brazilaj infanaj kanzonoj 26. ho fratineto mia

HO FRATINETO MIA (vamos, maninha, vamos)


Ho fratineto mia,
Al plaĝo iru ni.
El ĉielo venis barko,
En ĝi la patrin’ de Di’.
El ĉielo venis barko,
En ĝi la patrin’ de Di’.

La plej belaj anĝeloj
Kun remiloj en la man’.
Sankta estas la stiristo
Kaj Jesu’ la kapitan’.
Sankta estas la stiristo
Kaj Jesu’ la kapitan’.

Super l’ akvo, flugante,
Estas pli ol mil amoroj.
Dolĉe remu, vi, remistoj, 
Ĉar sur akvo estas floroj.
Dolĉe remu, vi, remistoj, 
Ĉar sur akvo estas floroj.

(kantas jorge teles)
Visitas: 353

la tago sen nomo, 13

La tago sen nomo, 13.

Bengazo, la 15a. de aprilo, je la 18a horo.

do, hodiaŭ mi rajtas dormi sur la teraso?, demandis Erik al la flegistino.
jes, kondiĉe ke vi promesas ion al mi.
kion?
ĉu vi kredas en talismano por bonŝanco?
jes. mi havis eburan kombilon kiu apartenis al panjo kaj ĝuste kiam mi ĝin perdis mi venis ĉi tien.
do, ni faru la jenon: mi fiksos ĉi amuleton sur via kolumo. Ŝi diris, dum ŝi instalis etan sendratan mikrofonon, kiu aspektis kiel antikva nigra diaĵo. tamen, por ke ĝi efiku, vi bezonas pensi laŭtvoĉe.
kiel mi pensos laŭtvoĉe?
vi parolos ĉion, kion vi pensos. Tiele, la afero funkcios. parolu laŭte, kvazaŭ vi estus duonsurda kaj ne aŭdus eĉ la proprajn pensojn. aŭ kvazaŭ vi estus maljunulo, ĉu vi scias ke la maljunuloj parolas solaj? frumatene, do, vi rajtos peti ion.
estos amuze, laŭtpensi.
ĉu vi malsupreniros por vespermanĝo?
ne. tuj ekmallumiĝos kaj ili ekaperos.
do, antaŭ ol supreniri prenu ion por manĝi.
Erik foriris. La flegistino prenis lian slipon kaj legis la lastan notaĵon: foriro programata por la dudeka de majo. Ŝi skribis; suspekto pri retroiro. Mi komencis la eksperimenton de la talismano.
mi bone sciis ke ĉe li estos pli facile. Ŝi pensis, dum ŝi direktiĝis al la kantino, post ŝaltado de la magnetofono.
Continue lendo “la tago sen nomo, 13”
Visitas: 292

Gil Vicente 19. AKTO PRI HINDIO (1519)

Lemos

Resumo:

La Mastrino ploras. La Servistino pensas ke tio okazas pro la tuja vojaĝo de la Edzo al Hindio. Kontraŭe! Ŝi ploras ĉar iu diris ke la ŝipo ne plu iros. Tamen li iras kaj ŝi restas, “ĝuste en majo, kiam pli ardas la juna sango!”. Aperas la Kastiliano, kiu ĵus informiĝis pri la vojaĝo de la Edzo. Li prezentas longan sekvencon da troigitaj frazoj, por montri sian pasion: “y ando un cuerpo sin alma, un papel que lleva el viento, un pozo de pensamiento, una fortuna sin calma” – (“mi estas senanima korpo, papero pelata de la vento, puto de pensaro, bonŝanco sen trankvilo”. Ŝi ne volas akcepti lin. Kaj li: “Ho vivo mia kaj mia mastrino, lumo en tuta Portugalio, vi havas specialan gracion kiel bela murdistino!” Ŝi interkonsentas pri renkontiĝo dumnokta. Sed venas Lemos, tute ĝentila. Kaj ŝi: “Jesuo, kiom da riverencoj! Ĉu eble mi estas reĝino?” Li: “vi estas mia imperiestrino!” Li foririgas la Servistinon, por ke ŝi iru kaj revenu kun vino kaj manĝaĵo. Dum Lemos amindumas ŝin la Kastiliano krias ĉe la fenestro. Al Lemos ŝi diras ke la frato estas ekstere. Al la Kastiliano ŝi petas ke li foriru. Li minace fanfaronas: “Mi volas detrui la tutan mondon, bruligi la domon, tio estas la vero, kaj poste bruligi la urbon!” La Mastrino sukcesas trankviligi ambaŭ. Kiam la Edzo revenas ŝi mensogas, parolas pri sopiroj, preĝoj kaj fastoj. Li priskribas la danĝerojn de la vojaĝo. Ili iras por vidi la ŝipon.

GV042. Lemos

Quem vos anojou, meu bem,
Bem anojado me tem.
     Tiu kiu ĝenis vin, amatino,
     Forte ĝenas ankaŭ min.

(kantas João Batista Carneiro) Continue lendo “Gil Vicente 19. AKTO PRI HINDIO (1519)”

Visitas: 555