Malhistorio – ĉapitro 1
Kaj la steloj de la ĉielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, ĵetas siajn nematurajn figojn.
1. la nigra frumateno.
kaj kiel mi kapablus ekspliki ĉion, kion mi de malproksime vidis? mi antaŭlonge kaŝis min ĉi tie, pro ludo, pro aventuro, pro timo kaj pro intuicio, ĉi tie, tiel malproksime de civilizacio kaj urboj. mi okupiĝis nur pri miaj infanaj revoj kaj pri mia koro, laca sed malkvieta. okazis, do, iam, tute neatendite, dum mi banis min en la rivereto, mi aŭdis grandan eksplodon. mi supreniris al la monteto kaj pleniĝis je ektimo. la tago iĝis nokto kaj vidiĝis grandaj fajraĵoj en la ĉielo. en tiu horo mi pensis pri la lasta horo. tiom da minacoj pri atoma milito, de perdo de kontrolo en la vetarmado, de eta fuŝaĵo en unu el la misiloj abunde preparitaj kaj pacience atendantaj! la homoj sciis pri tio sed forgesis iliajn timojn. ili sepultis la timojn sub siaj etetaj ĉiutagaj mizeroj. ili konsumis la grandan timon per ripetataj kaj sensencaj gestoj, fandis la grandan teruron por ĝin transformi en malgrandajn timojn, tiuj kiuj nutras la vivon kaj malfruigas la morton.
ne okazos hodiaŭ, trompis sin la homoj, ekzakte kiel oni sin trompas pri la morto:
ne okazos hodiaŭ.
mi timis nun ke tiu hodiaŭo finfine alvenis. mi ankoraŭ ne sciis pri la grando de la eksplodoj. eble mi reliefigas la danĝeron pro la sentata teruro. mi timis, antaŭ la malproksimaj lumadoj kaj la surda ripetado de eksplodoj, mi timis ke tiu sama detruiga rito eble okazas en la tuta planedo.
mi eniris en la groton kaj atentis. tutcerte, mi pensis, post la granda katastrofo, neeviteble alvenos mia propra fino. estis fajro en la groto, fajro pri kiu mi zorgis per fervoro inda je mia neceso supervivi. mi apudiĝis al fajro kaj penis pensi kaj penis kompreni kaj penis imagi tion, kio okazis. mia kapo sin montris konfuza. mi ne scias kial, mi memoris la plorkanton de la profeto Jeremia:
la vojoj de Cion estas malĝojaj!
kaj granda ĉagreno klinigis mian rigardon, kiam mi ripetis: la vojoj de Cion estas malĝojaj! kiel mortas mia urbo! kio okazas tie? jen mi malproksimiĝis de ĝi kaj dum tiom da tempo mi restis en tiu sovaĝa ekzilejo! kio okazas tie? mi imagis restaĵojn kaj ruinojn. infana plorado tranĉis la aeron en mia imagaĵo. tiu plorado pligrandiĝis, kreskis kaj tremigis min.
Continue lendo “Malhistorio – ĉapitro 1”