Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitro 25 (lasta)

 

25 – La reveno de la Grandeco

         Kaj ili iris. Ĉe la Domo de la Ŝaltiloj, la Vicgrafo facile metis la Ŝaltilon de la Grandeco en la antaŭa pozicio, kaj la fenomeno kiu okazis estis la inverso de la malgrandigo – ĝi estis tuja pligrandigo. Ĉiuj etaj senŝelaj insektoj, en ĉiuj landoj, subite revenis al sia antaŭa grandeco – kaj tio, kio okazis donus temon al libro pli granda ol ĉi tiu.

         Insektoj kiuj estis en truoj aŭ fendoj tro suferis, ĉar ili ne sukcesis liberiĝi. Supozeble, miloj da homoj mortis tiele. Al tiuj, kiuj estis restarigitaj al sia antaŭa grandeco, la unua afero, kiu ĝenis, estis honto. Ĉagrenitaj por sin trovi nudaj, ili ĵetis sin al la plej proksimaj amasoj da vestaĵoj kaj haste vestis sin. Estis komika homaro, pro la neevitebla interŝanĝo de vestaĵoj – viroj vestitaj kiel virinoj, virinoj vestitaj kiel viroj, unu kun tre mallonga pantalono kaj alia kun longaj manikoj – vera karnavalo. La furiozo, kun kiu la honto revenis, pruvis ke Emilja pravas – honto estas simpla afero de grandeco.

         Tie sur la komodo okazis granda falo. Tiu grandega rektangulo el vernisita ligno, kie centoj da malgrandaj estaĵoj sukcesus komforte resti, ne sukcesis teni la volumon de la sep homoj subite pligrandigitaj – kaj ili falis de ĉiuj flankoj. La tangaoj el kruda vato krevis kaj ĉiuj sentis sin terure nudaj – kaj la sama rapido venis por vesti sin. Onklino Nastasja eĉ ne memoris malbeni kolonelon Teodoriko, pro tio ke ŝi ne facile sukcesis vesti sian jupon. Post sekundoj ili ĉiuj estis vestitaj kiel kutime – krom Joĉjo, Kanjo kaj Kolonelo, kies vestaĵoj estis lasitaj en iliaj respektivaj hejmoj. Peĉjo kondukis sian novan amikon al sia ĉambro kaji donis al li malnovan kostumon; Nazulino zorgis pri Kanjo. Sed kiu zorgu pri la Kolonelo?

         Kiam Emilja kaj la Vicgrafo reaperis, revenante el la Domo de la Ŝaltiloj, jam samgrandaj, ĉar ili ambaŭ mezuris 40 centimetrojn, jen la situacio: ĉiuj je la antaŭa grandeco, ĉiuj vestitaj kaj ĉiuj ĉeestantaj, krom unu – la Kolonelo.

         – Kie estas la kolonelo?

         – Neniu sciis.

         Post longa serĉado ili trovis lin kaŝata en la vestoŝranko de sinjorino Benta.

         – Mi estas en granda embaraso, – li diris de interne. – Sendu iun al mia hejmo por kunporti miajn vestojn.

         – Ho, Dio! – ekkriis onklino Nastasja, kaj ŝi krucosignis sin. – Imagu en kia stato estos la vestaĵoj de Sinjo, ĉar tiu ĉevalego surtretas ĉion…

1942

Visitas: 2286