La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 5 kaj 6
5 – Aventuroj
La skarabo lasis Emilja en la mezo de unu el la stratoj de la ĝardeno. La suno varmigis la ŝtonojn kaj ŝi rimarkis, ke se ŝi ne trovos lokon kun ombro, ŝi mortos rostita. Ĉar neniu “ĉevalo” estis ĉirkaŭe, ŝi devis piede transiri la spacon, kiu kondukis de tie al la proksima florbedo. Ŝi ege luktis por superi tiun longan distancon, sur la terura grundo plena je ŝtonoj! La suno bruligis ŝian haŭton kaj dufoje la vento faligis ŝin.
– Alia granda malamiko de la nova homaro estos la vento, – pensis Emilja. La malbona vento faligis min dufoje sed certe ĝi estis makforta vento, ĉar ĝi apenaŭ movis la foliojn de la ĝardeno. La sistemo pri staro, taŭga al dupieduloj, funkcias nur por grandaj estaĵoj, kiel la antikvaj homoj. Por eta estaĵo kiel mi, ĝi estas la plej granda katastrofo. Pro tio ne ekzistas bestetoj kun du kruroj kaj kiuj marŝas vertikale. Ili ĉiuj estas horizontalaj kaj plenaj je kruroj. Mi nun komprenas: defendo kontraŭ la vento! Se hazarda vento faligis min dufoje, tio signifas, ke vera vento ĵetos min tien, kie Judaso perdis siajn botojn (*). Tamen ekzistas neniu malgranda formiko, kiu ne povas rezisti al la ventoj. Kial? Ĉar ĝi ne estas dupiedulo kaj ĝi ne marŝas vertikale kiel mi. Lernu ankaŭ tion, sinjorino Emilja. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”
