la tago sen nomo, 8

    La tago sen nomo, 8.

Kio okazas al Lardeto?, sin demandis la avineto post aŭdado de longa kaj terura jelpo. Ŝi kuris al la dormoĉambro de Julek kaj vidis la tremantan hundon, kun senmovaj okuloj, nun mallaŭte jelpante. En ĉi momento ŝi rimarkis la sibladon, tranĉeman kaj akutan zumadon. Julek malfermis la okuletojn, sulketigis la frunton, avineto aperis antaŭ li, kurbiĝinta, malgrandiĝanta, li sentis sin mergiĝi ene de la hundon. Lardeto etendis la fandiĝantan piedeton, la avina korpo estis jam gelateno perdita ene de la vestoj. Julek kaj Lardeto likviĝis je miksitaj tukoj kaj feloj.
Mortotuko kovris Varsovion kaj ĉiujn aliajn urbojn de la mondo. La ekrano de la televidilo montradis al disfandiĝantaj okuloj la simultanan kaj malrapidan malaperon de la dancistoj. La lampoj daŭre restis lumigantaj, la televidaĵo daŭre restis montriĝanta, malplena televidaĵo, kunigitaj koloraj vestoj kiuj faris grandan cirklon. La bildo ne plu moviĝis ĝis kiam, longa tempo poste, la energio finiĝis pro incendio en unu el la elektrocentraloj.
Akvo fluadis, iu flamo lekadis izolitajn pecojn de granda tombo.
Finfine la Varsoviaj lumoj estingiĝis, post kiam finiĝis la lastaj fajroj. Ĉiuj noktoj denove revenis al mallumo, revenis al mallumo ĉiuj noktoj. Kaj al silento.
Egale, ekzakte egale, en ĉiuj urboj de tiu spaco kiun ni nomis Pollando. Egale al la cetero. Kie nur vento kaj malvarmo kaj pluvo kaj neĝo kaj la imensa suno… lumanta super granda nenio…
Visitas: 334

Trilogio de la Barkoj – GIL VICENTE 16. AKTO PRI LA BARKO DE INFERO (1517)

la frato kaj la junulino

Resumo:

La barko de la Diablo devas konduki la pekulojn al la Perdita Insulo. Unu post la alia (aŭ laŭ paro, ĉar la Frato venas kun sia amatino), defilas antaŭ ni kelkaj el la plej bone pentrataj vicentaj tipoj: la Nobelo (kies patro, laŭ informo de la Diablo, enbarkiĝis antaŭ kelka tempo), la Uzuristo, la Stultulo, la Ŝuisto, la Frato kun sia amatino, la Parigistino – virino kiu peradis al iu amorajn renkontiĝojn, ofte devojigante malriĉajn junulinojn – la Judo (ĉar li ne sekvis la fastajn kaj religiajn tagojn), la Juĝisto kun la Prokuroro, pro la subaĉetadoj, la Pendigito, pro ŝtelado, kaj fine kvar nobeloj ĵus mortintaj en nordo de Afriko.  Ĉi tie, neniu trompas, nek la Diablon nek la aŭtoron. Ĉar la Diablo konas iliajn internojn kaj punas ilin per la neindulga vojaĝo. Kaj Gil Vicente, kiu ankaŭ konas iliajn internojn, punas ilin per la senindulga mokado de sia rafinita arto. Nur eskapas la Stultulo ((Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito…) kaj la kvar Kavaliroj kiuj mortis en milito, sankta por la katolikoj, ĉar kontraŭ la muzulmanoj.

GV037. Diablo

Á barca, á barca, senhores!
Oh que maré tão de prata!
Hum ventosinho que mata,
E valentes remadores.
Vos me veniredes á la mano,
Á la mano me veniredes;
Y vos veredes
Peixes nas redes.
Al la barko, al la barko, gesinjoroj!
Ho, kia arĝenteca tajdo!
Ĉi mortigema venteto,
Kaj ĉi viglaj remistoj.
Vi venos al miaj manoj,
Al miaj manoj vi venos;
Kaj vi vidos vin
Kiel fiŝoj en retoj.

(parolo kaj kanto: Jorge Teles)

GV038. Kvar Nobeloj, Kavaliroj de la Ordeno de Kristo

Á Barca, á barca segura,
Guardar da barca perdida:
Á barca, á barca da vida.
Senhores, que trabalhais
Pola vida transitória
Memoria, por Deos, memoria
Deste temeroso cais.
Á barca, á barca, mortaes;
Porém na vida perdida
Se perde a barca da vida.
Al la Barko, al la barko sekura,
Evitu la barkon perditan:
Al la barko, al la barko de l’ vivo.
Gesinjoroj, kiuj laboras
Por la pereema vivo
Memoru, je Di’, memoru
Ĉi timegigan kajon.
Al la barko, al la barko, mortemuloj:
Ĉar en vivo perdita
Oni perdas la barkon de l’ vivo.

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori, Graciano Santos kaj Rubem Ferreira Jr.)
Continue lendo “Trilogio de la Barkoj – GIL VICENTE 16. AKTO PRI LA BARKO DE INFERO (1517)”

Visitas: 449

brazilaj infanaj kanzonoj 22. mi vidas ŝtonegon tre altan

MI VIDAS ŜTONEGON TRE ALTAN (senhora viúva)

Mi vidas ŝtonegon tre altan,
Neniu atingas ĝin.
Sur ĝi sidiĝas vidvino,
Kun granda angor’ en la sin’, en la sin’, en la sin’.

Demandu do al la vidvino,
Ĉu edzon volas nun ŝi;
Ĉu eble filo de grafo,
Ĉu la estro de la Naci’, la Naci’, la Naci’.

Ne volas mi tiajn virojn,
Tro riĉaj estas por mi;
Mi, tre malĝoja vidvino,
ploradas nur, ve al mi, ve al mi, ve al mi.

Ĉar mortis la edzo,
Kaj kuŝas ĉe l’ floroj.
Finiĝis la ĝojo,
Finiĝis amoroj.

Funebras mi ĉiam,
Doloras la koro.
De multaj semajnoj
Min regas la ploro.

(“Eu vejo um rochedo tão alto, que ninguém pode alcançar. Sentou-se a pobre viúva e triste pôs-se a chorar, a chorar, a chorar. Pergunte à senhora viúva, com quem ela quer se casar: se é com o filho do conde, se é com o senhor general, general, general. Não é com nenhum desses homens, que eles não são para mim; eu sou uma pobre viúva, triste, coitada de mim, ai, de mim, ai, de mim! Perdi meu marido no meio das flores. Não tenho alegria, não tenho amores. Coberta de luto, de luto fechado, semanas inteiras, eu tenho chorado.”)

(kantas jorge teles)
Visitas: 301