Gil Vicente 36. TRIUMFO DE LA VINTRO (1529)

Resumo:
La aŭtoro mem sin prezentas kiel Prologo. Li lamentas pri tio, ke la antikva ĝojo ne plu ekzistas en Portugalio. Ne plu estas la popolaraj festoj, kun siaj dancoj kaj kantoj kaj la popolo estadas malkontenta. Venas poste la Vintro, sovaĝulo, kaj ĝi anoncas siajn agojn. Por montri sian fortokapablon, li prezentas sian unuan triumfon, nome, kovri la monton per neĝo. “Mi estas pordisto de la ventoj, paŝtisto de la tempestoj…” Venas Paŝtisto kiu sakras kontraŭ la malvarmo kaj laŭdas la Someron. Li diskutas kun la Vintro kaj unu alvokas plagojn kontraŭ la alia. Alia Paŝtisto venas kaj diras ke li ne havas vestojn antaŭ la malvarmo ĉar dum la somero li elspezis sian tutan monon kun floroj kaj donacoj por sia amindumantino. Venas Maljunulino: ŝi ricevis defion de la junulo al kiu ŝi enamiĝis, ke ŝi trairu la tutan monton senŝue; poste li ricevos ŝin. La Vintro foririgas ĉiujn, por ke li montru sian duan triumfon: terura kaj realisma tempesto surmare. Dum la tempesto unu el la maristoj ekpreĝadas: “Ho, Virgulino Sinjorino de la Lumo! Ho, Sankta Georgo! Ho, Sankta Nikolao!” Sed la ŝipostiristo diras: “Prizorgu nun la ŝipon kaj forlasu la sanktulojn!” Poste tri Sirenoj kantas konsoligan kanzonon pri la espero. La Vintro kondukas la Sirenojn ĝis la gereĝoj kaj ili kantas romancon kiu laŭdadas Portugalion kaj ĝiajn reĝojn. La Somero forpelas la Vintron. Li priskribas sian novan scenejon: venu la floroj, kantu la birdaro. Li alvokas la Monton de Sintra, por ke ĝi ĝuu la novajn bonaĵojn. Paro da nenobelaj homoj plendas pro la varmo, li estas forĝisto kaj ŝi panistino. Venas kelkaj gejunuloj; ili kunportas al la gereĝoj la nemortemajn ĝardenojn. Ĉiuj kantas honore al la Somero kaj al la naskiĝinta bebo, filino de reĝo Johano la Tria kaj reĝino Katarina.
 
Terra frida d’eismelo,
No me negueis mi consuelo.
   Ho, malvarma lando de “eismelo” (*)
Ne neu al mi la konsolon.

(*) nekonata vorto.

(kantas Giovanni Dallagrana)
No penedo João Preto
E no penedo.
Quaes forão os perros
Que matárão os lobos,
Que comêrão as cabras,
Que roêrão o bacello
Que posera João Preto
No penedo?
Sur la ŝtonego, Nigra Johano,
Ja, sur la ŝtonego.
Kiuj estas la hundoj
Kiuj mortigis la lupojn,
Kiuj manĝis la kaprinojn,
Kiuj ronĝis la vinberburĝonojn,
Kiujn la Nigra Johano metis
Sur la ŝtonego.

(kantas Rubem Ferreira Jr)

Quien maora ca mi sayo,
Cuitado,
Quien maora ca mi sayo.
El mozo y la moza
Van en romería:
Tómales la noche
Naquella montina:
Cuitado,
Quien maora ca mi sayo.Tómales la noche
Naquella montina,
La moza cantaba,
El mozo dexia:
Cuitado,
Quien maora ca mi sayo.
Ho, en malbona horo mi venas,
Atentu,
Ho, en malbona horo mi venas.
Junulo kaj junulino
Iras en pilgrimado:
La nokto surprizas ilin
Sur tiu monteto:
Atentu,
Ho, en malbona horo mi venas.La nokto surprizas ilin
Sur tiu monteto,
La junulino kantadis
La junulo diradis:
Atentu,
Ho, en malbona horo mi venas.

(kantas Graciano Santos) 

Por do pasaré la sierra,
Gentil serrana morena?
Tu ru ru ru rá: quien la pasará?
Tu ru ru ru ru: no la pases tú.
Tu ru ru ru ré: yo la pasaré.
Di, serrana, por tu fe
Si naciste en esta tierra,
Por do pasaré la sierra,
Gentil serrana morena?Ti ri ri ri ri: queda tú aqui.
Tu ru ru ru ru: qué me quieres tú?
To ro ro ro ro: que yo sola estó.
Serrana, no puedo no,
Que otro amor me da guerra.
Como pasaré la sierra,
Gentil serrana morena?
Kiel mi transpasos la monton,
Ho, ĝentila bruna montanino?
Tu ru ru ru ra, kiu transpasos ĝin?
Tu ru ru ru ru, ne transpasu vi.
Tu ru ru ru re, mi transpasos ja.
Diru montanino, je via fido,
Se vi naskiĝis en ĉi lando
Kiel mi transpasos la monton,
Ho, ĝentila bruna montanino.Tu ru ru ru ri, restu vi ĉe mi.
Tu ru ru ru ru, kion volas vi?
Tu ru ru ru ro, sola vivas mi.
Montanino, mi ne rajtas,
Alia amatino militas kontraŭ mi.
Kiel mi transpasos la monton,
Ho, ĝentila bruna montanino.

(kantas João Batista Carneiro kaj Carmen Ziege)

Assi andando, amor andando,
Assi andando m’ora irei.
Tiamaniere marŝante, amato, ja marŝante,
Tiamaniere marŝante nun mi iras.
(kantas Kátia Santos)
Polo canaval da neve
Não h’a hi amor que me leve.
   Al la kanejo neĝoplena
Neniu amato kondukas min.
(kantas Carmen Ziege) 
Por mas que la vida pene,
No se pierda el esperanza,
Porque la desconfianza
Sola la muerte la tiene.
Si fortuna dolorida
Tuviera quien bien la sienta,
Sentirá que toda afrenta
Se remedia con la vida.
Y pues doble gloria tiene
Despues del mal la bonanza,
No se pierda el esperanza
En quanto muerte no viene.
Ha a a – ha a a – ha a a.
Eĉ se la vivo estas penoplena,
Ne perdiĝu la espero,
Ĉar la malfido,
Nur la morto ĝin havas.
Se doloriga fortuno
Venas al iu kiu forte sentas ĝin,
Oni sentu ke ĉiu defio
Estas kuracata de la vivo.
Kaj duoblan gloron havas
La bono kiu sekvas la malbonon.
Ne perdiĝu la espero
Dum la morto ne venas.
Ha a a – ha a a – ha a a.
(kantas Carmen Ziege kaj Kátia Santos)
Deus do ceu e Rei do mundo,
Por sempre sejas louvado,
Que mostraste tais grandezas
Em tudo que tens criado.
Fizeste reinos distintos
E cada um no seu grado,
Deste-lhes mui justos reis,
Cada rei no seu reinado.
Também deste a Portugal,
De mouros sendo ocupado,
O rei dom Afonso Henriques,
Que antes o tinha ganhado.
Este santo cavaleiro
De teu poder ajudado,
Venceu a cinco reis mouros
Juntos em campo apraçado.
Tu cinco chagas lhe deste
Em paga do seu cuidado.
Que as deixasse por armas
Ao seu reino assinalado.
Recorda-te, Portugal,
Quanto Deus te tem honrado;
Pois deu-te as terras do sol
Por comércio a teu mandado;
E os jardins de toda a terra
Tu tens bem assenhoreado:
Os pomares do Oriente
Dão-te seu fruto apreciado.
Seus paraísos terreais
Fechaste com teu cadeado.
Louva ao que te deu a chave
Do melhor que tem criado;
Todas as ilhas ignotas
Só a ti tem revelado.
De quinze Reis que tiveste,
Nenhum te tem despresado,
Mas de melhor em melhor
Têm-te acrescentado;
Tuas Rainhas passadas
Santas têm acabado.
Se a Deus deste louvores
Por quantos bens te tem dado,
Dá-lhe graças novamente,
Pois de novo te há olhado.
Deu-te o Rei Dom João,
Terceiro deste ditado;
E da rainha preciosa,
Porque sejas mais ligado,
Duas filhas primeiramente
Tudo por Deus ordenado;
Como quem sabe o bom,
Assim te tem orquestrado,
Bem sabes, Reino ditoso,
As Infantes que te ha dado,
Umas para Imperatrizes,
Rainhas que tens criado.
Outros Reis da Cristandade
De tua estirpe têm manado,
E também Imperadores
Procedem de teu costado,
Teu príncipe natural
Deus por ti o tem guardado,
E nascerá em tuas mãos
Quando o tempo for chegado.
Dio de la ĉielo kaj reĝo de la mondo
Estu vi porĉiame laŭdata.
Ĉar vi elmontris vian potencon
Per ĉio de vi kreata.
Vi kreis malsimilajn reĝlandojn,
Kaj ĉiu laŭ sia maniero.
Al ĉiuj vi proponis justajn reĝojn,
Ĉiu en sia reĝlando.
Vi ankaŭ proponis al Portugalio,
De la maŭroj okupita,
La reĝon Afonso Henriques
Kiu antaŭe ricevis ĝin.
Ĉi sankta kavaliro
Helpe de via povo
Venkis kvin maŭrajn reĝojn
Kuniĝintaj en milita kamparo.
Vi donacis al li la kvin sanktajn sangajn vundojn
Kiel pago pro lia granda zorgo,
Por ke li surskribu ĝin sur la blazono
De lia konkerita reĝlando.
Vi, Portugalio, memoru,
Pri ĉio al vi donacata de Dio,
Ĉar li donis al vi la landojn de l’ suno
Por ke vi faru en ĝi komerco.
Kaj la ĝardenojn de la tuta tero
Vi bone ekposedadas.
La orientaj fruktoĝardenoj
Donas al vi ŝatatajn fruktojn.
Viajn terajn paradizojn
Vi fermas per viaj ŝlosiloj
Laŭdu tiun, kiu donacis al vi la ŝlosilojn
De la plej bona de li kreata.
Ĉiujn nekonatajn insulojn
Nur al vi li riveladas.
Inter viaj dek kvin reĝoj
Neniu malestimis vin.
Kontraŭe, de plejbonaĵo al plejbonaĵo,
Li ankoraŭ pli donacas al vi.
Viaj praaj reĝinoj
Fine iĝas sanktulinoj.
Se vi jam laŭdis Dion,
Pro ĉio de li donacata,
Danku denove al li,
Ĉar denove li vin rigardas.
Li donis al vi la reĝon Johano,
La tria de ĉi nomo.
Kaj de la altmerita reĝino,
Por ke vi al ŝi estu ligata,
Unue, du filinojn,
Laŭ la ordono de Dio.
Laŭ tiu, kiu konas la bonon,
Tiamaniere Dio ordigas vin.
Ho, feliĉa reĝlando, vi bones scias
Pri la ricevitaj infantinoj.
Kelkaj iĝas imperiestrinoj
Kaj kelkaj reĝinoj de vi kreataj.
Aliaj reĝoj de la kristanaro
Fontas el via genealogio.
Kaj eĉ imperiestroj
Devenas de via lumbo.
Kaj via natura princo
Dio ankoraŭ kaŝas lin.
Li naskiĝos en viaj manoj,
Kiam venos la ĝusta tempo.
(kantas Jorge Teles, Gerson Marchiori, João Batista Carneiro, Carmen Ziege, John Théo, Jáqueson Magrani, Rubem Ferreira Jr, Kátia Santos, Giovani Dallagrana kaj Graciano Santos) 
Del rosal vengo, mi madre,
Vengo del rosale.
Á riberas daquel vado
Viera estar rosal granado.
Vengo del rosale.Á riberas daquel rio
Viera estar rosal florido,
Vengo del rosale.

Viera estar rosal florido,
Cogí rosas con sospiro.
Vengo del rosale.

Del rosal vengo, mi madre,
Vengo del rosale.

El la rozujaro mi venas, panjo,
Mi venas el la rozujaro,
Ĉe la bordo de la vadejo
Mi vidis rozujon semoplenan.
Mi venas el la rozujaro.Ĉe la bordo de la rivero
Mi vidis rozujon floroplenan.
Mi venas el la rozujaro.

Mi vidis rozujon floroplenan.
Suspirante mi plukis rozojn.
Mi venas el la rozujaro.

El la rozujaro mi venas, panjo,
Mi venas el la rozujaro.

(kantas Jorge Teles) 
 
Quem diz que não he este
San João o verde?
   Kiu diras ke ne estas tiu,
Sankta Johano, la Verdulo? (*)

(*) Sankta Johano, la Verdulo, estis la nomo de la Sanktulo, ĉe la komenco de la somero.

(kantas Jáqueson Magrani)
 
… Sintranoj kaj la Princo (V.GV108, en la teatraĵo La Ŝipo de la Amoj)
Vento bueno nos ha de levar,
Garrido he o vendaval.
   Bona vento kunportos nin,
Belega estas la uragano.

Komentario:
Preninte kiel temo la mito de la lukto inter la naturaj elementoj en iliaj sezonaj drastecoj, Gil Vicente konstruis potencan panelon. Estas sekvenco de ravaj scenoj en kiuj diversaj roluloj venas unu post la alia, ĉiuj suferantaj pro la veteraj rigoroj; tamen, homece, ĉiuj sin defendas laŭ siaj kapabloj kaj, kiam alia solvo ne estas, ili sakradas. Ĉi teatraĵo estas unu el la superbaj elmontroj de la genio de Gil Vicente. Ĝi estis verkata por festi la naskiĝon de filino de la reĝo Johano la Tria, kaj bone elmontras lian talenton.
Simile al tio kio okazas en sia tuta verkaro, Gil Vicente ne perdas la okazon por kritiki kelkajn aspektojn de la religiemo de la popolo aŭ de la kutimoj de la portugala nobelaro, kiam li konsideris ilin eraraj. Dum la tempesto la ŝipostiristo parolas pri iu tiama kutimo, nome, doni la komandon de ŝipo al grava nobelo aŭ palacovizitanto, malgraŭ tio ke li nenion komprenis pri la arto ŝipostiri. Diras la Maristo: “Tio estas eraro, kiu kun si kunportas mil erarojn, tiom danĝera metio en manoj de iu, kiu neniun priscias”.
La diskuto inter la Vintro kaj la Paŝtisto tre similas al kelkaj kantataj defioj de la popolo en la nordorienta regiono de Brazilo.
La longa romanco de la Sirenoj priskribas la portugala brilado. Ĝi originale estas en la hispana sed mi tradukis al la portugala, por ke ĝi iĝu pli taŭga.
 
Inter ĉi teatraĵo, de 1529, kaj la sekvanta, de 1532, okazos la katastrofa tertremo kiu ruinigis grandan parton de Lisbono, en 1531. Kelkaj pastroj de Santaremo anoncadis la tujan alvenon de alia tertremo kaj provokis tumulton inter la popolo. Ili indikadis kiel la kialo de la fatalaĵo la furio de Dio pro la ĉeesto de la novaj kristanoj en Portugalio. Novaj kristanoj estis la judoj kovertitaj al kristanismo. Tridek kvin jarojn antaŭe ili estis forpelataj el la lando kaj okazis la perforta konvertigo de tiuj kiuj restis. Oni rimarkas, do, ke ankoraŭ ekzistis granda fanatika antaŭjuĝo antaŭ la ĉeesto de la konvertitoj. En letero al la reĝo, Gil Vicente rakontas la argumentojn, kiujn li prezentis al la fratoj, pri la blindaj fortoj de la naturo, restarigante la trankvilecon en la regiono.
Visitas: 176