ardeoj kaj vulturoj… 08

8. Medaloj, kudriloj kaj aliaj altvaloraĵoj

    Iam, fosante en la kotaro, mi trovis medalon de Nia Sinjorino. Iu diris al mi por ĝin montri al ajnulo, mi memoras nek nomon nek vizaĝon. Subite, mi staris antaŭ li kaj li montris fibolon plenan je medaloj. Ili estis belegaj. Li simple pendfiksis mian medalon al la fibolo kaj diris ke ĝi apartenas al li, li perdintis ĝin. Kompreneble mi ne kredis sed nenion mi rajtis fari.
El kie venis tiuj medaloj? Kiam iu trovadis medalon, zorgis atenteme sed finfine ĝia destino estis la fibolo de tiu junulo. Li estis granda, famiĝis pro sia kolekto kaj kelkfoje pave montris ilin.
Mi neniam plu trovis medalon, eĉ de malsupera sanktulo. Mi pensadis ke, se tio okazos, mi briligos ĝin kaj kaŝos por ke ĝi ne perdu la valoron kiel unu inter multaj en tiu fibolo.
Same valorajn kiel medalojn, ni havis kelkajn trezoretojn, kiuj estis objekto de zorgego. Tamem, siatempe, ĉio pasis de posedanto al posedanto.
Mi scias ke kelkaj lernantoj havis monon. Estis mistero la apero de mono kaj egala mistero estis la trovado de objektoj ne sendataj de parencoj. Mi duonmemoras, iu grandulo rakontis ke li petis al loĝanto de la urbo, tra truo en la muro, ke li aĉetu cigaredon.
Do. La altvaloraj trezoretoj estis kombiloj, dentobrosoj, fiboloj, ŝnuretoj, pecoj de tuko. La tukoj estis disfadenigitaj por ke oni  uzu la fadenojn en la kudraĵoj. Iam, feliĉulo ekhavis pecon el bantuko kaj li montris al ni ke, tirante la fadenon, ĝi venis kaj venis kaj venis kaj neniam finiĝis. La felpeca ŝtofo proponis longegan fadenon, ŝajnis magio. Vere, estis valorega posedaĵo.
Dum iom da tempo, kelkuloj havis bildoj “Eŭkalol'”. Eŭkalol’ estis marko de tualetsapo. Ene de la pako estis bildo sur dika papero. Kia mirindaĵo! Geraldo alvokis min por ke mi vidu, mi eniris en la grupo de granduloj kaj la posedanto montradis per sia propra mano, neniu rajtis tuŝi ilin. Mi memoras pri velŝipoj, mi memoras pri soldatoj el ĉiuj epokoj, eĉ spadisto! Mirindaĵo, mirindaĵo! Ili aperis en serioj, mi ne memoras detalojn, nur koloroj. Sublimaj koloroj, neforgeseblaj vidataĵoj!
Ni, la etuloj, nenion posedis ĉar la objekto iamaniere malaperadis. Kiam, poste, ni trovis ĝin en mano de iu grandulo, tiom da tempo pasis ke nia rajto nuliĝis. Krom tio ke, se ni plendus, ili batus nin.
Sed kudrilojn ni sukcesis havi. Ho, la kudriloj! Kia pacienco, kia precizeco, kia artfaritaĵo! Jarojn poste mi klopodis por fari unun, por montri al Angela nian laboron. Mi nenion sukcesis.
La plej grava ingredienco, por la farado de kudrilo, estis la tempo. Tion, ni troege havis. Mi faris pli ol unu kudrilon. La drato aperis danke al unu el tiuj mirakloj. Drato enmane, je diversaj dikecoj, post faldo kaj refaldo, ni rompis ĝin je la dezirata mezuro. Tuj poste, ni pintigis ĝin pere de frotado sur glata ŝtono. La dua paŝo estis trovi najleton kaj mi laŭte krias, ho Sinjor’!, Sinjor’!, diru al mi el kie venis tiuj najletoj! Post la ekhavo de la najleto, ni komencis platigi la alian pinton de la kudrilo. Ĝi devus iĝi tre plata. Pro tio ni bezonis specialan ŝtonon, sen reliefaĵo, por ke la metalo ne detruiĝu. Do. Post tio, ni batadis la najleton sur tiu plata kapo. Sur ambaŭ flankoj, alterne. Precize, pacience, trankvile. Tio tordigis la kapeton de la kudrilo kaj denove ni batis sur ĝin per la rondeca ŝtono. Ĝis kiam, finfine, la trueto aperas. Poste, surŝtone, ni fajlis la truitan kapeton por forfini la aspraĵojn.
Estis altvalora juvelo. Ni trafiksis ĝin surkolumen aŭ surpoŝen, mi ne scias, montrante la fragilan ilon.
Mi menciu ankoraŭ la sanktulajn bildetojn, kolorajn vitrajn rompitaĵojn, malplenajn alumetskatolojn, ho!, tiuj estis nemalhaveblaj por la akaparo de lokustoj.
Ili nomis pakaĉon al la donacpako ricevita de parencaro. Mi jam diris ke mi kaj Geraldo ricevis unun. Panjo sendis plie, ni ricevis nur unun. La pakaĉoj plenigis je povo la premiitojn. La petoj ĉiam estis la samaj: kombilo, dentobroso, dentopasto, tualetsapo, parfumo, dolĉa densigita lakto kaj tenisa pilko. La tenisaj pilkoj ravigis min ĉar mi eltrovis ke ili havis du egalajn desegnaĵojn, kiuj adaptiĝis unu ene de la alia, vera miraklo!
Mi memoras ke, iam, iu permesis al mi suĉadon el la trueto de la ladskatoleto kun dolĉa densigita lakto,  Ganimedo neniel ajn proponis la veran ambrozion. Mi ankaŭ memoras ke, iam, grandulo petis al mi fari la manon kiel konkon. Ni partoprenis de spektanta rondo kaj ĉiuj atente rigardadis min, tio estis privilegio inda de imperiestro favorato. Geraldo serioze kontrolis min, la Krezo verŝis en mian manon iom da parfumita harakvo. Ĉirkaŭe ĉio silentis. Mi sciis ke mi devus ŝmiri per ĝi la harojn. Antaŭe, mi intencis senti la parfumon. Sed kiam mi proksimigis la manon al la nazo, kreiĝis tumulteto kaj iu laŭte kriis:
Ne estas trinkaĵo, estas por la haro!
Mi tute skuiĝis pro ektimo, hontoplene, kaj rapide mi malsekigis miajn harojn. Ĉiuj ridis, vantemaj sed ravitaj. Dum longa tempo, pensi pri tiu okazaĵo tre ĉagrenigis min.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 148