brazilaj infanaj kanzonoj 09.la dekstra mano…

LA DEKSTRA MANO TENAS ROZUJON (a mão direita tem uma roseira)

La dekstra mano tenas rozujon,
Dekstra mano tenas rozujon,
Kaj ĝi floras kun fascino,
Kaj ĝi floras kun fascin’.

Nun vi rozujo venu enronden,
Vi rozujo venu enronden,
Por vi estas belulino,
Por vi estas belulin’.

La belulinon, ne, mi ne volas,
Belulinon, ne, mi ne volas,
Jen brakum’ por amikino,
Jen brakum’ por amikin’

(kantas Jorge Teles)

Visitas: 232

brazilaj infanaj kanzonoj 08.vidas mi kokinon

LA KOKINO DE L’ NAJBARO (a galinha do vizinho)

Vidas mi kokinon ravan.
Ĝi demetas ovon flavan.
Kaj jen unu, kaj jen du, kaj jen tri,
Kaj jen kvar, kaj jen kvin, kaj jen ses,
Kaj jen sep, kaj jen ok, kaj jen naŭ,
Kaj jen dek.

(voĉoj: Isa, Ana, Nicole, Jorge)

Noto: Ĉi tiu ludo instruas la numerojn al etaj infanoj. Manenmane ĉiuj rondiras kaj kiam venas la “dek” ĉiuj bruege falas surplanken.

Visitas: 191

brazilaj infanaj kanzonoj 07.bufo kururu’

BUFO KURURU’ (Sapo Cururu)

Bufo Kururu’
En rivera farm’
Se la bufo kantas, fratino,
Fortos la malvarm’.
Se la bufo kantas, fratino,
Fortos la malvarm’.

Bufo Kururu’
En marĉa ravin’
Se la bufo krias, fratino,
Krias por bufin’.
Se la bufo krias, fratino,
Krias por bufin’.

Kururu’ bufino
Kantas en la kest’
Ŝi preparas punton, fratino,
Por la nupta vest’.
Ŝi preparas punton, fratino,
Por la nupta vest’.

kantas jorge teles

 

Visitas: 197