apolono kaj hiakinto, 2.
la patro de teofilo instruis al li manieron nuligi de la interna flanko la mekanismojn de la kvin pordoj. sufiĉas enirigi malgrandan bastonon en la truo de la ŝtono kaj tio malpermesas la supreniron de la ringa akso. facile li trovis pecetojn el stango. li fermis kvar el la eliroj kaj, venkinte, reiris al la biblioteko tra la lasta sekreta trairejo. nun li sentis sin kiel absoluta posedanto de la mallumaj galerioj, kvazaŭ li ankaŭ estus absoluta posedanto de la sep arestitoj. li intencis tien reiri sed sentis timon. li iris al sia ĉambraro, kie estis la edzino. li kuŝiĝis kaj ekrigardadis la fumoplenan plafonon ĝis tiam, kiam la birdaro ekkantadis en la malproksimaĵoj. ŝi leviĝis. foriris.
la traboj estis malpuraj. la pensado sekvis fadenon de fumaĵo, ektuŝis araneaĵon de la pacienta araneo, per salto ekmoviĝis ĝis la pordo, kie aperis alio, la servisto. teofilo fermis la okulojn kaj ŝajnigis sin dormanta. la junulo kviete alproksimiĝis, rigardis lin kaj foriris.
Bone estus se ni sukcesus nenion pensi. Bone estus forgesi, forviŝi, detrui nedeziratan imagon kiu rapide kaj de fia maniero eniras en nin, kvazaŭ venenoplena serpento. torporo, konfuzo.
tamen li sciis ke, tujtuj, kiel marĉa veziko, la vero supreniros, eksplodos kaj vangrofrapos lin.
Mi povas klopodi por plia dormado, estas stranga dormo ĉar mi ne sukcesas komplete mergiĝi en la forgeso. Nur malklaraj voĉoj kaj fuĝemaj vizioj kiuj iĝas vaporo kiam mi fiksas sur ilin mian dormeman rigardon.
ne estas unu veziko sed multaj, kiuj supreniras kaj diradas konfuzaĵon, sekretas pri neeviteblaj stumbloj, sugestas ion brilantan kvazaŭ ambaŭtranĉa glavo, samtempe tre sordida kaj tre rava. la vezikoj supreniras kaj klakadas, la gutetoj de la eltrovo. tamen, malgraŭ la konstanta kaj doloriga bolado, la veroj estis difuzaj, kompleksaj, neklarigeblaj.
post kelka tempo ene de ĉi speco de torporo li komprenis ke en lia interno la situacio iĝadis pli kaj pli klara. mankis nur kuraĝo por rompi la sekurecon kaj prononci la magian vorton. sed nune li ne havas kuraĝon por ion diri. ne. li ne estas la sama homo. sed la eltrovaĵo ankorau sin kaŝas en ia nebularo. necesas freneza ago, krio, nuda dancado surmonte, furioza vipado sur la propra korpo kaj poste, ja, poste li kuraĝos paroli la frazon kiu sufokas lin. li ankoraŭ ne estu vangofrapata de la propra pensado. li intencas senti sin kiel aliulo, iel ajn estus ĉi aliulo, por senti sin sekura. tamen pri nenio li certas. li nur havas la impreson pri tio, ke io rompiĝis ene de sia internaĵo.
li saltante leviĝis, foriris, komunikis al la mastrino ke li ne partoprenos en la ĉasado pro la eltrovo de la antikvaj dialetoj kaj ordonis ke neniu ĝenu lin dum li estas en la biblioteko. li iris al la forĝisto, kiu surpriziĝis pro tiel frua vizito, petis de li kvin stiletojn el hardita ŝtalo. kiam li finos, li sendu la feraĵetojn pere de alio, la servisto. poste li alvokis hans kaj tiu diris al li ke la mortpuno okazos en ĉi sama posttagmezo, la heroldo foriros post la manĝo, por tamburi pri la festo.
ne. mi volas ekzameni ĉi malliberulojn. ĉar ili proponis al ni tiom da peno, ili meritas specialan zorgon.
laŭ via volo.
ni malsupreniru. ni ordonu kelkajn ŝanĝojn rilate la prizonon.
la koridoroj iris ĝis fetora kaj humida ejo. la gardostaranto frotis al si la okulojn.
mi volas ke vi irigos ilin al la suda halo. ili okupos ĉiujn ĉambrojn kiuj estos kunligataj inter si. la gardostarantoj deĵoros ĉi tie, antaŭ ĉi fera krado. ne gravas se oni ne sukcesas gvati ilin. la kradoj estas duobligitaj, la nuraj fenestroj rigardas la maron, estas pli ol dudek metrojn kaj la ŝtonegoj estas timegigaj. ili estu liberigitaj de la ĉenoj. mi volas ke ili enspiru esperon aŭ konsolon kaj poste ni subite finos ĉion. Eble mi povas iri tien kaj ilin rigardi tra la pordoaperturo. Ne. Eble ili aŭdis mian voĉon. kiam vi aranĝas la ŝanĝadon de la gardostarantoj?
je la dua manĝado.
do, en tiu horo vi enloĝigos ilin en la suda halo.
En la suda halo estas pli da lumo; suprenirante laŭ la ŝtuparo, akompanata de hans kaj de gardostaranto.
la gardostaranto retromarŝis. hans iris al sia kabineto, ordonis la venigon de la heroldon kaj parolis pri la prokrasto de la pendumado.
teofilo eniris en la bibliotekon kaj atendadis. alio, la servisto, alvenis iom poste.
la mastro sendas min por diri ke li volas manĝi pli frue, en la biblioteko,
li rapide manĝis, prenis la kvin feraĵetojn kunportitajn de alio kune kun la manĝaĵo. enirinte en la sekretan ŝtuparon li rapide anstataŭigis la lignajn bastonetojn de la antaŭtago per la kunportataj feraĵetoj. rapide li iris al la tegmento de la ĉeloj, okazis bruego, ĉirkaŭ dek kvin gardistoj kun glavoj enmane, puŝis la du maldikulojn kaj alvenigis ambaŭ ĝis la forĝisto, kiu rompadis la ĉenaron.
vi, filoj de friponega putino. ho se mi rajtus, mi martelus viajn cerbaĵojn, bastardoj! pestaro!
poste, la tria, la alia, la alia. jen li. efektive, li estos la lasta. lia rigardo ŝajnas rorado. teofilo sekvis lin, rapida kvazaŭ kato. Je la venonta fojo mi metos alian veston sub la mantelo. la malliberulo saltadis kaj etendis la piedartikojn, feroce ridante.
la gardistoj foriris.
mi ne komprenas tion, pro kio ili nin kunportis ĉi tien. mi instalos min ĉi tie. eble la pendumado okazos morgaŭ. haltu tion!, kornulo! gejaĉo! inaĉo!
Li kuŝiĝis sur malseka, malfreŝa monto da fojno. Ĉi porkulo. Certe denove li enmetos la manojn enpantalone, porkulo. Jen li, li movas la manojn, li movas! Maldeca porko! Li haltis. La mizerulo.
subite la koro de teofilo ekerupciis. la malliberulo forprenis sian seksmembron, jam enorma, fermis la okulojn kaj manipulis la sekson ĝis kiam ŝprucaĵo violente sin ĵetis kontraŭ la nigra muro. teofilo apenaŭ sukcesis spiri. tie nenia penso eblis. gapado, ektimo, teruriĝinta skulptaĵo kun fermitaj okuloj, li ŝanceliĝis.
la malliberulo kuŝiĝis surflanke, timegige kriis, ridegis,
mi ekdormos!, bando da gejaĉoj!
supre, la atendado. sube, la profunda dormo. kelkfoje, la malliberulo moviĝis, turniĝis sur la alia flanko. nur tio. en ĉi momentoj ektremado trakuris la tutan sangon de teofilo sed la sekvanta atendado malfortigis la baptadon de la koro kaj la strangan senton pri tio, ke li ne regas la propran korpon, kiu ekdoloras.
Visitas: 174