Gil Vicente 29. LA KLERIKO DE BEJRA (1526)

Resumo:
Kleriko kun sia filo ĉasadas. Ambaŭ parodias preĝadon per mondumaj kaj komikaj latinaj diraĵoj sed en filatina lingvo, ĝenerale prenitaj el la psalmoj. Gonçalo, plebano, venas kun vendotaj varoj, du kokoj, kuniklo kaj citronoj. Du Junuloj kiuj sin prezentas kiel korteganoj trompas Gonçalon kaj ŝtelas ĉion. Dum Gonçalo sin banas en la rivero, ridigega Nigrulo, kies parolado estas preskaŭ nekomprenebla, ŝtelas lian mansakon, liajn vestojn kaj lian ĉapelon. Venas Maljunulino akompanata de Junulino posedata de spirito, Pedreanes. La spirito diras al la Plebano pri tiuj, kiuj ŝtelis liajn varojn. Poste li iras al la spektantoj kaj divenas iliajn estontaĵojn kaj indikas al kelkaj okazontaĵojn laŭ la astrologio.
Blato nia, kiu festas en la mielo, via mono estu ŝanĝiĝinta, venu via desegno, senplumiĝu via kolo, kiel en la mielo tiel ankaŭ en la bero. Nian banon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn fulgojn kiel ankaŭ ni pardonas al niaj fulgigantoj. Kaj ne konduku nin en tendon, sed liberigu nin de la fripono. Amen Je ŝu’, Je ŝu’, Je ŝu’. (*)
 
(*) En la originala teksto, Gil Vicente prezentas parodion tute nekompreneblan, kun kelkaj rimoj rilate la patronian. Mi nur klopodas por rekrei la etoson sen intenco profani.
 
(parolas: Jorge Teles)
Komentario:
Ĉi teatrajo devus nomiĝi La Plebano de Bejra, ĉar estas la simplulo tiu, kiu aperas en ĉiuj scenoj, escepte de la unua. Estas sekvenco de neakordiĝintaj situacioj, malgraŭ tio, ke ili estas tre amuzaj. La longa misparolado de la Nigrulo, kiam li mencias sakojn pli profitodonajn ol tiu de li ŝtelita, kiam li imitas eventualajn dialogojn inter li kaj funkciulo de la kortego kaj kiam li parodias la patronian kaj la saluton-reĝinon, proponas al ĉi verko la spicaĵon, kiun la ĝenerala strukturo ne montras. Iasence, ĉi teatraĵo similas al kelkaj modernaj filmaj gvidlibroj de la franca “nouvelle vague” kaj de Bolognini. 
La fina parto similas al la Farso pri la Ciganinoj, kiam kelkaj spektantoj aŭdas siajn horoskopojn kaj komentariojn pri siaj karakteroj.
Visitas: 296