la tago sen nomo, 7

La tago sen nomo, 7.

Tokio, la 15a. de aprilo, je la unua horo frumatene.

Mieko, kvardek du jaraĝa, divorcita, en malgranda apartamento en strato de vigla trafiko en Tokio, Mieko eniras, fermas kaj ŝlosas la pordon, fermas per kroma riglilo, rigardas la horloĝon, unuan horon frumatene, zorgeme prenas la pezan feran stangon per kiu ŝi sigelas la sekurecon de sia apartamento, alkroĉigas ĝin en la hokoj kaj trankviliĝinte suspiras. Mieko malrapidas. Denove ŝi rigardas la horloĝon. Ŝi supozis ke la filmo finiĝus pli frue, ŝi ne ŝatas marŝi en tiu strato je tia horo, sed se ŝi ne foririntus ŝi probable restintus longe sen dormo. Ŝi malfermas la mansakon kaj forprenas paketon de flakoneto kun piloloj por dormi, vendo estas permesata nur antaŭ kuracista preskribo sed la apoteka vendisto delonge konas ŝin, li estas amiko de ŝia filo. Ŝi lokas la flakoneton kune kun alia, ankoraŭ fermita, ĝi certe longe daŭros sed ŝi emas ĉion antaŭzorgi, ĉiam ĉiam kaj tre malofte la vivo neatendite surprizis ŝin per ia embusko ĉar Mieko, kvardek du jaraĝa, divorcita kaj patrino de du gefiloj, ĉiam estas antaŭzorgema.
Mieko scias ke ŝi longe restos sendorma. Tio okazas jam de multa tempo, ŝi trapreĝos globeton post globeto la tutan rozarion de sia vivo, ŝi estos, egale al ĉiuj antaŭaj noktoj, knabino, junulino, virino, ĝis kiam ŝi alvenos al la hodaŭaj tagoj, vivanta konscienco de la noktoj de Tokio, kaj en ĉi momento jam estos matene kaj se ŝi sentos la dolĉan forgeson de dormo ŝi vekiĝos por atendi la sonorileton de la vekhorloĝo, imitaĵo de la okcidenta baroko kiu montras, ete ete, en latinaj literoj, la tre ripetatan skribaĵon “made in Japan”.
Continue lendo “la tago sen nomo, 7”
Visitas: 362

Gil Vicente 15. KOMEDIO PRI LA VIDVO (1514)

princo Rosvel

Resumo:

Viro lamentas pro la perdo de sia edzino. Venas Pastro por lin konsoli. Poste eniras Baptano kaj diras ke la vidvo devas sin konsideri feliĉa kaj enviata de ĉiuj. Kaj la baptano parolas pri sia edzino, kiu estas vera serpento. Foriras la Pastro kaj la baptano kaj venas du filinoj de la vidvo, Paula kaj Melicia. La junulinoj sopiras pro la morto de la patrino. Ili diras: “Granda sekreto estas la morto. Sed pli granda sekreto estas la vivo, se oni ne sin preparis, ĉar neniu scias pri la iro.” Eniras la princo Rosvel, vidas la junulinojn, foriras kaj tuj revenas, maskovestata kiel servisto. La vidvo dungas lin por plenumo de la plej humilaj taskoj: zorgi la porkaron, kunporti brulŝtipojn. Kiam la vidvo forestas Rosvel deklaras sian amon al la du. Kaj li aldonas ke la taskoj feliĉigas lin, ĉar li estas apud ili, malgraŭ tio, ke li estas filo de duko kaj dukino. Revenas la vidvo kaj diras ke li ĵus interkonsentis pri la edziniĝo de Paŭla. Nun eniras Gilberto, frato de Rosvel. Li anoncas ke kelkaj sorĉistinoj  parolis al siaj gepatroj pri la nuna vivo de Rosvel, la malaperinta filo. Kaj pro tio li, Gilberto, vojaĝadis tra la mondo por trovi la fraton. Rosvel iras al la princo Johano la tria, kiu estas inter la spektantaro de la teatraĵo (tiam, dekdu jaraĝa) kaj demandas kun kiu li devas edziĝi. La princo Johano indikas Paulan. La frato de Rosvel enamiĝas al Melicia. Envenas muzikistoj kaj Pastro kaj la verko finiĝas per la du geedziĝaj festoj.

GV034. Rosvel

Arrimárame à tí, rosa,
No me diste solombra.
    Mi iris al vi, rozo,
Vi ne protektis min per via ombro.

(kantas Jaqueson Magrani)

GV035. Rosvel

Mal herido me ha la niña,
No me hacen justicia.
   La junulino forte vundis min,
Mi ne ricevas justecon.

(kantas Jaqueson Magrani)

GV036. Kvar Kantistoj

Estanse dos hermanas
Doliéndose de si;
Hermosas son entrambas
Lo mas que yo nunca ví.
Hufa! Hufa!
Á la fiesta, á la fiesta
Que las bodas son aqui.

Namorado se había dellas
Don Rosvel Tenori:
Nunca tan lindos amores
Yo jamas contar oí.
Hufa! Hufa!
Á la fiesta, á la fiesta,
Que las bodas son aqui.

Du fratinoj
Suferas kune;
Graciaj estas ambaŭ,
Plie mi neniam vidis.
Hufa’! Hufa’!
Al la festo, al la festo,
Ĉar la nuptoj okazas ĉi tie.

Enamiĝis al la du
Princo Rosvel Tenori’:
Pri amoj tiel belaj
Neniam aŭdis mi.
Hufa’! Hufa’!
Al la festo, al la festo,
Ĉar la nuptoj okazas ĉi tie.

(kantas Gerson Marchiori kaj Graciano Santos)

Continue lendo “Gil Vicente 15. KOMEDIO PRI LA VIDVO (1514)”

Visitas: 630

la tago sen nomo, 6

La tago sen nomo, 6.

Ĉio rapide okazis. Unue, la funkciulo perceptis zumadon kaj haltis la tajpadon de la teksto, por aŭdi. Poste, li sentis ion en siaj manoj kaj en sia postaĵo, ian pezon, ian formikadon, li intencis levi la manon sed rimarkis ke ĝi eniradis en la klavaron kaj ĉio mallumiĝis kaj sonoj kaj lumoj enmiksiĝis kaj malaperis kaj li sin transformis en specon de nekonscia gelatenaĵo.
En la ĉambro, kaj ankaŭ ekstere, absoluta silento.
Visitas: 430