Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

 Ĉapitroj 15, 16, 17, 18, 19 kaj 20

 

15 – La formiko kaj la neĝo

         Iam formiko promenadis sur la kampoj. La neĝo kaptis ĝiajn kruretojn kaj ĝi ne plu sukcesis marŝi.

         – Ho brava neĝo, kiu tenas miajn piedojn! –  kriis la formiko, kaj la neĝo respondis:

         – Mi estas brava sed la suno degelas min.

         La formiko turnis sin al la suno:

         – Ho brava suno, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la suno respondis:

         – Mi estas brava sed la nubo kaŝas min.

         La formiko turnis sin al la nubo:

         – Ho brava nubo, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la nubo respondis:

         – Mi estas brava sed la vento dispecigas min

         La formiko turnis sin al la vento:

         – Ho brava vento, kiu dispecigas la nubon, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la vento respondis:

         – Mi estas brava sed la muro haltigas min.

         La formiko turnis sin al la muro:

         – Ho brava muro, kiu haltigas la venton, kiu rompas la nubon, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la muro respondis:

         – Mi estas brava sed la muso ronĝas min.

         La formiko turnis sin al la muso:

         – Ho brava muso, kiu ronĝas la muron, kiu haltigas la venton, kiu dispecigas la nubon, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la muso respondis:

         – Mi estas brava sed la kato voras min.

         La formiko turnis sin al la kato:

         – Ho brava kato, kiu voras la muson, kiu ronĝas la muron, kiu haltigas la venton, kiu dispecigas la nubon, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la kato respondis:

         – Mi estas brava sed la hundo kaptas min.

         La formiko turnis sin al la hundo:

         – Ho brava hundo, kiu kaptas la katon, kiu voras la muson, kiu ronĝas la muron, kiu haltigas la venton, kiu dispecigas la nubon, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiun tenas miajn piedojn! – kaj la hundo respondis:

         – Mi estas brava sed la jaguaro formanĝas min.

         La formiko turnis sin al la jaguaro:

         – Ho brava jaguaro, kiu formanĝas la hundon, kiu kaptas la katon, kiu voras la muson, kiu ronĝas la muron, kiu haltigas la venton, kiu dispecigas la nubon, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la jaguaro respondis:

         – Mi estas brava sed la homo ĉasas min.

         La formiko turnis sin al la homo:

         – Ho  brava homo, kiu ĉasas la jaguaron, kiu formanĝas la hundon, kiu kaptas la katon, kiu voras la muson, kiu ronĝas la muron, kiu haltigas la venton, kiu dispecigas la nubon, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn! – kaj la homo respondis:

         – Mi estas brava, sed Dio potencas min.

         La formiko turnis sin al Dio:

         – Ho brava Dio, kiu potencas la homon, kiu ĉasas la jaguaron, kiu formanĝas la hundon, kiu kaptas la katon, kiu voras la muson, kiu ronĝas la muron, kiu haltigas la venton, kiu dispecigas la nubon, kiu kaŝas la sunon, kiu fandas la neĝon, kiu tenas miajn piedojn!

         Dio respondis:

         – Formiketo, finu ĉi rakonton kaj foriru por ion ŝteli.

         Pro tio la formiko ĉiam estas en granda agado, kaj ŝtelas, kaj ŝtelas.

 

          – Nu, mi finfine aŭdis rakonton kiu meritas dek poentojn! – kriis Emilja. – Ĝi estas tre bone aranĝita, kaj interne ne estas reĝo, nek princoj, nek trapikitaj okuloj, nek kolera azeno. Bonega! Gratulon al onklino Nastasja.

          – Ankaŭ mi tre ŝatis ĝin, – diris Nazulino. – Mi nur ne akceptas la finon. La formiko ne ŝtelas. La aferoj en la mondo apartenas al ĝi kaj al ni kaj al ĉiuj aliaj bestoj. Kial konsideri la formikon kiel ŝteliston?

          Sinjorino Benta klarigis:

          – Ni vidas ĉi tie la fingron de la rakontistoj. Ĝenerale ili estas dommastrinoj, aŭ vartistinoj, aŭ kuiristinoj, kaj por ili la formikoj estas nenio alia ol ŝtelisto, ĉar ili invadas la bretojn kaj la manĝoŝrankojn por ŝteli sukeron. Se la rakonto estus verkita de filozofo, la historio ne havus ĉi finon, ĉar filozofoj eĉ ne scias, ke ekzistas manĝoŝrankoj en la mondo. Ili vidas nur la ĉielon, la stelojn, la leĝojn de la naturo, kal tiel plu. Sed la onklinoj kiel Nastasja tre bone scias pri la formiketoj, kiuj ŝtelas sukeron.

          – Tio veras, sinjo, – konfirmis la nigrulino. – Antaŭ kelkaj tagoj mi forgesis kovri la ujon kun oranĝa marmelado, kaj kiam estis mateno ĝi estis nigra pro la kvanto da formikoj. La stultuloj gluiĝis al la siropo kaj dronis. Laŭmerite! Kiu ordonis al ili, ke ili estu ŝtelistoj?

          – Do ankaŭ vi estas ŝtelisto, – diris Emilja, – ĉar vi ŝtelis oranĝojn de la oranĝoarbo por fari la marmeladon.

          – Sed la oranĝoarbo apartenas al ni, Emilja, ĝi apartenas al la domo, ĝi apartenas al sinjorino Benta. Tiu, kiu prenas, kio apartenantas al si, ne ŝtelas.

          – Kaj kie estas la dokumento de la Naturo, kiu donis la oranĝan arbon al sinjorino Benta? – kriis Emilja, kaj ŝi forte pugnobatis sur la tablo.

 

16 – La sagaca Johano

         Estis tre malriĉa paro, kiu havis filon nomatan Johano, tre inteligenta; malgraŭ tio lia patrino, virino kun fendita lipo kaj tre malica, ne ŝatis lin. Johano vivis sola, neniu ludis kun li. Lia nura amiko estis hundineto, ricevita de la avino – Pita.

         Iun tagon Johano promenadis malproksime de la hejmo. Survoje li renkontis vojaĝanton kun kiu li ekis konversacion. Li eksciis, ke en la regno de la Tri Princinoj, kiu estis proksime, okazos geedziĝo kun unu el la junulinoj. Por tio, la reĝo faris feston dum dekkvin tagoj, por ke la svatantoj al la mano de la princino proponu enigmon al ŝi. Se ŝi divenus, la svatanto iros al la pendumilo; sed se ŝi ne divenus, tiam la bonŝanculo edziĝos kun ŝi. De la pendumiloj jam pendis pluraj svatantoj, kiuj proponis enigmojn, kiujn la princino tuj divenis.

         Johano aŭdis tion kaj ekpensis. Ĉu eble li venkus la princinon per nesolvebla enigmo kaj edziĝus kun ŝi? Li alvenis hejmen kun plano en la menso.

         – Paĉjo, mi volas iri tra la mondo por vivteni min.

         La patro konsentis, sed la patrino, kiu estis tre perversa, preparis por li malbonaĵon: ŝi donis al li venenigitan panon. Johano preparis sian pakaĵon kaj foriris kun la hundineto.

         Tamen li ne sciis tion, kiu estas la vojo al la regno de la Tri Princinoj? Ne, li ne sciis.

         Ĉirkaŭe neniu sukcesis informi lin. Johano marŝis hazarde, kun la pakaĵo sur la ŝultro. Li grimpis monton, malsupreniris je la alia flanko, en herbejo, kie li ripozis.

         La sekvan tagon li daŭrigis la marŝon kaj trovis grandan riveron.

         Li staris sur la bordo kaj rigardis la akvon. Li vidis mortintan azenon, kun ŝvelinta ventro, flosantan laŭ la rivero. Sur ĝi multaj vulturoj. Li rimarkis tion kaj daŭrigis la vojaĝon.

         Kiam vesperiĝis, Johano sidiĝis sub figarbo por manĝi la panon kiun li ricevis de la patrino, sed li decidis doni antaŭe peceton al la hundineto. Kaj li tion faris. Malbona surprizo. Tuj kiam la kompatinda Pita englutis la unuan peceton, ŝi ektremis kaj mortis.

         Johano tre malĝojiĝis pro la perverseco de sia patrino, kaj ankaŭ pro tio, ke li perdis lian etan amikinon. Li enterigis ŝin. Sed tri vulturoj venis, elfosis kaj manĝis ĝin – kaj ankaŭ ili tuj mortis. Imagu, kian fortan venenon inventis la aĉa virino!

         Johano metis la mortintajn vulturojn sur sian dorson kaj iris sian vojon. Li venis al gastejo, sed neniu estis tie. Li eniris. Ĉe la malantaŭo de la ĉambro li vidis sep virojn kun ĉaspafiloj, ĉiuj malsatmortantaj. Vidinte la novan gaston, kiu eniris kun tiuj nigraj birdoj sur la ŝultro, la malsatuloj prenis de li la vulturojn. Ili formanĝis ilin – kaj mortis.

         Johano elektis la plej bonan el la sep ĉaspafiloj kaj iris laŭ la vojo. Li eliris en vastan herbejon, kaj li sidis sub arbo. Lia stomako tordis tordis pro malsato. Subite li ekvidis perdrikon moviĝi ene de la vepraro. Li pafis. Sensukcese. Sed la plumbo trafis turton, kiun li ne vidis. Por malsatulo, kiu deziras perdrikon, turteto taŭgas.

         Johano senplumigis la turton – sed li ne vidis lignon por fari fajron. Li serĉis. Proksime estis tre malnova kruco. Li iris tien, prenis kelkajn splitojn, faris fajron, rostis la turton kaj manĝis ĝin. Kaj kie la akvo por kvietigi la soifon?

         Li havis ideon. Li surgrimpis ĉevalon, kiu tie paŝtiĝis kaj galopis, ĝis la besto abunde ŝvitis; li kolektis la ŝviton kaj trinkis. Kaj tiamaniere, sen malsato nek soifo, li povis daŭrigi la vojaĝon.

         Iom poste li trovis kranion tute plenan je vespoj. Li ankaŭ vidis azenon ligitan al arbo, piedpremante la teron. Li tien iris por esplori tion, kion faris la azeno kaj trovis poton plenan je mono. Li sekvis la vojan kaj finfine li alvenis la regnon de la Tri Princinoj.

         Li demandis pri la festoj. Ĉio iras bone, – informis ulo, – sed neniu svatanto sukcesis prezenti enigmon, kiun la princino ne kapablas diveni. La pendumiloj grasiĝas.

         Johano iris al la palaco, kaj deklaris al la pordisto, ke li estas svatanto por la mano de la princino de la enigmoj.

         La pordisto kondukis lin, sed ĉiuj ridis pri tiu kompatinda diableto kun  vizaĝo de kamparano, malbone vestita, kun eta pakaĵo sur la dorso.

         – Foriru de ĉi tie, knabeto, se vi amas la vivon. Junuloj de la plej distingitaj regnoj jam malsukcesis, kaj estas nuntempe kun la lango ekstere, ĉe la pendumiloj. Do, ke malsaĝulo kiel vi estas kapabla elpensi enigmon, kiun la plej bona divenanto en la mondo ne povas diveni! Malaperu dum estas ankoraŭ tempo.

         Sed Johano tiom insistis, ke oni kondukis lin antaŭ la reĝon.

         – Ĉu vi scias, ke vi riskas vian vivon? – diris la reĝo.

         Johano jesis, sed diris ke li estas preta prezenti sian enigmon.

         – Nu, – ekkriis la Reĝo. – Tiukaze prezentu vian enigmon – kaj li alvokis la princinon.

         Johano iris kaj diris:

 

         – Mi forlasis hejmon kun knedaĵo kaj Pita;

         La knedaĵo mortigis Pitan,

         Pita mortigis tri,

         La tri mortigis sep.

         El la sep mi elektis la plej bonan.

         Mi pafis tion, kion mi vidis

         Sed mortigis tion, kion mi ne vidis.

         Kun sankta lignaĵo

         Mi bakis kaj manĝis.

         Mi trinkis akvon ne falintan el ĉielo;

         Mi vidis mortinton kunportantan vivantojn

         kaj azeno kiu scias ion,

         kion homoj ne scias.

         Solvu nun, princino,

         aŭ donu al mi ĉi tie vian etan manon.

        

         La princino pensis kaj pensis kaj ne sukcesis diveni. Ŝi petis ke li ripetu la rakonton. Johano ripetis ĝin trifoje, sed la princino nenion solvis. Fine, kun kapdoloro, ŝi konfesis al la reĝo:

         – Tute neeblas, paĉjo. Ĉi enigmon mi ne kapablas diveni.

         – Do brakumu kaj kisu vian edzon, – respondis la reĝo.

         Kaj li ordonis preparadon de granda geedziĝa festo.

 

          – Mi ŝatis ĝin, mi ŝatis ĝin! – ekkriis Emilja. – Ĉi rakonto estas tre inteliganta. Ĝi estas batalo de lerteco kontraŭ lerteco, kaj la plej saĝa venkas. Peĉjo scias, kion tio signifas en scienca lingvo. Diru, Peĉjo.

          Kaj la knabo, kiu estis sperta darwinisto, tuj venis kun sia scienco.

          – Tio signifas la venko de la plej kapabla. La plej kapabla estas la plej inteligenta.

          – La rakonto, kiun vi ĵus aŭdis, – diris sinjorino Benta, – apartenas al la grupo de la plej inĝeniaj. Rimarku, kiel ĝi estas genie aranĝita. En la enigmo, la kamparano parolas pri knedaĵo kaj Pita – knedaĵo estas la pano, kaj Pita, la nomo de la hundineto; kaj li daŭre rakontas lian tutan vojaĝon per simbolaj esprimoj.

          – Ĉu do tio estas simbolo? – demandis Nazulino.

          – Simbolo estas greka vorto, kiu signifas signon, kiu indikas ion. Ĉio en la lingvo estas simbolo. Ĉiuj vortoj estas simboloj. La vorto “Emilja”, ekzemple, kio alia ĝi estas, se ne simbolo de la plej ruza kaj inteligenta estaĵo en ĉi tiuj ĉirkaŭaĵoj?

          – Ĉu nur en ĉi tiuj ĉirkaŭaĵoj? – protestis Emilja. – En la ĉirkaŭaĵoj ĉirkaŭ la tuta planedo, jes ja. Ĉar aliulino kiel mi neniam plu naskiĝos.

          Sinjorino Benta palpebrumis al onklino Nastasja, kvazaŭ por diri: – Ĉu vi rimarkas, kiel sinmontrema ŝi fariĝas?

 

17 – La plej juna filo

          Foje estis viro kun tri filoj: Johano, la plej aĝa; Manuelo, la meza: kaj Jozefo, la plej juna. Iun tagon la du plejaĝaj ribelis kontraŭ sia patro kaj forkuris de la hejmo. La plej juna diris: “Ne maltrankviliĝu, paĉjo; mi iros tra la mondon serĉe de miaj fratoj.”

         Kaj li foriris. Li marŝis kaj marŝis ĝis li atingis domon de maljunulino.

         – Kion vi faras ĉi tie, knabo? – demandis la maljunulino.

         – Mi vojaĝas tra la mondo, serĉe de du fratoj, kiuj forkuris de la hejmo.

         – Nu, mi helpos vin, knabo, – diris la maljunulino. – Vi eniru kaj dormu ĉi tie. Morgaŭ ni parolos.

         La postan tagon la maljunulino diris:

         – Jen tio, kion vi devas fari. Vi iros al la regno de la Tri Kolomboj, ĉar tie estas viaj fratoj. Vi trovos la urbon en granda frenezo pro festoj, ĉar la reĝo elektos la homon kiu finos la sorĉon de la tri kolomboj, kiuj estas en la fundo de la maro. Mi donas al vi ĉi tiun sorĉan vergon, prenu ĝin. Kaj ankaŭ ĉi tiu spongo. Sed tre atentu pri tio, ke neniu vidu vin kun ĉi objektoj, ĉar jen tio kio okazos: viaj propraj fratoj kalumnios vin antaŭ la reĝo, kaj diros, ke vi fanfaronas, ke vi kapablas malsupreniri al la fundo de la maro kaj rompi iun ŝtonon, kiu estas tie kaj malsorĉigi la tri kolombojn, kiuj estas tri princinoj.

         Nu. La reĝo vokos vin al sia ĉeesto kaj demandos al vi, ĉu tio estas vero. Vi respondos, ke ĝi estas mensogo, sed ke vi kapablas malfari la sorĉon. Do, vi iros al la plaĝo kaj vi ĵetos la spongon en la akvon: la spongo flosos kaj vi naĝos post ĝi ĝis vi trovos rokegon. Vi frapos la rokegon per la magia vergo; ĝi malfermiĝos kaj aperos serpento. Vi frapos la serpenton kaj la serpento ekdormos. Vi eniros tra la fendo en la rokego kaj vi trovos skatolon ĉe la fundo, en kiu estas ovo. Ĝi estas triflava ovo. Vi rompos tiun ovon kaj donos al la serpento la ovoblankon. Post tio, via laboro estos finita.

          La tri ovoflavoj estas la tri princinoj.

         La maljunulino benis lin kaj Jozefo iris al la regno de la Tri Kolomboj. Li trovis la palacon ĉe grandaj festoj kaj ankaŭ li vidis siajn fratojn. Li parolis al ili, sed la malvirtuloj ŝajnigis ne koni lin – kaj iris por intrigi pri li al la reĝo, dirante, ke granda fanfaronulo aperis kun diraĵo, ke li kapablas savi la reĝidinojn.

         La reĝo alvokis Jozefon kaj demandis lin.

         – Sciu Via Moŝto, ke tio estas mensogo, sed malgraŭ tio mi estas preta savi la princinojn.

         La reĝo miris pro lia memfido, kaj ordonis, ke oni metu ŝipon je lia dispono. Jozefo respondis, ke ne estas necese – ke li naĝos. Kaj la reĝo ridis, ĉar tio estas absurdaĵo de absurdaĵoj.

         La sekvan tagon, Jozefo iris al la marbordo kaj ĵetis la spongon en la akvon. Ĝi ne enakviĝis kiel ĉiuj spongoj faras. Kaj la spongo flosis en certa direkto kaj li sekvis ĝin, naĝante, ĝis li atingis la rokegon. Li prenis la vergon de sia talio kaj frapetis. La rokego malfermiĝis kaj la serpento aperis. Jozefo frapis la serpenton kaj ĝi endormiĝis. Poste li eniris tra la fendo en la rokego kaj eltrovis la skatolon. Li malfermis ĝin kaj elprenis la ovon.

         Li rompis la ovon; li verŝis la ovoblankon en la buŝon de la serpento kaj kolektis la ovoflavojn en sia ĉapelo.

         Tion farite, li reĵetis sin en la maron kaj naĝis rekte al la plaĝo.

         Kiam li alvenis, li frapetis la ovoflavojn per la magia vergo, kaj aperis la tri plej belaj junulinoj en la mondo.

         Estis granda admiro en la regno, sed la malbonaj fratoj denove faris malbonaĵon kontraŭ Jozefo. Ili diris, ke li fanfaronis, ke li kapablas alporti eĉ la serpenton. La reĝo demandis al li ĉu tio estas vero. “Estas mensogo, sed mi povas alporti la serpenton” – kaj ĵetinte sin en la maron, li iris al la rokego kaj alportis la serpenton.

         La malbonaj fratoj provis denove damaĝi lin, sed ĉi-foje Jozefo fariĝis furioza pri la malboneco de la fratoj kaj la stulteco de la reĝo. Li frapis ilin kaj ili tuj ekdormis.

         Kiam la reĝo vekiĝis, li ne volis aŭdi pliajn rakontojn. Li edzigis Jozefon kun la plej bela el la tri princinoj kaj forpelis la malbonajn fratojn el la regno. Kaj la rakonto finiĝis.

 

          – Nu – diris Emilja – ĉi rakonto estas unu el tiuj en kiuj aperas la magian vergon. Mi jam havis magian vergon, kiun Cindrulino forgesis ĉe ni, kiam okazis tiu festo, kaj mi ludis ĉe ŝanĝado de unu afero en alian ĝis mi tediĝis. Tio estas tro facila kaj ne prezentas meriton. Mi preferas rakontojn, en kiuj la heroo gajnas koste de sagaco, de inteligento. Per magia vergo ĉio fariĝas ege simpla.

          – Ankaŭ mi trovas ĉi tiun historion tre stulta – diris Nazulino – krom tio, ke estas multe da ripetado de aferoj de aliaj rakontoj. La tri fratoj, la pli juna forirante en la mondon, la eterna helpanta maljunulino, la regno de la Tri Kolomboj, la tri kalumnioj – ĉiam tri, tri, tri. Fariĝas eĉ laciga. Kaj kio pri la nomoj? Ĉiam  estas Johano kaj Jozefo…

          – Tio, kion mi plej admiras – diris Peĉjo – estas la stulteco de la reĝoj, la gepatroj de la tri princinoj. En ĉi rakonto, ekzemple, estis la unua kalumnio de la malbonaj fratoj, sed Jozefo tre bone plenumis la taskon. Li iris al la Rokego kaj malfaris la sorĉon de la reĝidinoj. Kion pli la reĝo volis? Tamen la malsaĝulo denove aŭskultis la du malvirtulojn, kiuj venis kun la dua kalumnio. Li eĉ ne estas reĝo; li estas kamelo.

          – Kaj la ripetado de la numero tri – diris Emilja – tio nur ĝenas la infanojn. La rakontanto faras tion por pligrandigi la rakonton. Kompreneble, tiuj, kiuj inventas la rakontojn, estas nesaĝaj homoj, kun malmulte da imagpovo kaj kulturo.

          – Bone, – diris sinjorino Benta. – Tio, kion mi observas, estas ke infanoj de hodiaŭ estas multe pli postulemaj ol tiuj de la antaŭaj tempoj. Kiam mi estis infano, mia animo raviĝis, kiam mi aŭdis tiajn rakontojn. Hodiaŭ ĉio estas malsama. Anstataŭ tio, ke miaj genepoj farigas ravitaj, ili komencas kritiki, kvazaŭ ili estus iuj saĝuloj el Grekio…

          Emilja estis tre surprizita eksciante, ke sinjorino Benta iam estis infano.

          – Do ankaŭ vi iam estis infano, el tiuj tre etaj? – ŝi demandis.

          – Kompreneble, jes, Emilja. Kia stulta demando!

          – Kaj ankaŭ onklino Nastasja?… Tre interese! Jen io, kio neniam trapasis mian kapon.

          Kaj ŝi fariĝis pensemea, imagante, kiaj estus la du maljunulinoj, kiam ili estis infanetoj.

 

18 – La poto kun oro

         Estis du najbaroj, unu riĉa kaj la alia malriĉa, kiuj ĉiam kverelis. La plezuro de la riĉulo estis fari ruzaĵojn kontraŭ la malriĉulo.

         Iam la malriĉa viro iris al la domo de la riĉulo por proponi komercon. Li volis lui terpecon, por  planti maizon. La riĉulo tuj pensis pri terpeco, kiu valoras nenion, tiel malbona, ke tie eĉ formiko ne ekzistis. La interkonsento fariĝis.

         La kompatindulo reiris al sia kabano kaj alvokis la edzinon, por ke ili iru ekzameni grundon. Tie, ili eltrovis poton.

         – Rimarku, virino, ĉi poto estas plena je moneroj, venu por vidi!

         – El oro! – diris la virino. – Ni estas riĉaj!…

         – Ne, – diris la edzo, kiu estis tre honesta viro. – La poto ne estas sur mia tero kaj pro tio ne apartenas al mi. Mia devo estas raporti ĉion al la posedanto de la bieno.

         Kaj li iris al la riĉulo, al kiu li ĉion rakontis.

          – Nu, – diris tiu lasta, – de nun mi rompos la interkonsenton. Mi ne povas lui teron, kiu donas potojn kun oraj moneroj.

         La malriĉulo revenis al sia kabano, kaj la riĉulo kuris por ekposedi la grandan riĉaĵon. Sed kiam li alvenis tien, li vidis nur tio: la poto estis plena je la plej teruraj vespoj.       

         – Ho! – li ekkriis. – Tiu kanajlo ŝercis pri mi, sed mi preparos al li bonan ruzaĵon.

         Li metis la poton kun la vespoj en sakon kaj iris al la kabano de la malriĉulo.

         – Ho, kamarado, fermu la pordon kaj lasu nur duonan fenestron malfermita. Mi havas belan donacon por vi.

         La kompatindulo fermis la pordon kaj lasis nur duonan fenestron malfermita. La riĉulo ĵetis la poton enen.

         – Jen, kamarado, la poto kun la moneroj, kiun vi trovis en miaj teroj. Profitu bone la grandan trezoron – kaj li ridis, ridegis.

         Sed tuj kiam la poto falis sur la grundo, la vespoj transformiĝis en orajn monerojn, kiuj ruliĝadis.

         Ekstere, la riĉulo aŭdis la brueton kaj fariĝis suspektema. Kaj diris:

         – Kamarado, malfermu la pordon, mi volas vidi ion.

         Sed la kompatindulo respondis:

         – Ne faru tion. Mi estas ĉi tie, sen scii kion fari kun tiom da vespoj. Mi ne volas, ke ili piku mian bonan najbaron. Forkuru, kamarado!…

         Kaj tiamaniere la malriĉulo riĉiĝis kaj la riĉulo fariĝis ridinda.

 

          – Kaj kio pri ĉi rakonto?, Emilja, kion vi pensas? – demandis Nazulino.

          – Malpli malbone, – respondis Emilja. – Almenaŭ ne ekzistas malsaĝa reĝo, patro de tri sorĉitaj princinoj…

          Sinjorino Benta diris:

          – Ĉi rakonto apartenas al la grupo, en kiu la homoj kontrastas la malriĉulojn kaj la riĉulojn. En ĉiuj tiaspecaj rakontoj la riĉulo estas ĉiam malbona kaj senkora homo kaj la malriĉulo bona. Ĝenerale, la malriĉulo venkas kaj la riĉulo aspektas ridinde.

          – Bedaŭrinde, – diris Nazulino, – potoj kun vespoj, kiuj fariĝas oraj moneroj nur en la rakontoj. Estas nur konsolo por la malriĉuloj: malbone paroli pri la riĉuloj. Sed la monon, la riĉuloj neniam perdas.

          – Ne diru tion, – rimarkis sinjorino Benta. – Ekzistas la ridindaj riĉuloj, sed ankaŭ ekzistas la malavaraj. Rockefeller ne disdonis grandajn sumojn favore al homaro?

 

 

19 – La afektema virino

          Iam estis viro, kiu edziĝis kun virino, kiu estis tre afeketema. Ŝi ŝajnigis ne havi apetiton. Kiam ŝi sidiĝis ĉe la tablo, estis nur por tuŝi la manĝaĵojn. Ŝi manĝis tri grajnojn da rizo kaj jam krucis la manĝilaron sur la telero, kvazaŭ ŝi manĝintus tutan bovon.

         La edzo suspektis tiun mankon de apetito, ĉar malgraŭ tiu eterna fastado, ŝi estis sufiĉe dika. Kaj li planis ion por senmaskigi ŝin.

         – Virino, – li diris, – mi devas vojaĝi dum kelkaj tagoj. Adiaŭ.

         Kaj li foriris kun la valizo surdorse – sed li sukcesis reveni sen ke iu rimarku kaj sin kaŝis en la kuirejo, malantaŭ barelo.

         Tuj kiam ŝi estis sola enhejme, la afektema virino suspiris kaj kuris al la kuirejo.

         – Joakima – ŝi ​​diris al la kuiristino – rapide preparu tre densa supo, ĉar mi volas tagmanĝi.

         La nigrulino preparis poton da supo, kaj la afektemulino englutis ĝisfine.

         Poste ŝi diris al la kuiristino:

         – Joakima, mortigu kokidon, kuiru ĝin kaj metu en spicata brogaĵo por la vespermanĝo. La nigrulino preparis la kuiraĵon, kiun ŝi manĝis sen lasi peceton.

         – Nun, Joakima, preparu tre delikatan dolĉaĵon.

         Kaj ŝi manĝis la dolĉaĵon, eĉ ereto ne restis.

         – Kaj nun, Joakima, preparu al mi teleron kun tre seka farunaĵo.

         La nigrulino preparis la farunaĵon, kaj la afektemulino manĝis ĝis ŝi ne plu tenis.

         La edzo do eskapis de sia kaŝejo kaj iris al la frontpordo, ŝajnigante ke li alvenas de la vojaĝo. Fortega pluvo falis.

         Kiam la virino malfermis la pordon kaj vidis la viron, ŝi desapontiĝis. Li klarigis, ke li rezignis pri la vojaĝo kaj revenis.

         – Kial vi venas tiel seka, sub ĉi pluvo tiel densa?

         La edzo respondis:

         – Se la pluvo estus tiel densa kiel la supo, kiun vi manĝis, mi venus trempita kiel via kokido ene de brogaĵo; tamen la pluvo estas delikata kiel via dolĉaĵo kaj mi alvenas tiel seka kiel via farunaĵo.

         La afektemulino miris pro tiuj vortoj kaj komprenis, ke la edzo eltrovis ŝian sekreton. Kaj ŝi ne plu estis afektema.

 

          – Laŭmerite! – ekkriis Emilja. – Mi ne ŝatas afektemajn homojn. La edzo bone preparis la instruon. Sen uzo de ajna brutalaĵo, li donis majstran lecionon al la afektema virino.

          – Sed la plej malbona afero – diris Nazulino – estas ke mia buŝo akvumis pro la deziro manĝi tiun farunaĵon.

          – Nastasja! – diris sinjorino Benta, turnante sin al la onklino. –  Delonge vi ne preparas bonan farunaĵon.

          – Kaj mi tre ŝatas prepari ĝin, sinjo, mi scias kiel fari la plej bongustan, sed mi neniam trovas bonan farunon. Tiu, kiun vendas Elija la Turko, estas senvalora – estas kiel lia nazo.

          – Rilate min – diris Peĉjo – mi deziras iun dolĉaĵon. Ho! Mi eĉ lekas la muzelon.

          – Muzelo estas por bovo, – protestis Emilja. – Homoj havas lipojn.

          – Nu, – diris Nazulino, – la rakonto estis bonega, sed tro mallonga. Rakontu alian, onklino, pli longan.

          Onklino Nastasja tamen rakontis alian eĉ pli mallongan.

 

20 – La testudo kaj la festo en la ĉielo

          Iam okazis granda festeno en la ĉielo, kaj ĉiuj bestoj estis invitataj. Ĉiuj direktiĝis al la festo, kaj ankaŭ la testudo. Tamen ĝi estas tiel malrapida, ke ĝi marŝis kaj marŝis kaj neniam alvenis.

         La festo daŭris nur tri tagoj kaj la testudo neniam alvenis. Jam tro laca, li petis al ardeo, ke ĝi portu ĝin sur la dorso. La ardeo respondis: “Plej volonte,” kaj la testudo suriris.

         La ardeo supreniris, supren, supren; de tempo al tempo ĝi demandis all la testudon, ĉu ĝi vidas la grundon.

         – Jes, mi vidas, sed ĝi estas malproksime.

         La ardeo flugis pli kaj pli alten.

         – Kaj nun?

         – Nun mi ne vidas la plej etan pecon el grundo.

         La ardeo do, kiu estis perversa, faris akrobataĵon en la aero, kaj la testudo falis. Kompatindulo! Ĝi falis kun kreskanta rapideco. Kaj dum la falo, li murmuradis:

         Se mi eskapos,

         el, el, el,

         se mi eskapos,

         neniam plu

         mi iros al ĉiel’.

         Subite ĝi vidis la grundon malsupre. Kaj kriis:

         – Foriru, ŝtonoj kaj vepraro, kontraŭe mi dispremos vin! La ŝtonoj kaj vepraroj malproksimiĝis kaj la testudo falis. Tamen, eĉ tiel, ĝia kiraso rompiĝis en cent pecoj.

         Dio, kiu ĉion vidadis, kompatis la kompatindulon. Ĝustadire, tiu katastrofo okazis nur ĉar ĝi insistis ĉeesti la feston en la ĉielo. Kaj Dio denove kunligis la pecojn.

         Pro tio la testudo havas la kirason farita el malgrandaj kunigitaj pecoj.

 

          – Ĉi rakonto, – diris sinjorino Benta, –  certe devenas el la indianoj. Naivaj homoj elpensas tiajn aferojn por klarigi certajn proprecojn de la bestoj. La kiraso de la testudo estas farita el segmentoj, kaj tio donas la impreson de rompiĝo. Do, la indianoj elpensis pri la falo el la ĉielo.

          – Kompatinduloj! – ekkriis Nazulino. – “Se ĉiuj iliaj rakontoj estas tiaj, ili ja montras grandan naivecon. Mi pensas, ke la rakontoj de la nigruloj devas valori pli ol tiuj de la indianoj. Onklino Nastasja, rakontu historion elpensitan de nigruloj.

          Kaj onklino Nastasja rakontis la historion de…

Visitas: 317