Gil Vicente 15. KOMEDIO PRI LA VIDVO (1514)

Resumo:

Viro lamentas pro la perdo de sia edzino. Venas Pastro por lin konsoli. Poste eniras Baptano kaj diras ke la vidvo devas sin konsideri feliĉa kaj enviata de ĉiuj. Kaj la baptano parolas pri sia edzino, kiu estas vera serpento. Foriras la Pastro kaj la baptano kaj venas du filinoj de la vidvo, Paula kaj Melicia. La junulinoj sopiras pro la morto de la patrino. Ili diras: “Granda sekreto estas la morto. Sed pli granda sekreto estas la vivo, se oni ne sin preparis, ĉar neniu scias pri la iro.” Eniras la princo Rosvel, vidas la junulinojn, foriras kaj tuj revenas, maskovestata kiel servisto. La vidvo dungas lin por plenumo de la plej humilaj taskoj: zorgi la porkaron, kunporti brulŝtipojn. Kiam la vidvo forestas Rosvel deklaras sian amon al la du. Kaj li aldonas ke la taskoj feliĉigas lin, ĉar li estas apud ili, malgraŭ tio, ke li estas filo de duko kaj dukino. Revenas la vidvo kaj diras ke li ĵus interkonsentis pri la edziniĝo de Paŭla. Nun eniras Gilberto, frato de Rosvel. Li anoncas ke kelkaj sorĉistinoj  parolis al siaj gepatroj pri la nuna vivo de Rosvel, la malaperinta filo. Kaj pro tio li, Gilberto, vojaĝadis tra la mondo por trovi la fraton. Rosvel iras al la princo Johano la tria, kiu estas inter la spektantaro de la teatraĵo (tiam, dekdu jaraĝa) kaj demandas kun kiu li devas edziĝi. La princo Johano indikas Paulan. La frato de Rosvel enamiĝas al Melicia. Envenas muzikistoj kaj Pastro kaj la verko finiĝas per la du geedziĝaj festoj.

GV034. Rosvel

Arrimárame à tí, rosa,
No me diste solombra.
    Mi iris al vi, rozo,
Vi ne protektis min per via ombro.

(kantas Jaqueson Magrani)

GV035. Rosvel

Mal herido me ha la niña,
No me hacen justicia.
   La junulino forte vundis min,
Mi ne ricevas justecon.

(kantas Jaqueson Magrani)

GV036. Kvar Kantistoj

Estanse dos hermanas
Doliéndose de si;
Hermosas son entrambas
Lo mas que yo nunca ví.
Hufa! Hufa!
Á la fiesta, á la fiesta
Que las bodas son aqui.

Namorado se había dellas
Don Rosvel Tenori:
Nunca tan lindos amores
Yo jamas contar oí.
Hufa! Hufa!
Á la fiesta, á la fiesta,
Que las bodas son aqui.

Du fratinoj
Suferas kune;
Graciaj estas ambaŭ,
Plie mi neniam vidis.
Hufa’! Hufa’!
Al la festo, al la festo,
Ĉar la nuptoj okazas ĉi tie.

Enamiĝis al la du
Princo Rosvel Tenori’:
Pri amoj tiel belaj
Neniam aŭdis mi.
Hufa’! Hufa’!
Al la festo, al la festo,
Ĉar la nuptoj okazas ĉi tie.

(kantas Gerson Marchiori kaj Graciano Santos)

Komentario:

La tuta teatraĵo estas en la hispana. Iom post iom la verkaro de Gil Vicente riĉiĝas per psikologiaj nuancoj pli subtilaj kaj cirkonstancoj de pli fajnaj ironioj. Ĉi teatraĵo estas ekzemplero, kiam ĝi montras la nedecidon de la Princo rilate la du junulinojn kaj la vortojn de la Baptano kiam li priskribas la serpenton kiu estas la edzino. La temo de enamiĝanta nobelo kiu sin ŝajnigas rustikulo estas ofta en la literaturo de tiu epoko. Gil Vicente ripetos ĝin en Lia Moŝto Duardos, Cervantes rakontas kelkajn epizodojn en Donquijoto.
La disvolviĝo de la teatraĵo montras ioman simplecon, rezulton de konservativa kulturo tro katenita al katolikismo. Se ni memoras ke, tricent jarojn antaŭe, la itala literaturo jam prezentis modernegan maldececon, ni povas trovi grandajn diferencojn inter la tiutempaj portugala kaj itala kulturoj. Ni pensu pri La Dekamerono de Boccaccio (1313-1375) kaj La Mandragoro, de Machiavelli (1469-1527). Italio estis la centro de katolikismo kaj oni scias pri la koruptado kaj malmoralo kiu regis en Vatikano, motivo de la protestanta reago kiu komencos en 1517, kiam Lutero sin manifestis kontraŭ la indulgencovendado. Portugalio kaj Hispanio vivadis pli puran kristanismon (malgraŭ tio, ke Gil Vicente konstante denoncis la malbonajn agmanierojn de la klerikaro). La tuta Eŭropo boladis pro diskutado pri religio kaj etiko. Gil Vicente klopodis por sekvi la pensojn de Erasmo de Roterdamo (1469-1536), tion oni povas rimarki en sia verkaro kaj en letero sendata ao reĝo Johano, la tria, pli malfrue. Sed la kutimaj kondutoj kiujn li montras en siaj teatraĵoj indikas rigidan sintenon, laŭ la normoj diktataj de katolikismo.

Visitas: 182