apolono kaj hiakinto, 6.
luis’ restis ĉe teofilo dum du pliaj tagoj. li ne ridetadis, ne paroladis; se li ne estis ĉe la lito, li absorbiĝis en rigardo de la detaloj de la tenilo de sia ponardo. teofilo respektis lian silenton kaj lian flankeniĝon. li rememoris la misteron de luis’, li nenion menciis pri tio, kio okazis dum la vizitado de la galerioj. teofilo vere ne reagis, ĉar sia spirito ŝajne vintrumadis ene de timema surpriziĝo. pli bone atendi.
iu frapis ĉe la pordo. teofilo rigardis tra la trueto estas la pastro kuŝiĝu kaj ŝajnigu sin dormanta mi mem malfermos:
jen, mi povas kisi la krucifikson. mi povas reciti ajnan preĝon.
tio neniel rilatiĝas al la demono. Se demono ekzistas ĉi tie, estas simbola maniero paroli pri io, kion mi sentas ene de mi. Sed mi ne plu timas. ĉio trankviliĝis. Mi eltrovis ion, nun sufiĉas alkutimiĝi al ĉio. pastro, vere, mi volas diri, mi spertis strangan sonĝon en la antaŭa tago de la vipado kaj la sveno kaj tio perturbegis min. pro tio, la vipofrapoj. Malbenita vipo, ĉiu vipofrapo ne valoris la duonon de ĉiu ŝprucado.
kompreneble, kompreneble mi fizike pliboniĝis.
ĝuste tio. mi kredas ke morgaŭ mi malsupreniros.
ne. li min vizitos ĉiutage por studi ĉe mi. li estas talenta. pro kio vi demandas tion?
hans ne devas maltrankviliĝi. li ne ĝenas min, absolute. kontraŭe, li estas kvazaŭ sendito de la ĉielo, kiu kunportis al mi serenecon. ni interparoladas la tutan tempon.
vi pravas, pastro. ŝajnas ke ili estas senditoj de la dio.
jes ja, li estas iom petolema. estas rezulto de la aĝo. ah!, mi memoras nun, kio pri la malliberuloj?
sed kial la popolo enmiksiĝas en tio?
jes, eble vi pravas. ni diru ke ni povus sendi ses el ili al pendumado.
ĉar ŝajnas al mi ke unu estas senkulpa. vere, ne nur unu, sed du. ĝuste tio. mi interparolis kun ili kaj ili mem deklaris la senkulpecon de tiuj du.
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 6”
Continue lendo “apolono kaj hiakinto, 6”
Visitas: 237