Malfaldata animo, ĉapitroj 46, 47, 48, 49, 50, 51 kaj 52.

Malfaldata animo, ĉapitroj 46, 47, 48, 49, 50, 51 kaj 52.

  

046.

           de kie elvenas ĉi tiuj belaj kaj allogaj adoleskantoj, kiujn mi tiom freneze amadas. ĉu ili estas kvazaŭ ili estus mi mem? aŭ ĉu mia patro? aŭ ĉu mia filo? ĉu gravas scio pri tio? aŭ estus ĉiam sufiĉe ke mi min donus freneze, senespere, haluciniĝe, sovaĝe al mia pasio? ĉu tio sentata de mi estas amo? kio estas amo?

 

  047.

           mi vojaĝas kun tiom da doloro kaj tiom da aŭdaco tra la landoj de ĉi tiu libro, por senti min pli forta kaj plenaĝa, poste, en la eksterlando de ĝia neesto.

 

  048.

           ankaŭ okazas, foje, ke mi ne scias, ĉu tio, kion mi skribas, estas perlo aŭ fekaĵo.

 

  049.

           mi volus paroli, mi volus skribi pri la amo. ne nun, tamen. svingiĝu nun la amo super mi, kiel pendolo, peza sed reviviga. kuŝu ĝi dormante en la profundoj de la plejaj profundaĵoj ene de mi. kio estas la pleja profundaĵo ene de mi? la fundo de mia animo? la fundo de mia deziro? la fundo de mia korpo? la fundo de mia pasinteco?

           animo, deziro, korpo, pasinteco, kie? en kiu inter vi? mi kaŝas tion, kio,  laŭ mia penso, estas amo? mi ne scias tion, kio estas la amo. kio ĝi estas?

 

 050.

           okazas foje, ke mi penetras en la sonĝan mondon, kvankam duone vekiĝanta, kaj atestas sekvencon de pensoj, kiuj ne tiom dependas de mia volo, sed estas faritaj laŭ sia propra ordo;

           kaj okazas ke mi miras pri la profundo de ĉi tiuj pensoj, mi intencas ilin noti, mi klopodas por vekiĝi… sed mi ne povas reteni ilin, ĉar ili, kiel fantomoj de la nokto, malaperas antaŭ la lumo de la maldormo.

          okazas foje, ke mi persekutas ideon, dum mia skribado, kaj ĉi ideo fariĝas per si mem, sendepende de mia volo;

          kaj okazas ke mi pensas ke, ene de ĉi tiu ideo ekzistas la ebleco de grava kaj definitiva eltrovro … sed, provante transformi ĝin en frazon, ĝi, kiel nedeĉifrebla enigmo, perdiĝas meze de sensencaj vortoj.

 

051.

           vi estas en petropoliso, la knabinoj ludas, maŭrico, la plej juna nevo, amuziĝas, perdita en sia propra infanaĝo, geraldo jam apartenas al la mondo de plenkreskuloj. vi restas sola. vi sidas surplanke, ĉirkaŭata de multaj magazinoj plenaj je logaĵoj. Ili montras bizarajn karnavalajn kostumojn, kun plumaĵoj kaj juvelŝtonoj. vi tondas pecojn de tiuj kostumoj kaj gluas sur antaúdesegnitajn figurojn, kreante viajn proprajn kostumojn. nur la teatro, longtempe poste, donos al vi la eblecon aparteni al ĉi mondo neniam enkodigata. teatro kaj literaturo. la arto ĝenerale. vi ankaŭ eltrovros, ke la fantazio apartenas al ĉiuj homoj. se vi bonvenigas ĝin kun pli da atento, ĉi tio nur faras vin malegala al la plejmulto de la homoj. sed ne pli malbona.

 

052.

           esti malegala signifas nur esti malegala. esti malegala signifas esti egala al si mem. se estas problemo, la problemo apartenas al aliuloj.

Visitas: 162