brazilaj infanaj kanzonoj 15. blato diras…

BLATO DIRAS KE ĜI HAVAS (a barata diz que tem)

Blato diras ke ĝi havas
Belan ringon kun rubeno.
Jen mensogo de la blato.
Estas ringo el fadeno.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ringo el fadeno.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ringo el fadeno.

Blato diras ke ĝi havas
Belan ŝuon el kristalo.
Jen mensogo de la blato.
Estas ŝuo el ĵurnalo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ŝuo el ĵurnalo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas ŝuo el ĵurnalo.

Blato diras ke ĝi havas
Belan liton el platano.
Jen mensogo de la blato.
Estas lito el banano.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas lito el banano.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas lito el banano.

Blato diras ke ĝi havas
Belan domon el marmoro.
Jen mensogo de la blato.
Estas domo el vaporo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas domo el vaporo.
Ha ha ha! Ho ho ho!
Estas domo el vaporo.

(kantas jorge teles)
Visitas: 232

brazilaj infanaj kanzonoj 14.kapeleto de johano

KAPELETO DE JOHANO (capelinha de melão)

Kapeleto de Johano,
la Sanktulo nia,
Jen dianto kaj jen rozo
kaj flor’ bazilia.

La Sanktulo dormas, dormas,
Ne lin veku nun.
Ho, Johan’, vekiĝu,
ĉar jam venis sun’.

(kantas jorge teles)
Visitas: 152

brazilaj infanaj kanzonoj 13.ĉe mi bitu

ĈE MI BITU’ (vem cá bitu)
Ĉe mi Bitu’. ĉe mi Bitu’,
Ĉe mi Bitu’, ĉe mi.

Ĉe vi ne, ĉe vi ne, ĉe vi ne
Baton timas mi de vi.

Ĉe mi Bitu’. ĉe mi Bitu’,
Infan’ de mia kor’.

Jen mi ĉi, jen mi ĉi, jen mi ĉi.
Kaj por vi jen bela flor’.

(kantas Felipe, Ana Eduarda kaj Isabela)
Visitas: 182