Gil Vicente 04. AKTO PRI SANKTA MARTENO (1504)

Resumo:

Ni estas en la procesio dediĉata al “Corpus Christi”, la korpo de Kristo. Malriĉulo venas kaj petas monon por manĝo. Li alvokas la morton kaj petas por ke ĝi forgesu la junulinojn kaj la virgulinojn kaj kunportu lin mem. Sankta Marteno, surĉevale, alproksimiĝas kune kun tri paĝioj. La malriĉulo petas al li almozon. Ĉar la sanktulo ne havas monon ĉimomente, li prenas la glavon, dividas sian mantelon kaj donas duonon al la malriĉulo: “preĝu por mi, ĉar via animo estos ricevata en gloro”.

GV008. Malriĉulo (parolo)

Dejadme pasar por esta carrera,
Ire á buscar un pan que sostenga
Mi cuerpo doliente, hasta que venga
La muerte que quiero por mi compañera.
Ó mundo que ruedas, á qué me has traido!


Lasu ke mi iru laŭ ĉi tiu vojo,
serĉe de pano por ke ĝi subtenu
mian malsanan korpon, ĝis kiam venos
la morto, ĉar ĝin mi volas kiel kamaradon.
Ho vi, giranta mondo, kien vi min kunportis?

(parolas: Jorge Teles)

Komentario:

Resume, ĉi tiu teatraĵo montras centjaran tradicion de kristanismo: tiu, laŭ kio malriĉeco kaj sufero ricevas la paradizon kiel rekompenso. Kaj ke pietato rilate la malriĉulojn sanktigas. La sceno estas mallonga, farita por montriĝi en ia parto de la procesio. La verkisto, je la fino, diras ke la mendo de la teatraĵo estis farita tre lastmomente. Tamen, la vortoj de la malriĉulo, en dekasilaboj, estas dramece emociigaj.

Visitas: 256