brazilaj infanaj kanzonoj 06.samba lele’

SAMBA-LELE’ (Samba-Lelê)
 



Samba-Lele’ malsaniĝis
Al ŝi doloras la kapo.
Mi opinias ke ŝi nur
Saniĝos post forta bato.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino (dufoje).

Ho mulatino gracia
Instruu pri amindumo.
Elektu la amatinon,
Allogu per palpebrumo.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino (dufoje).

Ho mulatino gracia
Instruu pri kuirado.
Metu la paton sur fajron,
Foriru por promenado.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino (dufoje).

Ho mulatino gracia
Diru nun vian adreson.
Tion mi ne rajtas fari.
Paĉjo ne donas permeson.

Tretu, tretu, ho mulatino
Jupan randon, ho mulatino (dufoje).

Visitas: 207

brazilaj infanaj kanzonoj 05.sankta Klara

SANKTA KLARA KLARIGIS (Santa Clara clareou)

Sankta Klara klarigis,

Sankta Dimanĉo dimanĉigis,

For pluvo,

Venu sun’.

(kantas Isa, Ana, Leo)


Ĉi tiu kanzoneto estas sorĉaĵo por forpeli la pluvon kaj venigi la sunon.

Visitas: 187

brazilaj infanaj kanzonoj 04.falas roso, roso falas

FALAS ROSO, ROSO FALAS (sereno eu caio caio)

Falas roso, roso falas
Falas falas kun obstin’.
Kaj la dormon malpermesas
De la bela amatin’.
Mia vivo, ajaj,
Estas barko, ajaj,
Kiu flosas sen direkto ia.
Se mi havus, ajaj,
La lumaĵon, ajaj,
De la blua okulparo via.

Falas roso, roso falas…

Malfeliĉe, ajaj,
Mi ploradas, ajaj,
Pro memoro pri amo perdita,
Kaj la roso, ajaj,
estas larmo, ajaj,
el malĝoja okulo falita.

Falas roso, roso falas…

(kantas Ana Eduarda kaj Jorge Teles)

Noto: Ĉi tiu kanzono, malgraŭ la ordinara konsidero, ne estas folkloraĵo. Ĝin verkis Antonio Almeida (1911-1985). Ĉar mia paĝo ne havas komercajn celojn, mi daŭre prezentas ĝin.

Visitas: 187