili.

         – La pluvoj formas riveretojn sur la vojoj, la riveretoj kuras al la riveroj, la riveroj kuras al la maro, la maro kuras al la nuboj – kaj la nuboj “denove kuras ĉi tien”

         Joĉjo senscie ridis.

         – Rivero, kiu kuras al la maro, mi komprenas, sed maro, kiu kuras al la nuboj, tion mi neniam vidis.

         – Estas parolmaniero, Joĉjo. Se vi legintus la poeton “Castro Alves”, vi komprenus. Vere, la maro ne kuras al la nuboj; sed la akvo de la maro vaporiĝas kaj leviĝas al la ĉielo, kal formiĝas la nuboj, kaj tiam ĉi tiuj nuboj fariĝas pluvo kaj la pluvakvo denove kuras laŭ la vojoj. Ĉu vi komprenas?

         Ĉimomente tondro sonis kaj tuj poste forta vento ekblovis. Emilja apenaŭ havis tempon por brakumi herbon; Joĉjo malrapidiĝis – kaj estis trenata for. Emilja rigardis supren al la krutaĵo. La Kanja-vato liberiĝis de la hoko kaj flugis kiel plumo! – Mi vetas, ke ŝi ploras kaj vokas panjon…

         Emilja ekzamenis la krutaĵon kaj vidis tre oportunan radikan truon. Estis facile grimpi tie supre, eĉ kun la vato. Ŝi forgesis Joĉjon, forgesis Kanjon kaj eksupreniris, ĉar la momento estis unu el tiuj kiuj postulas: “savu vin, se vi kapablas”.

         La pluvo alproksimiĝis. Emilja grimpis supren, ekkaptante ĉion, kion ŝi trovis, por sin teni firma. La radika truo estis kvaroble pli alta. Ŝi eniris.

         Ho, malbona ŝanco! La truo jam estis okupata de iu: grandega kaj harplena araneo! La eta koro de Emilja batis. Ŝi fariĝis kiel La Oreksploristo de la Rivero de la Ardeoj, (*) kiam li trovis sin inter la Jaguaro kaj la Aligatoro.

         Sed ŝi rapide pensis. – Inter la araneo kaj la pluvo, mi preferas la araneon. Pluvo estas miloble pli malbona, ĉar pluvo ne havas rimedon kaj kun araneo multe povas okazi. Eble ĝi ne suspektos pro mia mimetismo. Eble ĝi dormas. Eble ĝi eĉ kompatos min. Araneoj estas “trompeblaj” – sed kiu povas trompi la pluvon? Kaj Emilja staris senmova kun la kapo ene de la vato, trarigardante tra la fibroj. Ĉar la truo estis tre malhela, ŝi apenaŭ konsciis pri la formo de la araneo. Nur post kiam ŝiaj okuloj alĝustiĝis al la mallumo, ŝi povis distingi la ruĝan pikilon.

         La araneo faris neniun movon. Ĝi restis kiel la Kuka de la libro Saci’, Ĝi nur vivadis. Kelkaj bestoj ŝatas tiamaniere vivi, nur vivi, senmovaj. Ĝi ne estis el tiuj araneoj kiu faras reton kiel kaptilon. Ĝi estis el tiuj kiuj saltas sur la predon.

         Kaj la pluvo venis – ŝŭaaaa… Ĉio malheliĝis. Emilja ne plu vidis la ruĝon de la pikilo. Ŝi vidis nur negraĵon. Ŝia kapo estis tre proksime de la araneo kaj per movo, kiun ŝi faris por pli komfortigi sin, ŝi tuŝis haron de ĝiaj kruroj. Emilja memoris la aventuron de sinjorino Benta, kiam ŝi sidiĝis sur la fingro de la Birdo Roĥo, pensante, ke ĝi estas arba radiko. La haroj de la araneo estis kiel kaktaj dornoj.

         La pluvo ekstere estis senfina, ŝuaaaa’…

         Tiu pluva bruo, ĉiam la sama, ekdormigis ŝin. Ŝiaj etaj okuloj fermiĝis – kaj Emilja trovis sin denove en la Bieneto de la Flava Pego. Ĉiuj estis sur la verando, kun la antaŭa grandeco, kaj manĝadis pufmaizon. Subite la vizaĝo de la kato Makuleto aperis sur la ŝtuparo. “Ŝajnas ke estas la Holivuda Kato, avinjo,” diris Nazulino, sed tuj ŝi larĝe malfermis la okulojn, kiel frenezulino, ĉar la kato ekkreskis, kaj kreskis, ĝis ĝi estis pli granda ol la domo.

         Kaj de tiu momento la dormo de Emilja fariĝis koŝmaro.

         Kiam ŝi vekiĝis, la pluvego jam finiĝis. Iom da bluo aperis sur la ĉielo kaj baldaŭ la suno venis. La ruĝa pikilo de la araneo nun estis klare videbla. Tomata ruĝo. La araneo faris movon por foriri.

         Emilja sin apogis kontraŭ la flanko de la truo. La araneo movis unu kruron, poste la alian, kaj foriris. Ĉe la elirejo de la truo ĝi haltis kaj longe restis pro la varma suno. “Ĉu ĝi restos tie dum la tuta vivo?” Ne, ĝi ne restis. Varmiginte sin sub la suno, ĝi foriris kaj ekgrimpis sur la krutaĵo. Ĝi intencis ĉasi en la arbaro, tie supre.

(*) La OR-EKSPLORISTO EN LA RIVERO DE LA ARDEOJ estas libro de Montejro Lobato por gejunuloj, pri homo, kiu eniras en arbaro por trovi oron. Verkita en 1924, ĝi ne apartenas al la ciklo LA BIENETO DE LA FLAVA PEGO.

 

12 – La giganto kun cilindra ĉapelo

         Emilja iris al la elirejo de la truo. Ŝajnis ke la ruĝa vojo moviĝadis, pro la granda kvanto da kurantaj akvoj. Ĉiuj branĉoj gutis. La tuta mondo briladis.

         – Kie estus Joĉjo kaj Kanjo? – ŝi pensis.

         – Ili mortis, certe, dronintaj. Malsaĝuloj kiel ili estas, kiel ili povus rezisti tian pluvon?

         Ŝi iris malsupren laŭ la duonmalseka tero. Feliĉe, tie, la akvo fluis rapide, ĝi ne amasiĝis. Kiam ŝi alproksimiĝis al la nigra plaĝeto, ne plu estis la plaĝo. Ĝi malaperis sub ruĝa akvo.

         Emilja rezignacie sidiĝis. – Mi devas pacience atendi ĉion, kio venas, kiel diras onklino Nastasja.

         Ŝi rigardis la lastan ruĝan akvon sekvi sian vojon malsupren. En la komenco tiu akvo estis vera rivero Amazono; poste, ordinara rivero; poste rivereto; kaj nun flaketoj. La nigra sabla plaĝeto reaperis. Emilja malsupreniris el la krutaĵo kaj promenis sur tiu bela sablaro. Tre malseka. Ŝiaj botetoj ekmalsekiĝis. Emilja ne ĝenis. “Ĉu vi volas malsekiĝi? Ne gravas. Poste vi havos la taskon sekiĝi denove.”

         Io aperis malproksime. Movebla afero, kiu marŝadis. Emilja firmigis la okulojn. Speco de bastono kun cilindra ĉapelo.

         – Ĉu tio eblas? Ĉu estas li?

         Jes, estis li. Estis la Vicgrafo de Maizospikulo! Kia Vicgrafo, ho Dio! La plej granda Vicgrafo en la mondo! Giganta giganto.

         Emilja pro miro malfermis la buŝon.

         – Tio ĝustas! – ŝi murmuris al si mem. – Li ne malgrandiĝis ĉar “parolanta vegetalo” ne estas homo. Bonege! Granda, kiel li estas, la Vicgrafo estos mia savo.

         La Vicgrafo mezuris precize 44 centimetrojn, kun sia nova cilindra ĉapelo, kiu estis alta kiel tiu de prezidanto “Lincoln”.

         Kvardek kvaroble pli granda ol Emilja – vera nubskrapulo kun cilindra ĉapelo.

         La ĝojo de Emilja estis grandega. Ŝi manfrapis. Saltis. Dancis. Kaj

kiam li alproksimiĝis al la Nigra Plaĝo, ŝi kriegis:

         – Vicgrafo, jen mi! Emilja!…

         Sed la Vicgrafo daŭre marŝis, kvazaŭ li ne aŭdintis. – Ĉu li surdiĝis aŭ ĉu mia voĉo ne atingas la grandegan altecon de liaj oreloj?

         Verŝajne ŝi pravis kaj, kun la plej granda aflikto, Emilja ne sciis tion, kion fari. Ne ekzistis maniero altiri la atenton de la Vicgrafo. – Kriado ne utilas. La rimedo estas sekvi lin, ĝis li vidos min. Kaj ŝi eksekvis la Vicgrafon.

         Tamen la Vicgrafo faris paŝojn longajn 10 centimetroj kaj la paŝoj de Emilja estis je 3 milimetroj, do estis granda eraro klopodi por sekvi lin. Tamen, pro la malespero, Emilja ignoris la sensencaĵon kaj kuregis sur la kotaro rekte al la Vicgrafo. Kiom malfacile, ho, Dio! Estis la grandaj flakoj, kiujn ŝi devis ĉirkaŭi, la etaj flakoj formitaj en la truoj de la ĉevalaj hufoj. Kaj estis montetoj kaj montoj – la malregulaĵoj de la strata grundo. Kaj ankaŭ granda arbotrunko aŭ grandaj ŝtonoj, kiuj estis sur la tuta vojo. Ĉi teruraj obstakloj tre malfruigis ŝian marŝon, kaj krom tio ŝiaj malsekaj botoj komencis dispeciĝi.

         Plurfoje ŝi haltis por ligi la vatajn fibrojn. Kaj la Vicgrafo estis pli kaj pli malproksime, pro liaj gigantaj paŝoj! “Ŝajnas, ke li havas la sep-leŭgaj botojn de Eta Polekso!”

         Feliĉe, ke la Vicgrafo estis saĝulo, kaj saĝuloj ne scias marŝi laŭ la konstanta kaj kontinua marŝo de la nesciuloj. La Vicgrafo iom marŝis kaj haltis por observi ion. Ĉi tie, nova koleoptero, kiujn li vidis je la unua fojo – kaj li kaŭris por ĝin ekzameni kaj prenis notojn en sia kajereto. Poste iu ŝtoneto – aŭ “mineralo” kiel li nomis ĝin. Aŭ estis nura “optika efiko” sur aranea reto. Kaj ĉiufoje, kiam li haltis, Emilja duonatingis lin. Sed tuj kiam ŝi estis proksime, li ekmarŝis denove, ĝis kiam nova “naturo-scivolemo” haltigis lin.

         Sur iu punkto, akveto kiu ŝprucis el la ŝtonoj haltigis lin. La Vicgrafo kaŭris por ekzameni la speguliĝon en la akvo. Poste li sidiĝis. Poste li apogis la kapo sur unu mano kaj ekkontemplis. “Jam temp’ está!” – diris Emilja, kaj ŝi plirapidiĝis. “En tiu pozicio lia maldekstra orelo estas en la direkto de mia voĉo. Mi nur bezonas atingi lin antaŭ ol li leviĝos denove.”

         Emilja marŝis senĉese, kaj eĉ kuris sur la sablajn plaĝojn kaj finfine ŝi estis ĉe li. Sed ŝi estis tiel laca, ke dum la unuaj momentoj ŝia voĉo ne venis. Ŝi haltis ĉe la kubuto de la Vicgrafo kaj senspire anhelis.

         La grandega saĝulo ne rimarkis ŝin. Li distradis sin en pripensado.

         Post bone ripozado, Emilja plenigis siajn pulmojn kaj kriis kiel eble plej forte:

         – Vicgrafo! Estas mi, Emilja! Mi estas ĉi tie ĉe via kubuto.

         La saĝulo foriris el sia scienca pripensado. Lia kapo pendis. Li aŭdis parolan sonon; sed ĉar lia penso okupiĝis pri io alia, li ne rimarkis tion, kion diris la parolado. Emilja kriegis denove, kun eĉ pli da forto.

         – Vicgrafo! Estas mi – Emilja!

         La giganto sulkigis la brovojn.

         – Ĉu Emilja? Kie?…

         – Ĉi tie, malsupre, ĉe via kubuto.

         La Vicgrafo rigardis sian kubuton, kaj lia vizaĝo montris scivolemon.

         – Mi aŭdas voĉon sed mi nenion vidas. Estas nur vata bulo apud mia kubuto.

         – Nu, tiu vata bulo estas mi – mi estas interne. Estas mia defendo. Prenu min kaj levu min.

         La Vicgrafo levis la vatan bulon, kaj kun iom da peno li distingis kapeton kiel kapo de granda formiko kaj du piedetojn sube, kiel pinglo-kapoj.

Visitas: 600